La profitulo - Nescio

versio: $Id: index.html 974 2013-01-06 18:01:10Z michiel $

Tio ĉi estas traduko de sepĉapitra Nederlanda novelo `De uitvreter' verkita en 1910 de Nescio (latine por `Mi ne scias'), plumnomo de J.H.F. Grönloh. Mi tre ŝatus viajn rimarkojn pri tiu ĉi teksto, do retpoŝtu min.

Tiu ĉi afero haveblas en kelkaj formatoj:

Aliaj formatoj estas livereblaj post peto ĉe mi. Post promeso ke vi efektive legos, mi eĉ pretas sendi al vi senpagan paperan version.


Ĉapitroj: I, II, III, IV, V, VI, VII
mapo, por helpi nenederlandanoj scii kie estas ĉio.
tradukaj rimarkoj

I

Sarphatistraat en Amsterdamo ĉirkaŭ 1903 Escepte tiun viron, kiu trovis la Sarfati-straton en Amsterdamo la plej bela strato en Eŭropo, mi neniam konis pli miraklan ulon ol la profitulon miraklulo Onidire, tiu eĉ pli mirakla ulo estis la aŭtoro Frederik van Eeden. Lia verkaĵo `La malgranda Johano' estis esperantigita. .

Estis la profitulo, kiun surhavantan siajn malpurajn ŝuojn oni trovis en sia lito, kiam oni vespere malfrue hejmiĝis. La profitulo, kiu fumis nesiajn cigarojn, kaj uzis nesian tabakon kaj bruligis nesian karbonon kaj rigardis en nesiajn ŝrankojn kaj eluzis nesiajn ŝuojn kaj surmetis malpropran jakon, kiam li devis iri hejmen tral pluvo. La profitulo, kiu ĉiam venigis ion je alies nomo; kiu kvazaŭ reĝo trinkis ĝinon sur la teraso del kafejo `Hollandais' kontraŭl mono del aliaj; kiu prunteprenis ombrelojn, kiujn li neniam redonis; kiu tiom hejtis la brokantan fornon de Bavink, ke ĝi krevis; kiu portis la duoblajn kolumojn de sia frato kaj pruntedonis librojn de Appi, kaj vojaĝis al eksterlando, kiam li denove trompis sian patron, kaj portis kostumojn, kiujn li neniam pagis.

Lia nomo estis Japi. Neniam mi sciis lian familian nomon. Li venis kun Bavink, kiam tiu revenis el la urbeto Veere en Zelando.

Tutan someron Bavink pentris en tiu ventoplena insulara provinco. En Veere li unuafoje vidis Japi-n. Japi tie nur sidis. Jam kelkajn fojojn Bavink pensis: kia ulo do tiu estas? Neniu sciis, ĉiam li troviĝis ĉel akvobordo. Tie li sidadis, dum horoj, senmove. Jel dekdua kaj jel dekoka li iris internen por horo dum kiu li manĝis; dum la cetero del tago li sidadis. Tio daŭris proksimume tri semajnojn; post tiuj Bavink ne plu vidis lin.

Kelkajn tagojn poste Bavink venis el Roterdamo, la granda havenurbo en la proksimo de Zelando. Ĉar foje li sentis bezonon esti inter multaj homoj. Promeninte kelkajn tagojn preter la havenoj, lin nun tio ege ektedis. Sur la ŝipo, kiu lin tral delto de sudokcidenta Nederlando reportis al Zelando, jen li sidis denove. Iomege kaj malvarmige ventis, tiun matenon; kaj la akvo fluis per blankpintaj ondoj. Fojfoje ĝi disgutigite saltis trans la pavezon sur la pruon. La vitraj svingopordoj sur la pruo estis fermitaj; neniu sidis sur la pruo. Nur Japi sidis tie, fikse rigardis trans la pavezon kaj kompatveke malsekiĝis. `Vidu,' Bavink pensis, `jen ja tiu sama ulo.' Li ekstaris apud li. La ŝipo tangis kaj baŭmis. Japi sidis sur sia benketo, tenis sian kaskedon, kaj lasis la akvon malsekigi lin. Iom daŭregis antaŭ ol li rimarkis, ke iu staris apud li. `Bona vetero, ĉu ne, majstro,' Bavink diris. Japi lin rigardis per siaj grandaj bluaj okuloj kaj senĉese mantenis sian kaskedon. Tuj granda kiomo da akvo plaŭdis enŝipen, la gutoj estis sur lia vizaĝo.

`Sufiĉe,' Japi diris. Brufalis la pruo sur la akvon kaj skuis. Iu sinjoro vane klopodis malfermi la pordon del vitra salono, kontraŭ kiu blovis la vento. `Ni iras laŭhorare,' Bavink diris, por ion diri. `Ĉu?' Japi diris, `Mi ne konscias tempon.'

La interparolado iom malglatis. Japi rigardis en la ondojn. Bavink rigardis la grizan kaskedon de Japi kaj demandis sin kia ulo tiu estus. Subite Japi diris: `Jen vidu, ĉielarko en la akvo.' Videblis parteto de ĉielarko en la akvo, en la ĉielo neniu estis. Ankoraŭfoje Japi rigardis Bavink-on per siaj grandaj bluaj okuloj kaj subite parolemiĝis.

`Mi diable ĝuas ĉi tie,' li diris. `Estas ja domaĝe, ke ne ĉiam tiel ĉi restos.' `Alvenos ni post malpli ol horo,' Bavink diris.

`Ĉu vi iras al Zirikze?' Japi demandis.

`Nu jes, tio signifas,' Bavink diris, `ke ĉi vespere mi pluvojaĝos al Veere.' `Ĉu?,' Japi diris, `Ĉu vi tie gastloĝas?'.

`Jes, mi tie gastloĝas kaj ĉu ne vi estas tiu sinjoro el Amsterdamo, kiu ĉiam sidas ĉel akvobordo?' Tiam Japi ne povis ne ridi kaj diris: `Vere, mi ofte sidas ĉel akvobordo, ĉiam estas iom troige. Dumnokte mi kuŝas en mia lito, mi bezonas horon por vestigo kaj matenmanĝo, dum duona horo mi tagmanĝas kaj jel sesa mi denove devas manĝi. Sed mi ofte sidas ĉel akvobordo. Por tio mi venas al Zelando. Eĉ ankoraŭ mi multe tro multokupiĝas. Pasintsemajne mi estis en Amsterdamo. Mi ja devis, la mono elĉerpiĝis.' Zelando

`Ĉu estas vi Amsterdamano?' Bavink demandis. `Jes, dank' al Dio,' Japi diris. `Ankaŭ mi,' Bavink diris. `Vi ne pentras, ĉu?' Bavink demandis. Tio estis stranga filistra demando, sed Bavink ade pensis nur: kia ulo do tiu ulo estus? `Ne, dank' al Dio,' Japi diris, `kaj mi ankaŭ ne verkas poemojn kaj mi ne estas naturamiko nek anarĥiisto. Dank' al Dio mi estas tute nenio.'

Tio ja plaĉis al Bavink.

La ŝipo baŭmis, ĵetiĝis, tangis kaj ruliĝis; la akvo plaŭde torentis trans la pavezon; neniu alia troveblis sur la ferdeko. Antaŭen la akvo malhavis videblan limon, kaj estis plena de blankaj ondopintoj, la ombro de granda nubo estis flosanta insulo; en la malproksimego antaŭ ili nigra kargoŝipo pene tangante navigis. `Vidu,' Japi diris, `la `Urbo Gento'.' Oni vidis en la malproksimo la akvon suprenflugi ambaŭflanke del pruo; ĉirkaŭl helico oni vidis ĝin moviĝi kaj bruetadi kaj ŝaŭmi. Kavaj kuris la ondoj kun akraj krestoj, verdaj kaj bluaj kaj flavaj kaj grizaj kaj blankaj, laŭl profundeco kaj laŭl spegulado del nuboj, nenie kaj neniumomente samaspektaj. Malgranda trenŝipo trenis barĝon kaj du kanalŝipojn.

`Ne,' Japi diris, `mi estas nenio kaj mi faras nenion. Verdire mi ankoraŭ faras multe tro multe. Mi okupiĝas pri rezignaciado. Plej bone estas, ke mi nur senmove sidu, moviĝi kaj pensi estas bone por malsaĝuloj. Ankaŭ ne pensas mi. Estas domaĝe, ke mi devas manĝi kaj dormi. Mi preferus kaj dumtage kaj dumnokte senĉese sidadi.'

Bavink ekinteresiĝis pril kazo. Li nur kapsignis. Ankoraŭ Japi tenis sian kaskedon per sia dekstra mano, lia dekstra brako apogis sin sur la pavezo. Tiom ventis, ke Bavink devis teni sian manon flanke de sia nazo por povi spiri. Japi tie nur sidis, kvazaŭ li estus hejme. Tiam Japi rakontis, ke li intencas resti ankoraŭ kelkajn semajnojn en Veere, ĝis kiam lia mono elĉerpiĝos.

Pentrado ŝajnis al li agrabla, se oni bone povus. Li povas nenion kaj tial li nenion faras. Oni ja ne povas montri la aferojn, kiel oni spertas ilin. Li havas nur unu deziron: rezignaciado, fariĝi sensenta pri malsato kaj dormemo, pri malvarmo kaj malsekeco. Tiuj estas oniaj grandaj malamikoj. Eterne ĉiam oni devas remanĝi kaj redormi, redevas oni fuĝi el la malvarmo kaj refariĝas oni malseka, mizera aŭ dormema. Male, tiu akvoamaso bone fartas, tiu nur ondas kaj spegulas la nubojn, ade ŝanĝiĝas sed tamen restas sama. Nenio ĝenas ĝin.

Dum tiu tuta tempo, Bavink staris rezistante la venton kaj sin apogante sur sia bastono kaj nur kapsignis al Japi. Tio ne estas tute freneza, li pensis. Li seke demandis, ĉu ankaŭ Japi pluvojaĝos al Veere. Kaj tiel la interparolado ektemis pril aliaj Zelandaj urbetoj kiel pri Zirikze, pri Midelburgo, pri Arnemejden kaj pri ĉiuj tiuj lokoj en kiuj ili ambaŭ ĉiel kaj oftege rondiris kaj staris kaj sidis. Ĉar Japi tamen faris ion alian en sia vivo ol sidi ĉel akvobordo en Veere. Kaj jam tiam Bavink rimarkis ke Japi ne nur povas piediri kaj stari kaj sidi, sed ankaŭ rigardi. Kaj daŭrege babiladi. Kaj kiam ili kune elŝipiĝis post alveno, tiam Japi fingromontris sudokcidenten, al la dika turo del urbo Zirikze, kiu malforte videblis ĉel horizonto kaj diris: `Dika Jan, tiu malnova pacienca Dika Jan, ĝi ankoraŭ estas. Mi jam supozis. Kaj pravis mi, ĝi ankoraŭ estas.' Kaj tiam Bavink demandis, ĉu li ĉiam tiom amuziĝas kaj tiam Japi diris: `Jes,' kaj nenion plu. Kaj kiam ili estis alvenintaj en Zirikze kaj eltramiĝintaj, tiam Japi klakadigis siajn plandumojn sur la varmegaj pavimŝtonoj de iu senombra strateto, kiu bakiĝadis en la suno kaj li streĉis sin kaj diris ke la vivo tamen estas diable plezura. Kaj tiam li minacis la sunon per sia promenbastono kaj diris: `Jen tiu suno, ĝi nur brilas, sed ĝi malleviĝas, ne plu leviĝas ĝi, jam estas post la dekdua, ĝi malsupreniĝu: ĉi vespere remalvarmetos. La homoj surpriziĝus, se ĝi ne malleviĝus. Agrable varmas, ĉu ne, miaj vestoj gluiĝas sur mia korpo. La maraero fluas el mia kolumo.'

Kaj tiam evidentiĝis ke oni ne tiom laŭlitere komprenu tiun rezignaciadon.

Ĉel manĝotablo Japi estis superabunde parolema. Li parolis kiel triopo, manĝis kiel sesopo. `Tiu maraero fosas,' oni diras en Veere. Li trinkis kiel alia sesopo kaj kantis la tutan kanton de Nancy Brick. Koncize, li estis tre agema kaj brua, kaj Bavink opiniis tian ulon multvalora kiel oron.

Kaj tia li estis. Posttagmeze li kunirigis Bavink-on al la urbaj kanaloj kaj igis lin trifoje ĉirkaŭpiediri Zirikzeon. Lia buŝo neniam haltis kaj lia promenbastono montradis kaj montradis kaj kiam la Zirikzeanoj haltis kaj rigardis, tiam li iris al ili kaj ilin alparolis per `junulo' kaj demandis ĉu ili ja sanas kaj tiam frapis ilian ŝultron, kaŭzante ke Bavink tenis siajn korpoflankojn pro ridado. Tion Japi bone kapablis: venki la bonvolan bonmanieran Holandan publikon, kiu toleras neniun, kiu aspektas ne minimume same malinteligenta aŭ aĉa kiel ili mem, kaj mokas kaj laŭte parolas pri oni, kvazaŭ ne jam jarcentojn paroĥestroj kaj pastoroj okupiĝus pri edukado del popolo en eĉ la plej malgranda vilaĝo. Japi estis viro kiel ĉara ĉevalo kaj se necese li ekbatadis kun lerteco, per kiu li superas eĉ la plej maldelikatan krudulon. Tio tamen ne okazis en Zirikze. La Zelandanoj estas pli malpli akcepteblaj. Japi kutimis diri: `Mi nur bedaŭras tion, ke en Zelando ne foje okazas iom da tumulto.'

II

Du tagojn Bavink kaj Japi sencelumis en Veere, kaj jam tiam ili nomis unu la alian `knabo' kaj cidiris. Dum horoj ili kune sidis sur la tegmento del Hospitalo de kiu ili rigardis la ĉirkaŭaĵon de Veere, la Veeran havenenirejon kaj la akvofluojn, la enfluejon de la orienta Skeldo kaj la dunojn en la okcidento. Kaj jen denove ankaŭ la Dika Jan, la turo de Zirikze, nun en la nordo. Kaj jen oni vidis la urbon Goes kaj Longan Jan, la turon del urbo Midelburgo, la akso de Zelando, la koro de ties mondo. Kaj la tajdo envenis, kaj eliris; la akvo leviĝis, kaj malleviĝis. Kaj ĉiun vesperon la lama havenestro venis, kaj unue ŝaltis la verdan lumon sur la Norda Kapo, la fostara kontraŭmara ŝirmilo; kaj poste li devenis tiun, kaj tiam li devis ĉirkaŭiri la tutan haveneton kaj tiam oni revidis lin ĉel turo, kaj tiam li malfermis la lignan latbarilon kaj grimpis la lignan ŝtuparon kaj ankaŭ ŝaltis la lumon en la turo. Kaj tiam Japi diris: `renove unu tago, majstro,' kaj tiam la lama havenestro diris: `Jes sinjoro, renove unu.' Kaj kiam oni rigardis norden al la tiea insulego, tiam oni vidis la turnantan lumon ŝaltiĝi kaj malŝaltiĝi. Unu horon maren, la lumbuo flosis kaj brilis kaj estingiĝis. Kaj l' akvo plaŭdis kaj leviĝis kaj malleviĝis, kaj tral nokto la nevidata suno ŝoviĝis preter la Nordo. Kaj la lasta lumo del tago kunŝoviĝis preter la Nordo kaj fariĝis la unua lumo del nova mateno. Tiel unu tago tuŝis la alian, kiel ĉiam estas en Junio.

Por la tero la afero estis sufiĉe simpla. Tiu simple rotaciadis ĉirkaŭ sia akso kaj daŭrigis sian orbiton ĉirkaŭl suno kaj mankis al ĝi scio pri ĉio ĉi. Sed la surĝiaj homoj penege kaj zorgoplene kaj kun multe da malĝojo trasuferadas la tagojn, kvazaŭ sen tiuj penegoj, tiuj zorgoj kaj tiu malĝojo ne eblus vesperiĝo.

Japi havis pli realisman konvinkon. Per si mem la suno reenmariĝas ĉel Zelandaj dunoj en la okcidento. Sed Bavink foje profunde prosuferadis.

Bavink estis ulo, kiu ordinare senlace laboras. La homoj opiniis lin sufiĉe multepova. Li ridis pri tio. Se li ne devus, tiam li vendus nenion; siajn plej bonajn pentraĵojn li flankenmetis, li ne plu rigardis tiujn, ĉiam malkontente. Dum la tempo ke li laboris, li bonfartis, sed post fino de sia laboro li pro ĝi sentis doloron; foje li estis tute elĉerpita. Se la homoj scius, kiel li rigardas la aĵojn, ili priridus liajn fuŝaĵojn, ridus pri lia malagrabla aĉfuŝa reproduktaĵo de ilia moŝta bieno. Tutajn periodojn Bavink faris nenion ajn, li simple ne regis sin, agrablete rigardis la aĵojn kaj trapromenetis ilin, trovis la aĵaron tiom `diable bela', kiel li tion esprimis. Ke ekdoloris en lia kranio kiam li pensis pri ĉiuj siaj vanaj klopodoj, pri liaj `meritplenaj pentraĵoj'. Meritplenaj pentraĵoj! Vomiga tiu lia penso estis. `Meritplenaj pentraĵoj', ili diris. Ili estas tre spertaj. Ja rimarkeblas ke ilin ne trompis Dio, kaj ilin ne skuegis kiel lin.

Li deziris ke li kapablu ne pentri, sed tio tiom simpla ne estis: kiam io enestas, tiam tio volas eliĝi. Kaj tiam rekomenciĝis la torturo, labori, labori kaj tage kaj nokte, tage pentri, nokte pricerbumi, ne devojiĝi, senĉese labori, zorgi ke nun la aferoj estu bone tenataj. Tiam li apenaŭ dormis kaj apenaŭ manĝis; komence li senhalte fumis enorman multon da cigaroj sed post la unua tago, ankaŭ tio ĉesis. Tiam li havis momentojn del plej granda feliĉo, kian eĉ la laceca sinkado en ĉiun tiun `bongustan belecon' ne povis doni al li. Kaj jen tiu venis por rigardi, kaj alia, kaj jen ili duopaj, triopaj, kaj kvaropaj staris malantaŭ li kaj rigardis kaj kapsignis kaj fingromontris. Kaj tiam subitis la fino. Tiam li diris: `Damne,' kaj ekkuŝis sur sia benklito, igis alporti guton da juniperbrando, kaj faris nenion plu. Tiam, post kelkaj tagoj, la pentraĵo estis metita ĉel aliajn. Dum la tagoj, kiuj sekvis tion, li estis kompatinda, laca, mizera, nekomprenebla, malsana, kaj li rekomencis `treni', kiel li tion nomis: nenion fari, maldiligenti, ĉirkaŭpromeni. Kiam li bezonis monon, tiam li elprenis ion ajn el `rubaro', kaj tiam li elektis `pentraĵaĉon' por kiu `iu ja pagos ion' kaj tiam li tiun vendis. Neniu povis malkutimigi tion de li. Li simple tia estis. Liaj forto kaj malforto estis nerompeble kunligitaj. Kaj kiam li estis vendinta ion, tiam li senpere enpoŝigis la monerojn, tiam li tintigis la guldenojn kaj la ŝtatajn talerojn, tiam li piediris en la Kalverstrato fajfante kanton. Tiam li gajeme salutis per sia mano super sia kapo, kiam oni renkontis lin. Tiam li familiare ekstaris apud vi, mistereme montris al vi la `kejlojn', laŭte ridis kaj diris: `Kiaj kompatinduloj, ĉu ne?' Li neniam akceptis paperan monon: ne eblas tion tintigi. Oron li deziris, kaj arĝenton, kaj se fariĝis tro multe por li, tiam `li iam poste revenos por preni la reston'.

Jen kia Bavink estis; kaj vi komprenas ke sinjoro kiu ekzercas sin en rezignaciado forte interesis lin. Tiu povas instrui lin. Tia ulo kiu ŝatas refreŝiĝi en la vento, lasi la malsekan salan venton saturi liajn vestojn kaj lian korpon, kiu gustumis siajn lipojn per sia lango ĉar li `tiom diable multe' ŝatis tiun marguston; kiu vespere snufadis siajn manojn por flari la maron. Tia ulo kiu kontentis pro tio ke li ekzistis kaj sanis kaj kontentomontrante movis sin inter la ĉielo de Dio kaj la tero de Dio, kaj trovis tion malsaĝa ke la homoj tiom penadis, kaj laŭte mokridis pri ili kaj kiu eterne kun beata rideto silente ĝuis la akvon kaj la nubojn kaj la kampon kaj lasis la pluvon tute malsekigi lin, nerimarkante tion kaj tiam diris: `Al mi ŝajnas ke mi estas malseka,' kaj ridis. Ulo, kiu povis guste ĝui multekostan tagmanĝon kaj guste ĝui multekostan juniperbrandon kiel la unua en Nederlando, kaj alitempe marŝante (ĉar li ne ĉiam sidis, foje li dum tagoj marŝadis) ĉiutage manĝis sekajn bulketojn kaj ĝislarme emociiĝis pro tio ke en la kampo `tia peceto de pano povas tiom bongusti'.

Kaj kiam Bavink laboris, tiam Japi ĉesidis en la herbejo aŭ sidis endome, inverse sur seĝo kaj fumis. Kaj kiam ili estis endome, tiam Japi havis duan seĝon ĉea sur kiu staris glaseto da brando, al kiu li fojfoje etendis sian manon. Kaj li zorgis ke plulaboradu Bavink. Al neniu alia Bavink iam diris iun ajn vorton, kiam li laboris; kun Japi li parolis.

`Diable ba,' Japi diris, `Ja neniomas la gravaĉo, ĉu estas bona aŭ ne, vi faras tion, kion vi kapablas, vi nur estas kompatindulo. Vi do ne povas ne fari. Ja ne ĝenas la aferojn tio ĉu vi ne povas precize bildigi ilin tiaj kiaj ili estas. Kaj la homoj, tiuj ja komprenas nenion. Ne pril aferoj, ne pri viaj pentraĵoj kaj ne pri vi. Ankaŭ mi multom pli bone povus uzi mian tempon ol ĉi tie sidi drinkanta kaj spektaĉadanta tiun pentroaferaron. Ĉu mi malprofitas?' `Ne, tio nebonas,' li poste diris, `multe tro blua; vi ja memoras tion, kion ni hieraŭ interkonsentis? Multe tro blua, virego. Ĉu vi pensas ke vi tiel estus ekfarinta se ĝi havus tiun strange bluan koloron?'

Japi orvaloris por Bavink. Bavink kuntiris lin ĉien. Bavink igis Japi-n ĝis tio, kio li estis, kiam Bavink prezentis sin kaj lin en Amsterdamo.

Jam tre baldaŭ Japi estis pli ol iomete sen mono. Neniel Bavink lasus lin foriri. Japi mem serĉu en la `rubaro'. Kaj tiun metion Japi rapide lernis. Neniam antaŭe la `ŝutloko' tiom profitodonis. Kaj ekde tiam Bavink pagis ĉion aŭ preskaŭ ĉion. De tempo al tempo Japi poŝte ricevis iom da mono el siaj gepatroj. Sed tiu estis nemenciinda, ĉar foje la sinjoroj vivis kiel kapitalistoj; kaprice ili iris por kelkaj tagoj al Amsterdamo, al Bruselo, al Parizo, al Luksemburgo; dum du semajnoj ili estis en Normandio. Japi kutimis kunporti malgrandan ŝutlokon: `ido del granda ŝutloko', kiel li tion vortigis. En Francio kaj Belgio li alparolis homojn sur la stratoj, kaj insultis ĉel domoj. Eĉ ne la plej sensignifan tiusimilan agon Bavink tolerus de iu alia. Sed neniu alia sciis la arton de teni Bavink-on vivanta, kiel Bavink diris. Lia konversaciivo estis neelĉerpebla. Kaj li havis memoron por pejzaĝoj, kiu limas miraklecon. Li konis ĉion, kio estas preter la fervojlinio inter Midelburgo kaj Amsterdamo, ĉiun kampon, ĉiun fosaĵon, ĉiun domon, ĉiun aleon, ĉiun arbogrupon, ĉiun strieton da erikejo en la provinco Brabanto, ĉiun forkon del trako. Kiam oni veturis horojn en malhelo kaj kiam Japi dum ĉiu tiu tempo dormis tirita sur la benko, se oni tiam vekis lin kaj demandis `Japi, kie ni estas?' tiam oni iomete atendu ĝis li bone maldormis kaj post tio li iomtempe aŭskultis la sonon del veturado kaj tiam li diris `Mi pensas ke ni estas ĉel urbo Etten-Leur.' Kaj tiam ankaŭ evidentiĝis ke li pravis. Li povis precize sciigi kiel je jena tago jenaj arboj ĉe urbo Zaltbommel ombras jenan aleon kaj kiuj ŝipoj preterpasis je jena momento en pasinteco en kiu oni kun Japi veturis sur tiu certa fervoja ponto super la rivero Lek. Kaj alifoje li sidis apud la fenestro atendante: `Nun ĉi tio venos, nun tio venos'. Dum horoj. Kaj kiam li vidis ion, kion li eksterordinare bone konis, tiam li kapsignis kaj ridis. Aŭ li diris: `Vidu, tiu arbo estas for'; aŭ: `Ho, nun ĝi havas pometojn, tiujn mi lastafoje ne jam vidis.' Aŭ: `Antaŭ du semajnoj la suno estis precize malantaŭl supro de tiu arbo, nun ĝi estas iom maldekstra de tiu arbo, kaj iomete pli malalta, tion kaŭzas ke estas dek kvar tagojn poste kaj ankaŭ ke ni estas dek minutojn tro malfrue.'

III

Tiel statis kiam vintrokomence ili venis al Amsterdamo kaj iun vesperon Japi sidis en mia ĉambro, fumadanta unu cigaron post la alia, kiuj preneblaj kuŝis sur mia tablo, miaj cigaroj.

Tiun vesperon min estis koincide vizitinta la altkreska Hojer, kiu hazarde venis refoje el Parizo kaj nun pri siaj pentraĵoj kaj pril knabinoj fanfaronis, surhavanta pajloĉapelon, en novembro, kaj salmkoloran jakon. Li estis rakontanta nekompreneblan rakonton pri juna sinjorino kaj dungita koĉero kaj korbo de angiloj, kiam ni aŭdis movbruon sur la ŝtuparo. Estis en popola kvartalo, kutime oni povis senpere supreniri, la ĉestrata pordo plejofte estis malferma.

Unue Bavink eniĝis kaj diris: `Kiel vi fartas, virego? jes, estas mi mem. Ha, ha, Hojĉjo. Kiel vi, Hojĉjo, ĉu ankoraŭ fanfaronantas? Do, ankoraŭajn elkorajn gratulojn. Ankaŭ al vi, Kukbakist, ke vi ĉeestu ankoraŭ longtempe.' Sur la sojlo Japi staris. Ili kunportis odoron de sala akvo kaj herbo. `Envenu, virego, envenu' invitis Bavink, en mia subtegmentejo.

`Ho sinjoro,' Hojer diris, `komplezu fermi la pordon malantaŭ vi.' `Kukbakist,' Bavink diris, `jen Japi, virego per kiu oni povas plezuri. Hojer ankoraŭ estas same ĝentila kiel ĉiam, mi aŭdas.' `Sidiĝu, Japi,' Bavink invitis, pumfaligante sin sur la solan seĝon kiu estis libera; `prenu tiun kesteton.' Staris eŝafodkolora eŝafodkolora Pasintece, eŝafodoj kutime estis farbitaj palruĝaj matrosa kesto, en kiu mi konservis puran subĉemizon kaj la leterojn de mia fratino. `Atendu, mi helpos al vi,' mi diris. Tiam ni, Japi kaj mi, ŝovis la keston ĉel tablon, kaj tiam Japi rimarkis malplenan amelskatolon de Hoffmann, kiu surhavis bildon de kato, en tiun mi iam metis argilon, sed nenio volis kreski en ĝi. `Jen' Japi diris, `aliokaze mi sidas tiom malalte.' `Mi ja prenu unu,' Bavink diris ekbruligante unu el miaj cigaroj. `Faru nur, Japi.' Kaj Japi-n tio ja plaĉis. `Kion vi tie havas?' Bavink diris. Sur mia tablo kuŝis `Le Lys dans la Vallée' far Balzac. `Aha. Balzac. Ne bubo estis, tiu maljunulo. Morta, ĉu ne? Jam delonge. Memkompreneble. De kie vi venas, Hojer? Kiom belan jakon vi surhavas. Bonvole stariĝu. Tro mallonga, virego, multe tro mallonga.' Bavink montremis sian kontenton. `Tion diable ankaŭ mi scias,' Hojer diris. `Prefere sciigu nin pri kie vi estis. Kaj kiu estas tiu sinjoro?'

Kaj post tio sekvis la rakonto, akompanata de kapjesoj kaj grimacoj de Japi. Fojfoje tiu mano etendiĝis al mia tablo kaj ankaŭ Hojer laboris kiel uzino kaj mi do ne plu fumis. `Atendu,' Bavink diris, `mi preskaŭ forgesas. Ja estas bonaj. Midelburganoj de orientnederlanda deveno nomiĝantaj VanBessem kaj Hoogenkamp de la Longa Delft.' `Konataj,' diris mi.

`Ha,' diris Japi, ĉirkaŭrigardante mian ĉambraĉon; `ha, aspektas hejmece ĉi tie. Vere, estas hejmece ĉi tie.' Li stariĝis kaj iris al la muro. `Aha, Breitner. Tre bona. Kaj kion ni havas jene? Malheletas ĉi tie. Ehe, mia amiko Mauve. Kaj jen eĉ ankaŭ nia urbodomo.' Estis skizeto de la magistratejo en Veere. `Bavink,' Japi diris, 'mi kredas ke jen io, pri kio vi respondis; mi tuj serĉos postenon se tiu ne estas unu el viaj faraĵoj.'

`Vi saviĝas sendifekte,' diris Bavink. `Jen mia supozo,' Japi diris, kaj residigis sin. `Ho bone, mi certe revenos ĉi tien. Mi sidas komforte.'

Tiumomente, la gramofono del transstrata diamanttajlisto ekludis. `Kunfrapu la manojn,' Japi diris. Kaj ni ekaplaŭdis. Kvarope ni staris ĉel malfermita fenestro kaj aplaŭdis tre entuziasme. Ni aŭdis ke ĉie en la strato oni malfermis la pordojn sur la verandoj, la homoj eksteren iris. Kelkaj kunaplaŭdis; infano ekploris; hundo plorbojis kvazaŭ en limtempo de monato ĉiu en la domaro formortos. La diamanttajlisto bele persistis. Fraŭlino del alia stratflanko kriis: `Frenezuloj!'. Malgranda knabino kriis kelkajn fojojn. `Paĉjo,'`Zepelino!' Knabeto sidis ludanta buŝharmonikon. `Eble ni iru sur la straton,' Hojer diris.

Kaj tial ni brumovis nin malsupren laŭl ŝtuparo. Jel tria kaj jel dua etaĝoj interne oni vigle parolis. `Pri ni,' Japi diris. Neniu estis jel unua etaĝo. `Hej, Japi,' Bavink diris surstrata, `nun vi foje rondregalu.' `Nu bone,' Japi diris, `ek do.' Kaj tiel jam la saman vesperon mi ekkonis Japi-n en lia kvalito. Hojer havis teorion ke biero neniel povas malbonfari. Ni do trinkis ĝin laŭ tre konsiderindaj kvantoj. Japi ne havis eĉ cendon; Hojer rifuzis; Bavink estis ebria, kaj senesprime fikse rigardadis asertante ke `tiu ĉi sinjoro estas diable bona sinjoro kaj ke li rondregalas (temis pri Japi), kaj ke la kelnero ankaŭ estas diable bona sinjoro'. Mi sukcesis trovi dek naŭ cendojn; Hojer trompkaŝe foriris. Mi decidis ekŝuldi `la aferon'; la kelnero konis min; kaj jel unua ni triope piediris sur la Frederiko-placo pace jodlante. Tiujn cendojn mi poste rericevis de Bavink; li perforte malpermesis min ne akcepti ilin. Japi trovis la tutan okazon amuzega, tri tagojn poste li sidis sur mia litkadro kaj lasis siajn krurojn svingpendi; diris ke estis stulte de Bavink ebriigi sin, sed `tiu afero enordos'. Tiam, kiam li foriris, li kaptis `Le Lys dans la Vallée'.

IV

Estis monaton poste. Dekkvaron da tagoj iom frostis, sed en la komenco de tiu semajno subite la vetero ŝanĝiĝis. Kaj nun vesperis kaj pluvegis. La tutan tagon preskaŭ senĉese pluvegis. Akvo kuris per fluoj preter miaj fenestraj vitroj. Mi sentis min komforta. Mi tion ja ŝatis. Mi ne havis fornon kaj mia jako ankoraŭ estis lokumita ĉe Onklo Jan. Vintran mantelon mi neniam posedis. La frosto estis ĝeninta min: pro manko de alternativo oni enlitiĝu. Aliokaze mi en tiaj cirkonstancoj ofte ja povis iri al Bavink. Sed ĝuste nun tiu sinjoro afablis tage dormi kaj nokte iri sur la vojoj. Tutan nokton mi tute sola sidis apud la forno; li tiel volis sed plezure ne estis. Kaj nun mi sidis aŭskultante la pluvon, kiu batadis la tegmenton, kaj mi ĝojis ke ne plu frostis, ege malfrostis. Surtable kuŝis mia pano, du dikaj pecoj; la antaŭan vesperon mia lasta telero estis rompiĝinta. Kaj apud tiuj kuŝis mia mono: kvar bluaj paperetoj, du ŝtataj taleroj, tri guldenoj kaj kelkaj cendoj. Kaj en la angulo sur la planko staris mia unuflama kuirilo kaj en la malgranda kaldrono la akvo ekzumis. Apud ĝi staris mia tekruĉo, sen kovrilo, atendante ĝis la akvo bolos; la teo jam enestis. Kaj mi sidis kun etenditaj gamboj sub la tablo, nudpiede, subĉemize, kun miaj manoj en miaj poŝoj kaj rigardis miajn pantranĉaĵojn, mian karan monon, la flamon de mia olelampo, la lumon de mia kuirilo, kaj aŭskultis la pluvon kaj estis kontenta.

Estis la oka horo. Mi metis mian brakhorloĝon sur la tablon apud miajn monerojn, la brakhorloĝon, kiu nun ne plu portendas al Onklo Jan, kaj diris: `Vi provizore restas ĉe Onklo Kukbakist, horĉjo,' kaj reenpoŝigis mian manon. Tiun paroladon al miaj aĵoj mi kutimis, pro tio ke kun la plimultaj homoj oni povas tiom malmulte paroli.

Provizore mi estis savita. La kara aŭtuno ne trompis min. La falado del folioj, la sudokcidenta vento, kiu igis la arbojn apud la Veera-strato eĉ pli kurba nordorienten, kiu blove disŝiris la sonorilaron del Longa Jan, kiu igis svingiĝi kaj tremi la turon, timan sub la nigraj nuboj, mi do finfine konvertis ilin en biletojn kaj arĝenton kaj jen mi sidis kaj rigardis ĝin, mian propran monon, la monon, kiun oni povas fidi, kiu neniam trompas aŭ lasas vin en embaraso. Malsekega mi hejmiĝis antaŭ horo, kun unu pano, duona funto da butero, du hektogramoj da mola kolbaso, duona funto da sukero, hektogramo da teo kaj kesteto de cigaroj, 25 cigaroj po 4 cendoj, riĉeco kiun mi ne konis ekde mia naskiĝtago, kaj tiu estis antaŭ monatoj. La molan kolbason mi formetis, tiu estis por morgaŭ. Oni ĉarpentis ŝranketon por mi, apud la fenestro, kaj sur ties fundo ĉio envice kuŝis: la butero, la teo, la sukero, la kolbaso, ĉiuj tiuj karaĵoj, kiuj tiom povas bongusti, se oni dumtempe ne havis ilin. Kaj la preskaŭ kompleta pano kuŝis super tio, sur la breteto.

En la triaetaĝa subtegmentejo pendis miaj vestoj, por sekiĝi: jako, veŝto, pantalono, kalsono, ĉemizo kaj ŝtrumpetoj. La akvo ekbolis, la kovrilo del kaldroneto klakbrue balanciĝas. Mi rigardis la vaporon kaj ekintencis morgaŭ ellombardejigi mian jakon kaj unufoje ne tagmanĝi en la koŝera restoracio: bifsteko kun terpomoj kontraŭ 30 cendoj, piza supo kun viando kontraŭ 35 cendoj. Mi ĵuse ekpensis ke mi estu haviginta al mi guton da alkoholaĵo, kiam miajn pensadojn perturbis bassona paŝo ekster la pordo. Iu bruagetis ĉe mia pordo. Frapi ne eblis, ĉar mia pordo estis el murpapero gluita sur kelkajn latojn, kaj frapante oni trarompus ĝin. Tion sciis la homoj. `Devas esti Hojer,' mi pensis, `tiu neniam povas trovi la hokon.' La hoko estis interne sed la pordo ne bone fermiĝis; eblis trafendigi sian fingron kaj tiel de ekstere malfermi la pordon. `Envenu,' mi kriis, estante tro pigra por ekstari. `Facile dirite,' mi aŭdis esti dirata, `kiel tio funkcias?' `Tiun voĉon mi ne konas,' mi pensis, `kiu povas esti tiu?' Mi ekstaris kaj malfermis la pordon kaj tuj fluo de akvo fluis sub mian manon. `Japi,' la viro diris. `Envenu,' mi rediris. Jen li staris; la akvo fluis de ĉie el liaj vestoj kaj de lia ĉapelo.

`Iom pluvas,' Japi diris, `ĉu rajtas mi pormomente demeti mian jakon? Atendu, mi unue metos tion ĉi.' De sub lia jako li aperigis pakon en Komercgazeto: libroj, tio tuj videblis, kaj metis ĝin sur la tablon. `Jen, ĉu eblas ke tio ĉi ie elpendigotu?' li diris donante al mi la jakon. Sian ĉapelon li starigis rekte kontraŭ mian kuirilon.

`Momenton, maljuna sinjoro,' mi diris, kaj kunprenis liajn jakon kaj ĉapelon, pendigis la jakon ĉe miaj propraj malsekaj vestoj, batordigis la ĉapelon kaj tiam metis ĝin horizontala sur la plankon en la angulo.

Japi jam sidis, eltordante la genuojn de sia pantalono kaj ĉirkaŭrigardis. `Pro kio la honoro?' `Simple diru Japi,' li diris, malfermante la paketon kaj metis `Le Lys dans la Vallée' sur la tablon. `Jen vidu, civitano.' `Bele,' mi diris, `kaj kion ni havas tie?' `Oh,' Japi diris, `estas libroj de Appi.' - `Ĉu Appi nuntempe legas la Komercgazeton?' `Ne, ' Japi diris, `tiu gazeto estas de mia patro, en ĝi estis anonco.' - `Anonco?' - `Anonco, vidu jene, kion ricevis mi el la maljunulo.'

``Serĉata asista korespondisto ĉe vigla eksporta oficejo', atentu, vigla eksporta oficejo - `kiu profunde sciu la modernajn lingvojn, stenografion kaj maŝinskribadon. Tiuj, kiuj jam postenis (atentu tiun postenis!) en la eksportado estas preferataj. (Estas preferataj, tiu preferado ja plaĉas al mi). Salajro po 3 4 cent guldenojn ĉiujare. Leteroj al numero 1296 de la oficejo de la Ĝen. Komercgazeto' - jaro 1296, batalo sur la floseto. Floris la kvina la rektspina transsaltis la rivereton Overtoom. Ĉu neniam vi aŭdis pri tio? Kaj kial oni plenŝutis la Overtoom? Estis pro tio ke estis aĉa aspekto, tia rektspina ulo transaltanta ĝin, tion oni volis malebligi. Tiujn 300 400 mi ja ŝatas, la cetero min malpli logas.'

`Ĉu Vi volas skribi je tio?' mi ĝentile demandis - `Cidiru, bonvole komplezu,' Japi diris. `Volas? Min devigis la maljunulo. Li diras: Ne plu eblas tiele. Mi ne komprenas, kio ne plu eblas. Ĉu mi ĝenas lin? En kvin semajnoj mi hejme dormis nur du fojojn. Eĉ ne cendon mi ricevas el li. Jen vidu.' Li levis sian kruron. Mi vidis tute novan flavan ŝuon. `Fulmotrondro, tiun ŝuon mi konas.' - Kie oni renkontas tiajn flavajn ŝuojn? - `Ili nun iom malheliĝis prol akvo,' Japi diris metante la unu piedon ĉel alian. `De Appi! Kaj kiel tio ordiĝis? Mi ne estas ĝeno al mia maljunulo. Mi tiom longe ume uzas miajn ŝuojn ĝis ili estas tiom likplenaj kiel korbo. Appi estas gajemulo. Pentri li ne kapablas, neniam lernos, tion mi ja vidas, sed li estas gajemulo. Ŝtrumpetojn li tamen ne plu havis neuzataj, nudpiede mi portas liajn ŝuojn,' Japi diris, tre senceremonie montrante parton de sia nuda kruro. `Havegas li librojn, tiom ke eĉ jaro ne sufiĉus por plenlegi ilin ĉiujn, eĉ se mi legus kaj tage kaj nokte.'

La patro de Appi havis klientriĉan buĉistbutikon kaj tial povis fari tion. Ke Appi neniam lernos pentri, tion Japi bone rimarkis; lia patro poste lokigis lin en metiejon por farbado de domoj, kaj pentrado de reklamoj kaj dekoracioj.

Mi infuzis teon. Kaŭrinte ĉe mia kuirilo, mi surverŝis la akvon kaj metis la tekruĉeton sur la akvokaldroneton. Japi snufis.

`Bonegaĵaro,' li diris, kaj tute turnis sin kaj ŝovis sian seĝon ĝis li sidis tuj apud la tekruĉo. `Mi malpacis kun Bavink,' li diris. `Ĉu vere?' mi diris. Hojer jam sciigis min ke ili kaj tage kaj nokte kune ĉirkaŭdiversumas, ke ili dormis en unu lito, Japi sub la litotuko kaj Bavink sur ĝi, ke ili vice trinkis juniperbrandon el tiu unu bierglaso kiu ankoraŭ restis al Bavink. `Mi hejtrompis lian fornon, dimanĉe vespere.'

Ĉambro En unu vespero li tiom hejtis ĝin, ke ĝi rompiĝis. Li daŭre ŝarĝis ĝin kaj incitis la fajron en ĝi kaj rigardis la ardantan fajrujon, kun la forno kvazaŭ inter siaj genuoj. Kaj li diris nenion, ĝis Bavink subite rimarkis ke la fajrujo krevegis kaj terure furiozis. Japi lasis lin furiozi, li ekstaris kaj forprenis sian seĝon, kaj per la fajrostango li malfermis la glitpordeton kaj bruligis truon en la fundo per la elŝovelado del ardaj karboj. Kaj kiam Bavink ne haltis la furiozadon, tiam Japi diris: `Krevu mem, vi kaj via forno,' kaj trankvile foriris al domo de sia patro kaj tie li surmetis puran kolumon de sia frato, kaj lia patrino donis al li pecon de torto kiu postrestis post la deserto. Unu nokton li dormis hejme, kaj sekvan matenon sur la straton li renkontis Luf-on, kiun li ankaŭ jam konis. Luf, kiu poste naĝante dronis, ĝuste tiam, kiam li eksukcesetis; kaj tiu rekondukis lin al Bavink kaj tie diris: `Bavink, rejen via romphejtinto.' Kaj Bavink ridis pril kazo. Kaj tuj Japi iris al la breto kaj trovis en la konata loko `apud Dante', novan kruĉeton de markhava juniperbrando. Kaj triope ili fortrinkis grandan parton el ĝi kaj post tio Japi detranĉis dikajn tranĉojn del pano de Bavink kaj post tio ili triope iris al bazaro Amstelveld kaj tie aĉetis kontraŭ 70 cendoj novan fornon (eblis ĉar estis lundo), fornon de prahistoria modelo; triope ili transportis ĝin per ĉarumo hejmen.

Mi prezentis tason da teo al Japi. Li trinkis el lavpelvo, ĉar tason mi ne plu havis por li, komforte ĝemis kaj brue surtabligis la ujon. `Kaj nun, mi ja ŝatus pecon de pano,' li diris; `bonvole pardonu, mi kredas ke mi jam scias la vojon.' Li jam rimarkis mian ŝrankon. `Virego,' li diris, `ĉu vi scias ke vi havas kolbason?' Kia superflua diro. Jen li jam venis kun ĝi. `Mola kolbaso, vulgara popola manĝaĵo.' Mia kolbaso, mia riĉo, ankoraŭ ĵuse ĝi temis en miaj revoj pri mia lukso, la kolbaso, kiun mi volis konservi ĝis morgaŭ. Japi ne estis sendecida. Kaj mi diru, li ne forgesis min, li donis al mi po du tranĉaĵojn sur ĉiun buterpanon. Ja sufiĉis. Japi manĝis. Kiom manĝi tiu ulo povis! La pano kuŝis apud li sur la tablo, kaj li detranĉadis. Mi ekamuziĝis pril afero. `Ne hontu, Japi, sufiĉas la moneroj.' Ne jam ili trafis la okulojn de Japi. `Damne,' li diris, `luks!' `Oni denove enpresigis ion vian, ĉu ne.' Mi kapjesis. `Jen la maniero, tiel vi faru,' li diris, `tiuj uloj ja taŭgas por nenio alia ol por nutri nin. Iam en mia vivo eĉ mi verkis ion.' Li plenŝtopis sian buŝon per pano kaj kolbaso kaj viŝis siajn manojn pere del Komercgazeto, kiun li post tio ĉifis. `Mi ja ne reagos al ĝi, mi ja ĉiuokaze ne taŭgas por tio'.

Kaj tiam eljakiĝis malnova polviĝinta malbonodora gazeto, kun faldoj preskaŭ forfalditaj: `Kuriero de Vlaĥtvede'. Li montris al mi artikoleton: `Leteroj el Amsterdamo' tekstis super ĝi. Ses da tiuj li verkis, li diris, la aliajn kvin lia frato perdiĝintigis. Japi prenis ankoraŭan pantranĉaĵon. `Ĉu vi ne volas plu?' li demandis. Mi malakceptis kaj Japi prenis la ankoraŭ restantan de miaj du hektogramoj da kolbaso. `La vulgara popola manĝaĵo' apetite plaĉis. `Dumnokte farita,' Japi plenbuŝe diris kaj per la tranĉilo montris la gazetaĉon. `Post la oficejaj horoj. Mi ĉiam vespere devis reveni. De tempo al tempo mi devis perkrane malsekigi mian kapon por ke mi ne endormiĝu. Mi demandus nun al vi. Kiel tio utilas al mi? Neniel, nur lacigas. Mi preferas piediri sur la stratoj rigardante la homojn kaj la ĉarojn kaj la domojn. Aparte mi ŝatas rigardi la karajn junajn knabinojn kaj la ĵus edziniĝintajn virinjojn. Tiujn ĵus edziniĝintajn virinjojn oni facile rekonas, tuj rimarkeblas ili. Kaj tiam mi pensas pril plezuro, kiun mi ne havas pri tiuj ĉarmaj bestetoj. Mi preferas la faron al la priskribon de tio. Kiel koncernas tiujn mallertulojn tio, kion mi vidas. Ili mem vagadas preter la vojoj rigardante la fundon kaj grimacante pro tio ke la celo estas tiom for, kaj pro tio ke la vivo estas tiom malfacila. Estas naŭze. Ĉu ili faras ion ajn por mi? Ili konservu tiun malmulton da mono.'

La artikoleto ne estis malbona, sed poste Hojer diris ke li ne kredas ke li mem skribis ĝin.

`Nun mi ja ŝatus bieron,' Japi diris, kaj apogis sin malantaŭen. `Mi bedaŭras, virego,' mi diris, `mi havas neniom da, ne da biero nek da juniperbrando nek da vestoj por povi iri surstraten, sed jen, bruligu cigaron.'

La pluvo batadis la tegmenton kvazaŭ ĝi trabatus, kaj la fenestrajn vitrojn blankigis la akvo. Al Japi mankis emo foriri, tion mi ja rimarkis. Li ekbruligis cigaron, rigardis dum iom da tempo la fumon kaj tiam demandis: `Tiu Hojer, kia ulo tiu verdire estas?' Hojer kaj li ne ŝatis unu la alian. Tion mi jam supozis. Hojer estis avarulo kaj maldelikata. `Tiu ulo ne taŭgas', Japi diris, `Tiu multe agumu perfarbe, ĉar por io alia li ja ne taŭgas.'

Bavink elurbis dum unu tago: `por aferoj' Japi diris kaj tiam li (Japi) renkontis Vanhaŭten-on, kiu hejmeniris de sia oficejo. Vanhaŭten (kiu estis konato de Bavink) estis komizo, kiu opiniis sin verkpova. Iam li publikigis dikan romanon, pro kio la eldonisto sufiĉe multe malgajnis. Japi lasis tiun kunpreni lin kaj inviti lin por la manĝo. Hojer ankaŭ estis kaj ties unua diro estis `Nu, profitulo!' Japi ŝategis tion. Ni ja ĉiuj estis profituloj. `La filistroj ja nutru nin ĉiujn.' Kaj tiun saman vesperon li petis Hojer-on al li prunte doni ŝtatan taleron, nur por inciti lin. Ĉar li ja sciis ke Hojer hazarde ne kunportas monon. Tamen eĉ la altkreska Hojer finfine malvenkis. Japi prunte prenis el li tiun salmkoloran jakon kaj neniam redonis ĝin. Sed ĝi ne multe plezuris al Japi. Multefoje lin, surhavantan ĝin, oni devigis lukti, kaj en Aŭdrkerk kelkaj kruduloj deŝiris de ĝi manikon.

`Ek,' Japi diris, `jam kvarono post la naŭa, mi foriru. Aŭdu do la pluvon.' Li starigis sin ĉel fenestro. `Nenio videblas,' li diris. `Prol pluvo oni povas nenion vidi. Aĉ, mi tute trememiĝis, miaj genuoj ankoraŭ malsekas. Bedaŭrinde estas, ke vi nenion frandeblan havas.' Mi irprenis lian jakon. Ankoraŭ ĝi estis peza prol akvo.

`Ĉu vi devos iri grandan distancon?' mi demandis. `Mi ja povus iri al la maljunulo,' Japi diris, `sed ankaŭ tio estas eĉ duonan horon for. Tio estas via dormloko, ĉu ne?' Japi flankenŝovis la kurtenon kaj eksidis sur mia lito kaj li oscedis. `Mi kredas ke mi malsanas,' li diris; `Bonvole, komplezu, iru por aĉeti duonan decilitron da malnova juniperbrando, mi iam kompensos al vi la kostojn.' Mi ankoraŭ staris tie, kun lia jako sur mia brako. `Surmetu mian jakon,' li diris. Mi umis subtegmentejen, mia veŝto estis sufiĉe seka. La drinkaĵvendisto proksime loĝis. Mi surmetis la jakon de Japi super mian veŝton. La malseka aĵo malvarmigis kaj mizerigis min. Tiele vestite mi malsupreniris ĉiujn ŝtuparojn kaj transiris la straton. Ĉel drinkaĵvendisto estis tre malvigle, eĉ ne dum dek minutoj mi forrestis. Tiam, kiam mi alrevenis supere, Japi kuŝis ronkaĉante, nesinsenvestigite, ankoraŭ portante siajn ŝuojn. `Saluton,' mi vokis kaj skuis lian ŝultron. Li iome murmuris. `Saluton, brando.' Li dorminklina rigardis min kaj malrapide rekte sidiĝis. `Ho,' li diris, `Jam mi vidas.' Li trinkis kelkajn gutojn. `Tio bonigas min.' `Hej,' li diris, `ĉu mi ne povus ĉi tie dormripozi? Mi ne enlitis pasintan nokton kaj ankaŭ hodiaŭ mi ne povis dormi.' Kio fareblis? Li ja povos dormi surplanke, li diris, se nur li havos ion sub sia kapo. `Dank' al Dio,' li diris kaj jam samtempe forĵetis laŭplanke siajn du ŝuojn. `Dank' al Dio, ke mi ne plu portas tiujn malsekajn fiaĵojn.' Post tio li pendigis sian pantalon sur la apogilo de seĝo `por sekiĝi'. Mian kuirilon li flankenŝovis; en la angulon li metis la librojn de Appi, sian jakon li kovre metis sur ilin, sian veŝton li ne demetis. Tiam li prenis mian plej bonan litkovrilon, enrulis sin en ĝin, ankoraŭ trinkis kelkajn gutojn kaj ekkuŝis metante sian kapon sur la libran staketon kaj diris `Dormu bone.'

Kaj mi residiĝis apud la tablo, rigardis miajn monerojn kaj endormiĝis. Kiam mi vekiĝis, tiam kraketis la lampo, ĉar la oleo elĉerpiĝis. Mi enlitiĝis dormonte malbone, prol malvarmo. Japi nenion konsciis.

Tagiĝe, kiam mi vekiĝis tiomafoje, mi aŭdis lin bruanta. Li okupiĝis pril infuzado de teo. Li mem irprenis akvon de malsupre, kaj diris sin kuzo de mi al la konsternitaj najbaroj. Li sufiĉe bone dormis, nur iomete rigidiĝis. Li esperis ke li ne vekis min. `Jam mi manĝis,' li diris. `mi kredas ke vi jam havas malmultom da pano.' Li devis for. Li volis ankoraŭ paroli kun Bavink, kiu tiutempe kutimis ekdormi jel deka matene. Li portis al mi enlita pelvon da teo kaj mem staris ĉel fenestro sorbe malplenigante sian pelvon. Li dumane tenis ĝin kaj rigardis eksteren. `Nur malriĉeco,' li diris. `Nu, bonan tagon, mi povos mem malpendigi mian jakon.' Ĉel pordo li ankoraŭfoje turnis sin. `Vespere tia ĉambraĉo aspektas multe pli hejmeca.'

Tiel ankaŭ mi opiniis. Mi ellitiĝumis, malvarma kaj mizera. Sur la tablo ankoraŭ kuŝis miaj moneroj. Li diris ke li ne bezonas sian maljunulon, mi pensis, nek la monon del burĝo. Jen pravo.

V

`Kukbakist,' Japi diris, `mi sentas min tiom stranga interne.' Estis je iu posttagmezo ĉe Bavink. Mi verdire estis veninta por paroli kun Bavink, sed tiu estis for. Japi sidis apud tablo sur kiu staris kvincenda inkboteleto kaj sur kiu kuŝis stako de gazetoj. `Kukbakist, mi sentas min tiom stranga interne.'

Vi efektive forte odoras kiel juniperbrando,' mi diris.

Novaĵo-de-la-Tago `Ne,' Japi diris, `ne kaŭzis la brando. Mi kredas ke mia animo tro grandas.' Nu, kia ulo estas tiu profitulo! `Kion vi intencas per la gazetoj?' mi demandis. Japi manbatis la stakon. `Estas Novaĵo-de-la-Tago-oj, Kukbakist, Novaĵo-de-la-Tago-oj. Kelkaj jam aĝas pli ol monaton.' `Ĉu vi renove devas laborpeti, Japi?' `Jes, bone vi divenis, kara. Tiele ne plu eblas. Prenu seĝon. Jen vidu, KH 14684 Novaĵo de la Tago. Estimataj Sinjoroj.' - `La kioma estas tio?' mi demandis. - `Nur la unua. Ne tiom rapide eblas. Tion kaŭzas ke vi ĉiuj neniam estis en la komerco, vi ĉiuj ne scias kiom malfacile estas. Kion vi deziras trinki, virego? Vi pardonos min, ĉu ne?' kaj li trempis sian plumon en la inko kaj fikse rigardis la paperon. `Kukbakist,' Japi diris, malesperante ĉirkaŭrigardante kaj reformetante sian plumon. `Ne eblas, mi simple estas netaŭga por tio. Unufoje mi estis en la komerco. Mi maltaŭgis por ĝi. Mi eksciis per sperto. Mi neniel komprenis ĝin. Kaj por kio ajn ĝi utilus? Mi estas tiele sufiĉe kontenta. Do, ni reformetos tion ĉi.' Kaj li prenis la stakon da gazetoj kaj zorge metis ĝin sub la tablon.

`Jen, nun mi ne plu vidas ilin. Vi ne scias pri kio estas la komerco, Kukbakist, aliokaze vi ne priridus. Komence oni devas iri al lernejo ĝis oni estas dekokjara. Ĉu vi iam sciis kiom da ŝafoj estas en Aŭstralio kaj kiom profunda estas la Sueza kanalo? Ĝuste, jen vi rimarkas. Mi sciis tion. Ĉu vi scias kio estas polarizo? Nek mi, sed sciis mi tion. Pril plej strangaj aferoj oni lernigis min. Francigu: `kun benefico de inventaro'. Kiel oni ekfaru ion tian? Mankas al vi scio, Kukbakist. Kaj tiel daŭras jarojn. Kaj post tio onia maljunulo lokigas onin en oficejo. Kaj tiam oni rimarkas ke oni lernis ĉiujn tiujn aferojn por ke oni povu perpenike malsekigi paperon. Cetere temas pril jamkonata umaĉado. Ĉeesti ekdel naŭa matene senmove sidonte dum horoj. Mi opiniis ke tiel la aferoj ne progresas. Mi ĉiam malfrue alvenis, kvankam mi ja klopodis alveni ĝustatempe, sed simple ne plu sukcesis, jam tiom da jaroj mi faris. Kaj malmole estis. Ili diris al mi ke mi fuŝas ĉion, pri kio ili probable pravis. Mi ja volis, sed ne povis, mi ne estas ulo tauĝa por laborado. Ili diris ke mi mallaborigas la aliajn, pri kio ili probable ankaŭ pravis. Kiam mi plendis dirante ke mi tute ne ŝatas kaj demandis ĉu mi nun pro tio ĉi lerneje lernis ĉiujn tiujn strangegajn aferojn, tiam la maljuna librotenisto diris: `Jes, knabo, vivo ne estas romano.' Rakonti malaĉajn ŝercojn, tion mi bone povis kaj ili ankaŭ trovis tion amuza, sed pri tio ne kontentis. La maljuna librotenisto jam baldaŭ ne plu sciis kion li faru kun mi. Se la estro ne estis, tiam mi imite bestoblekis, kantis komikajn kantojn, kiujn ili neniam antaŭe aŭdis. La estrido, kiu imagis sin bubo, fojfoje venis oficejen por preni sian monon. Li parolis terure afekte kaj rigardis kun plejnaŭza, neniel pravigebla montro del supereco la servistojn de sia paĉjo. La homoj ventrokrevige ridis, kiam mi imitis tiun junulon. Krome, mi tie ankaŭ difektis skribomaŝinon kaj netrovebligis libron. Post tio, ili metis mi ĉe maŝinon, kiun ili nomis la `gilotino'. Per tio mi devis tranĉi specimenojn. Dum tagoj mi laboris per ĝi: ĉiuj specimenoj malrektanguliĝis. La homoj ja rimarkis tion, ili ne atendis alie. Ili nur metis min tie, por preventi pli gravajn fuŝojn. Tiuj specimenoj ja ĉiuokaze estis forĵetotaj; tiuj neniam iris al klientoj. Tamen mi havis en tiuj tagoj la okazon misenkovertigi leteron. Kompreneble estis grave; la viro kiu ricevis la leteron devis ne scii, ke la estro komercas kun la viro al kiu ĝi estis direktita. La librotenisto estis tute konsterniĝinta. Nur tiam mi komprenis, ke estas pli bone ke mi foriru. La estro manpremis mian. Ankaŭ mi ĝojis pri mia foriro kaj elkore reciproke premis lian manon. Mi diris, ke mi bedaŭras, sed ke estis ekster miaj kapabloj kaj mi kredas ke mi sinceris. Do, vidu, Kukbakist, jen kio estas la komerco. Post tio, mi tri semajnojn estis volontulo en malgranda borsaĵ-oficejo, kontroli gazetaĉojn per libro, por vidi ĉu aktoj del klientoj ellotiĝis. Estis terurege, eĉ al malamiko oni ne dezirus. Oni devis forsendi min. Mi devis tie ankaŭ kopii. Post ke mi faris, ne eĉ imageblas ke ili iel ajn komprenus la kopiolibron. Mi jam komprenis ke tiele ne eblis, Mi ne kapablis atenti pril laboro.

`Mia maljunulo fariĝis tute senkonsila. Li nun esperas, ke la situacio per si mem pliboniĝos post kelkaj jaroj. Mi pridubas tion. Ankoraŭ ne tiel ŝajnas. Ankoraŭ mia vivo estas multe tro bona. Ĉu vi jam sciiĝis ke Bavink antaŭnelonge multege mongajnis? Eta fosaĵo ĉe Kortenhuf kun eta fojnostako kaj bovido. Jen.' Kaj li aperigis sian monujon. `Ĝin ŝveligis moneroj, Kukbakist, knabo, ĝin ŝveligis moneroj. Bonkvalitaj taleroj, eĉ ŝtataj. Morgaŭ mi ekvojaĝos.

`Ĉu kune kun Bavink?' mi demandis. `Ne,' Japi diris, `ne kune kun Bavink, mi iros sole. Mi iros al Frisio.' `Sed estas meze del vintro?'. Japi kapjesis. `Por kion fari?' Li ŝultrotiris. `Fari? Nenion fari. Vi uloj estas tiom ĝene saĝaj: ĉio devas havi kialon kaj celon. Mi iros al Frisio, nenion fari, nenial. Senkiale. Nur ĉar mi inklinas.'

La sekvan matenon, mi forakompanis lin, ankoraŭ malhelis, al la rapidtrajno del sepa. Li portis senbutonan jakon, kiu estis multe tro vasta por li, kaj surhavis kaskedon, kiu malleviĝis ĝis sub liaj oreloj, kaj liaj piedoj portis la novajn flavajn ŝuojn de Appi. Li mantenis paperan cigaringon surhavantan reklamon. `Momenton,' li diris, kiam ni jam estis malsupre. `Mi forgesis ion.' Iom poste li revenis portante fiŝhokilon.

Tiun vesperon, li estis maltre parolema. Mi ne sukcesis eligi el li kion li intencis per tiu fiŝhokilo. Dumvoje li fumis en duona horo 4 cigarojn per sia papera cigaringo, kaj kiam mi adiaŭis lin ĉel trajno-pordo, tiam li petis al mi iom da tabako.

Ses semajnojn poste, li revenis kun ses butonoj je sia jako kaj liaj piedoj portis ruĝajn pluŝajn pantoflojn. Li rifuzis ĉian klarigon. Kie estas lia fiŝhokilo? Oh, tiun li faligis el la trajno. Ankaŭ li unufoje falis en la akvon, li diris. Plu ne eligeblis el li. Evidente, li ne igis razi lin dum tiu tuta tempo, li koloris kiel ruĝa briko, kaj odoris kiel bovosterko. Li kunportis du funtojn da tabako, kiun neniu povis fumi. Li maniis al ĝi kaj dum du semajnojn li ne venis por peti cigaron. Post tiu tempo la du funtoj estis elĉerpiĝintaj, samkiel la cigarstumpo, kiun li krome kunportis. Tiam evidentiĝis ke tia tabako nenie en Amsterdamo haveblas. Li petskribis al Frisio, sed ne ricevis respondon. Pro tiu ĉi afero li mizeriĝis. Sed post kelkaj tagoj mi tamen vidis lin ĉe Bavink, ree kun enbuŝa cigaro, kompreneble de Bavink.

VI

La sekvan someron Japi renove estis malaperiĝinta. Tiam mi renkontis lin sur la Norda Bulvardo en Bruselo. Nia sinjoro nun estis tute en ordo, freŝe razita, portanta grizan ĉapeleton, orflavan mallarĝan silkan kravaton, kvadratitan ĉemizon, zonon, blankan flanelan jakon kun mallarĝaj bluaj strioj, blankan tolan pantalonon malsupre nekritikeble faldgladitan, brunajn ŝtrumpetojn kun blankaj romboj, kaj malaltajn ŝuojn.

Kiel li fartas? Bonege. Kion li faras tie? Iri tien kaj reen inter la Norda Stacidomo kaj la Meza Stacidomo laŭl bulvardoj. Ĉu li amuziĝas? Elstare. Kie li loĝas? En Uccle. Kiun li profitas? Li ridis, sed ne respondis. En la Mastriĥta bierejo sur la Placo Brouckère ni trinkis multon da glasegoj da acida biero, kiun li ekŝategis. Fakte, li trinkis tutan tiun multon da glasegoj krom unu, kiun mi ne tuŝis. Kaj jen li denove sidis kvazaŭ princo, sin apogante malantaŭ en sia seĝo, digne kaj kun bongusto, trinkante, dum ke li prelege konsideradis pril ebloj de asfalto, pril Granda Bazaro, pril bela vetero, kaj post tio li diris ke li hejmeniru kaj demandis kie mi gastloĝas. Sciante tion, li povus viziti min. Kaj tiam li pagis la glasojn da biero, kaj lasis min en miro.

Marchienne au Ponts Komence de aŭgusto, li revenis en Amsterdamo kun bandaĝita kapo. En Marchienne aux Ponts Marchienne aux Ponts Marchienne-au-Ponts nun estas suburbo de Charleroi, en kiu ekz. estis unu el la plej grandaj ferfabrikoj. iu ministo batrompis emajlitan manĝpoton sur lia kapo. Li estis pli platmonuja ol iam ajn, lia maljunulo donis al li plejeble malmultege. Ĝis preskaŭ decembro li portis sian blankan pantalonon, kiu tiam jam delonge ne plu estis blanka. Li ne plu estis sama, li malmulte parolis kaj multe malpli fumis. Kiam li venis en la ĉambraĉon de Bavink kaj Bavink surtabligis siajn cigarojn, tiam li faligis sin en sian seĝon, nedemetinte sian jakon aŭ sian ĉapelon, kaj pene prenis cigaron, malrapide formordis de ĝi pinton kaj kun peno trovis la alumetojn, fuŝe bruligis, malrapide fumis kaj malofte pli ol unu cigaron en vespero. Se li ekbruligis duan, tiam li forĵetis grandan parton, io kion li antaŭe neniam faris. Tiam li fumis ĝis la cigarparteto estis tro malgranda por ankoraŭ manteni ĝin, kaj li surpingligis ĝin, kaj tiel finfumis. Post nelonge li fumis eĉ oblikkape. Unufoje li lasis eĉ la fornon malhejtiĝi.

Tiam ni prirezignis lin.

Iun frostegan nokton, inter Kristnasko kaj Novjaro, venis Hojer, kiun ni ne vidis dum monatoj, kaj post iomtempa babilado, li informiĝis pri Japi. Kaj post tio li ekrememorigadis. Ĉu ni ankoraŭ scias kiel Japi pasintan someron (tiu tiam estis antaŭ preskaŭ duona jaro) vespere akompanis nin por remado sur la rivero Amstel. Li sidos sur la pruo por atentado, ĉar la ŝipo Persisto tiutempe ŝipveturante rompis ĉion, antaŭnelonge ĝi ankoraŭ sinkigis grandan kanalŝipon en proskima vilaĝo Omval. Kaj Japi rigardis en la akvon la speguliĝon del steloj kaj tenis sian dekstran manon en la akvo kaj tute ne vidis Persiston, tiel ke la Persisto devis flankeniri por ni kaj preskaŭ en la kurbo veturis kontraŭ la fundon. Tiam tiuj Persisto-uloj koleriĝis kaj unu el ili venis sur la pobon kaj insultis nin proletaj damninduloj, kaj ĵetis ŝtonon kiu enakviĝis grandan distancon antaŭ nia pruo. Tiam Bavink diris ke li ja antaŭvidis tion ĉi, kaj Japi diris: ni jene bone saviĝis.

`Prie,' Hojer tiam subite diris (Hojer emis uzi tiajn burĝajn vortojn). `Prie, mi vidis en Veere Japi-n kun Franca sinjorino, diable ĉarma aĉulinjo. Tutan vesperon tiuj du kune starante interparolis sur la ŝtona moleo kaj ili rigardis trans la balustradon la lumbuon kaj la turnantan lumon del norda insulego kaj ili aŭskultis la ondoresaltadon, kaj `vizaĝaĉumis' kiel Hojer vulgare esprimis tion. Bavink refoje diris ke li ja antaŭvidis tion, kaj mi diris: `stultaj ni estas, tion ni povintus scii,' kaj tiam ni ekparolemis pri Japi kaj diris ke li ne plu tiom profitas aliajn, kiom ni kutimis vidi de li.

Pasis ankoraŭ monato antaŭ ol Japi ekparolemis. Lia maljunulo trovis por li postenon kaj li enviciĝos la unuan de Marto. Li ne diris ke li malŝategas tion. Li vidos ĉu li povus sukcesi. Li gajnos po kvindek guldenojn ĉiumonate. Tiun vesperon denove ege frostis. La steloj estis klaraj kaj terure altaj. La forno ne estis hejtita. Ni triope sidis, ĉiu kun jako, starigita kolumo, kaj ĉapelo. Tiel ni ofte sidis kiam ni venkis la kapitalismajn kutimojn kaj mankis al ni ĉio forhejtebla.

Tiam Japi komencis treege malagrable babili. Ni surteraj flugas tral glacia malhela kosmo, la nokto ne plu finiĝos, la suno estas for kaj ne plu leviĝos. La terglobo hastas tral mallumo, la glacia vento hurle sekvas ĝin. Ĉiuj tiuj mondoj forlasitaj flugas tra la kosmo. Se unu flugus kontraŭ onin, tiam oni estas perdita, perdita kune kun ĉiuj tiuj 1500 milionoj da malfeliĉaj homoj. Japi tremadis en sia jako, frostis en la ĉambro.

Tiam li alimaniere rekomencis. La suno povas tiom bele brili en la rivero Waal. Ĉel urbo Zaltbommel li vidis la sunon brili en la rivero Waal kiam li pasintafoje trajne transiris la ponton. Inter la ponto kaj la urbo la suno faris grandan lummakulon sur la akvo. La akvo ade fluas, la suno ade brilas ĝin, cent, mil, centmil fojojn. Antaŭ du mil jaroj la suno jam brilis ĝin kaj jam fluis la akvo. Dio scias kiom longe jam. Ekde tiam la suno jam pli ol 700 000 fojojn leviĝis, jam pli ol 700 000 fojojn ĝi malleviĝis, kaj dum ĉiu tiu tempo la akvo fluis. Li eksentis sin malbona pro tiu nombro. Kiom da el tiuj tagoj estis pluvaj tagoj? Kaj en kiom da noktoj tiom aŭ pli frostis kiom nun? Kiom da homoj vidis tiun akvon flui kaj vidis la sunon brili ĝin kaj vidis tiujn ĉiujn stelojn en la noktoj en kiuj tiom frostis? Kaj kiom da homoj nun mortaj? kaj kiom da homoj ankoraŭ vidos tiun akvon flui? Kaj 2000 jaroj estas nur malmultego; la mondo jam ekzistis milojn da jaroj pli, kaj ankoraŭ milojn da jaroj ĝi povas ekzisti. La akvo povas ankoraŭ flui milojn da jaroj, sen ke li vidus. Kaj se tiam la mondo pereos, tiam fakte ankoraŭ nenio okazis. Post tio sekvos ankoraŭ tiom da tempo, ne estas fino del tempo. Kaj ĉiun tiun tempon, li estos morta.

Japi dentoklakis; mankis eĉ guto da juniperbrando, kaj ankaŭ ne plu eblis kredite aĉeti iom da.

Tiam Japi moliĝis. Li senkaŭze ekparolis pri Jeanne, kvazaŭ ni jam priscius ĉion. Li diris ke ŝiaj manetoj estas tiom molaj kaj tiom varmaj, ke ŝiaj okuloj povas tiom brili. Malhelajn okulojn havas ŝi, kaj nigrajn harojn. Ekembarasas nin. Li faris plej malagrablajn konfidenciojn, pri blanka jupo kun puntaj borderaĵoj, pri jupo el siringviola silko; pri ŝiaj malgrandaj blankaj piedetoj, pri ĉiaj korpopartoj pri kiuj oni ne skribu.

Fine, li ekparolis France, kelkdek fojojn ni aŭdis la vortojn `chéri' kaj `chérie'. Li prononcis la finan `e' de chérie. Tiam li reekparolis Nederlande kaj pli aferece. Ŝi eksedzigos sian edzon, naŭzan troseriozulon, kiu dudek jarojn pli aĝas ol ŝi. Tion ni trovis sufiĉe banala. Kaj la unuan de Marto li devos enviciĝi. Tiam li frotis sian vizaĝon per ambaŭ siaj manoj kaj diris: `Mi foriras, etendu al mi manon.' Li brumoviĝis sur la ŝtuparo.

La unuan de Marto li ne enviciĝis. Jam estis Aprilo kiam li denove estis kapabla por labori. Ne plu profitis li aliajn.

Monatojn poste, Bavink vidis lin sidi en la tria etaĝo de oficeja konstruaĵo. Li laboranta sidis ĉel fenestro kaj la ĉambro estis hele lumigita. Bavink supreniris. Li sidis sola kaj estis tre okupata. Bavink ne sukcesis eligi el li ion ajn. Li laboris sed malmulte diris. Bavink ĉie umis kaj serĉis, tie kaj tie prenis libron el bretaro, enrigardinte resurbretigis ĝin, kapskuis, kelkajn fojojn diris: `oho, oho', uzis la turnilon de kopipresilo, rigardis straten, ventolcele malfermis ĉiujn fenestrojn.

Ekstere neĝetis. Neĝeroj bloviĝis internen. `Fermu la fenestrojn, bonvolu,' Japi diris neĉesante skribi. Tiam Bavink kaptis kopiolibron, foliumis kaj legis ĝin, denove ripete skuis sian kapon kaj tiam ekstaris apud Japi, kun la kopiolibro malfermita en siaj manoj.

`Hej, diru, ĉu estas vi, kiu skribis ĉion ĉi?' Japi apenaŭ levis siajn okulojn kaj diris nur: `Ne ĉion.' `Vi tamen estas diable klera ulo,' Bavink diris, `tiuj aferoj ne estas facilaj.' Post tio Bavink foriris.

VII

Japi fariĝis diligenta laboranto. Mallonge post la vizito de Bavink, oni sendis lin al Afriko. Post malpli ol du jaroj li revenis: malsana, duonmorta. Neniu aŭdis ion ajn pri li, ĝis en Novembra posttagmezo mi vidis lin staranta malantaŭl ŝtona murego ĉel haveneto en Wijk-bij-Duurstede. Tie li staris fikse rigardante la ŝlimon. Mi nur pene rekonis lin. Li surhavis enorman vastan grizan mantelon, kiu estis multe tro granda por li, enorma griza kaskedo estis antaŭ liaj okuloj kaj kovris liajn orelojn. Li portis du enormajn larĝajn brunajn ŝuojn kun rondaj pintoj, kaj kelkaj buboj staris malantaŭ li. Mi pensis: tio ja ŝajnas esti Japi; kaj jes ja, estis li, iom pala kaj malgrasa kaj sen barbo aŭ lipharoj kaj kun stranga fiksa esprimo en siaj okuloj, sed sendube estis Japi.

Japi vidis nenion, aŭdis nenion. Mi frapetis lian ŝultron kaj diris: `Kion vi faras ĉi tie, kiel vi fartas, kiel vi alvenis ĉi tien?' Li manpremis min, diris nenion, ne miris. `Mi staras nur fikse rigardante,' li tiam diris.

Tion mi rimarkas,' mi diris, `ĉu vi kuniras por trinki glaseton da brando?' `Bone,' Japi diris. La kruduloj, kiuj iom distancaj, sin apogantaj kontraŭ la ŝtona murego, amuzis sin per laŭtaj kaj malĝentilaj, satiraj kaj mokaj rimarkoj, nun tre respektoplene salutis, ĉar mi elspezis sufiĉe multe da mono en Wijk-bij-Duurstede, kaj dimanĉe mi frapetis la ŝultron del notario.

Post tiu brando, Japi iomete vigliĝis. Li laboris en Afriko, lin ĝenis la varmego kaj la bestoj, li febris, li pli febris ol laboris aŭ faris ion alian. Skeleta li revenis pasintsomere.

Lia francino loĝas en Parizo kun Nederlanda junulo, kiu jam nememoreble longe estas volontulo en oficejo. Ŝi havas ankaŭ amikon, kiu estas kolonelo. Ŝi regalis lin en Parizo kaj nomis lin en sia kripligita nederlanda `bona beston' kaj mokridis pri li. Ŝi fiksis sian ĝarteron, kie li ĉesidis, kaj tiel li vidis parteton de ŝia nuda genuo. Post tio ŝi forsendis lin. Li ridis pri tio. Li ne plu estas enamiĝinta al ŝi. Ŝi portis helbluan silkan subjupon. Unu fojon, li vidis ŝin kun tiu kolonelo sur la teraso de drinkejo. La kolonelo tre memkontentis kaj tre sovaĝe kaj arogante rigardis. Sen ke li rimarkis, ŝi okulumis al li. Ŝi havis brustan malsanon, kaj ŝiaj monatoj estis kalkulitaj. Ĉiam ŝi same gajhumoras; sed ŝi povis ankoraŭ nur malbone piediri.

Kaj kion Japi nun intencas? ĉu li ankoraŭ profitas aliajn? Nur sian oficejon li profitas; ĉiun lastan tagon del monato li iras por kolekti sian monon. Ĉu li intencas iam ajn refariĝi tia furioza laboranto?

Ho ne. Li ellacigis sin. Li pliaĝiĝis dek kvin jarojn dum la lastaj tri kvar jaroj.

Tiam li bruligis freŝan cigaron, unu de mi, cigaron de dekona guldeno, cigaron kun bendo, mi tiam estis bonhava. La cigarbendon li demetis.

Penegadis li, mizeron li vidis. Komenciĝis en Marchienne aux Ponts kaj Charleroi. Por amuziĝi li kun Jeanne tien iris. Post tri tagoj ŝi jam ekenuis. Li restis. Li montris al mi portreteton; grimacantan skeletkapeton, la filineton de laboristo en vitrofarejo. Tiu havis sep infanojn, kvin el tiuj mortis, la sesa mortis kiam li tie pensione loĝis, kaj ties estis la portreteto. Tie li lernis rigardi, tie li vidis kio estas labori. Elspezi monon li ĉiam diable bele kapablis, aliaj gajnis ĝin. Li ellacigis sin. Socialisto li deziris fariĝi. Li laboris por sia pano, lin oni pelis antaŭen, pelis antaŭen kaj premis lin homoj kaj necesoj kiel ĉiujn tiujn aliajn. Nokte li laboris: jel unua, jel dua li en Amsterdamo hejmiĝis de oficejo, kaj post tio li sidadis, cerbumadis, skribadis, tutajn romanojn li verkis kaj la paperaĉojn li forbrulis.

Kion li povis fari? Kion atingis ili ĉiuj kune? Li ellacigis sin, ardajn parolojn, sovaĝajn artikolojn li fantaziis, dum li estis en oficejo kaj laboris por la komerco de sia estro, bone laboris kaj ĉiu miris pril kiomego da laboro kiun li faris. La mondo restis rotaciadanta, rotaciis precize tiel, kiel ĉiam, ja restos turniĝanta ankaŭ sen li. Li ellacigis sin. Li nun estas pli saĝa. Li forlasis la aferon. Estas sufiĉe da komercistoj kaj verkistoj kaj parolistoj kaj uloj kiuj ellacigas sin, pli ol sufiĉe da.

Kaj ĉiam ili timegis ion kaj ĉagreniĝis pri io. Ĉiam ili timis malfrui ie aŭ esti mallaŭdataj, aŭ al ili ne sufiĉas ilia salajro, aŭ ilia fekejo estas ŝtopita, aŭ ili havas ulcereton, aŭ ilia porDimanĉa kostumo ekeluziĝas, aŭ la lupago pagendas; tion ĉi ili tial ĉi ne povas fari, tion ili tial devas preterlasi. Ne tiom stulta li estis junule. Iom da cigarfumado, iom da babilado, iom da ĉirkaŭrigardado, ĝui la suneton kiam ĝi estas kaj la pluvon kiam ĝi ne estas, kaj ne pripensi morgaŭon, ne voli fariĝi io ajn, deziri nenion krom fojfoje iom da bela vetero.

Ne persisteblis tio. Tion li ja sciis. Simple ne eblis, se ne oni havus multom da mono. Kaj tion li ne havas. Kaj tio, kion lia maljunulo povas postlasi, ankaŭ ne estas konsiderinda. Kaj li, Japi, nun opinias ke ja sufiĉas. Li nun okupiĝis pri fiksrigarda forigado de sia tempo. Atingeblas ja nenio. Li ankoraŭ ĉirkaŭumas en la lokoj, kie li amuziĝis antaŭe. Speciale li okupiĝis pri fiksa rigardado de riveroj. En Dordreĥto li fiksrigarde eluzis kelkajn semajnojn. En Veere li bivakis dum tagoj sur la Hospitalo. Septembron li pasigis en Nimego.

Kaj tiam li, iom variige, ripetis sian malnovan revadon pril akvo. Pril akvo, kiu ĉiam senĉese fluas okcidenten, kiu ĉiuvespere fluas al la suno. En Nimego oni trovas maljunan kuraciston, kiu dum kvindek tri jaroj ĉiumatene jel sama horo faris la saman promenadon tral antikva urbo. Laŭl Falka Korto kaj malsupren ĉel norda flanko kaj laŭl kajo preter la rivero Waal ĝis la ponto. Tio estas pli ol 19 300 fojoj. Kaj dume ĉiame l' akvo fluis okcidenten. Kaj eĉ tio signifas nur nenion. Certe, jam fluis ĝi cent fojojn kvindek tri jarojn en tiu direkto. Kaj pli longe. Nun, super ĝi estas la ponto. Nur jam mallonge, nur kelkajn jarojn. Sed tamen tre longe. Ĉiu jaro estas 365 tagoj, dek jaroj estas 3650 sunoj. Ĉiu tago estas 24 horoj, kaj en ĉiu horo pli okazas en la kapoj de tiuj homoj farantaj al si zorgoj, ol oni povus skribi en miloj da libroj. Miloj da zorgofarantoj kiuj vidis la ponton, nun estas mortaj. Kaj tamen ĝi estas nur mallonge. Multe, multe pli longe la akvo fluis tie. Kaj estis epoko, en kiu tiu akvo ne fluis. Tiu epoko estis eĉ multe pli longa. Mortis tiuj zorgofarantoj po centoj kaj po centoj da milionoj. Kiu ankoraŭ konas ilin? Kaj kiom da mortos post tiuj ĉi? Ili faras al si zorgojn kaj penegadas, ĝis Dio forkolektos ilin. Oni pensus: Dio plezurigus ilin, se li subite trompus ilin. Sed Dio scias pli bone ol vi aŭ mi. Volas ili fari al si zorgojn kaj penegadi, ade ili deziras fari tion. Kaj dume la suno leviĝas kaj malleviĝas, kaj la tiea rivero fluas okcidenten kaj fluados ĝis ankaŭ tio finiĝos.

Ne, intencoj nun mankas al li, ne plu ellacigos sin li. Japi ja atentos pri tio. Vespermanĝon li ja ankoraŭ akceptis, tiun vesperon. Li eĉ kantis komikan kanton, kaj faris strangan paroladon, starante sur seĝo.

Japi ankoraŭ fiksrigarde forigis kelkajn monatojn. Lia sano ne tre bonfartis kaj la monhelpo el sia oficejo ĉesis. Li pasigis la vintron en Amsterdamo, kie oni multe okupiĝis pri malkonstruado de belaj domoj kaj anstataŭigado de ili per malbelaj, farante al si zorgojn.

En majo li migris al Nimego.

Tie li poŝtkarte skribis al mi, ke Jeanne mortis pro sia brusta malsano. Tion li atendis, li skribis.

La ponto En somera mateno, jel kvara kaj duono, kiam la suno belege leviĝis, li depaŝis del ponto super la Waal. La gardisto tro malfrue rimarkis lin. `Ne faru al vi zorgojn, knabego,' Japi diris, depaŝonte la ponton kun sia vizaĝo al la nordoriento. Ne eblas nomi tion desalti, diris la viro, li depaŝis ĝin.

En lia ĉambro, oni trovis bastonon, kiu antaŭe apartenis al Bavink kaj sur la muro ses paperetojn tekstantajn `Damne' kaj unu kiu tekstas `Jen'.

Ekde tiam, la rivero restis flui okcidenten kaj la homoj restis faradantaj al si zorgojn. Ankaŭ la suno ankoraŭ leviĝas kaj la gepatroj de Japi ankoraŭ ĉiuvespere ricevas la gazeton Novaĵo de la Tago.

Lia vojaĝo al Frisio ĉiam restis neklarigita.

1909-1910


notoj:

Valid XHTML 1.0 Strict

tradukaj rimarkoj

Nescio uzas la Nederlandan lingvon iomete libere. Plej okulfrape estas ke li neniam uzas la kutiman Nederlandan vorton por 'li', kiu estas 'hij', sed ĉiam la parolan formon 'i', kaj li ofte kunligas 'i' kun la verbo, kiel multaj ankaŭ prononcus. Mi volis iel speguli tion ĉi. Estus tamen tre neesperantece skribi iel la parolan formon, ĉar tiu estu la sama kiel la skriba formo (la literumado almenaŭ) Mi konsideris la jenajn esperantajn nekutimaĵojn kiel alternativon:

  1. Ne uzi majusklojn. Ja okazas en la 'nova krestomatio' do estas sekvinda lingva uzo.
  2. Kunligo de prepozicio kun 'la' (do 'de la' -> 'del'). Ankaŭ tion mi vidis antaŭe.
  3. Riismo.

Provizore mi nur uzas 2. 1 kaj 3 ŝajnas tro radikalaj.

Kofo: modo post kvazaŭ: dubaj kazoj 1.21 kaj 3.8

Helpis ankaux Dominique Cornice <esperant61@free.fr>

problemo: Loknomoj. Kelkajn mi esperantigis, aliajn ne.

Michiel Meeuwissen