Enkonduko

Buffon diris ke la stilo estas la homo mem. Pli koncize kaj pli ĝuste ne eblas diri. Sed sentemulon malmulte helpas tiu slogano, kiu tie staras kiel modelo eternigota de ŝtonhakisto. Ĉu tamen oni entute per vortoj povas iom komprenigi tion, kio stilo fakte estas?

El la plej alta stilstreĉiĝo la tragikaĵo naskiĝas. En la destino de homoj mem ĉio estas tragika. Pensu pri la vortoj de Ijob. `Ĉi tie la koleruloj ĉesigis la ĵetiĝadon, ĉi tie li, kiu senfortiĝis, trovas ripozon,' kaj vi vidas apud viaj piedoj la svarmantan, sekskuniĝantan, manĝantan, preĝantan homaron kaj apude ŝutlokon por tiuj kies lasta kramfo senmoviĝis. Stilo intense rilatas al la muziko, kiu kreskis el la homa voĉo, per kiu oni ĝojkriis kaj plendis antaŭ ol tio ekzistis skribite. Kaj la tragikaĵo rilatas al intenseco, al mezuro kaj harmonio, al haltopunktoj, variado de ĝojkrioj kun lantoj kaj gongobatoj, de simpleco kaj sincereco kun mokmalica rikanado.

Jen vi havas maron kaj super tiu, ĉielon. Unue, la bluan firmamenton tute plenigas kolosa ravaĵo. Tiu, kiu foriras de blua ĉielo, kapablu krei ĉielon tiel bluan kiel neniam iu reala ĉielo estis. La rigardanto estu tuj trafita de la rimarkinda bluo de tiu firmamento, sen tio, ke oni diris al li `tiu ĉielo estas tre, tre blua'. Li mem ja havas animon, kiu diras tion al li, ĉar stilon povas kompreni nur tiuj, kiuj havas animon.

Tiu ĉielo restu blua kaj netuŝita tiel longe, ĝis la bluaĵo komplete penetris lian animon. Sed ne tro longe, alimaniere li pensas `Jes, tiu ĉielo estas blua, tion oni ne povas nei, tion mi nun scias'. Kaj li turnas la dorson al via ĉielo por ekkonsiderado sur nivelon individuan. Kaj tuj kiam li estas ekster viaj ungegoj, tiam vi ne povas duafoje venigi lin al la loko, sur kiu li alrigardu aŭ alsentu, almenaŭ ne per dua blua ĉielo. Ju pli intensa la bluo estas, des pli bone, ĉar des pli baldaŭ li estas tute okupata de tio. Kaj se vi komencas per nigra ĉielo, tiam la nigro tuj tinkturmakulu lian tutan haŭton.

Kiam la blua ravaĵo daŭris sufiĉe longe, tiam venas la unua nubeto per kiu li rimarkas ke li tie ne staras por fikse rigardi tiun bluan ĉielon ĝis la fino de siaj tagoj. Kaj iom post iom la bluaĵo ŝrumpas ĝis ĉionkovra ĥaoso de nubograndegaĵoj.

Gongobato anoncas la unuan nubeton kaj nova bato ĉiufoje procesion da novaj monstroj.

La unua gongobato ludas direktantan rolon, kiel la unua naskiĝo en familio. La aliuloj naskiĝas sammaniere, sed oni kutimiĝas al ĉio, ankaŭ al akuŝo, kaj la suprizo laŭgrade malplifortiĝas.

Tiu unua gongobato venu kiam ĉio estas pura kaj blua, amo kaj feliĉo, kiam oni atendas ĉion escepte gongobaton. Ĝi avertu, ĝi ĝenu, sed ne ektimigu. Io kiel la `frato, vi devas morti' de tiuj monaĥoj, je iu somera posttagmezo. Ĝi estu donita, ho, tiel mallaŭte. La viro demandu sin, kio tio estis? Se ankaŭ tio estis jubilado, tiam ĝi estis strangmaniera faro. Li, post tiu unua gongobato, ekmalfidu la bluan ĉielon kiel iu kiu subite gustumas ion en la manĝo aŭ en la paca herbo subite vidas ion movi ĉe absoluta senvento. Li devas demandi sin ĉu li aŭdis ion suspektan kaj ĉu tio tiea malproksima estas nubo. Estas dezirinde ke iom post tio li konkludu ke tio ne estis gongobato, sed ke io ne estas en ordo en la gorĝo de la jubilantoj. Tio atingeblas nur se la unua bato estas farita mallaŭte kaj ne daŭras tro longe.

Vespere, vi sidas legante libron en forlasita domo. Kaj subite ŝajnas al vi ke povas esti ke vi eble aŭdis ion. Ne, la silento daŭras kaj via koro ree iras sian apatian vojon.

Se la unua gongobato estas tro laŭta, tiam nenio povas veni kio impresas. Tiam li pensas `nu, ĉu tion ĝi alcelas? Bone, okazu do'. Kaj tuj li ŝtopas siajn orelojn. Aŭ li batalas kontraŭ via kermesbruego per propra energio kaj malfermadas siajn orelojn vaste, sciante ke li baldaŭ ne aŭdos ion. Ĉar konstanta forta sono egalas perfektan silenton. Kaj la viro, kiu tiel subite ekgongobatadas, vere ŝajnas freneza mem.

Nu kiam tiu stranga blua ĉielo daŭris ankoraŭ tempeton, tiam dua bato sekvas.

Tiu via viro nun vidas nubon kaj pensas `Mi do aŭdis bone. Ne estis tio jubilado'. Kaj por esti certa, ĉar ankoraŭ li ne scias kion fari per tiu bluo, li serĉas la unuan gongobaton en tio, kio jam estas pasinta. Se li klopodus tion, tiam li trovas ĝin kaj pensos `Kion mi diris, tio ne eskapis de mi'. Tamen li ne havas tutan certecon ke tiu unua estis donita antaŭpripensite, tiel malforta ĝi estis, kaj tiel neatendita.

La viro en sia forlasita domo ekstaras kaj aŭskultas. Kaj post tio, ili ekaldrivas. Laŭgrade, plirapidiĝante, la bluo forpremiĝas kaj la grandegaĵoj amasiĝas. La gongobatoj sekvas unu la alian pli rapide kaj via viro jam antaŭvidas la venontajn batojn. Li mem volas preni la kondukadon, ĉar li pensas ke li navigas kaj ne konscias ke li estas navigata. Kiam li diras `Nn la bato venas kiu disfaligos la turon, mi volas tion,' ĝuste tiam la gongo silentas kaj tra la nuboj blua makuleto iĝas videbla.

Li pensas `nu, tio superas mian atendon. Eblis esti pli serioza. Mi estus disfaliginta la amason, tiukaze estus fino.' Li ne scias ke tiu bato nun ne povis veni, ĉar la bluo estas forgesita, ĉar la premmarko de la bluo viŝiĝis el lia animo. Kaj la bato en si mem ne estas la celo. La celo estas la bluo kaj la bato, la bluo se la bato estas atendata kaj la bato se oni denove eksuĉas la bluon.

La viro en la malplena domo denove eksidas.

Kaj kiam dekafoje la spektanto vidis la bluon, ĉiun venontan fojon dum pli mallonga tempo, kaj pensas `jes, nun mi scias, alceliĝas la senĉesa alternado de bluo kaj nubograndegaĵoj', tiam la bato venas. Ĝi travibrosonas lian korpon kaj punktas lian haŭton. La viro en la silenta domo volas ekstari, sed ne kapablas. Li ne estas tima, sed paralizita de la majesto de tiu unu gongobato. Li pensas `per tio vi ne regalu min denove' kaj preparas sin por kontraŭstari la sekvan baton tiel, kiel en la cirko oni atendadas pistolpafojn ĉar unu pafiĝis.

Li eraras, tio estis la bato.

Se vi volas fini per blua ĉielo, tiam povas ankoraŭ veni kelkaj batoj, sed tiuj estas nur formortado, ordigo, la fina flugilklakado de birdo. Se tamen vi mem estas tedata de tiu blua ĉielo, tiam estas fino, Amen kaj fino.

Li ankoraŭ sidas tie kiam nenio plu estas, nek gongobatoj nek nubograndegaĵoj. Eĉ ne blua ĉielo.

Li fermas vian libron kaj foriras, forgesinte sian ĉapelon.

Dumvoje li haltas momenton kaj murmuras: `Jen, kia afero.' Li turnas sin lastafoje, poste iras plue kaj malaperas el la horizonto. La necerteco de la tragikeco tuŝis lian animon.

En la naturo, la tragikeco estas en la okazintaĵo mem. En la arto ĝi pli estas en la stilo ol en tio kio okazas. Oni povas pentri haringon tragika, kvankam pri tia besto nenio estas kio estas tragika per si mem. Kontraŭe, ne estas sufiĉe diri `Mia povra patro estas morta' por atingi tragikan efikon.

En la muziko, la abstrakteco de la tragikeco estas pli klara. La tragikecon de Erlknig de Schubert ne plialtigas la vortoj de Goethe, kvankam infano estas strangolata en tiu. Male, tiu strangolado fortiras la atenton for de la tragika ritmo.

Samtiel en la literaturo, en kiu oni ne disponas gamojn kaj devas kontentigi sin per mizeraj vortoj. Kaj pro tio ke ĉiu vorto ja vekas bildon, per la sinsekvo de vortoj per si mem skeleto formiĝas sur kiu stilo povas esti ŝmirata. Oni ne povas pentri sen iu surfaco.

Sed la skeleto mem estas akcesoraĵo, ĉar la plej alta stilstreĉiĝo atingeblas ĉe la plej minimuma okazaro. Tuta Rodin estas tiel same kompleta en unu el tiuj manoj, kiel en la ensemblo de tiuj sep urbanoj de Kalezo kaj estas miraklo ke li persistis tiun streĉon en ĉiuj tiuj dum urbanoj. Bonŝance ne estis sepdek. Sama norma skeleto per malsamaj temperamentoj do surŝmiriĝos tiel tute alimaniere ke neniu, sub tiuj unu al la alia tutaj fremdaj produktoj, supozos saman ostaron. Ĉefafero estas ke oni ekhavu ion manipulotan, pri kio oni povas liberkure stilkoleri. Pro tio oni devus liberlasi lernejanojn je la elekto de la temo kaj ne devigi tiujn kvindek sep tiel malsamajn kompatindulojn, en sama posttagmezo, priskribi la Printempon aŭ la Entombigon de Patrino. Kaj se unu al sia instruisto sendus leteron en kiu li diras kial li hodiaŭ rifuzas fari iun verkaĵon, pri kio ajn, tiam tiu letero estu lia verkaĵo.

La efekto, kiun oni volas atingi, estu konforma al ies propra animstato. Kiu mem estas en sincera bona humoro, ne provu generi tragikan impreson, alimaniere falsaj sonoj naskiĝas kiuj aĉigas la tuton. Se ne la gajeco estas uzata por enkadrigi seriozan streĉon. Sed tiukaze tiu gajeco montru iun apartaĵon, tiel kiel la bluo de tiu ĉielo. Ekde la ekkanto, ĉar libro estas kanto, oni observadu la finakordon, de kiu io estu teksita tra la tuta rakonto, kiel la gvida ideo tra simfonio. La leganto laŭgrade eksentu malkvieton, tiel ke li levas sian kolumon kaj pensas pri sia pluvombrelo dum la suno ankoraŭ staras en sia plena gloro.

Kiu ne ĉesas observadi la finon, per si mem evitos ĉiun tromultvortecon, ĉar li ĉiufoje demandos sin ĉu ĉiuj el liaj detaloj efektive kunhelpas atingi lian celon. Kaj jam baldaŭ li malkovras ke ĉiu paĝo, ĉiu frazo, ĉiu vorto, ĉiu punkto, ĉiu komo proksimigas la celon aŭ tenas ĝin je distanco. Ja neŭtraleco ne ekzistas en la arto.

Kio ne necesas, estu forpuŝita kaj tie kie eblas per unu persono, amaso estas superflua.

En la arto oni ne rajtas provi. Ne provu insulti se vi ne estas kolera, ne plori se via animo estas drenita, ne ĝojkrii tiel longe kiel vi ne estas plena de ĝojo. Oni povas provi baki panon, sed oni ne provas kreitaĵon. Ankaŭ oni ne provas naski. Tie kie gravedeco ekzistas, sekvas la naskado per si mem, je konvena tempo.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>