Fromaĝo

Willem Elsschot

Enhavo

Antaŭparolo

La flandro Willem Elsschot (1882-1960) – pseŭdonimo de Alfons de Ridder – estas unu el la plej konataj Nederlandlingvaj antaŭmilitaj verkistoj. Lia verkista stilo estas renoma pro sia koncizeco kaj observemo. Sed tamen ĝi estas ofte emocia, kortuŝa aŭ cinika.

Por lerni esperanton kaj eble enkonduki Elsschot-on al esperantistoj, mi komencis provi traduki lian novelon `Kaas' (Fromaĝo) kiun li verkis en la jaro 1933. `Kaas' estis la libro per kiu li akiris konategecon, precipe en Nederlando. Aliaj bonkonataj noveloj de Elsschot estas ekz. `Villa des Roses' (1913) kaj `Lijmen/Het been' (1924/1938). Krome, li verkis sep aliajn novelojn kaj ankaŭ poemojn.

Verdire, `Kaas' ekzistas el tri partoj: Unue la dediĉo kiu estas poemo pri la Nederlanda kritikisto kaj poeto Jan Greshoff, kiu kaŭzis ke Elsschot skribis ĉi tiun libron. Due la enkonduko kiu verdire estas eseo pri stilo. Kaj trie la vera rakonto kiu pli malpli estas verkita kiel leteroj de Frans Laarmans, kiu ne nur en ĉi tiu novelo estas ĉefpersono kaj `alter ego' de la aŭtoro. Tiuj leteroj estas kvazaŭ direktitaj al la leganto kaj temas pri la travivaĵoj de Frans Laarmans kiel fromaĝkomercisto.

Pri la traduko mi volas rimarkigi ke mi nur estis komencanta esperantisto kaj pro tio ĝi certe estas plibonigebla. Tio veras ne nur pri la tradukado sed ankaŭ pri la esperanta lingvouzo mem.

Pri la tekniko, vi povas legi je https://github.com/mihxil/fromagxogithub.


Michiel Meeuwissen $<$mihxil@gmail.com$>$

Dediĉo

AL JAN GRESHOFF



Mi tiun voĉon silente aŭskultas
kiu emfaze, sed raŭke singultas,
kiu malbenas kantante minore
pri la homaro banala senglore.


Min altiras la buŝ' dum sekund'
kaj malbone fermkreskis ĉi vund';
li, per tiu, esprimas ridante,
kion vortigis li tiel kredante.


Li havas edzinon, idaron, gefratojn,
li havas karegajn kaj multajn amatojn
pro kiuj plezuras li kiel neniu.
Sed tamen Jan Greshoff apartas de ĉiu.


Dum ĉiu tago li serĉas, esperas,
atendas ĉiam kaj ĉiam suferas.
Li ion aŭdas, leviĝas rapide:
Li sian finon atendas mucide.


Hop do Jan kara, nu prenu rimenon,
kaj kaŭzu vipante teruran gehenon!
De via irejo forviŝu la brutojn
ĝis travivas kor' via la lastajn minutojn.

Enkonduko

Buffon diris ke la stilo estas la homo mem. Pli koncize kaj pli ĝuste ne eblas diri. Sed sentemulon malmulte helpas tiu slogano, kiu tie staras kiel modelo eternigota de ŝtonhakisto. Ĉu tamen oni entute per vortoj povas iom komprenigi tion, kio stilo fakte estas?

El la plej alta stilstreĉiĝo la tragikaĵo naskiĝas. En la destino de homoj mem ĉio estas tragika. Pensu pri la vortoj de Ijob. `Ĉi tie la koleruloj ĉesigis la ĵetiĝadon, ĉi tie li, kiu senfortiĝis, trovas ripozon,' kaj vi vidas apud viaj piedoj la svarmantan, sekskuniĝantan, manĝantan, preĝantan homaron kaj apude ŝutlokon por tiuj kies lasta kramfo senmoviĝis. Stilo intense rilatas al la muziko, kiu kreskis el la homa voĉo, per kiu oni ĝojkriis kaj plendis antaŭ ol tio ekzistis skribite. Kaj la tragikaĵo rilatas al intenseco, al mezuro kaj harmonio, al haltopunktoj, variado de ĝojkrioj kun lantoj kaj gongobatoj, de simpleco kaj sincereco kun mokmalica rikanado.

Jen vi havas maron kaj super tiu, ĉielon. Unue, la bluan firmamenton tute plenigas kolosa ravaĵo. Tiu, kiu foriras de blua ĉielo, kapablu krei ĉielon tiel bluan kiel neniam iu reala ĉielo estis. La rigardanto estu tuj trafita de la rimarkinda bluo de tiu firmamento, sen tio, ke oni diris al li `tiu ĉielo estas tre, tre blua'. Li mem ja havas animon, kiu diras tion al li, ĉar stilon povas kompreni nur tiuj, kiuj havas animon.

Tiu ĉielo restu blua kaj netuŝita tiel longe, ĝis la bluaĵo komplete penetris lian animon. Sed ne tro longe, alimaniere li pensas `Jes, tiu ĉielo estas blua, tion oni ne povas nei, tion mi nun scias'. Kaj li turnas la dorson al via ĉielo por ekkonsiderado sur nivelon individuan. Kaj tuj kiam li estas ekster viaj ungegoj, tiam vi ne povas duafoje venigi lin al la loko, sur kiu li alrigardu aŭ alsentu, almenaŭ ne per dua blua ĉielo. Ju pli intensa la bluo estas, des pli bone, ĉar des pli baldaŭ li estas tute okupata de tio. Kaj se vi komencas per nigra ĉielo, tiam la nigro tuj tinkturmakulu lian tutan haŭton.

Kiam la blua ravaĵo daŭris sufiĉe longe, tiam venas la unua nubeto per kiu li rimarkas ke li tie ne staras por fikse rigardi tiun bluan ĉielon ĝis la fino de siaj tagoj. Kaj iom post iom la bluaĵo ŝrumpas ĝis ĉionkovra ĥaoso de nubograndegaĵoj.

Gongobato anoncas la unuan nubeton kaj nova bato ĉiufoje procesion da novaj monstroj.

La unua gongobato ludas direktantan rolon, kiel la unua naskiĝo en familio. La aliuloj naskiĝas sammaniere, sed oni kutimiĝas al ĉio, ankaŭ al akuŝo, kaj la suprizo laŭgrade malplifortiĝas.

Tiu unua gongobato venu kiam ĉio estas pura kaj blua, amo kaj feliĉo, kiam oni atendas ĉion escepte gongobaton. Ĝi avertu, ĝi ĝenu, sed ne ektimigu. Io kiel la `frato, vi devas morti' de tiuj monaĥoj, je iu somera posttagmezo. Ĝi estu donita, ho, tiel mallaŭte. La viro demandu sin, kio tio estis? Se ankaŭ tio estis jubilado, tiam ĝi estis strangmaniera faro. Li, post tiu unua gongobato, ekmalfidu la bluan ĉielon kiel iu kiu subite gustumas ion en la manĝo aŭ en la paca herbo subite vidas ion movi ĉe absoluta senvento. Li devas demandi sin ĉu li aŭdis ion suspektan kaj ĉu tio tiea malproksima estas nubo. Estas dezirinde ke iom post tio li konkludu ke tio ne estis gongobato, sed ke io ne estas en ordo en la gorĝo de la jubilantoj. Tio atingeblas nur se la unua bato estas farita mallaŭte kaj ne daŭras tro longe.

Vespere, vi sidas legante libron en forlasita domo. Kaj subite ŝajnas al vi ke povas esti ke vi eble aŭdis ion. Ne, la silento daŭras kaj via koro ree iras sian apatian vojon.

Se la unua gongobato estas tro laŭta, tiam nenio povas veni kio impresas. Tiam li pensas `nu, ĉu tion ĝi alcelas? Bone, okazu do'. Kaj tuj li ŝtopas siajn orelojn. Aŭ li batalas kontraŭ via kermesbruego per propra energio kaj malfermadas siajn orelojn vaste, sciante ke li baldaŭ ne aŭdos ion. Ĉar konstanta forta sono egalas perfektan silenton. Kaj la viro, kiu tiel subite ekgongobatadas, vere ŝajnas freneza mem.

Nu kiam tiu stranga blua ĉielo daŭris ankoraŭ tempeton, tiam dua bato sekvas.

Tiu via viro nun vidas nubon kaj pensas `Mi do aŭdis bone. Ne estis tio jubilado'. Kaj por esti certa, ĉar ankoraŭ li ne scias kion fari per tiu bluo, li serĉas la unuan gongobaton en tio, kio jam estas pasinta. Se li klopodus tion, tiam li trovas ĝin kaj pensos `Kion mi diris, tio ne eskapis de mi'. Tamen li ne havas tutan certecon ke tiu unua estis donita antaŭpripensite, tiel malforta ĝi estis, kaj tiel neatendita.

La viro en sia forlasita domo ekstaras kaj aŭskultas. Kaj post tio, ili ekaldrivas. Laŭgrade, plirapidiĝante, la bluo forpremiĝas kaj la grandegaĵoj amasiĝas. La gongobatoj sekvas unu la alian pli rapide kaj via viro jam antaŭvidas la venontajn batojn. Li mem volas preni la kondukadon, ĉar li pensas ke li navigas kaj ne konscias ke li estas navigata. Kiam li diras `Nn la bato venas kiu disfaligos la turon, mi volas tion,' ĝuste tiam la gongo silentas kaj tra la nuboj blua makuleto iĝas videbla.

Li pensas `nu, tio superas mian atendon. Eblis esti pli serioza. Mi estus disfaliginta la amason, tiukaze estus fino.' Li ne scias ke tiu bato nun ne povis veni, ĉar la bluo estas forgesita, ĉar la premmarko de la bluo viŝiĝis el lia animo. Kaj la bato en si mem ne estas la celo. La celo estas la bluo kaj la bato, la bluo se la bato estas atendata kaj la bato se oni denove eksuĉas la bluon.

La viro en la malplena domo denove eksidas.

Kaj kiam dekafoje la spektanto vidis la bluon, ĉiun venontan fojon dum pli mallonga tempo, kaj pensas `jes, nun mi scias, alceliĝas la senĉesa alternado de bluo kaj nubograndegaĵoj', tiam la bato venas. Ĝi travibrosonas lian korpon kaj punktas lian haŭton. La viro en la silenta domo volas ekstari, sed ne kapablas. Li ne estas tima, sed paralizita de la majesto de tiu unu gongobato. Li pensas `per tio vi ne regalu min denove' kaj preparas sin por kontraŭstari la sekvan baton tiel, kiel en la cirko oni atendadas pistolpafojn ĉar unu pafiĝis.

Li eraras, tio estis la bato.

Se vi volas fini per blua ĉielo, tiam povas ankoraŭ veni kelkaj batoj, sed tiuj estas nur formortado, ordigo, la fina flugilklakado de birdo. Se tamen vi mem estas tedata de tiu blua ĉielo, tiam estas fino, Amen kaj fino.

Li ankoraŭ sidas tie kiam nenio plu estas, nek gongobatoj nek nubograndegaĵoj. Eĉ ne blua ĉielo.

Li fermas vian libron kaj foriras, forgesinte sian ĉapelon.

Dumvoje li haltas momenton kaj murmuras: `Jen, kia afero.' Li turnas sin lastafoje, poste iras plue kaj malaperas el la horizonto. La necerteco de la tragikeco tuŝis lian animon.

En la naturo, la tragikeco estas en la okazintaĵo mem. En la arto ĝi pli estas en la stilo ol en tio kio okazas. Oni povas pentri haringon tragika, kvankam pri tia besto nenio estas kio estas tragika per si mem. Kontraŭe, ne estas sufiĉe diri `Mia povra patro estas morta' por atingi tragikan efikon.

En la muziko, la abstrakteco de la tragikeco estas pli klara. La tragikecon de Erlknig de Schubert ne plialtigas la vortoj de Goethe, kvankam infano estas strangolata en tiu. Male, tiu strangolado fortiras la atenton for de la tragika ritmo.

Samtiel en la literaturo, en kiu oni ne disponas gamojn kaj devas kontentigi sin per mizeraj vortoj. Kaj pro tio ke ĉiu vorto ja vekas bildon, per la sinsekvo de vortoj per si mem skeleto formiĝas sur kiu stilo povas esti ŝmirata. Oni ne povas pentri sen iu surfaco.

Sed la skeleto mem estas akcesoraĵo, ĉar la plej alta stilstreĉiĝo atingeblas ĉe la plej minimuma okazaro. Tuta Rodin estas tiel same kompleta en unu el tiuj manoj, kiel en la ensemblo de tiuj sep urbanoj de Kalezo kaj estas miraklo ke li persistis tiun streĉon en ĉiuj tiuj dum urbanoj. Bonŝance ne estis sepdek. Sama norma skeleto per malsamaj temperamentoj do surŝmiriĝos tiel tute alimaniere ke neniu, sub tiuj unu al la alia tutaj fremdaj produktoj, supozos saman ostaron. Ĉefafero estas ke oni ekhavu ion manipulotan, pri kio oni povas liberkure stilkoleri. Pro tio oni devus liberlasi lernejanojn je la elekto de la temo kaj ne devigi tiujn kvindek sep tiel malsamajn kompatindulojn, en sama posttagmezo, priskribi la Printempon aŭ la Entombigon de Patrino. Kaj se unu al sia instruisto sendus leteron en kiu li diras kial li hodiaŭ rifuzas fari iun verkaĵon, pri kio ajn, tiam tiu letero estu lia verkaĵo.

La efekto, kiun oni volas atingi, estu konforma al ies propra animstato. Kiu mem estas en sincera bona humoro, ne provu generi tragikan impreson, alimaniere falsaj sonoj naskiĝas kiuj aĉigas la tuton. Se ne la gajeco estas uzata por enkadrigi seriozan streĉon. Sed tiukaze tiu gajeco montru iun apartaĵon, tiel kiel la bluo de tiu ĉielo. Ekde la ekkanto, ĉar libro estas kanto, oni observadu la finakordon, de kiu io estu teksita tra la tuta rakonto, kiel la gvida ideo tra simfonio. La leganto laŭgrade eksentu malkvieton, tiel ke li levas sian kolumon kaj pensas pri sia pluvombrelo dum la suno ankoraŭ staras en sia plena gloro.

Kiu ne ĉesas observadi la finon, per si mem evitos ĉiun tromultvortecon, ĉar li ĉiufoje demandos sin ĉu ĉiuj el liaj detaloj efektive kunhelpas atingi lian celon. Kaj jam baldaŭ li malkovras ke ĉiu paĝo, ĉiu frazo, ĉiu vorto, ĉiu punkto, ĉiu komo proksimigas la celon aŭ tenas ĝin je distanco. Ja neŭtraleco ne ekzistas en la arto.

Kio ne necesas, estu forpuŝita kaj tie kie eblas per unu persono, amaso estas superflua.

En la arto oni ne rajtas provi. Ne provu insulti se vi ne estas kolera, ne plori se via animo estas drenita, ne ĝojkrii tiel longe kiel vi ne estas plena de ĝojo. Oni povas provi baki panon, sed oni ne provas kreitaĵon. Ankaŭ oni ne provas naski. Tie kie gravedeco ekzistas, sekvas la naskado per si mem, je konvena tempo.

Personoj

Frans Laarmans, skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding Company, poste negocisto, poste denove skribisto.

La patrino de Laarmans (spiritkaduka kaj mortanta).

Kuracisto Laarmans, frato de Frans.

Sinjoro Van Schoonbeke, amiko de la kuracisto kaj la kulpo de ĉio.

Hornstra, fromaĝnegocisto en Amsterdamo.

Fine, edzino de Laarmans.

Jan kaj Ida, iliaj infanoj.

Sinjorino Peeters, najbarino kiu estas galfebrulo.

Anna van der Tak

Tuil

Erfurt

Bartherotte

Skribistoj ĉe la General Marine.

Boorman, konsilanto por komercistoj.

La maljuna Piet, maŝinisto ĉe la General Marine.

La juna Van der Zijpen, kiu volas asocii sin.

Amikoj de Van Schoonbeke.

Elementoj

Fromaĝo. Fromaĝrevo. Fromaĝfilmo. Fromaĝentrepreno. Fromaĝtagiĝo. Fromaĝkampanjo. Fromaĝmino. Fromaĝmondo. Fromaĝŝipo. Fromaĝnegoco. Fromaĝfako. Fromaĝromano. Fromaĝmanĝantoj. Fromaĝhomo. Fromaĝbulo. Fromaĝisto. Fromaĝtrusto. Fromaĝdrako. Fromaĝmizero. Fromaĝtestamento. Fromaĝfantazio. Fromaĝmuro. Fromaĝdemando. Fromaĝveturilo. Fromaĝaflikto. Fromaĝturo. Fromaĝvundo.

G.A.F.P.A. General Antwerp Feeding Products Association.

Kelo de l' staplokompanio Bluĉapeloj.

Oficejo de Laarmans kun telefono, skribotablo kaj skribmaŝino.

Triktrakskatolo.

Korbovalizo.

Granda fromaĝbutiko.

Tombejo.

I

Fine mi ree skribas al vi, ĉar grandaj aferoj estas okazontaj, estante per la agado de sinjoro Van Schoonbeke.

Sciu ke mia patrino mortis.

Estis kompreneble malagrabla afero, ne nur por ŝi sed ankaŭ por miaj fratinoj, kiuj preskaŭ ĝis propra morto lacigis sin por gardi ŝin.

Ŝi estis maljuna, tre maljuna. Mi ne scias ŝian aĝon pli precize ol per kelkaj jaroj. Vere malsana ŝi ne estis, sed ĝisfunde eluzita.

Mia plej maljuna fratino, ĉe kiu ŝi loĝis, estis bona por ŝi. Ŝi trasorbigis ŝian panon, zorgis pri fekado kaj donis al ŝi terpomojn senŝeligotajn por teni ŝin okupata. Ŝi senŝeligis, senŝeligis, kvazaŭ por armeo. Ni ĉiuj portis niajn terpomojn al mia fratino kaj ŝi ankaŭ ricevis tiujn de la superetaĝa sinjorino kaj de kelkaj najbaroj, ĉar kiam oni provis igi ŝin ankoraŭ unu fojon resenŝeligi sitelon da jam senŝeligitaj terpomoj, pro manko de provizo, tiam ŝi rimarkis kaj efektive diris `tiuj estas jam senŝeligitaj'.

Kiam ŝi ne plu kapablis senŝeligi, ĉar manoj kaj okuloj ne plu bone kunlaboris, tiam mia fratino donis al ŝi por disfibrigi lanon kaj kapokon, kiun surdormado degenerigis en malmolajn floketojn. Tio kaŭzis multan polvon kaj patrino estis tute flokkovrita, de la kapo ĝis la piedoj.

Tiele, daŭradis ĉiam, kaj dumnokte kaj dumtage: duondormi, disfibrigi, duondormi, disfibrigi. Kaj de tempo al tempo rideto interrompis tion. Dio scias al kiu.

Pri mia patro, kiu estis morta nur proksimume kvin jarojn, ŝi nenion plu sciis. Tiu neniam estis ekzistinta, kvankam ili havintis naŭ infanojn.

Kiam mi vizitis ŝin, mi kelkfoje parolis pri li por tiel provi rekonsciigi ŝin.

Mi tiaokaze demandis ŝin, ĉu ŝi vere ne plu konas Krist-on, ĉar tiel li estis nomita.

Ŝi terure uzis ĉiujn fortojn por kompreni min.

Ŝi ŝajnis kompreni ke ŝi komprenu ion, ŝi venis antaŭen en sia seĝo kaj rigardis min kun streĉita vizaĝo kaj ŝvelantaj dormvejnoj: estingiĝanta lampo kiu riskas eksplodon kiel adiaŭon.

Post mallonga tempo la sparko reestingiĝis kaj tiam ŝi donis tiun nervoŝiran rideton. Se mi insistis tro longtempe, ŝi ektimis.

Ne, la pasinteco ne plu ekzistis por ŝi. Ne Krist, ne infanoj, nur ankoraŭ kapokdisfibrigado.

Unu afero ankoraŭ fantomis en ŝia kapo, nome ke lasta malgranda hipoteko de unu el ŝiaj domoj ne estis finpagita. Ĉu ŝi volis ankoraŭ unue kolekti tiun lastan monsumeton?

Mia virta fratino parolis pri ŝi, kie ŝi ĉesidis, kiel pri iu kiu forestas: `Ŝi bone manĝis. Ŝi estis tre ĝena hodiaŭ.'

Kiam ŝi ne plu kapablis kapokdisfibrigi, ŝi sidis ankoraŭ iomtempe kun siaj bluaj artikaj manoj paralelaj sur sia sino aŭ gratis sian seĝon dum multaj horoj, kvazaŭ la disfibrigado ankoraŭ postefikis. Ŝi ne plu distingis hieraŭ de morgaŭ. Ambaŭ nur signifis: `ne nun'. Ĉu tion kaŭzis ke ŝia vido malfortiĝis aŭ ĉu ke ĉiutempe fispiritoj rajdis sur ŝi? Ĉiel, ŝi ne sciis ĉu estas tago aŭ nokto, ellitiĝis kiam ŝi devis kuŝi kaj dormis kiam ŝi devus paroli.

Se ŝi kroĉis murojn kaj meblojn, tiam ŝi ankoraŭ povis iom paŝi. Dumnokte, kiam ĉiuj dormis, ŝi ellitiĝis, mallerte iris en sian seĝon kaj komencis disfibrigi kapokon kiu ne estis, aŭ serĉis tiom longe ĝis ŝi kaptis la kafmuelilon, kvazaŭ ŝi intencis pretigi kafon por iu samideulo.

Kaj ĉiamas tiu nigra ĉapelo sur ŝia griza kapo, ankaŭ dumnokte, kvazaŭ ŝi pretus por eliri. Ĉu vi kredas je sorĉado?

Fine ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi senkontraŭstare lasis forpreni tiun ĉapelon, mi sciis ke ŝi ne plu ellitiĝos.

II

Tiun vesperon mi kartludis ĝis noktomezo en la Tri Reĝoj kaj trinkis kvar glasojn da pala elo, tiel ke mi estis en plej bona kondiĉo por tre facile tradormadi la tutan nokton.

Mi provis plejeble silente senvestigi min, ĉar mia edzino dormis jam longtempe kaj mi ne ŝatas tiun riproĉadon.

Tamen kiam mi ekstaris sur unu kruro por demeti mian unuan ŝtrumpon, mi falis kontraŭ la noktotablon kaj ŝi subite vekiĝis.

`Hontu,' komenciĝis.

Kaj post tio la sonorilo sonis tra nia silenta domo, kaj tial mia edzino eksidis rekte.

Dumnokte, tia sonorilsono estas solena.

Ni ambaŭ atendis ĝis la resonado en la ŝtuparejo estis formortinta, mi kun batanta koro kaj kun mia dekstra piedo en miaj manoj.

`Kio tio povas esti?' flustris ŝi. `Rigardu tra la fenestro, vi ja estas nur duone senvestiĝinta.'

Kutime ne ĉi tiel finiĝis, sed tiu sonorilo silentigis ŝin.

`Se vi ne tuj iras rigardi, tiam mi iros mem,' minacis ŝi.

Sed mi sciis kio tio estas. Kio alia povis esti?

Mi vidis ombron stari antaŭ nia pordo, kaj ĝi kriis ke ĝi estas Oscar kaj petis min tuj kuniri al patrino. Oscar estas unu el miaj bofratoj, viro nemalhavebla ĉe ĉi tiaj okazoj.

Mi diris al mia edzino pri kio temas, vestigis min kaj iris malfermi la pordon.

`Okazos ĉi-nokte,' garantiis mia bofrato. `La agonio komenciĝis. Kaj surĵetu ŝalon, ĉar malvarmas.'

Mi obeis kaj iris kun li.

Ekstere, silentis kaj serenis, kaj ni vigle paŝadis, kiel duo kiu rapidas al iu noktolaboro.

Veninte apud la domon, mi maŝine etendis la manon al la sonorilo, sed Oscar retenis min, demandis ĉu mi freneziĝis kaj igis la leterkeston mallaŭte klaki.

Nin envenigis mia nevino, filino de Oscar. Neaŭdeble ŝi fermis la pordon malantaŭ ni kaj diris, ke mi ja supreniru, kion mi ankaŭ faris, sekvante Oscar-on. Mi forprenis mian ĉapelon, kio alie hejme ĉe patrino ne kutimis.

Mia frato, miaj tri fratinoj kaj la superetaĝa sinjorino sidis en la kuirejo, flanke de la ĉambro kie ŝi supozeble ankoraŭ kuŝis. Kie ŝi kuŝus alikaze.

Maljuna monaĥino, cetere kuzino de ni, neaŭdeble glitis al la kuirejo kaj tiam do returnis.

Ĉiuj rigardis min kvazaŭ ili povis riproĉi min pro io kaj unu el ili lispante bonvenigis min.

Ĉu mi devis stari aŭ sidi?

Stari, tiel ŝajnus ke mi tenas min preta por tuj foriri. Kaj sidi, kvazaŭ mi kontentiĝis pri la tuta situacio, ankaŭ pri tiu de patrino. Sed tial ke ili ĉiuj estis sidantaj, ankaŭ mi prenis seĝon kaj iom izolite eksidis, ekster la lumo de la lampo. Neordinara streĉo regis. Ĉu eble pro tio ke la horloĝo estis haltigita?

Estis diable varme en tiu kuirejo. Kaj aldone, tiu virinaro kun ŝvelintaj okuloj, kvazaŭ ili senŝeligis cepojn.

Mi ne sciis kion mi povus diri.

Demandi kiel patrino fartas, ne eblis, ĉar ĉiu sciis ke nun la kabloj estas malligataj.

Plori estintus plej bone, sed kiel komenci? Subite aŭdigi plorsingulton? Aŭ preni mian naztukon kaj viŝi miajn okulojn, ĉu malsekajn aŭ ne malsekajn?

Tiu mizera pala elo ekefikis nur nun, supozeble kaŭzite de la varmego en tiu malgranda kuirejo, tiel ke mi ekŝvitis.

Por fari ion, mi ekstaris. `Nu, iru do rigardi,' diris mia frato, kiu estis kuracisto.

Li tre normale parolis, ne tro laŭte, sed tamen tiel laŭtvoĉe ke mi nun certe sciis ke mia vesperpromenado ne maltrafos sian celon. Mi obeis lian konsilon, ĉar mi timis naŭziĝi pro tiu biero, pro la varmego kaj pro la etoso en tiu kuirejo. Ili atribuus tion al la emocio, sed imagu ke mi ekvomadus.

Ĉi tie malpli varmis kaj preskaŭ mallumis. Ankaŭ tio superis mian atendon.

Sur la noktotablo brulis soleca kandelo, kiu ne lumigis patrinon, altan sur ŝia lito, do ŝia mortbatalo ne ĝenis min. Nia kuzino, la monaĥino, preĝante sidis.

Kiam mi longtempe staris, tiam mia frato eniris, prenis la kandelon, tenis ĝin alta kvazaŭ en kuntorĉa procesio, kaj lumigis patrinon.

Sendube, li vidis ion, ĉar li iris al la pordo kaj petis la kunularon enviciĝi.

Mi aŭdis ke seĝoj estas forŝovataj kaj jen ili estis.

Post momento, mia plej maljuna fratino diris ke estas finita, sed la monaĥino kontraŭdiris tion, dirante ke la du larmoj ne jam falis. Ĉu tiuj eble falu el patrino?

Do, ĉi ĉio prenis pli ol horon, dum kiu min daŭre ĝenis tiu biero, sed tiam estis deklarita ke ŝi estas morta.

Kaj ili pravis, ĉar kiel ajn mi interne komandis ŝin rekte eksidi kaj dispeli la tutan bandon per ŝia terura rideto, tute ne efikis. Ŝi kuŝis tiel senmove, kiel nur mortinto povas kuŝi.

Do rapide okazis kaj malmulte mankis ke mi ne ĉeestis la aferon.

Mi tute malvarmiĝis kiam la virina ĥoro ekploris kaj mi ne povis konsenti.

Kie do ili trovis ĉiujn tiujn larmojn, ĉar tiuj ne estis la unuaj, tion mi ja rimarkis laŭ iliaj vizaĝoj. Bonŝance ankaŭ mia frato ne ploris. Sed li estas kuracisto kaj ili ĉiuj scias ke li kutimas al samspecaj scenoj, tiel ke mi do tamen embarasiĝis.

Mi klopodis ripari ĉion. Mi ĉirkaŭbrakis la virinojn kaj firme manpremis ilin. Mi opiniis ke estas senekzemple ke ŝi ĵus ankoraŭ vivis kaj nun ne plu.

Kaj subite miaj fratinoj ĉesigis la ploradon, iris preni akvon, sapon kaj mantukojn kaj komencis lavi ŝin.

La efiko de la biero estis nun tute pasinta, kio vere pruvas ke mi sentis minimume tiom da emocio kiom la aliuloj.

Mi denove sidigis min en la kuirejo ĝis oni pretis pri ŝia ornamaĵo kaj tiam ni estis vokitaj ankoraŭ unufoje apud la liton.

En tiu mallonga tempo ili efektivigis multon kaj la kara kadavro verdire aspektis nun pli bone ol kiam ĝi vivis kaj ridis antaŭen, senŝeligante aŭ disfibrigante. `Onklino estas vere bela,' diris nia kuzino la monaĥino, rigardante kun kontento la liton kaj patrinon.

Kaj ŝi devas scii, ĉar ŝi estas nigrafratino en Lier, speco kiu ekde sia juneco ĝis sia lasta tago estas sendata al unu malsanulo post la alia kaj sekve tre ofte ĉesidas kadavron.

Post tio, mia nevino pretigis kafon, kiun la virinoj tre meritis kaj Oscar estis permesita konfidi la entombigon al unu el siaj amikoj, kiu estas minimume same bona kaj malmultekosta kiel ĉiuj aliuloj. `Estas bone, Oscar,' diris mia plej maljuna fratino kun laca gesto, kvazaŭ ŝi eĉ ne iomete interesiĝis pri tiu prezodemando.

Mi vidis ke la kunesto baldaŭ finiĝos, sed mi ne bone kuraĝis doni ekzemplon, ĉar mi estis veninta laste.

Unu el miaj fratinoj oscedis dum ŝi ankoraŭ faligis kelkajn larmojn kaj tiam mia frato surmetis sian ĉapelon, ankoraŭfoje manpremis ĉiun kaj iris.

`Mi do iros kun Karel,' nun diris mi. Tiuj estis, mi kredas, la unuaj vortoj, kiujn mi eligis. Ili povis impresi ke mi kuniras intence por Karel, ĉar ja eĉ kuracisto povas bezoni konsolanton?

Kaj tiel mi eldomiĝis.

Estis la tria kiam mi denove staris en nia dormoĉambro kun mia piedo en la manoj, demetante mian ŝtrumpon.

Mi estis dormemega kaj por ne devi rakonti ĉion mi diris ke la situacio ne ŝanĝiĝis.

Pri la entombigo malmulto direblas. Tiu pasis normale kaj mi ne mencius ĝin, ne pli ol la tutan morton, se ne estus ke tiel mi rilatiĝis kun sinjoro Van Schoonbeke.

Kiel kutime, mia frato, mi mem, mia bofrato kaj kvar kuzoj staris en duona luna ciklo ĉirkaŭ la ĉerko antaŭ ol ĝi estis forprenita. Malpli proksimaj parencoj, amikoj kaj konatoj nun envenis kaj rondiris, manprenante ĉiujn el ni, flustrante vorton de kompato aŭ fikse rigardante, rekte en miajn okulojn. Multaj venis, verdire multe tro multaj, mi opiniis, ĉar daŭradis.

Mia edzino metis funebran brakbanton ĉirkaŭ mian brakon, ĉar mi interkonsentis kun mia frato ne igi fari funebran kostumon, ĉar tiu tiom malmulte utilus post la entombigo. Kaj la mizera banto certe estis tro larĝa, ĉar ĝi daŭre malsuprenglitis. Po tri aŭ kvar manprenoj, mi ĉiufoje devis suprenŝovi ĝin. Kaj tiam ankaŭ venis sinjoro Van Schoonbeke, amiko kaj samtempe kliento de mia frato. Li faris kiel la aliuloj estis farintaj, sed pli ŝike kaj kun pli da modesteco. Mondumano, tion mi ja vidis.

Li kuniris al la preĝejo kaj al la tombejo kaj kiam ĉio estis aranĝita li enpaŝis kun mia frato en unu el la kaleŝoj. Tie mi estis prezentita al li kaj li invitis min foje viziti lin. Kaj tion mi faris.

III

Tiu sinjoro Van Schoonbeke apartenas al maljuna riĉa familio. Li estas fraŭlo kaj loĝas sole en granda domo en unu el niaj plej belaj stratoj.

Monon li havas abunde kaj monon ankaŭ ĉiuj liaj amikoj havas. Plej ofte ili estas juĝistoj, advokatoj, negocistoj, aŭ eksnegocistoj. Ĉiu membro de tiu societo posedas minimume unu aŭton, escepte sinjoro Van Schoonbeke mem, mia frato kaj mi. Sed kapablas sinjoro Van Schoonbeke havi aŭton, se li volus, kaj neniu scias tion pli bone ol liaj amikoj mem. Ili do opinias tion stranga kaj fojfoje diras `tiu diabla Albert'.

Estas io alia pri mia frato kaj mi.

Estante kuracisto, li ne havas bonan ekskuzon por ne havi aŭton, des pli pro tio ke li biciklas kaj tiel evidentigas ke li ja povus uzi unu. Sed por ni, barbaroj, kuracisto estas sankta kaj staras apud la pastro. Sekve nur pro sia kuracisteco mia frato estas pli malpli prezentebla, ankaŭ sen aŭto. Ĉar en sia medio sinjoro Van Schoonbeke ĝustadire ne rajtas havi amikojn sen mono aŭ titoloj.

Se ili eniras kaj suprizas lin kun fremdulo, tiam li prezentas la novulon tiel ke ĉiu pensas ke la viro estas minimume cent procentojn pli grava ol li estas. Ĉefon de distrikto, li nomas direktoro kaj kolonelo en civilaj vestoj prezentiĝas kiel generalo.

Estis tamen malfacila kazo pri mi.

Vi scias ke mi estas skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding Company, tiel ke li havas nenion al kio eblas alkroĉi. Neniu sankteco estas en skribisto.

Li estas tute nuda sur la mondo.

Du sekundojn li pensis, ne pli, kaj prezentis min kiel `sinjoro Laarmans de la Ĉarpentaj Ŝipkonstruejoj'.

Li opinias nian anglan firmanomon tro longa por memori kaj ankaŭ tro preciza. Ĉar li scias ke en la tuta urbo ne estas granda firmao de kiu ne unu el liaj amikoj konas iun de la direkcio kiu senprokraste povus informi pri mia sociala sensignifeco. `Skribisto' neniam enkapiĝus en lin, ĉar tio estus mia mortverdikto. Kaj plue mi do mem devas elŝiri min el la batalo. Li donis tiun maŝkirason al mi, sed pli li ne povis fari.

`Do, la sinjoro estas inĝeniero,' demandis viro kun oraj dentoj kiu sidis apud mi.

`Inspektoro,' tuj diris mia amiko Van Schoonbeke, kiu scias ke inĝeniero ian teknikan altlernejon, diplomon kaj tro multajn sciojn inkluzivas por, ĉe la unua konversacio, ne embarasi min.

Mi mem ridis, por kredigi ilin ke tio krome ankaŭ inkludas iom da sekreto kiu eble malkaŝiĝos je konvena tempo.

Ili ŝtele rigardis mian kostumon kiu estis bonŝance preskaŭ nova kaj povus esti akceptebla, kvankam ĝi havas malmultan fasonon, kaj post tio ili ignoris min.

Unue ili parolis pri Italio, kie mi neniam estis, kaj mi travojaĝis kun ili la tutan landon de Mignon: Venecio, Milano, Florenco, Romo, Napolo, Vezuvio kaj Pompeo. Mi ja foje legis pri tio, sed por mi Italio restas nur supraĵo sur la mapo, do mi silentis. Pri la arttrezoroj neniom estis dirata, sed la Italaj virinoj estas belegaj kaj plenaj de pasio.

Kiam ilin tedis tio, ili priparolis la malfacilan situacion de propruloj. Multaj domoj estis neloĝataj kaj ĉiuj deklaris ke iliaj luantoj pagas neregule. Mi volis protesti, ne nome de miaj luantoj, ĉar tiujn mi ne havas, sed tial ke ĝis nun mi mem pagis ĉiam ĝustatempe, sed temis jam pri iliaj aŭtoj: kvar- kaj sescilindraj, garaĝtarifoj, benzino kaj lubrikoleo, aferoj pri kiuj mi kompreneble ne povas kanti kanton.

Kaj nun oni donis resumon pri tio, kio okazis dum la pasinta semajno en la familioj kiuj estas menciindaj.

`Do la filo de Gevers edzinigis la filinon de Legrell,' diras unu.

Tio ne estas sciigita kiel novaĵo, ĉar ĉiuj jam scias tion escepte min, kiu neniam sciiĝis pri la novedzino nek pri la novedzo, sed pli ĝuste kiel punkto de proklamo pri kiu oni devas voĉdoni. Ili donas sian aprobon aŭ malaprobon laŭ tio ĉu ambaŭ partioj kunportis egalpezan riĉaĵon aŭ ne.

Ĉiuj samopinias, tiel ke tempo ne estas malŝparata per diskuti. Ĉiu el ili nur eldiras komunajn opiniojn.

`Do Delafaille eksiĝis kiel prezidanto de la Komerca Ĉambro.'

Mi neniam sciiĝis pri tiu viro, sed ili scias ne nur ke li ekzistas kaj eksiĝis, sed plej ofte ili scias la veran motivon: oficiala malfavoro kaŭze de bankroto, iu sekreta malsano, skandalo kun edzino aŭ filino, aŭ kelkfoje motivo estas ke li simple tediĝas.

Tiu `journal parl' okupas la plej grandan parton de la vespero kaj estas la plej embarasa periodo por mi, ĉar mi devas limigi min per kapjesi, ridi aŭ levi brovojn.

Jes, mi tie timegas daŭre kaj mi tie pli ŝvitas ol ĉe la mortado de patrino. Vi nun scias kiel mi suferis tiam sed tio almenaŭ haltis post unu nokto, kaj ĉe Van Schoonbeke rekomenciĝas ĉiun semajnon kaj la pasinta ŝvitado ne malpliigas tion, kion mi ankoraŭ devos travivi.

Ĉar ili, ekster la domo de mia amiko, ne interrilatas kun mi, ili ne povas memori mian nomon kaj en la komenco nomis min laŭ ĉiuspecaj nomoj nur similaj al mia. Kaj ĉar mi ja ne ĉiam povas admoni, per ĉiam rediri `pardonu, Laarmans', ili finfine decidis unue rigardi mian amikon Van Schoonbeke kaj al li, kie mi ĉesidas, diri `via amiko asertas ke la liberaluloj'. Kaj nur post tio ili rigardas en mia direkto. Tiel la menciado de mia nomo superfluas. Kaj `via amiko' ankaŭ signifas ke tiu Van Schoonbeke komencas havi strangajn amikojn.

Verdire ili eĉ opinias ke estus pli bone se mi tute silentus, ĉar kiam mi parolas ĉiam por unu el ili estas malfacila laboro. Pro ĝentileco al la gastiganto unu devas doni al mi resumon pri la naskiĝo, la juneco, la studoj, la edziĝo kaj la kariero de iu regiona famulo pri kiu ili nur volis diskuti la entombigon.

Mi ankaŭ abomenas restoraciojn.

`La pasintan semajnon mi kun mia edzino manĝis skolopon en la Trois Perdix en Diĵono.'

Kial li diras ke lia edzino kunmanĝis, mi ne komprenas.

`Do eskapo kun via laŭleĝa edzino, virego,' diras aliulo.

Kaj post tio ili eknomas restoraciojn, la unu kontraŭ la alia, ne nur en Belgujo sed ĝis malproksime en la eksterlando.

La unuan fojon, tiam kiam mi ne jam estis tiel timema, mi opiniis ke ankaŭ mi citu unu, kiu estas en Dunkirko. Antaŭ jaroj lerneja kamarado diris al mi ke li tagmanĝis tie, je sia postedziĝa vojaĝo. Kaj mi memoris, ĉar ĝi havas la nomon de fama kaperisto.

Mi havis mian restoracion preta kaj atendis favoran okazon.

Sed ĉifoje ili priparolis pri Saulieu, Diĵono, Grenoblo, Digne, Grasse kaj evidente estis survoje al Nico kaj Montekarlo tiel ke mi do ĝene povis nomi Dunkirkon. Tio impresus kiel iu kiu subite nomas Tilburgon kiam la restoracioj de la Riviero estas nomataj.

`Kredu aŭ ne, sed la pasintan semajnon mi manĝis en Rueno, en la Vieille Horloge, kontraŭ tridek frankoj, diversajn antaŭmanĝaĵojn, omaron, duonan kokinon kun trufoj, fromaĝon kaj deserton,' subite estis deklarita.

`Ĉu tiu omaro ne estis enladigita japana krabo?' demandis iu.

`Kaj ĉu viaj trufoj hakita prostato?'

Rueno ne estas malproksima de Dunkirko kaj tio estis unika eblo, kiu estu uzita. Tial mi uzis la unuan silenton kaj subite diris `Ankaŭ la Jean-Bart en Dunkirko estas bonega'.

Malgraŭ tio, ke mi tiom preparis min, mi ektimis pro mia propra voĉo.

Mi mallevis la okulojn kaj atendis la efikon.

Bonŝance mi ne deklaris ke mi estis tie en la lastaj semajnoj, ĉar tuj unu diris ke tiu Jean-Bart ne plu ekzistas jam proksimume tri jarojn kaj ke ĝi nun estas kinejo.

Jes, ju pli mi diras, des pli bone ili komprenas ke mi ne nur ne havas aŭton, sed ankaŭ neniam havos unu. Silentado do estas necesa, ĉar ili komencas atenti min kaj supozeble demandas sin kiel Van Schoonbeke decidis ekgastigi min. Se ne estus por mia frato, kiu pro Van Schoonbeke kelkfoje ekhavas pacientojn, mi jam antaŭlongtempe estus sendinta diablen la tutan kunularon.

Ĉiun semajnon mi pli bone komprenis ke mi estas por mia amiko ĝena protektato kaj ke tiel ĉi ne plu eblas, kiam li demandis al mi la pasintan merkredon ĉu mi ŝatus fariĝi reprezentanto de granda Nederlanda firmao. Estas tre entreprenemaj homoj, por kiuj li ĵus gajnis grandan proceson. Mi povus ekhavi la agentecon tuj. Sufiĉus ke li rekomendus min, kaj por tio li volonte estis preta. Mono ne necesus.

`Pensu pri tio,' konsilis li. `Multo estas gajnebla kaj vi estas la ĝusta viro.'

Tio estis ja iomete impertinenta de li, ĉar mi opinias ke neniu opiniu min konvena antaŭ ol mi opiniis min konvena. Sed tamen ĉarme estas ke li sen ajna kondiĉo donis al mi okazon por demeti mian simplan vestaron de skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding Company kaj nenial fariĝi negocisto. Tiel liaj amikoj probable per si mem forigos kvindek procentojn da sia aroganteco. Kun ilia iometa mono!

Mi ankaŭ demandis pri kio liaj amikoj negocas.

`Pri fromaĝo,' diris mia amiko. `Kaj tio ĉiam marŝas, ĉar ĉiel la homoj devas manĝi'.

IV

En la tramo, veturante hejmen, mi sentis min jam tre alia homo.

Vi scias ke mi estas preskaŭ kvindekjara kaj mia tridekjara servuteco kompreneble stampis min.

Skribistoj estas humilaj, multe pli humilaj ol laboristoj kiuj, per ribelemeco kaj unueco, eldevigis iom da respekto. Oni eĉ diras ke en Rusujo ili estiĝis la mastroj. Se tio veras tiam ili meritas, mi opinias. Cetere ŝajnas ke ili aĉetis tion per sia sango. Sed skribistoj kutime estas malmulte specialitaj kaj harmonias tiel bone ke eĉ viro kun longa sperto estas piedbatata al sia kvindekjara lojala pugo kaj anstataŭata per iu alia kiu estas same bona kaj pli malmultekosta.

Pro tio ke mi havas infanojn, mi zorge evitas ekhavi disputon kun fremduloj, ĉar ili povas esti amikoj de mia patrono. Do en la tramo mi iom lasas forpremi min kaj ne faras tro indigne kiam iu tretas miajn piedfingrojn.

Sed tiun vesperon, ĉio ĉi estis indiferenta al mi. Tiu fromaĝrevo ja realiĝos, ĉu ne?

Mi sentis ke miaj okuloj jam disvastigas pli firman rigardon kaj enpoŝigis miajn manojn kun tia senĝeneco, kian mi tute ne konis antaŭ duona horo.

Veninte hejmen, mi tre kutimmaniere eksidis apud la tablo, supeis sen iu vorto pri la nova ebleco kiu haviĝis al mi kaj ne povis ne interne ridi kiam mi vidis kiel mia edzino kun sia kutima ŝparemo ŝmiris la buteron kaj tranĉis la panon. Nu, ŝi ja ne povis supozi ke eble morgaŭ ŝi estos edzino de negocisto.

Mi manĝis kiel ĉiam, ne pli multe aŭ ne malpli multe, ne pli haste aŭ ne pli malrapide. Unuvorte, mi manĝis kiel iu kiu rezignacias pri tio ke li devas kompletigi sian multjaran servistecon ĉe la General Marine and Shipbuilding Company per nesciata nombro da jaroj.

Tamen mia edzino demandis kio okupas min.

`Kio okupus min?' redemandis mi.

Kaj post tio mi komencis korekti la lernejajn taskojn de miaj du infanoj.

Mi malkovris grandegan eraron en participe pass kaj korektis tiun tiel elegante ke mia fileto mirigite suprenvidis.

`Kial vi tiel rigardas, Jan?' demandis mi.

`Mi ne scias,' ridis la knabo, kun interrilata rigardo en la direkto al mia edzino.

Ankaŭ li do ŝajnis rimarki ion en mi. Jen mi, kiu ĉiam pensis povi majstre kaŝi siajn sentojn. Tamen mi penu lerni tion, ĉar en la komerco tiu certe povos bone servi al mi. Kaj se mia vizaĝo estas tiel simple legebla, tiam dum la `journal parl' ĝi devas ofte legigi murdon kaj mortigon.

La geedzan liton mi opinias la plej oportuna loko por diskuti pri seriozaj aferoj. Tie almenaŭ oni estas sola kun sia edzino. La litkovriloj mallaŭtigas la voĉojn, la mallumo akcelas la pripenson kaj pro tio ke oni ne povas vidi unu la alian, neniun el ambaŭ influas la emocio de la kontraŭpartio. Tie ĉio estas sciigata, kion oni ne bone kuraĝas diri malfermviziere kaj do tie estis ke mi, kiam mi kuŝis bone sur mia dekstra flanko, post enkonduka silento, diris al mia edzino ke mi iĝos negocisto.

Pro tio ke dum multaj jaroj ŝi nur aŭdis trivialajn konfidencojn, ŝi igis min rediri tion kaj atendis pli detalan eksplikon kiun mi al ŝi donis per trankvilaj, klaraj, mi do jam diras `aferecaj' terminoj. En kvin minutoj ŝi akiris resumon pri la amikaro de Van Schoonbeke, pri ilia senafekta, nevolata malestimigo, kaj pri la propono kun kiu li sendis min hejmen tiel neatendite.

Mia edzino aŭskultas atente, ĉar ŝi kuŝadis tiel kviete kiel muso, sen tuseti aŭ sin turni. Kaj pro tio ke mi silentis, ŝi demandis kion mi intencas kaj ĉu do mi rezignos mian oficon ĉe la General Marine and Shipbuilding Company.

`Jes,' diris mi malzorge, `Tio efektive estas necesa. Estante skribisto ie kaj krome fari negocon por si mem, tio ja ne eblas? Ĉi tie indas kuraĝa decidado.'

`Kaj vespere?' estis demandita, post nova silento.

`Vespere malhelas,' diris mi.

Tio estis trafo, ĉar la lito knaris kaj mia edzino turnis sin kvazaŭ ŝi decidis ke ŝi lasos per mia negocisteco min sufoki. Mi do devas malrigidiĝi per mi mem.

`Kion vespere?' diris mi krude.

`Vespere negoci,' persistis ŝi. `Kiaj negocoj estas?'

Mi nun devis konfesi ke estas pri fromaĝo. Estas strange, sed mi opiniis tiun artiklon iom naŭza kaj iom ridinda. Mi preferus povi negocisti pri io alia, ekzemple florbulboj kaj elektraj ampoloj, kiuj do ankaŭ estas karakterize Holandaj. Eĉ haringon, sed prefere sekigitan, mi vendus kun pli da diligenteco ol fromaĝon. Sed tiu nordNederlanda firmao ne povis, pro mi, ŝanĝi sian metion, tion mi ja komprenis.

`Stranga artiklo, ĉu vi ne tiel opinias?' demandis mi.

Sed tiel mia edzino ja ne opiniis.

`Tio ĉiam marŝas,' kredis ŝi, precize tiel, kiel Van Schoonbeke diris.

Tiu kuraĝigo min bonigis kaj mi diris ke mi irigos al la diablo la General Marine and Shipbuilding Company jam la sekvan matenon. Mi ĉiaokaze volis iri al oficejo por adiaŭi miajn kolegojn.

`Sed komencu do peti tiun agentecon,' opiniis mia edzino. `Post tio ĉiam vi povos decidi kion vi faru. Vi ŝajnas ja freneza.'

Tiu lasta estas tre senrespekta al komercisto, sed la konsilo estis bona. Cetere, kvankam mi diris tion, mi ja ne farus. Se oni havas edzinon kaj infanojn tiam oni devas esti duoble singarda.

La sekvantan tagon mi iris al mia amiko Van Schoonbeke por demandi la nomon kaj la adreson, krom tio ankaŭ rekomendvorteton kaj ankoraŭ tiun saman vesperon mi skribis bravan aferecan leteron al Amsterdamo, unu el la plej bonaj leteroj, kiujn mi iam skribis. Mi iris enpoŝtigi ĝin mem, ĉar ion tian oni ne povas konfidi al nekoncernuloj, ankaŭ ne al siaj propraj infanoj.

La respondo ne forrestis. Ĝi venis tiel baldaŭ ke min ektimigis ĝi, estis telegramforme: `Atendas vin je la dekunua morgaŭ centra oficejo Amsterdamo. Vojaĝkostoj kompensotaj.'

Mi nun devis trovi ion por ne devi iri al oficejo la sekvan tagon kaj mia edzino sugestis entombigon. Sed tio al mi ne plaĉis tial ke mi tiel ĵus, pro la entombigo de mia patrino, restis hejme unu tutan tagon. Pro ajna kuzo oni malfacile forrestas de oficejo, almenaŭ ne unu tutan tagon.

`Tiukaze diru ke vi estas malsana,' diris mia edzino. `Vi povas jam prepari tion hodiaŭ. Estas sufiĉe da gripo en la urbo.'

En oficejo mi do sidis kun mia kapo en miaj manoj kaj morgaŭ mi iros al Amsterdamo por konatiĝi kun la firmao Hornstra.

V

La fromaĝfilmo komencas malvolvi sin antaŭ mi. Hornstra enoficigis min kiel ĝeneralan reprezentanton por Belgujo kaj la Grandduklando Luksemburgio. `Oficiala reprezentanto,' diras li, eĉ se mi ne bone komprenas tion. Tiun Grandduklandon li nenial kundonis kvazaŭ io mankas al la graveco. Ĝi vere estas malproksima de Antverpeno, sed tiam mi ankaŭ do foje vidos tiun montaran landon. Kaj je la unua okazo mi nun, je mia vico, prezentos al tiuj viregoj de Van Schoonbeke iujn restoraciojn en Echternach, Diekirch kaj Vianden.

Estis agrabla vojaĝo. Ĉar Hornstra do estis kompensonta la kostojn, mi vojaĝis duaklase anstataŭ triaklase. Poste al mi evidentiĝis ke ili atendis ke mi vojaĝis unuaklase. Ankaŭ mi elpensis nur tro malfrue ke mi povus elekti la trian kaj havi la prezdiferencon. Sed tio ne estus korekta, nepre ne je la unua interkonatiĝo.

Mi estis tiel entuziasma ke mi ne povas resti sur mia loko dum kvin minutoj kaj kiam la dogano demandis al mi ĉu mi havas nenion por deklari, mi diris elkore `Jes, tute ne!' Post tio tamen la limgardisto diris ke `Jes, tute ne' ne estas respondo kaj ke mi devas diri jes aŭ ne. Mi do rimarkis jam tuj ke oni atentu tiujn holandanojn. Kaj ĉe Hornstra tio praviĝis, ĉar tiu tro multe diris neniun vorton kaj en duonhora tempospaco, mi estis inspektita kaj pagita kaj reestis sur la strato kun mia kontrakto en mia poŝo. La letero de mia amiko Van Schoonbeke decidis la aferon, ĉar kiel ajn mi rakontis pri miaj denaskaj kvalitoj, Hornstra eĉ ne aŭskultis, sed formetinte la leteron, li demandis kiom da tunoj mi atendas povi debiti.

Tio estis malfacila demando. Po kiom da Holanda fromaĝo formanĝegiĝas en Belgujo ĉiujare kaj sur kiun elcenton de tiu tuto mi povus meti la ungegon? Mi eĉ ne havis la plej etan supozon. Ĉu tiu `debitado' kiel li nomas tion, rapidas?

Mia multjara servisteco ĉe la General Marine and Shipbuilding ne havigis respondon al mi. Mi sentis ke mencii ciferon ne estas konsilinde.

`Komenci malgrande estas singarde,' subite diris Hornstra kiu certe opiniis ke mi pripensis sufiĉe longe. `En la sekva semajno, mi sendos al vi dudek tunojn da krema Edama fromaĝo en nia nova patentita pakumo. Kaj laŭmezure de via kvitigado de tiuj, mi kompletigos vian stokon.'

Post tio li antaŭmetis al mi kontrakton por subskribi, kiu resumiĝas jene: mi estas lia reprezentanto kontraŭ kvin procentoj sur la vendoprezo, fiksa salajro de tricent guldenoj kaj pagataj vojaĝkostoj.

Kiam mi estis subskribinta, li tintigis, ekstaris, manprenis min kaj eĉ antaŭ mi estas tute ekster lia kontoro jam alia vizitanto sidis en mia seĝo.

Venante eksteren mi estis kvazaŭ freneza kaj devis uzi ĉiujn fortojn por ne, kiel Faŭsto, kanti ` moi les dsirs, moi les matresses'.

Po tricent guldenoj monate, tio estis pli ol duobla mia salajro ĉe la General Marine and Shipbuilding kaj tie mi delonge atingis mian maksimumon, tiel ke mi jam dum kelkaj jaroj atendis mian unuan malplialtigon de la salajro. Ĉar sur nia ŝipkonstruejo oni iras de nul ĝis cent kaj tiam denove returnas al nul.

Kaj krome tiuj pagataj vojaĝkostoj! Mi ne jam estis ekster la strato, kiam mi komprenis ke estonte nia feria vojaĝo estos por konto de Hornstra. En Dinant aŭ La Roche vespere mi do rapide eniros fromaĝbutikon.

Pri Amsterdamo mi memoras preskaŭ nenion, ĉar la nuron, kiun mi vidis, mi vidis kvazaŭ en ebrieco. Poste mi devis aŭdi de nekoncernuloj ke tie estas tiel multe da biciklantoj kaj tiel multe da cigarbutikoj kaj ke la Kalverstrato estas tiel longa, mallarĝa kaj homplena. Mi apenaŭ prenis la tempon por tagmanĝi surloke kaj prenis la unuan trajnon al Belgujo, tiel mi hastis por konfidi mian prosperon al sinjoro Van Schoonbeke kaj al mia edzino.

La hejmenvojaĝo ŝajnis senfina. Inter miaj kunvojaĝantoj evidente estis ankaŭ kelkaj aferistoj, ĉar du el ili sidis enprofundiĝante en dosieroj. Unu eĉ komentis en la marĝeno, per ora fontoplumo. Tian fontoplumon mi nun ankaŭ havu, ĉar ĉiufoje peti plumon kaj inkon el siaj aĉetantoj, tio ne eblas.

Ne estis neeble ke tiu viro ankaŭ komercas pri fromaĝo. Mi momente rigardis liajn valizojn, super en la rako, sed tio ne utilis.

Estis bele vestita viro, neta pri tolo, kun silkaj ŝtrumpoj kaj ora nazumo. Ĉu fromaĝo aŭ ne fromaĝo?

Silenti ĝis Antverpeno, tio estas neeble por mi. Mi estus krevinta. Mi devis paroli, aŭ kanti. Kaj pro tio ke kanti ne eblas en trajno, mi uzis la haltadon en Roterdamo por diri ke la ekonomia situacio en Belgujo ŝajnas iom pliboniĝi.

Li fikse rigardis min, kvazaŭ li profitis mian vizaĝon por multipliki ion sur ĝi kaj eligis mallongan sonon en nekonata lingvo. Tiuj aferistoj do!

Hazarde, estis merkredo kaj mi alvenis ĉirkaŭ la kvina horo. Kaj pro tio ke la ĉiusemajna klaĉfesto ĉe Van Schoonbeke komenciĝis merkrede ĉirkaŭ la kvina kaj duono, mi venis al lia domo por doni al li la okazon informi siajn amikojn pri mia sociala promocio.

Kiel domaĝe ke mia patrino ne atendis ĝis ŝi ankoraŭ spertis tion ĉi.

Van Schoonbeke nepre senpeziĝus ke tiu skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding apertenas al la pasinteco.

Dumvoje mi haltis antaŭ fromaĝbutiko kaj admiris la montrofenestron. En la hela lumo de svarmo da elektraj ampoloj tie fromaĝoj kaj fromaĝetoj kuŝis, ĉiuspece formaj kaj de ĉiuj originoj, unu apud kaj unu sur la alia. El ĉiuj niaj najbarŝtatoj ili ĉi tie amasiĝis.

Gigantaj grujeroj, kiel muelŝtonoj, servis kiel fundamento kaj sur tio kuŝis Ĉesteraj, Gaŭdaj, Edamaj kaj granda nombro da fromaĝspecoj, kiujn mi tute ne konis, kelkaj el la plej grandaj kun malfermegita ventro kaj nekovritaj intestoj. La Rokfortoj kaj Gorgonzoloj diboĉe paradis sian verdan ŝimon kaj eskadrono da Kamembertoj libere fluigis sian puson.

El la butiko putra spiro venis, kiu tamen malpliiĝis kiam mi staris tie iomtempe.

Mi volis ne cedi pro tiu malbonodoro kaj nur forirus se mi opinius ke estas tempo. Aferisto estu hardita kiel polusvojaĝisto.

`Fetoru do!' diris mi provoke.

Se mi havus vipon, mi atakus ilin. `Jes, sinjoro, ne eblas elteni,' respondis sinjorino kiu staris apud mi kaj kiun mi ne vidis veni.

Tiun laŭtvoĉan pensadon sur publika vojo mi iel malkutimiĝu, ĉar mi jam pli ofte teruris homojn. Tio ne gravas por anonima skribisto, sed por aferisto estas io alia.

Mi nun rapidis al mia amiko Van Schoonbeke, kiu gratulis min pro mia sukceso kaj denove prezentis min al siaj amikoj kvazaŭ ili vidis min unuafoje.

`Sinjoro Laarmans, pograndisto pri nutraj varoj.' Kaj post tio li plenigis la glasojn.

Kial li diris `nutraj varoj' anstataŭ fromaĝo? Ankaŭ do li ŝajnis iom senti naŭzon pro fromaĝo, kiel mi mem.

Koncerne min, mi plejeble rapide forgesu pri tio, ĉar aferisto bone konu sian artiklon kaj estu kuniĝinta kun ĝi. Li kunvivu kun ĝi. Li penegadu en ĝi. Li odoru kiel ĝi. Tio lasta ne estus malfacile kun fromaĝo, sed mi celas pli metafore.

Bone konsiderante ĉion, fromaĝo estas, escepte efektive la odoron, nobla artiklo, ĉu ne? Ĝi estas produktata jarcentojn kaj ĝi estas unu el la plej gravaj riĉecrimedoj de la Holandanoj, kiuj estas fratpopolo de ni. Ĝi servas kiel nutraĵo de granduloj kaj malgranduloj, de junuloj kaj maljunuloj. Io manĝata de homoj, per si mem akiras iun noblecon. Mi kredas ke la Judoj benas ilian manĝaĵon kaj ĉu ne Kristano devas preĝi antaŭ manĝo de fromaĝo?

Kontraŭe, miaj kolegoj en la sterkmaterioj havas multe pli da motivoj por plendi. Kaj restaĵo de fiŝo, intestoj de mamuloj, kadavroj kaj tiaj plu. Ankaŭ tiuj estas vendataj ĝis ili venas sur la lokon kie ili faras sian lastan servon al la homaro.

Inter la regulaj manĝogastoj de Van Schoonbeke estis kelkaj komercistoj, anticipe du pri grenoj, ĉar pri tio ili jam parolis. Kial fromaĝo estu malpreferata al greno? Mi forsorĉos de ili tiun antaŭjuĝon. Tiu, kiu perlaboras plejmulte, ja estras, la estonteco alireblas por mi kaj mi firme decidis meti mian tutan animon en tiun fromaĝon.

`Jen bona loko, sinjoro Laarmans,' diris la vizitanto kies konduto ĉiam pleje malplaĉis al mi. Ne tiu kun siaj dentoj, sed ŝika kalva ulo, kiu parolis bone kaj povis esti sprita, eĉ dum la `journal parl', kiu jam tiel staris al mi en la gorĝo.

Kaj tuj li cedis lokon, tiel ke ĉifoje mi, unuafoje, vere sidis en la rondo. Antaŭe, mi ĉiam okupis angulon, al fino de la longa tablo, tiel ke ili ne povis rigardi min sen preskaŭ tute turne sin, ĉar pro ĝentileco ili sidis oblikve, turniĝinte al la gastiganto.

Ankaŭ unuafoje mi enigis miajn poleksojn en mian vestan poŝeton kaj frapetis per miaj fingroj marŝrapidon sur mia ventro, kiel iu, kiu silente scias pli. Van Schoonbeke vidis tion kaj ridis agrable al mi.

Ke ili tuj direktis la konversacion al la kampo de aferoj pruvis ke ili ekkonsideris min.

Mi ne diris multe, sed nun tamen diris ion, interalie `nutraj varoj ĉiam marŝas', kaj ili ĉiuj pravigis min.

Ripetfoje, mi estis rigardata, kvazaŭ iu petis mian aprobon, kiun mi ĉiufoje tuj donis, per cedema kapsigno. Oni estu konsentema al la homoj, precipe se oni estas komercisto. Sed por ne ĉiufoje aprobi ilian klaĉon, mi do diris unufoje `Tio estas ankoraŭ necerta'. Post kio la koncerna virego, iu kiu alimaniere ne povas suferi kontraŭdiron, respondis tre cedeme `kompreneble', ĝoje ke li saviĝis ĉi tiel.

Tiam, kiam mi opiniis ke mia sukceso sufiĉas por unu tago, mi subite diris: `Kaj la restoracioj, sinjoroj? Kiajn frandaĵojn oni manĝis ĉi semajnon?'

Tio estis la kulmino. La tuta kunularo danke rigardis min, tiom ili ĝojis ke mi sendis ilin per vere reĝa gesto al ilia preferata kampo.

Ĝis nun mi ĉiam foriris laste ĉar mi neniam kuraĝis entrepreni unue ekstari kaj tiel rompi la harmonion de tiu sidanta kunularo. Se ili ĉiuj forestis mi plue havis okazon por malŝarĝi mian koron kaj al Van Schoonbeke, duope, ekskuzi min kaj pro la malmulto, kiun mi faris aŭ diris en la daŭro de la vespero, kaj pro ĉio, kion mi preterlasis fari aŭ diri. Sed ĉifoje mi rigardis mian brakhorloĝon, laŭte diris: `Diable, la sepa kaj kvarono. Adiaŭ, sinjoroj, kaj krome multan plezuron,' saltetis ĉirkaŭ la tablo kiel iu kiu estas tre okupata, ankoraŭ manprenetis ilin kaj lasis ilin sidantaj, kio estas sufiĉe bona por ili.

Van Schoonbeke elakompanis min, malsevere frapis mian dorson kaj diris ke belegis.

`Vi imponegis,' certigis li. `Kaj multan sukceson pri via fromaĝo.'

Nun ni sole estis en la koridoro, li nomis fromaĝon simple fromaĝo. Supere, ĝi estis nutraj varoj.

Nu jes, fromaĝo estas fromaĝo. Kaj se mi estus kavaliro, mi portus tri ruĝajn fromaĝojn sur nigra kampo.

VI

Mia edzino ne tuj akiris la novaĵon kvazaŭ surtabligata, sed ŝi devis pacienci ĝis mi estis supeinta. Ĉar ekde nun mi ne plu manĝas, sed lunĉas, varmtagmanĝas aŭ supeas. Mi cetere havas karan edzinon, kiu krom tio estas imitinda patrino. Sed mi opinias ke ĉi tiaj aferoj ne apertenas al ŝia aŭtoritato. Mi ankaŭ devas konfesi ke de tempo al tempo mi ne povas rezisti la tenton inciti ŝin ĝis mi ekvidas larmojn. Tiuj larmoj tiam bonigas min. Mi uzis ŝin por lasi liberan kuron al miaj furiozaj atakoj pri mia sociala malaltvaloreco. Kaj mi profitas miajn lastajn horojn de servisteco ĉe la General Marine and Shipbuilding por ankoraŭ unufoje kolere riproĉi ŝin.

Tial mi manĝis silentante ĝis finfine ŝi maldelikatiĝis, ne al mi, sed al la kuirilaro. Kaj post lasta paŭzo mi vidis ke larmoj nebuligas ŝian okulojn, post kio ŝi foriris al la kuirejo. De tempo al tempo tian dramecan animstaton en la domo mi opinias io rava.

Mi nun ankaŭ promenis en la kuirejon, kiel virkoko malantaŭ kokino, kaj serĉante miajn pantoflojn mi subite diris: `Vi sciu ke estas aranĝita pri tiu fromaĝo.'

Nome, mi opinias ke ŝi devis scii tion.

Ŝi ne respondis, sed komencis lavpurigi la manĝilaron, muzikante per teleraro kaj feraj potoj, dum mi finfine, plenigante mian pipon, raportis pri miaj travivaĵoj en Amsterdamo.

Mi eĉ mensogete plibonigis, dirante ke mi ruztrompis Hornstra-n pri tiu kontrakto.

`Legu, jen estas la akto,' finis mi mian rakonton.

Kaj mi metis ĝin en ŝian manon, antaŭsciante ke ŝi nur duone komprenos tiun formalan nederlandan kaj ke ĉiuj tiuj komercaj terminoj dancos antaŭ ŝiaj okuloj.

Ŝi sekigis siajn manojn, ricevis la paperon kaj kun ĝi iris por sidi en la loĝoĉambro.

Por mi, kiu tajpis milojn da leteroj ĉe la General Marine and Shipbuilding, la tuta aĵo kompreneble estas bagatelo. Sed mi intence diversnegocadis en la kuirejo, ĉar ŝi devis nu do unufoje sperti je sia malprofito ke redakti tian kontrakton estas io tre alia ol granda dompurigado.

`Ĉu mi bele faris?' demandis mi post kelkaj minutoj el la kuirejo.

Kaj ĉar mi ne ricevis respondon, mi kaŝobservis en la loĝoĉambron, por vidi ĉu eble ŝi ne ekdormis sur mia kontrakto.

Sed ŝi ne dormis. Mi vidis ke ŝi sidas streĉe legante, ŝia nazo ne malproksima de l' papero kaj sekvante per montra fingro por ne transsalti liniojn. Nun ŝi haltis ie.

Ne tiom rimarkinda la akto estis, ke ŝi enprofundiĝu en ĝin kvazaŭ en la traktaton de Versajlo. Fromaĝo, kvin procentoj, tricent guldenoj kaj jen ĉio.

Mi paŝis al la radio, ŝaltis kaj trafis Belgan popolkanton. Estis kvazaŭ ĝi ludiĝis por honori min.

`Momenton ja ĉesigu tion, alie mi tute ne plu komprenas ion ajn,' diris mia edzino.

Kaj momenton post tio ŝi demandis, kial mi metis en la kontrakto ke ili ĉiutempe `povas elĵeti min'.

Mia edzino kutimas tiel. Tiu nomas fromaĝon almenaŭ fromaĝo.

`Kial, elĵeti,' demandis mi ofendetite.

Ŝi metis sian fingron sur paragrafon la naŭan, kiu estas la lasta kaj mi legis: `Se estos ke la okupoj de sinjoro Laarmans, por konto de sinjoro Hornstra, finiĝas, ĉu laŭ deziro de sinjoro Laarmans mem, ĉu iniciate de sinjoro Hornstra, tiuokaze la unuemenciito ne havos rajton je ia kompensaĵo, nek je pliaj pomonataj pagoj, ĉar ĉi tiuj lastaj ne kiel salajro, sed ja kiel antaŭpago de la eventuela kurtaĝo, kun kiu ili regulos la kontojn, intenciĝas.'

Diable, tio ne estis tiom facila. Kaj mi nun komprenis kial ŝi haltis tie tiom longtempe.

En Amsterdamo, kaj poste en la trajno, mi ja legis tiun klaŭzon sed mi ne estis, en mia entuziasmo, enprofundiĝinta en la ĝustan signifon.

`Kion signifas “iniciate de sinjoro Hornstra”,' demandis ŝi nun, ankoraŭ kun tiu fingro sur la vundo.

Iniciate estas unu el tiuj vortoj kiujn mia edzino ne komprenas. Iniciate, plagiate, kaj kalumniate estas por ŝi la preciza samo. Kaj nun ekspliku kion tia vorto signifas.

Mi do ja diris `nu, iniciate signifas iniciate,' kaj dume mi ankoraŭ unufoje laŭvorte tralegis la paragrafon, tiel de super ŝia ŝultro, kaj mi devis konfesi ke ŝi pravas. Ankaŭ Hornstra cetere pravas, ĉar tiu ne povas ligi sin ĝis la jaro dumil, se mi dume ne povas liberigi min de tiu fromaĝo. Tamen mi hontis.

`Iniciate signifas komenci ion, Panjo,' kriis Jan, ne levante la okulojn de siaj lernolibroj. Ĉu ne estas skandalo ke tia dek-kvinjara nazmukulo kuraĝas uzi sian buŝegon kiam temas pri tiaj seriozaj aferoj?

`Vi ja komprenas ke mi ne dum nelimigita tempo povas akcepti tian altan salajron, sen devo por vendi la konsignitajn varojn en normala tempo,' deklaris mi. `Tio estus malmorala'.

Konsignita kaj malmorala ŝi ne komprenas, tion mi certe scias. Superblufos mi ŝin.

`Cetere,' diris mi, `nenio estas por timi. Se la vendo marŝas, tiam Hornstra ne pli demandas ol ke tiel restu ĝis la eterneco. Kaj reciprokeco pri la elĵetado ankaŭ por mi havas profitodonan flankon, ĉar oni neniam povas scii ĉu unu el la konkurantoj de Hornstra ne venos sonorigi ĉi tie kun eĉ multe pli belaj kondiĉoj, tuj kiam ili ekrimarkos min en la merkato.

Nun tiu simia knabo ja klarigu, kion signifas konsignita, malmorala kaj reciprokeco.

Mia edzino nun redonis al mi la paperon.

`Kompreneble ne estas iu kialo kial ĝi ne marŝus,' konsolis ŝi. `Vi ja laboru senlace. Sed tamen mi estus singarda. Ĉe la ŝipkonstruejo vi estas trankvila, kun certa salajro.'

Tion mi nomas banalaĵo.

VII

La konkludo de nia lasta litkoncilio estis ke estu persistata la fromaĝentrepreno sen eksiĝi ĉe la ŝipkonstruejo. Mia edzino diras ke mia frato, la kuracisto, povas aranĝi tion. Tiu organizu ateston per kiu mi akiras tri monatojn da forpermeso por satripozi kaj rebonfartiĝi de iu ajn malsano, kiun mia frato trovos. Ŝi mem elpenis ĉi tiun solvon.

Persone, mi opinias ke tio estas nedecidema solvo kaj ke oni pri tiaj aferoj faru la unu aŭ la alian.

Mil tondroj, oni partoprenas en la fromaĝkampanjo aŭ oni ne partoprenas en ĝi. Se unue oni fosas tranĉeojn en kiujn oni povas retiriĝi, tiam oni ankaŭ ne pluiras. Ek, mi diras!

Sed kion mi povis fari? Ŝi venigis la infanojn kaj tiuj pravigas ŝin. Kaj krom havi ĉiujn zorgetojn de la maltrankvila biznis-vigleco, kiun mi spertos, ankaŭ senĉese familimiliti, tion mi rifuzas.

Mi alparolis mian fraton pri la afero.

Li estas dek-du jarojn pli aĝa ol mi kaj anstataŭas kaj patron kaj patrinon, de kiam tiuj estas mortaj.

Tiu dek-du-jara diferenco estas netranspontebla. Kiam mi ankoraŭ estis petolulo, tiam li jam estis viro kaj la rilato el tiu periodo restis. Li protektas min, mallaŭdas min, kuraĝigas min kaj konsilas min kvazaŭ mi ankoraŭ globetludas sur la strato. Mi diru ke li estas laborema kaj entuziasma simpatiulo, plena de kuraĝo kaj devokonscio kaj kontenta pri sia sorto. Ĉu li fakte de matene ĝis vespere vizitas malsanulojn, tion mi ne scias. Sed ĉiaokaze li flugas la tutan tagon sur sia biciklo tra la urbo kaj rapide eniras je ĉiu posttagmezo momenton en mia domo. Vibrosonante li marŝas en la kuirejon, en kiu mia edzino estas kuiranta, levas la kovrilojn por momenton vidi kaj flari, brue salutas miajn du infanojn, kiuj amegas lin, demandas pri nia sano, donas al ni specimenojn de medikamentoj por ĉiuspecaj afekcioj, eltrinkas sian glason kaj ree rapide eliras, ĉio en unu spiro.

Postulis penon igi lin aŭskulti la unuan parton de la fromaĝlegendo, ĉar li estas senpacienca, daŭre interrompas kaj nur volas scii, kiajn servojn li povas servi pri ĉi ĉio.

Kiam li aŭdis, ke mia ofico ĉe la General Marine and Shipbuilding eble viktimiĝos, tiam severa trajto aperis sur lia malkaŝa vizaĝo.

`Tio estas serioza afero, virego, diable serioza afero.'

Kaj subite li lasis min staranta kaj iris en la kuirejon.

`Ĉu li ja havas talenton por la komerco?' aŭdis mi lin demandi.

`Nu,' diris mia edzino, `tion li ja mem devas scii.'

`Serioza afero,' ripetas li.

`Tion ankaŭ mi diris al li.'

Tion ankaŭ ŝi diris! Ŝi! Ĉu vi ne ĵetegus ŝin tra la fenestraj vitroj?

Kaj dume mi tie staras, kiel granda nululo.

Mi havis apenaŭ sufiĉan tempon por kiel proteston ekfunkciigi la radion, ĉar jen li ree iris en la verandon.

`En via situacio mi unue profunde pripensus, kara fraĉjo.'

Mi finfine sukcesas rakonti al li ke mi volas klopodi akiri forpermeson de tri monatoj, ĉar tiomli ne lasis min progresi pri mia rakonto, eĉ se mi estus provinta kvarfoje.

Li igis min elekti inter serio da konvenaj afekcioj. Persone li opinias ke nervomalsano estas plej bona, ĉar tiuokaze mi povas veni ekstere, sen ke mia mastro havas ion kion li povas kritiki. Kaj nervomalsano neniun fortimigas, li diras. Se mi parolus pri pulmoj, kaj vi iros denove al la Ŝipkonstruejo, tiam vi estos timata kiel la pesto. Li certe kredas ke la ekspluatado de tiu fromaĝmino estas por mi nur amuzaĵo kaj ke mi poste efektive reiros al oficejo.

Kaj post tio li donis al mi ateston.

`Vi mem sciu, fraĉjo,' diris li ankoraŭ unufoje kapskue.

Kia alia homo mi jam estas!

Sur la ŝipkonstruejo mi ne plu sentas hejme kaj tajpante miajn leterojn, kiuj temas pri maŝin- kaj ŝipkonstruado, antaŭ la spirito fantomas tiuj kremaj Edamaj, kiuj ruliĝos post kelkaj tagoj kaj do ja estos ĉi tie baldaŭ. Mi timas tajpi en niaj mendleteroj fromaĝojn anstataŭ akrigajn ŝtonojn aŭ platferon.

Tamen la unuan tagon mi ne enĉambriĝis ĉe sinjoro Henri, ĉar mi ne havis la kuraĝon, tiel ke mi reprenis mian ateston hejmen. Sed devas okazi, ĉar tiuj minacantaj fromaĝoj ĉaspelas min kiel hundon kiu devas naĝi, ĉu ĝi volas aŭ ne.

Ĉi matenon mi turnis min al Hamer. Oficiale li estas nia ĉeflibrotenisto, sed realece vera ĉiofaranto kiu tre meritas la konfidon de sinjoro Henri. Honeste, viro kun kiu oni povas paroli. Li ekkuŝas sur sian kubuton, kondukas la manon al sia dekstra orelo, aŭskultas sen rigardi onin kaj komencas kapskuadi.

Mi montris mian ateston kaj poste demandis konsilon, ĉar mi scias ke li faras nenion pli volonte ol konsili. Ĉiutage li havas sian konsultan kvaronhoron, kiel kuracisto, kaj en ĉiu tiu konsultado li sentas agnoskon de sia supereco, kiun neniu pridubas.

Li inversis la paperon, kvazaŭ iam sur la dorsa flanko de tia atesto estas io skribita, profunde pensis kaj post tio diris ke malviglas sur la ŝipkonstruejo, kaj tio veras. Kaj se ili rimarkos ke dum tri monatoj marŝis kun unu homo malpli, tiam povus ekdanĝeri por mi. Ankaŭ la pagado al iu kiu estas malsana, baldaŭ ekmalplaĉas. Sed, li diras, se vi konsentas ekhavi promalsanan forpermeson sen salajro tiam vi eĉ ne parolu kun sinjoro Henri pri tio, ĉar tiu verŝajne dirus, ke la General Marine and Shipbuilding ne estas malsanulejo kaj eĉ malpli pensikaso. Sed Hamer kuraĝas preni ĝin sur sin nepagata, sen eĉ mencii interne.

`Interne' estas la privata oficejo de sinjoro Henri, kie neniu krom Hamer kaj la ĉefinĝeniero venas. Se ordinara komizo estas venigata tie, tiam li revenas kun ruĝa kapo. Post proksime tri vizitoj kutime li estas maldungota.

`Verŝajne sinjoro Henri eĉ ne rimarkos ke vi ne plu estas,' diras Hamer.

Tio bone eblas. Ĉar kiam lastan jaron Hamer feriis, mi devis, estante la plej maljuna korespondisto, anstataŭante lin, veni internen por registri la leterojn. Kaj tiam mi rimarkis, ke sinjoro Henri ne scias kiel mi nomiĝas. Unue li nomis min Hamer, certe pro kutimo, kaj poste tute ne plu.

Mi kun mia edzino pripensis la proponon de Hamer kaj ni opinias, ke ĝi estas ĉiurilate bonega solvo. Kaj per akcepti ĝin, mi refoje pruvas ke mi ne volas malpurigi miajn manojn per nemeritita salajro.

Hamer enfermis mian ateston por kapabli pravigi sin se tamen sinjoro Henri aŭdus ĝin kaj tiel mi eĉ ne devis adiaŭi miajn kolegojn, ĉar mi ja estas reatendota? Hamer efektive kredas ke mi revenos, se almenaŭ mi saniĝos. La bona viro ne komprenas ke li estas aktiva en la konstruado de mia riĉaĵo. Mi anticipe decidis poste kompensi tion per bela donaco.

Kaj nun la fromaĝmondo alireblas por mi.

VIII

La aranĝado de sia oficejo estas por aferisto tio, kio la pretigado de la vindujo estas por estonta juna patrino.

Mi ankoraŭ bone rememoras la naskiĝon de mia unua infano kaj eĉ nun mi revidas mian edzinon, kiel ŝi tiam, post plenumita ĉiutaga laboro, ĝis malfrue en la vespero estis kudranta ĉe la lampo, de tempo al tempo ripozante ĝis la doloro en ŝiaj lumboj iom ĉesis. Estis io solena en ŝi, kiel iu kiu estas sola sur la mondo kaj iras sian propran vojon sen vidi aŭ aŭdi. Tia sento ankaŭ venis en min je mia unua fromaĝtagiĝo.

Mi estis ellitiĝinta frue, tiom frue ke mia edzino diris ke mi frenezas.

`Nova balailo bone balaas,' diras ŝi.

Unue mi devis decidi ĉu mi aranĝu mian oficejon hejme aŭ en la urbo.

Mia edzino opinias ke hejme, pro tio ke estas pli malmultekosta, ĉar tiukaze mi ne devos pagi ekstran luprezon kaj aldone mia familio povos uzi la telefonon.

Ni inspektis la domon kaj ni elektis la ĉambreton super la kuirejo, apud la banĉambro. Por bani sin oni devas iri tra mia oficejo, eble surhavante piĵamon, sed tio plej ofte okazas sabate posttagmeze aŭ dimanĉe kaj tiam mia oficejo perdas sian oficialan karakteron. Ĝi tiam estas neŭtrala tereno kaj rilate al mi oni tie rajtas brodi aŭ kartludi, kondiĉe ke miaj dosieroj ne estu tuŝataj, ĉar tion mi ne toleros.

La ĉambreton tapetis pejzaĝoj, kiuj figuras ĉas- kaj fiŝkaptfestojn kaj unue mi intencis gluigi novan paperon. Rigora unutona fundo, sen floroj aŭ io ajn, kaj tiam pendigi nenion krom blokkalendaron kaj ekzemple mapon de la nederlanda fromaĝregiono. Mi antaŭnelonge vidis rimarkinde koloritan mapon de la vinregiono ĉirkaŭ Bordozo. Eble io tia ekzistas por la fromaĝproduktado. Sed mia edzino opinias ke la tapetado povas atendi ĝis miaj aferoj plivastiĝas. `Ĝis bone iras,' diris ŝi ĝustadire. Kaj tial do mi konservis mian malnovan murpaperon.

Tamen mi estu persistinta, ĉar kiu direktas la fromaĝŝipon, ĉu mia edzino aŭ mi?

Tamen poste tiu tapeto devos foresti, ĉar en la fundo de mia animo ĝi estas kondamnita al la morto. Kaj aferisto devas sekvi sian kapon eĉ se la plej suba ŝtono plej suprus.

Endas zorgi pri letera papero, pri skribotablo, pri skribmaŝino, pri telegramadreso, pri leterpinĉiloj kaj pri amaso da aliaj aĵoj, tiel ke mi estas terure tre okupata. Ĉar ĉio devas rapide okazi, ĉar la dudek tunoj da Edama fromaĝo post proksime tri tagoj komencos vojaĝi al la Sudo. Kaj je ilia alveno ĉio devas esti deplojita. La telefono devas sonori, la skribmaŝino knari, la pinĉiloj fermiĝi kaj malfermiĝi. Kaj mi sidas en la mezo, ĉar mi estas la cerbo.

Pri la demando de la letera papero mi duonan tagon cerbumis. Mi nome opinias ke moderna firmanomo devas esti sur ĝi kaj ne senaldone Frans Laarmans. Ankaŭ mi opinias tion pli bona ke pri mia fromaĝentrepreno ne aŭdu sinjoro Henri, antaŭ ol mi certas ke mi neniam plu venos en la General Marine, se ne do por liveri fromaĝon al la kantino.

Mi neniam supozis ke la elektado de firmanomo estas tiom malfacila. Tamen milionoj da homoj kun malpli da inteligenteco ol mi postlasis tiun malfacilaĵon.

Se mi vidas la nomon de ekzistanta firmao, tiam ĝi ĉiam ŝajnas al mi tre kutima, mi preskaŭ dirus konata. Tiuj homoj ne povis nomiĝi alie ol ili nomiĝas. Sed de kie mi akiru novan nomon? Mi devis fari ĉion malfacilan de la kreado, ĉar el nenio mi devis sorĉi ion.

Mi komencis per la simpla KAASHANDEL (fromaĝnegoco).

Sed se mia nomo ne estas sub tio, tiam tio estas tro nedifinita. Kaashandel, Verdussenstraat 170, Antverpeno, aspektas suspekte, kvazaŭ io estas kaŝita, kvazaŭ estas vermoj en la fromaĝo.

Tiam mi kaptis ALGEMENE KAASHANDEL (ĝenerala fromaĝnegoco).

Tio jam estis pli bone. Sed mi opinias tian flandran nomon tiel nuda, tiel troigite klara, tiel senflora. Kaj mi ne ŝatas la vorton kaas, tion mi jam diris.

Post tio mi provis COMMERCE GNRAL DE FROMAGE.

Sonas pli bone kaj fromage estas malpli kaasa ol kaas. COMMERCE GNRAL DE FROMAGE HOLLANDAIS estas denove paŝo antaŭen. Pro tio mi certe tenas amason da homoj je distanco kiuj bezonas Grujeron aŭ Chesteran, dum mi nur debitas Edaman. Sed Commerce ankoraŭ ne estas tre bona.

ENTREPRISE GNRALE DE FROMAGE HOLLANDAIS. Tio enhavas sonoron. Sed Entreprise signifas entrepreni kaj ĝustadire mi nenion entreprenas. Mi simple enmagazenigas fromaĝon kaj vendas tiun.

Sekve ENTREPOTS GNRAUX DE FROMAGE HOLLANDAIS.

Sed la enmagazenigado estas flankafero. Tion cetere mi eĉ ne faras mem, ĉar mi ne volas ke ĉiu tiu fromaĝo estu en mia domo. La najbaroj protestus kaj por tio la staplokompanioj ekzistas. La vendo estas ĉefafero kaj karakteriza por mia firmao. La debitado, kiel Hornstra diras.

Kion la angloj nomas `trading'. Tio ja estas vorto!

Kial ajn ne angla firmanomo, kiel la General Marine and Shipbuilding Company mortinta? Anglujo havas merititan mondfamon sur komerca kampo.

GENERAL CHEESE TRADING COMPANY? Mi komencas aperi. Mi sentas ke mi atingos mian celon.

ANTWERP CHEESE TRADING COMPANY? Aŭ eble GENERAL EDAM CHEESE TRADING COMPANY? Tiel longe kiel tiu kaas enestas ne eblas. Tiun devas anstataŭi io alia: nutraj varoj, laktoproduktoj aŭ io tia.

GENERAL ANTWERP FEEDING PRODUCTS ASSOCIATION?

Heŭreka! La komencaj literoj konsistigas GAFPA, veran sloganon. Prefere aĉetu vian fromaĝon ĉe la Gafpa, sinjoro. Mi ja rimarkas ke vi ne kutimas veran Gafpafromaĝon, sinjorino. Gafpafromaĝo ne estas fromaĝo, estas mielo, sinjoro. Urĝu vin, ĉar nia lasta sendaĵo da Gafpafromaĝo estas preskaŭ elĉerpita. Poste fromaĝo per si mem foriĝos, ĉar Gafpa baldaŭ fariĝos sinonimo por krema Edama fromaĝo. Mi lunĉis per nur unu bulko kaj parto da Gafpa. Tiel progresinta mi devas fariĝi.

Kaj neniu scias ke Franĉjo Laarmans kaŝiĝas sub tio, escepte mia familio, mia frato kaj mia amiko Van Schoonbeke al kiu mi tuj sciigis mian firmanomon per telefono, ĉar mia telefono estas aranĝita kaj kompreneble estas sukcesplena.

Mia filo Jan telefonas al ĉiuj siaj lernejaj amikoj, nur por sia plezuro, kaj mi devas ĝisatendi mian vicon. La unuan tagon mi indulgas ion, ĉar mi ne volas esti etspirita. Sed Van Schoonbeke ne komprenis min. Li pensis ke mi diras Gaspard, ĉar tiel lia amiko kun tiuj oraj dentoj nomiĝas. Nu, mi ja rakontos tion al li merkrede. Mi tiam do diris al li ke mia telefono estas aranĝita kaj mian numeron. Li gratulis min, ĉar tion li ĉiam faras, kaj diris ke nun iam mi devas kunporti specimenon da mia Edama. Kompreneble li ricevos tion. Kaj ankaŭ donacon, tuj kiam mi havos tempon.

Mi domaĝas ke Gafpa ne povas esti ankaŭ mia telegramadreso, sed tiu estas jam registrita nome de la firmao Gaffels kaj Parels. Mi tiam dubis inter fromaĝviro, fromaĝbulo, fromaĝisto, fromaĝtrusto, Laarmafromaĝ kaj fromaĝofrans, ĉar dek du leteroj estas la maksimumo, sed tiuj ĉiuj al mi ne plaĉis. Finfine mi simple turnis Gafpa-n kaj elektis Apfag. Kaj malmulte mankis ĉu tio ankaŭ ne eblis ĉar Afpa, sen G, jam ekzistas. Tiun havas la Association Professionnelle des Fabricants d'Automobiles kaj do neniel rilatas al fromaĝo.

Nun mia letera papero povas esti presata kaj tuj kiam tio estos preta, mi skribos letereton al Hornstra. Ne por ke li akcelu mian sendaĵon, ĉar mi ne eĉ proksimume estas preta pri mia oficeja instalaĵo, sed li vidu mian leteran paperon.

Mia edzino vidas plaĉate, ke mi tiel multokupiĝas. Ŝi mem ĉiam laboradas, ĉar ŝi ne povas elteni senenergiecon.

Mi vidas ke ŝi estas feliĉa.

Se mi estas en mia oficejo, tiam ŝi neniam venas al la banĉambro sen ekskuza vorto, ĉar ŝi tiam devas iri tra mia departemento. Ŝi diras ekzemple: `Tiu sapo jam denove estas elĉerpita.' Aŭ: `Mi devas havi iom da varma akvo por lavi puloveron.'

Mi ridas al ŝi agrable kaj diras: `Faru nur.' Sed mi diru ke mi respektas ŝian kuirejon same bone kiel ŝi mian oficejon.

Mi volus pinĉi ŝiajn gambojn kiam ŝi preteriras, sed mia oficejo estas por mi sanktejo.

Ŝi nun ankaŭ telefonas, al la buĉisto kaj tia. Postulis penon lerni al ŝi tion, ĉar ŝi neniam estis farinta kaj ade ne povis kompreni ke estas sufiĉe turni tiujn numeretojn por ekhavi interparoladon kun la bakisto. Sed ŝi estas obstina kaj nun ŝi telefonas kiel veterano. Ŝi nur kun tio iom gestas, kvazaŭ la bakisto povas vidi ŝin.

Kiam mi vidas ŝin tiel faranta, jen en la kuirejo, jen ree supre, aŭ en la kelo, pene trenante lavotaĵon aŭ sitelojn, tiam mi opinias tion mutiga, ke tia simpla homo tiel rapide malkovris tiun tedan klaŭzon en mia kontrakto kun Hornstra.

Kaj mi trovas ke estas terure domaĝe ke mia bona patrino ne plu povas partopreni en ĉi ĉio. Mi tiun volus vidi telefonanta.

IX

Mi kunportis ekzempleron de mia letera papero al la klaĉfesto de mia amiko Van Schoonbeke kaj montris ĝin al li malsupre en la koridoro, ĉar li venis renkonte al mi.

`Plej bonajn gratulojn,' ankoraŭ diris li kaj post tio li enpoŝigis ĝin.

Mi, kvazaŭ per si mem, rericevis mian lastefojan lokon kaj mi firme kredas ke neniu el tiuj herooj kuraĝus entrepreni okupi mian seĝon.

Tiun vesperon, ili parolis pri Rusujo.

En la fundo de mia koro mi admiras tiujn nudpiedulojn, kiuj provas el ruinaĵo konstrui novan templon. Kaj tio onidire estas io tre alia ol debiti dudek tunojn da fromaĝo. Sed kiel Gafpaisto mi ne konas sentimenton kaj mi estas firme decidinta distreti ĉion, kio ĝenas mian fromaĝon.

Unu el ili asertis ke tie po milionoj homoj pereas pro malsato, kiel muŝoj en neloĝata domo. Kaj tiun momenton tiu amuza Van Schoonbeke donis mian leteran paperon al sia plej proksima najbaro, kiu interesite demandis, kion tio signifas.

`Tio estas la letera papero de la plej nova entrepreno de nia amiko Laarmans,' klarigis li. `Ĉu vi ankoraŭ ne vidis ĝin?'

La malkuraĝulo diris ke li ne vidis ĝin, sed ja sciiĝis kaj siavice transdonis ĝin al sia najbaro. Kaj tiel ĝi triomfe rondiris la tablon.

`Tre interesa,'`Ĝi aspektas unuakvalita,'`Ja kompreneble, nenio superas la nutrajn varojn,' sonis antaŭ kaj apud mi. La mumio de Tut-Ank-Amono ne kaŭzus pli da interesiĝo.

`Granda Gafpa, tion bezonas la Rusoj,' diris Van Schoonbeke.

`Mi trinkas je la feliĉego de la Gafpa,' deklaris maljuna advokato kiu, mi kredas, havas malpli da mono ol li pretekstas posedi. Li nun estas la plej malinda el la kunularo, depost mia forskuo de mia suspekta `inspektoreco de la ĉarpentaj ŝipkonstruejoj', kaj uzas ĉiun favoran okazon por malplenigi sian glason. Li celas, mi kredas, nur la vinon.

Mi mem transdonis la paperon eĉ sen rigardi ĝin kaj tiel ĝi denove alvenis ĉe la gastiganto, kiu metis ĝin antaŭ si sur la tablon.

`Diabla Frans,' diris Van Schoonbeke, kiam mi adiaŭis.

`Parenteze,' konfidis li al mi, `notario Van der Zijpen petis min rekomendi lian plej junan filon por eventuala asocio. Ja mono, multe da mono kaj estas honestaj homoj,' finis li.

Ĉu mi partoprenigos en la fruktoj de mia laboro la unuan ajn? Mi eĉ ne prikonsideras. Rekomendi tiun junulon ĉe la General Marine por anstataŭi min, tio estas io alia.

`La fromaĝo alvenis, Paĉjo,' kriis mia filo Jan, kiu staris en la pordo kiam mi rehejmiĝis.

La novaĵon konfirmis mia filineto.

Iu estis telefoninta por demandi, kion ili devas fari pri ĝi. Sed Ida ne estis memorinta la nomon, aŭ eble ne bone aŭdinta. Kial ŝi ne estis vokinta patrinon? Sed tiu estis elirinta por fari aĉeton.

Ĉu ne estas senekzemple ke estas dudek tunoj da fromaĝo por mi en la urbo kaj ke neniu povas diri al mi kie ili estas? Kalkulu do je siaj infanoj.

Ĉu efektive ja estas vere? Ĉu eble estas ŝerco de Van Schoonbeke? Ĉu aŭ ŝi estis miskompreninta?

Sed Ida insistis kaj ne permesis la konfuzadon de ŝi. Ŝi ja similis azenĉevalon. Ili estis dirinta ke alvenis por mi dudek tunoj da fromaĝo kaj demandis pri instrukcioj. Ankaŭ ili estis dirinta ion pri ĉapeloj.

Nun mi petas vin. Unue estis fromaĝoj kaj nun estis ĉapeloj. Ĉu vi ne vangofrapus tian knabinon?

Kaj tio vizitas gimnazion, kvaraklase.

Mi ne povis manĝi pro nervozeco kaj iris al mia oficejo. Se nun mia edzino alportus sapon aŭ `havi iom da varma akvo', mi akvumus ŝin.

`Nun ne pianludu,' malpermesantan aŭdis mi malsupre. Kaj tio bonigis min kiel pruvo pri respekto.

`Ŝajnas ke vi bedaŭras,' diris mia edzino akratone. `Vi ja atendas tiun fromaĝon. Ĝi devas veni.'

`Kiel mi bedaŭras? Kion mi bedaŭras?' mi akre diris al ŝi. `Sed ĉu vi iam aŭdis ion tian? La vaporigitaj Edamaj aŭ la fromaĝo kiu troviĝas en ĉapeloj. Ja similas al sensacia filmo.'

`Sed do nun ne ekscitiĝu,' diris mia edzino. `Se la fromaĝo ne alvenis tiam estas miskompreno. Kaj se ĝi ja alvenis tiam des pli bone. Tiu fromaĝo ja ne reiros al Holando, ĉu? Nun ĉiuj oficejoj estas fermitaj, sed mi vetas ke morgaŭ vi havos novaĵon de la fervojo. Aŭ ĉu la fromaĝo venas per boato?'

Tion mi ne sciis. Kiel mi povis scii tion. Sed tiu azenido, kiu estis telefoninta, sciu.

`Venu, Frans, prefere manĝu kaj paciencu ĝis morgaŭ frue, ĉar nun nepre estas tro malfrue.'

Mi do eksidis, post lasta tigra rigardo al la koncerna azenido, kiu tie staris kun larmoplenaj okuloj, sed kun decidema trajto ĉirkaŭ la buŝo. Ŝi aldone estis kolerega, ĉar kiam Jan, kiu pli aĝas unu jaron, iom post tio metis sian ĉapelon sur ŝian teleron, kun apude tranĉilon, ŝi frapis la kapveston tiel ke ĝi haltis en la kuirejo sub la fornelo.

Jes, jes. Tiu fromaĝo alvenis. Mi tion sentas.

X

La sekvan matenon iomete post la naŭa min telefonis la staplokompanio Bluĉapeloj, kiu demandis kiel ili agu pri la fromaĝo.

Nun mi komprenas ĉion pri tiuj ĉapeloj. Mi donos platon da ĉokolado al ŝi.

Mi demandis returne kiel ili kutime faras pri Edamaj.

`Transporti al la aĉetantoj, sinjoro. Diru do al ni la adresojn.'

Mi nun diris ke tiuj ĉi dudek tunoj ankoraŭ ne estas venditaj.

`Tiukaze ni povas ilin enmagazenigi en niajn patentajn kelojn,' oni respondis al mi.

Telefonante, oni povas malfacile pripensi, mi opinias. Iras tro rapide por mi. Kaj konsulti mian edzinon, tion mi ne volis fari. Mi opinias ke estas normale ke mi donas al ŝi decidpovon koncerne la retapetadon de mia oficejo, sed se temas pri la sorto de la fromaĝo mem, tiam mi estru. Ĉu mi ne estas la Gafpa?

`Eble estas plej bone se vi venas momenton ĉe nin al oficejo,' nun estis konsilata.

Tiu patra invito efikis incitante miajn nervojn ĉar estis kvazaŭ ili min, kun miaj fromaĝoj, ekgardis. Kaj mi bezonas nenies protektadon, ne pli ol mi bezonas tiun notariidon kun ĉiu lia mono.

Malgraŭ tio mi akceptis la proponon, ne nur ĉar tiel la telefonado finiĝas, sed ankaŭ ĉar mi opinias ke mi al miaj fromaĝoj, ĉe ilia alveno en Antverpeno, kvazaŭ iru renkonte. Ĉi tiu unua sendaĵo estas la antaŭgvardio de armeo, kun kiu mi persone konatiĝu. Kaj mi ne volus, ke poste Hornstra sciiĝu ke liaj Edamaj, elfaris sian unuan etapon nevekante interesiĝon de iu ajn.

Antaŭ mi alvenis al la staplokompanio Bluĉapeloj, la afero pri miaj fromaĝoj jam decidiĝis, ĉar ĉiutage mi fariĝas pli decidema.

Ili eniru en la kelon. Kion alian mi povas fari?

Mi supozas ke Van Schoonbeke ne sciigis al Hornstra ke mi estis skribisto ĉe la General Marine kaj ke sekve mi ne nur devas min tute orienti pri la fromaĝfako, sed ankaŭ unue devas aranĝi mian oficejon. Ĉiaokaze mi ankoraŭ ne povis okupiĝi pri la vera vendo. Mi eĉ ankoraŭ ne trovis skribotablon kaj ankaŭ ne skribmaŝinon.

Tio denove estas la kulpo de mia edzino, kiu asertas ke mi povas aĉeti por kelkaj centoj da frankoj brokantan skribotablon. En la butikoj pri kontormebloj tia skribotablo kostas proksimume dumil frankojn, sed tiam oni havas ĝin hejme samposttagmeze kaj la afero estas finita. Kaj mi opinias ke tia aĉeto ne rajtas okupi pli ol duonan horon, ĉar la tempo ne haltas kaj tagoj fariĝas semajnoj. Kaj ankaŭ la debitado de la fromaĝo devas ekhavi vicon.

Do en la kelon.

Sed se tiuj homoj de la staplokompanio Bluĉapeloj eble pensis ke ilia nomo `patentaj keloj' impresis min, tiam ili tute malpravas. Nu, nu. Per tio mi ne lasas hoki min, sinjoroj!

Mi volas vidi tiujn kelojn per propraj okuloj. Mi volas konviki min ke mia fromaĝo tie povos ripozi sekure, freŝe kaj neĝenate, libera de pluvo kaj ratoj, kvazaŭ en familia tombo.

Mi do inspektis iliajn kelojn kaj mi devas konfesi ke ili estas kiaj ili estu. Ili estas volbitaj, la planko estas seka kaj la muroj ne sonis kiam mi frapis ilin per bastono.

El ĉi tiuj mia fromaĝo ne eskapos, pri tio mi povas esti trankvila. Kaj pli da fromaĝo restadis en ĝi, tion mi ja povas flari. Se Hornstra vidus tiun kelon, tiam li gratulus min.

Miaj dudek tunoj estis sur kvar ŝarĝveturiloj sur ilia korto, ĉar ili estis ankoraŭ rapide elvagoniginta la fromaĝon hieraŭ vespere, alimaniere la fervojo enkontigus lumonon. Kaj tiel mi ankoraŭ povas ĉeesti la enmagazenigadon en mian fajreltenan ĉambron. Mi staradis meze en la kelo, kiel konduklerneja inspektoro kaj atentis ĉion ĝis la lasta kesto estis alportita.

La specimena sendaĵo de Hornstra konsistas el dekmil fromaĝoj, ĉiu de proksimume du kilogramoj, enpakitaj en tricent sepdek patentitaj kestoj. `Plej ofte Edama estas sendata nepakite,' diris la viro, `sed ĉi tio estas bonega krema fromaĝo, kiu valoras esti pakata.' La lasta kesto estis perforte malfermita. `De la dogano,' diris la viro de l' Staplokompanio. Kaj tiu unu el miaj fromaĝoj tratranĉis en du egalajn partojn. Unu duono mankis kaj mi demandis kie tiu estas.

Post tio tiu viro demandis siavice ĉu mi antaŭe havis okupojn en la haveno. Li havis impreson ke mi estas tute nova en la fako, alimaniere mi do scius ke pri la dogano estas afero de doni kaj preni.

`Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke ili rajtis rompmalfermi tiujn tricent sepdek kestojn unu post la alia? Ni povus esti insistintaj ke la dogano kompensis la valoron de tiu tratranĉita bulo, sinjoro, sed mi donacis la duonon al la limgardistoj kaj per tio ŝparis al Hornstra tri mil frankojn da imposto, sinjoro, ĉar la fromaĝo estis deklarita kiel duone krema, dum ĝi ja estas krema, kiu estas taksata pli alta. Ĉu vi komprenas, sinjoro?'

Tiu redirado de 'sinjoro' estis iom minaca.

Post tio li demandis al mi ĉu li povas transdoni unu keston al mia hejmo, ĉar mi supozeble bezonas specimenojn.

Mi sentis ke ja estas pli bone ne kun tiuj homoj de l' staplokompanio Bluĉapeloj ekdisputi kaj aprobis la liveradon de tiu kesto, kvankam mi ne tiom tuje bezonas specimojn. Ĉar unue mia oficejo devas esti perfekte aranĝita. Kaj post tio mi ekvendados.

Doninte al tiu viro la restaĵon de la bulo plus malavaran trinkmonon, ĉar nenio, mi opinias, estas tiel agrabla kiel la vido de radianta vizaĝo, mi ankoraŭ unufoje rekomendis miajn fromaĝojn kaj post tio la pordego estis fermita, pordego kiel de kastelo tempe de la krucmilitiroj.

Mi povas hejmeniri trankvile. El tio miaj Edamaj ne venos, almenaŭ ne perforte. Ili restos ĉi tie ĝis ilia resurekta tago, kiam ili estos eligitaj triomfe por paradi antaŭ montrofenestroj kiel tiu antaŭ kiu mi staris ĉe mia reveno el Amsterdamo.

XI

Kiam mi venis hejme la kesto staris jam en mia oficejo. Peza kesto kun dudek ses fromaĝoj, ĉiu de du kilogramoj, plus la pakumo. Kune sesdek kilogramoj.

Kial li ne estis portinta tiun keston al la kelo? Ĉi tie ĝi ĝenas kaj tiu fromaĝodoro jam penetras tra la tabuloj. Mi provis transloki ĝin, sed tio ne estis ebla.

Tiam do prenis rompilon.

Kaj post tio mi ekmarteladis tiel ke la domo vibrosonis per tio kaj ke mia edzino supreniris por vidi ĉu ŝi povus helpi. Ŝi rakontis ke sinjorino Peeters, kiu loĝas apud ni kaj estas galfebrulo, staris en la pordo elrigardi ĝis la kesto estis interne kaj la viro de l' Staplokompanio kun sia ĉareto estis irinta el la strato. Mi diris, ke rilate al mi sinjorino Peeters povas tuj krevi kaj ripozinte iomete, mi sukcesis malligi tabulon. En kio estas la patento mi ne scias, sed estas certe fortikaj kestoj. Cetere estis bagatelo, ĉar post lasta klopodo ili aperis. Fromaĝo post fromaĝo pakita en staniolo, similis al grandaj paskaj ovoj. Mi mem estis vidinta ilin ĉe l' Staplokompanio, sed tamen ĝi min atentokaptis.

La fromaĝromano fariĝis realeco.

Mi deklaris decideme ke ili iru en la kelon kaj pri tio mia edzino min pravigas, ĉar fromaĝo sekiĝas.

Ŝi vokis Jan-on kaj Ida-n kaj kvarope ni malsupreniris la ŝtuparon, ĉiu kun du fromaĝoj en la brakoj, tiel ke per tri vojaĝoj ni pretiĝis pri la transportado. La du lastajn bulojn irprenis la infanoj. La grandan malplenan keston mi mem volis malsuprenigi, sed Jan, kiu eniras sian dek-sesan jaron kaj estas sportema, ĝin prenis el miaj manoj, metis ĝin sur sian kapon kaj tiel portis ĝin al la kelo. Dumvoje li multefoje maltenis siajn manojn, kiel ekvilibristo.

Malsupre mia edzino metis la dudek ses Edamajn ree en ĝin kaj mi ilin subkovris per meti la tabulojn de la kovrilo libere super ĝin.

`Kaj nun do vi unufoje gustumu la fromaĝon,' mi diris, ĉar mi definitive estis estriginta min.

Post tio Jan ektenis unu el tiuj arĝentaj buloj, ĵetis ĝin en la altecon, ruligis ĝin de el sia mano al sia mentono kaj nur tiam donis ĝin al mia edzino kiam li ekrimarkis mian rigardon. Ida, kiu ankaŭ volas kontribui la sian, senigis de ĝi ĝian arĝentan veston kaj tiam efektive aperis ruĝa fromaĝo tiel ke mi ilin konis de l' infanaĝo kaj tiel ke ili ĉie en la urbo estas haveblaj.

Post kiam ni estis rigardinta ĝin momenton, mi bronzofrunte komandis tratranĉi ĝin en du egalajn partojn.

Unue mia edzino provis, tiam Ida ĝisigis la tranĉilon ĝis en la duono kaj Jan faris la reston.

Mia edzino unue flaris ĝin, tiam detranĉis tranĉaĵon, gustumis kaj donis parton al ambaŭ infanoj. Mi mem oficistagis.

`Ĉu vi ne gustumu,' demandis finfine mia edzino, kiu jam estis glutinta kelkfoje. `Ĝi estas vere bongusta.'

Mi ne ŝatas fromaĝon, sed kion alian mi povis fari? Ĉu mi ne devas ekzempliĝi estonte? Ĉu mi ne devas iri antaŭe en la armeo de la fromaĝmanĝantoj? Mi do enigis pecon kaj tiam mia frato sonorigis.

Li metis sian biciklon en la koridoro, kiel li faris ĉiutage, kaj post tio lia gajhumora paŝado vibrosonis tra la domo.

`Ĉu ne malhelpon?' li demandis, kiam li jam estis en la kuirejo. `Ĉu tio do estas via fromaĝo, virego?'

Kaj sen ceremonio li detranĉis parton kaj mordegis.

Mi sekvis la impreson sur liaj viglaj trajtoj. Unue li kuntiris la brovojn, kvazaŭ li gustumis ion suspektan kaj rigardis mian edzinon, kiu ankoraŭ lekis siajn lipojn.

`Belega!' subite deklaris li. `Neniam en mia vivo mi gustumis tian bongustegan fromaĝon.'

Se tio veras mi povas trankvili, ĉar li havas sesdek du jarojn kaj ĉiam manĝis fromaĝon.

Mi deziras ke mia oficejo estu aranĝita.

`Kaj ĉu vi jam vendis multe?' informiĝis li. Kaj li ree detranĉis parton.

Mi diris, ke mi nur komencos, kiam mia organizado estas perfekta.

`Tiuokaze hastu do pri tiu organizado,' konsilis li. `Ĉar se tiuj dudek tunoj intenciĝas kiel specimeno, tiam tiuj homoj eble atendas ke vi ĉiusemajne vendas proksimume dek tunojn. Ne forgesu ke vi estas agento por la tuta lando. Kaj ankaŭ la Grandduklandon vi havas. Se mi estus en via situacio, mi kolektas mian kuraĝon kaj tuj iras.

Kaj tuj li estis elirinta, lasinte min sola kun mia edzino kaj infanoj, kaj kun tiu fromaĝo.

Vespere mi iris al Van Schoonbeke por tie tajpi leteron al Hornstra, sur papero de Gafpa, ĉar mi ankoraŭ ne havas skribmaŝinon kaj mi do devas sciigi pri la bona ricevo de lia sendaĵo. Mi uzis la okazon por kunporti duonan Edaman por Van Schoonbeke, ĉar li estas tre sentiva pri afablaĵoj. Gustuminte, li ja denove gratulis min kaj diris ke li konservos mian fromaĝon por prezenti ĝin al siaj amikoj ĉe la plej proksima festo. Se mi konsentas li zorgos ke mi estos kandidato ĉe la venonta elekto de prezidanto de la Sindikato de la Belgaj Fromaĝkomercistoj. Kaj nun eklaboru.

XII

Mi la tutan semajnon okupite serĉis brokantan skribotablon kaj saman skribmaŝinon. Kaj mi vin asertas ke irado de brokantejo al brokantejo en la malnova urbo ne estas plezura laboro.

Ordinare estas tiel plena ke mi de sur la strato tute ne povas distingi ĉu ili havas en stoko tion kion mi serĉas kaj mi do estas devigata eniri por demandi. Mi ne timetas tiun malgrandan penon, sed mi ne kuraĝas forlasi butikon sen esti aĉetinta ion, kaj ne kafejon sen esti trinkinta ion.

Tiel mi aĉetis en la komenco karafon, poŝtranĉilon kaj gipsan Sanktan Jozefon. La tranĉilo utilas al mi, kvankam mi iomete sentas naŭzon pro ĝi, kaj la karafon mi kunportis al hejmo, kie ĝi kaŭzis sensacion. La Sankt-Jozefan statuon mi metis kelkajn stratojn poste, kiam neniu spektis, sur fenestrobreton kaj post tio mi forkuris. Ĉar post tiu karafo mi ĵuris ke mi nenion kunportos al hejmo kaj mi ja ne povis resti sencele promenanta kun tiu gipsa statuo.

Nun tamen mi restas staranta en la butika pordo kaj demandas de el tie ĉu ili havas aĉeteblajn skribotablon kaj skribmaŝinon. Tiel longe kiel mi tenas la pordanson mi ĝustedire ne staras en la butiko kaj do havas neniun moralan devon, ĉar min tedas tiu aĉetado. Sed se la pordo ne estas ferma, la sonorilo tintadas kaj se tio daŭras tro longe, oni staras tie simile al ŝtelisto kiu pripensas ĉu li profitos la okazon aŭ ne.

Ĉe tio aldoniĝis ke mi neniam tute trankvile iras tra la urbo. Hamer ja havas mian ateston, sed iu kiu estas grave malsana restas hejme kaj ne iras de butiko al butiko. Mi ĉiam timas renkonti homojn de la General Marine, ĉar mi ne scias kiel vera nervomalsanulo agas. Se mi faligus min tiam ili ekakvumus mian vizaĝon, igus min snufi volatilaĵon aŭ kondukus min al kuracisto aŭ apotekisto, kiu deklarus ke mi hipokritas. Ne, tion mi rifuzas. Estus pli bone ke ili min ne vidu. Do mi bone ĉirkaŭrigardas kaj tenas min preta por subite returni aŭ eniri branĉostraton. Konsiderante ĉion, estas dezirinde ke mia tuta foresto estu findecidita sen tro multe da pribabilado.

Mi cetere ja volus scii kiel marŝis la aliaj sur la Ŝipkonstruejo.

Estas nun kvarono post la naŭa. Mi scias ke miaj kvar kunkorespondistoj nun staras kun siaj suraj kontraŭ la tubo de la hejtado, ĉiu antaŭ sia tajpmaŝino, kiel kanonistoj antaŭ sia artilerio. Unu el la kvar rakontas ŝercaĵon. Jes, tiu unua duona horo estis plezuriga. Hamer malfermis sian ĉeflibron sen unue varmigi sin kaj la fraŭlino de la telefono delikate tuŝetas siajn blondajn harojn, kiuj ĵus antaŭ mia foriro estis ondoformigitaj. La knarado de la pneŭmatikaj nitmarteloj penetras de sur la ŝipkonstruejo ĝis en nia ĉambrego kaj ekstere antaŭ la fenestroj nia multokupita nana lokomotivo preterveturas. Ni turnas po kapon kaj tra la fenestro ni salutas la maljunan Piet kun lia blua kitelo kaj naztuko ĉirkaŭ la kolo, kiu ĝin kondukas tiel trankvile kiel fiakristo sian maljunan ĉevalaĉon. Kiel retrosaluton li momenton funkciigas la vaporfajfilegon. Kaj tie malproksimume nia alta fumtubo flugetigadas sian nigran rubandon.

Tiel ili tie nun staras, tiuj stultuloj, dum mi estas faranta trabati al mi vojon tra la praarbaro de la biznismondo.

Kiu serĉas, tiu trovas, tion mi spertis ĵus.

Ĉar fine mi malkovris taŭgan skribotablon, kun nur kelkaj malgrandaj tinetruoj en la verda tapiŝo. Ĝi kostas tricent frankojn kaj kvankam ĝi ne estas nova, tamen ĝi servos same bone kiel iu de dumil. Mia edzino do pravis. Sed per tio denove unu tuta semajno perdiĝis kaj mia fromaĝo senpacience atendas la malfermon de la kelo.

La problemo pri la skribmaŝino ankaŭ estas findecidita. Mi malkovris ke oni tiujn povas lui kaj morgaŭ unu staros hejme kiun mi bone konas, nome ĝemela maŝino de la Underwood per kiu mi gajnis mian vivpanon dum tridek jaroj.

Je la antaŭa merkredo la vendociklo komenciĝas, estante ĉe Van Schoonbeke, kiu mem ŝatas, ke marŝas tiel bone.

Kiam ĉiuj liaj amikoj sidis sur sia loko li malfermis ŝrankon kaj metis la restaĵon de la duona Edama sur la tablon. Mi vidis ke li mem jam estis manĝinta grandan parton.

`Unu el la specialaĵoj de nia amiko Laarmans,' prezentis li.

`Pardonu, de la Gafpa,' diris tiu maljuna advokato. `Ĉu gustumado estas permesata?'

Kaj tuj li detranĉis pecon kaj transdonis la teleron.

Mi opiniis ke estas afabla de tiu viro ke li ne toleras mankojn pri la Gafpa. Kiam ĉio marŝas, li donace ricevos Edaman.

Iom post tio la tuta orkestro estis maĉanta kaj mi certe kredas ke neniam ia fromaĝspeco estis honorata per tiom da entuziasmo kiel ĉi tiu krema Edama fromaĝo. De el ĉiuj flankoj estis kriata bongustega, belega, kolosa kaj tiu ŝikulo demandis al Van Schoonbeke kie tiu fromaĝo estas havebla.

Do tiel granda mia prestiĝo jam estis ke ili eĉ ne plu al mi kuraĝas demandi.

`La parolon havas sinjoro Laarmans,' deklaris mia amiko, dum li denove enbuŝigis pecon.

`Kompreneble,' diris alia, `Nur sinjoro Laarmans mem povas informi nin.'

`Ĉu vi vere pensas ke sinjoro Laarmans persone sin okupas pri tiaj bagatelaĵoj,' diris la maljuna sinjoro. `Tion oni povas kompreni. Se mi volas havi tiun fromaĝon, mi do ja telefonos la Gafpa-n.'

`Kaj vi diros ke ili liveru kvindek gramojn ĉe vi hejme,' kompletigis lia najbaro.

Mi nun deklaris preterfluge ke la Gafpa nur vendas po dek du kestoj de dudek sep buloj, sed ke mi malgraŭ tio komplezas liveri detale al ili ĉi tiun kreman por la prezo de la pogranda komerco.

`Trioblan sorĉinfluon por nia amiko Laarmans,' kriis la maljuna. Kaj li malplenigis sian glason jam denove.

Ili nun mian nomon ja konas.

Mi tiam prenis mian novan fontoplumon kaj notis la mendojn. Ĉiu havos bulon de du kiloj. Tiu maljuna sinjoro demandis, dum la forirado, kiam ni kune surmetis nian palton, ĉu esceptokaze li povas ekhavi duonan bulon, ĉar li loĝas sola kun lia fratino kaj servistino. Kaj tion mi do promesis, por tio ke li estis la unua kiu pensis pri la Gafpa.

Unu demandis kiuj estas la aliaj specialaĵoj de la Gafpa.

`Ĉu vi certe ne volas kredigi ke la Gafpa vendas nenion escepte fromaĝon? Nu, nu, ne ŝercu.'

Mi konfesis ke fromaĝo estas nur flankafero, sed diris ke la aliaj artikloj nun nur povas esti liverataj al butikoj.

XIII

Ke temp' estas mono, mi nur nun ekspertas, ĉar la liverado de tiuj sep buloj kaj duona perdigis tutan matenon.

Mi malkovris sur subtegmento kanan valizon, en kiu povas tri Edamaj, kaj mi mem ekliveris, ĉar miaj infanoj postlecione havas multe da lernejaj taskoj kaj tiu knabo dumvoje gimnastus per miaj fromaĝoj.

Kiam mia edzino vidis min migranta al la kelo, mi ja devas rakonti pri kio okazas. Mi preferis elfini tion sekrete, ĉar mi timis ke ŝi opinias ke tio komikas. Ja tial, ke tiu pena trenado kun tiuj fromaĝoj verdire ne estas laboro por gvidanto de entrepreno, tion mi efektive scias, sed mi ne povas liverigi miajn dekmil Edamajn ja ne unu post la alian per la staplokompanio Bluĉapeloj. Tion tiuj homoj ne faras. Sed mia edzino opiniis tion tre ordinara.

`Tio jam estas komenco,' kredis ŝi. `Kaj tiel oni almenaŭ ekkonas nian fromaĝon.'

Tiu `nian' bonigis min. Ŝi do interesiĝas pri la sorto kaj prenas sur sin parton de la prirespondeco.

Mi nur esperas ke ili ne due mendos, ĉar la liverado estis malpli facila ol mi atendis. Unue mi devas bronzofrunte preteriri sinjorinon Peeters, nia najbarino, kiu staras ĉiam en la pordo, aŭ antaŭ la fenestro. Post tio en la tramon, kie onia valizo ĝenas. Finfine tiam oni alvenas. Oni sonorigas, por oni malfermis servistino kaj tiam oni staras en la koridoro kun onia korbo ĉar ĝi pli similas al korbo ol al valizo. Oni diru ke oni kunportas la fromaĝon, post kio la servistino iras averti la sinjorinon, kiu kelfoje ankoraŭ kuŝas en lito. Ĉe du el ok oni nenion sciis pri la fromaĝo kaj mi nur plej pene povis liberiĝi de tiuj pezaj buloj, kio nur sukcesis tial ke mi diris ke nenio estas pagenda. Mi estas aranĝonta tion kun la sinjoro.

Kaj nun mi sidas en mia oficejo, post tiu lacegiganta forportado kaj post nova vizito de mia frato, kiu ĉiutage demandas pri la statistiko pri la vendita kaj nevendita fromaĝo. Kiel vera kuracisto li ĉiufoje pikas la tranĉilon en la vundon.

Mi rakontis lin pri la fromaĝo kiu estas vendita ĉe Van Schoonbeke. Li plezuriĝis ke ĉiuj tiel ŝatis ĝin. Sed post tio li iom kalkulis kaj diris: `Tio estas sep kaj duona de viaj dekmil buloj. Se vi ĉiusemajne faras tian negocon, tiam viaj lastaj fromaĝoj vendiĝos post tridek jaroj. Laboru virego, labori, alie finiĝos malbone.'

Sed kiel mi liberiĝas de tiu fromaĝo? Tio estas la demando.

Mi momenton intencis viziti kun kelkaj fromaĝoj en mia valizo ĉiujn butikojn en la urbo kiuj vendas fromaĝon. Sed kun tiu sistemo mia oficejo estus izola kaj fariĝus superflua. Kaj mi mem estas ĉi tie tamen nemalhavebla por korespondado kaj librotenado al mi ŝajnas. Ankaŭ mi ne povas lasi al mia edzino respondi al la homoj, kiuj telefonus. Ŝi sen tio jam havas sufiĉe da laboro.

Ne, por mia fromaĝo devos esti aro da viglaj agentoj kiuj trovos aĉetantojn. Viregoj kiuj penetras ĝis en la plej malgrandan butikon, kiuj bone parolas kaj ĉiusemajne, aŭ eĉ dufoje en semajno, transdonas siajn mendojn. Jes, dufoje en semajno estas pli bona kaj mi ordonos je lundo kaj je ĵaŭdo, tiel ankaŭ mia laboro estas iomete dividita. Mi mem orde registras ĉion, instruas la staplokompanion pri la livero, redaktas fakturojn, zorgas pri la enkasigado, subtrahas miajn kvin procentojn kaj sendas ĉiusemajne la saldon al Hornstra. Kaj mem mi eĉ ne kontaktiĝas kun la fromaĝo.

Mi do enpresigis anoncon: `Granda Edama-fromaĝo-importisto serĉas en ĉiuj urboj de la lando kaj de la Grandduklando Luksemburgio kapablajn reprezentantojn, prefere kun klientaro inter fromaĝbutikoj. Skribu al Gafpa, Verdussenstraat 170, Antverpeno, deklarante referencojn kaj lastan postenon.'

La rezulto ne forrestadis.

Post du tagoj mi trovis sur la kafotablo cent sesdek kvar leterojn de ĉia grandeco kaj koloro. La leterportisto estis devinta sonorigi, ĉar li ilin ne estis kapablinta enleterkestigi.

Mi do estas sur bona vojo kaj almenaŭ povos uzi mian skribmaŝinon. Unue mi malfermis ĉiujn leterojn kaj specigis laŭ provinco.

Mi aĉetos geografian karton de Belgujo kaj pinglos flageton sur ĉiun urbon kie mi enoficigis agenton. Tio donas belegan superrigardon. Kaj tiuj, kiuj ne vendas sufiĉe, devas eliĝi.

Bruselo estras pro sepdek leteroj. Tiam Antverpeno sekvas pro tridek du kaj la resto dividiĝas sur la tuta lando. Nur la Grandduklando ne skribis, sed tio estas negravaĵo.

Kiam ĉio estis malfermita kaj klasigita, ankoraŭ kvindekopo venis, kiuj certe enpoŝtiĝis tro malfrue. Tio prosperas. Mi komencis kun Bruselo. Estas homoj, kiuj rakontas ilian tutan biografion, de l'infanaĝo. Multaj komencas rakonti ke ili travivis la grandan militon kaj portas sep frontajn ranggalonojn. Mi ne komprenas kiel tio rilatas al la vendado de fromaĝo. Aliaj parolas pri sia granda familio kaj suferita mizero kaj apelacias al mia kompatema koro. Ĉe la legado de iuj leteroj mi larmis. Mi enfermos tiujn aparte ĉar mi ne volas ke ilin rimarkas miaj infanoj, alie tiuj ekripetadas tede ĝis mi preferas tiujn homojn. Kaj mi trairu tion malpurpiede. Se mi respondas al ĉiuj tiuj leteroj tiam estas nur pro gentileco kaj ankaŭ por ebli frapeti mian skribmaŝinon, ĉar multaj el tiuj homoj neniam laboris en la komerco, antaŭe vendis cigaredojn aŭ nur ŝajnas esti skribintaj senserioze. Ili kiuj plenumas la faritajn kondiĉojn, skribas decideme kaj pliinformiĝas pri kurtaĝo kaj daŭra salajro. Tiuj ŝajnas voli ankoraŭ bone pripensi ĉu ili ja faros komplezon al mi per akcepti unu el miaj agentecoj.

Kompreneble mi ne konsideras doni salajron al tiuj viregoj. Kien tio venos? Ili ricevos tri procentojn kaj ne dekonon pli. Mi konservas du procentojn, plus miajn tricent guldenojn pomonate.

Kiam mi sidis agrable antaŭ mia Underwood, iu sonorigis. Mi aŭdas tion ĝis ĉi tie, sed mi ne atentas tion, ĉar mi neniam iras malfermi la pordon se mi sidas en oficejo. Sed iom post tio mia edzino supreniris por diri ke tri sinoroj kaj sinjorino estas, kiuj deziras paroli kun mi. Ili kunportas pakon.

`Surmetu vian kolumon kaj vian kravaton,' konsilis ŝi.

Kiuj tiuj povas esti? Supozeble kandidatoj kiuj preferas veni mem anstataŭ skribi leteron.

Kiam mi malfermis la pordon de nia saloneto, kvar etenditaj manoj venis renkonte min. Estis Tuil, Erfurt, Bartherotte kaj fraŭlino Van der Tak, miaj kvar kunkorespondistoj ĉe la General Marine.

Mi sentis mian sangon foriĝanta el mia vizaĝo kaj ili devis esti rimarkinta ion, ĉar Anna van der Tak ŝovis al mi seĝon kaj ordonis min eksidi.

`Nepre ne lacigu vin. Ni forestos tuj,' certigis ŝi.

Ili decidis viziti min por mem vidi kiel mi fartas, ĉar en oficejo la plej idiotaj rakontoj estas rakontataj.

Tuil ekskuzis pro tio ke ili venis posttagmeze, sed mi sciis ke ili ne havas tempon dumtage. Kaj viziti malsanulon vespere, tio ne eblas.

Ili daŭre rigardis min kaj interkonigis interrilatajn rigardojn.

En oficejo multa estas ŝanĝita dum tiuj kelkaj semajnoj. Ili nun sidas kun la dorso al la fenestro, anstataŭ inverse, ĉiuj ekhavis novan rulon da sorbpapero kaj Hamer surhavas okulvitrojn.

`Imagu Hamer kun okulvitroj,' diris Erfurt, 'Estas ridegige.'

Dum ili parolis mi aŭdis ke mia frato envenas. Li metis sian biciklion kontraŭ la muro kaj post tio marŝis al la kuirejo, kiel li faras ĉiun posttagmezon. Lia matriarka paŝo vibrosonis tra la koridoro.

Mi timis ke li demandos kiel la fromaĝvendo marŝas, ĉar li krias kiel ŝipestro, pro pura entuziasmo. Sed mia edzino supozeble per signaloj postulis silenton de li, ĉar iom poste mi aŭdis ke li piedfingre foriras.

Post tio Tuil faris malgrandan alparolon nome de la kompleta dungitaro kaj esprimis la esperon ke mi baldaŭ, sana kiel fiŝo, povos okupi mian malnovan lokon inter ili.

Kaj Bartherotte subite aperigis, kun solena gesto, de malantaŭ sia dorso, grandan pakon kaj emanigis ĝin al mi, petante min voli malfermi ĝin.

Ĝi estis belege polurita triktrakskatolo, kun dek kvin nigraj kaj dek kvin blankaj pecoj, du ledaj pokaloj kaj du ĵetkuboj. Estis sur eksteraĵo arĝenta plateto, kun la enskribaĵo:

LA DUNGITARO DE LA
GENERAL MARINE AND SHIPBUILDING COMPANY
AL SIA KOLEGO
FRANS LAARMANS
Antverpeno, la 15an de februaro 1933.


Ili kolektis kaj eĉ la maljuna Piet de la lokomotiveto donis sian frankon.

Kaj post lasta elkora manpreno ili lasis min sola.

Tiu triktrako devas servi por ludi ludojn kun edzino kaj infanoj ĝis mi resaniĝas.

Mia edzino nenion demandis. Ŝi kuiras la manĝon kun zorgoplena vizaĝo. Mi sentas ke nura akratona vorto povus igi ŝin plori.

XIV

Antaŭ dek kvar tagoj mi enoficigis tridek agentojn, dividitajn sur la tuta lando, sen daŭra salajro sed kun granda kurtaĝo. Kaj ĉiam ankoraŭ ne envenas mendoj. Kion tiuj viregoj faras? Ili eĉ ne skribas kaj mia frato neŝanceleble restas informiĝanta pri la venditaj kvantoj.

Tiujn agentojn mi devis elekti ĉe vido, kiel oni aĉetas buĉbrutojn sur la foiro.

En serioj de dek mi estis veniginte ilin en mian oficejon, la unu iom pli frue, la alia iom pli malfrue, por eviti ĝenajn renkontojn inter rivaloj. Ne metu malsatajn hundojn kune ĉe unu pladon.

Kiel multokupata sinjorino Peeters, mia najborino, estis.

Estis suprizo de la komenco ĝis la fino.

Redaktintoj de belega letero evidentiĝis esti veraj vrakoj kaj inverse. Estis grandaj, malgrandaj, junaj, maljunaj, kun kaj sen infanoj, ŝike vestintaj kaj en ĉifonoj, petegantaj kaj minacantaj. Ili parolis pri riĉa familio, pri eksministroj, kiujn ili konas. Donis strangan percepton sidi tie kiel la viro kiu, per unu nura vorto, povis ŝanĝi tian jubelantan viregon en ĉifonon.

Unu malkaŝe diris ke li malsatas kaj estus kontenta kun fromaĝa bulo, ankaŭ sen agenteco. Tio tiel kaptis min ke mi donis al li Edaman. Poste mi aŭdis ke krom tio li forirante ankaŭ akiris de mia edzino paron da miaj malnovaj ŝuoj.

Kelkaj ne estas eksterigeblaj ĉar estas en mia oficeja tiel agrable varma. Kaj du deklaris ke ne estas tolerebla venigi iun al Antverpeno sen kompensi liajn vojaĝkostojn. Mi tiujn pagis do. Mi ĉiufoje notis sur ilia letero: malbona, duba, bona, kalva, drinkas, kun promenbastono kaj tiaj, ĉar post la deka vizito mi ne povis rememorigi la unuajn.

Mi ankoraŭ unufoje serioze pripensis ĉu mi tamen prilaboros Antverpenon mem. Ĉi tie en la urbo Frans Laarmans do estus agento de la Gafpa. Sed la imagaĵo de mia izola oficejo ne lasas min trankvilan. Kiel la publiko ekpensus pri la Gafpa se tiu eĉ ne respondas al la telefono?

Kaj tiam mia plej juna bofrato venis por demandi ĉu li povas provi en Antverpeno. Li verdire estas diamanttajlisto, sed pro la granda malvigleco li jam monatojn estas senlabora.

`Fine diris ke mi vin alparolu,' deklaris li kun la falsa humileco de iu kiu scias ke li estas apogita de superulo.

Mi vizitis `Fine' en ŝia kuirejo kaj demandis konfirmon. Kaj tiu simple diras ke li tagon post tago venas por tede ripetadi pri tiu fromaĝo. Ŝi nun ne plej multe parolas, kiel tiam ĉe la priparolado de la ja aŭ ne retapeti mian oficejon.

`Ĉu mi devas konfidi Antverpenon al Gust, jes aŭ ne?' mi ankoraŭ unufoje aferece demandis ŝin kaj krom tio bone rigardis ŝin.

Post tio ŝi murmuris ion, de kio mi komprenis neniun vorton, prenis lesivokuvon kaj migris al la kelo.

Kion alian mi povis fari ol prove akcepti lin? Sed se ne prosperas, tiam li estos eksigita, bofrato aŭ ne bofrato. Kompreneble tio kostos al mi minimume unu bulon, de kiu mi nenion revidos.

Mi komisiis presi mendkuponojn, dividitajn en kolumnojn: mendodato, nomo kaj adreso de la aĉetanto, nombro da kestoj de 27 fomaĝoj de proksimume 2 kg, prezo por kilogramo, pagtempo. Sur ĉiu kupono estas spaco por dek kvin mendoj. Kiel komenco, ĉiu agento ricevis dek kuponojn, do sufiĉe por kvin semajnoj. Ĉio estas plejeble simpla kaj praktika. Ĉiun lundon kaj ĵaudon ili nur devas plenigi sian kuponon kaj perpoŝte sendi tiun al mi. La cetero tiam sekvas per si mem.

Pro tio ke tamen mi ne vidas ion veni, mi finfine vizitis miajn du Bruselajn agentojn. Noeninckx kaj Delaforge, por scii tion kio mankas kaj por se necese helpi tiujn homojn per konsilo kaj faro. Mi nome estis dividinta Bruselon en orientan kaj okcidentan duonon, ĉar mi opinias tiun urbon tro vasta por esti prilaborata ĝisfunde de unu viro.

Post tramoveturado kiu estas senfina, mi devis sciiĝi ke tiu Noeninckx estas tute nekonata je la dirita adreso. Sed tiuokaze kiel miaj leteroj povis atingi lin? Ĉar tiuj ne revenis.

Delaforge loĝas en tre alia kvartalo, en subtegmentejo, mi kredas, ĉar pli alte la ŝtuparo ne iris. Sur la ŝtuparplataĵo lavitaĵoj pendis sekiĝante kaj odoris kiel fritita haringo. Mi frapadis longtempe lian pordon, ĝis li fine malfermis senjake, kun okuloj ankoraŭ dikaj pro la dormado. Li eĉ ne rekonis min kaj kiam mi diris kiu mi estas, li deklaris ke li ne interesiĝas pri tiu fromaĝhistorio. Kaj post tio li batmalfermis la pordon antaŭ mi.

Mi komprenas nenion pri tio.

XV

Plene de zorgo, kiel mi estas, mi apatie faris mian ĉiusemajnan viziton al Van Schoonbeke kaj liaj amikoj. Kaj mi nur manpremis la duonon el ili kiam li denove gratulis min. Mi rigardis lin riproĉe ĉar mi opinias tiujn periodajn gratulojn senbazajn humiligaj kaj mi ne permesas ludi per mi. Sed li informis siajn gastojn – kaj tiel ankaŭ min – per kelkaj vortoj.

`Nia amiko Laarmans elektiĝis prezidanto de la Sindikato de Belgaj Fromaĝkomercistoj. Mi trinkas je tiu granda sukceso,' deklaris li.

Ĉiuj malplenigis sian glason, ĉar ili ĉiam estas pretaj por intertuŝi la glasojn kun la vino de Van Schoonbeke je kio ajn.

`Tiu juna viro multon atingos,' diris tiu kun siaj oraj dentoj.

Mi protestis, ĉar ĉi tio ne povis esti io alia ol malsprita spritaĵo de nia gastiganto, sed tiu maljuna advokato kun sia duona bulo deklaris ke memfarita homo kiel mi devas sin liberigi de tiu humileco kiel de eluzita palto. Tenu alta la fromaĝnormon, sinjoro!

Dum la forirado mi demandis al Van Schoonbeke kial li faris tiun ŝercon sed li persistis ke tio estas finaranĝita afero kaj ridis al min afable, ĉar li estas plena de bonaj intencoj.

`Prezidanto!' akcentis li admirante.

Li kompreneble opinias tion profito de prestiĝo, ne nur por mi sed pere ankaŭ por si kaj ĉiuj siaj amikoj. Mi estus la dua prezidanto, ĉar tiu ulo estas prezidanto de la Unuiĝo de Antverpenaj Grenimportistoj.

Mi ne komprenas ĉar mi petis nenion kaj mi eĉ ne konas tiun unuiĝon, kvankam mi estas membro de ĝi.

Je la sekva mateno la poŝto alportis klarigon forme letero de la Association Professionelle des Ngociants en Fromage, per kiu mi sciiĝis ke mi elektiĝis anstataŭa prezidanto. Eĉ anstataŭan mi opinias tro multa. Mi nenion volas anstataŭi. Mi volas ke mia frato silentas, ke mia oficejo prosperas, kaj ke miaj agentoj vendas. Kaj ke oni sin ne okupas pri mi. Ankaŭ la motivo estis montrita. Antaŭ tri jaroj la limimpostoj super fromaĝo estis faritaj de dek al dudek procentoj ad valorem kaj ili estis, gvidataj de sia malnova prezidanto, de tiam vane peninta denove malfarigi tiun plialtigon. Ili estis vendrede, do morgaŭ, ree aŭdicie akceptotaj ĉe la Departemento de Komerco kaj insistis ke mi komandos ilian delegacion.

Ilia letero treege maltrankviligis min ĉar oni verŝajne iom publikigos pri la nomo de prezidanto de tia fakista unuiĝo, tiom mi ja scias pri tio. Tio ja ne estas malebligebla. Kaj mi ĉiuokaze ne volas ke Hamer kaj la tuta dungitaro de la General Marine aranĝos sin ĉi tempon ĉirkaŭ gazeton en kiu estas mia portreto kiel fromaĝestro de Belgujo. Tio ne povas. Al tio mi ne volas esti elmetita.

Morgaŭ mi revenos al Bruselo kaj mi diros al tiuj sinjoroj ke mia sanstato ne toleras tion. Kaj se ili ne volas aŭskulti tiam mi eksiĝos kiel membro kaj tiam ilia unuiĝo sufokiĝu. Mi bedaŭras pro Van Schoonbeke, sed mi ne kapablas alie.

Mi renkontis en la Palace Hotelo kvar fromaĝhomojn kiuj prezentis sin kiel Hellemans el Bruselo, Dupierreux el Lieĝo, Bruaene el Bruĝo kaj kvara el Gento kies nomon mi ne aŭdis. Kaj tial ke la tempo urĝis ni devis foriri.

`Sinjoroj,' diris mi, `ne ofendiĝu, sed mi ne povas akcepti. Elektu iun alian,' petegis mi, `mi estos dankema al vi.'

Sed ili ne cedis kaj ni ne povis reiri, ĉar la ĝenerala direktoro, aŭ eble la ministro mem, atendis nin je la deka horo kaj niaj kvin nomoj estis diritaj. Ili ne estis antaŭvidintaj kontraŭstaron, kontraŭe, ĉar tiu advokato el Antverpeno estis dirinta ke mi ne pli postulas. Jen tio jam estas. Denove la laboro de mia terura amiko kiu volas vidi min pli alta.

`Aŭskultu,' diris Dupierreux, kiu fariĝis nervoza, `se vi ne volas resti prezidanto, tiam almenaŭ faru kun ni tiun unu mision. Post unu horo vi estos eksprezidanto.'

Pri tiu kondiĉo mi finfine konsentis kaj mi kuniris.

Sidinte longan tempon en la atendejo kun delegacio de bierfaristoj, la pedelo aperis, kiu laŭtvoĉe alvokis la Association Professionelle des Ngociants en Fromage kaj antaŭiris nin en la kabineto de sinjoro de Lovendegem de Pottelsberge, ĝenerala direktoro de la Departemento, kiu al ni, post ĝentilmaniera bonvenigo, montris kvin seĝojn kiuj estis antaŭ sia skribotablo.

`Prezidanto, mi petas vin,' diris Hellemans. Kaj kiam mi estis sidanta ankaŭ ili sidiĝis.

La ĝenerala direktoro ordigis siajn okulvitrojn kaj serĉis el stako difinatan dosieron, kiun li ankoraŭ momenton trarigardis. Tio faris rapide, kio pensigis min ke la ĉefaĵon jam konis li. Li kapneis ripetfoje kaj ŝultrotiris kvazaŭ li devis fari neeblan taskon. Fine li ekkuŝis dorse en sia seĝo kaj rigardis nin, precipe min.

`Sinjoroj,' deklaris li, `mi terure bedaŭras, sed ĉi jaron tio ne estas ebla. Tio farus je malkonvena momento truon en la kuranta buĝeto, eĉ sen paroli pri la fortega reakcio ĉe la enlandaj fabrikistoj per kampanjo en la gazetaro kaj la klasika interpelacio en la parlamento. Sed estontan jaron, ni vidos.' Kaj tiam lia telefono sonoris.

`La kolombobredistoj devas atendi ĝis mi estas preta kun la fromaĝkomercistoj,' diris li krude kaj malektelefonis.

`Sed,' daŭrigis li konsolante, `mi promesas al ni ke mi ne denove cedos se niaj propraj fabrikistoj insistos novan plialtigon de dek procentoj.' Kaj li konsultis sian brakhorloĝon.

Miaj kvar salongardistoj rigardis al mia direkto kaj tial ke mi nenion eligis, Dupierreux deklaris ke ili tion scias jam delonge ĉar ĉe ĉiu vizito la samo estis dirita al ili. Kaj post tio sekvis implikita diskuto pri indiĝenaj kaj eksterlandaj fromaĝspecoj, kun statistikoj pri kiuj mi nenion komprenis. Iliaj kvar voĉoj kunfandiĝis ĝis unu zumado kiu iom post iom ŝajnis foriri de mi. Kaj finfine mi estis malantaŭe kelkaj paŝoj kaj rigardis de supre tiun liberigantan kvaropon. Jen sidis Hellemans, multjara viro, griziĝinta en la fromaĝo, Bruaene, korpulenta virego, ĝuanta bonegan sanon kaj kun peza ora ĉeno sur la ventro, Dupierreux, malgranda nervozo sinjoreto kiu malfacile povas regi sin kaj fine tiu viro el Gento kun siaj pustulaj manoj, pendante antaŭen, la kubutoj sur la genuoj por ne maltrafi silabon. Ĉiuj kvar homoj de ŝatateco en la fromaĝo, homoj kun pasinteco, kun fromaĝtradicio, homoj de prestiĝo, homoj kun mono. Kaj inter tio tiu taŭzita Frans Laarmans, kiu sciis ne plu pri fromaĝo ol pri kemiaĵoj. Kion tiu malpuraj fromaĝvermoj permisis sin pri tiu malluksa viro? Kaj subite mia seĝo ŝoviĝis kvazaŭ per si mem malantaŭen. Mi staris rekte kaj kun sovaĝa rigardo al tiuj kvar fromaĝigitaj mallertuloj mi deklaris, laŭtvoĉe, ke mi estas tedegata.

Ili fikse rigardis min konfuzite, kiel iu kiu observas unuan erupcion de senprudenteco.

Mi vidis de Lovendegem de Pottelsberghe paliĝanta. Li sin preparis, turniĝis ĉirkaŭ sia skribotablo, haste venis al mi kaj metis sian blankan manon familiare sur mian brakon.

`Nu, nu, sinjoro Laarmans,' kvietigis li, `tiel mi ne celis. Kiel vi opiniis pri malaltigo de kvin procentoj kaj la aliaj kvin sekvontan jaron. Estu nun iomete cedema, ĉar ĉion subite mi vere ne kuraĝas preni sur mi.'

`Konsentite,' diris tiu viro el Gento. Kaj iom post tio mi estis sur la trotuaro, ĉirkaŭita de miaj radiantaj fromaĝkamaradoj kiuj manprenis min kvarope samtempe.

`Sinjoro Laarmans,' murmuris Dupierreux kortuŝite, `Ni dankas vin. Ion tian ni ne kuraĝis esperi. Ĉi tio estas eksterordinara.'

`Kaj nun pri mia prezidanteco definitive ne plu estas parolo, ĉu ne, sinjoroj?'

`Certe,' min trankviligis Bruaene. `Ni vin ne plu bezonas.'

XVI

Venis letero el Amsterdamo en kiu Hornstra diras ke li marde devos iri al Parizo kaj profitos sian trairon tra Belgujo por reguli la kontojn pri tiuj unuaj dudek tunoj kun mi. Li estos ĉi tie je la dek unua.

Ĉu estis pro honto aŭ pro kolerego? Mi ne scias. Sed kiam mi legis tiun leteron mi fortege ruĝiĝis, kvankam mi sidis sola kaj nevidata en mia oficejo, kie nun nenio plu mankas.

Mi enpoŝigis la leteron, ĉar mi ne volas ke mia edzino scias tion, alie ŝi certe rakontas tion al mia frato. Sed unu afero estas certa. Se tiuj Edamaj ne estos venditaj post kvin tagoj, tiam la Gafpa torpediĝos. Verdire mi nur havas kvar tagojn, ĉar por aferisto la dimanĉo ne prikalkuliĝas.

Kun la morto en la koro mi denove irprenis mian korbovalizon de la subtegmento kaj enigis en ĝin unu el miaj fromaĝoj. Mia edzino supozeble pensas ke miaj amikoj duafoje mendis.

Hop nu, Frans. Via kontorbabilaĉado finis. Vi mem ekiru, kun neniuj aliaj helpantoj krom via lango kaj la kvalito de via krema.

Mi ja scias kien mi iru. Se ie fromaĝo debitiĝas, tiam tie estas.

Sed kion mi rakontos? Senpere demandi ĉu ili eble volas aĉeti iom da fromaĝo?

Nun mi konscias ke mankas al mi la praktiko, ĉar mi neniam vendis ion. Kaj nun subite fromaĝon. Se estus mimozo. Kaj tamen mi devas fari ĉiutagaĵon. Ĉar kion tiuj milionoj da aferistoj faras? Ankaŭ tiuj do devas.

Tiu pruva ekzemplero de Le soir ankoraŭ ĉiam estas sur mia skribotablo. Mi malfermas ĝin por ankoraŭ unufoje rigardi mian anoncon. Ĝi aspektas tiel bona ke mi mem ekdiziras skribi pro ĝi por oferi miajn servojn.

Kaj aŭtomate mi rigardis malgrandan enmeton, tuj sur la mia: `Skribaj kaj parolaj konsiloj por negocistoj kaj agentoj kiuj malmulte sukcesas pri la vendado. Multjara sperto. Boorman, Villa des Roses, Brasĥato.'

Tiu komunumo estas proksima. Kial mi ne konsilus tiun viron antaŭ ol mi kuraĝas entrepreni la unuan paŝon?

Tio do mi faris, kiel malsanulo, sen scio de sia kuracisto, iras al ĉarlatanoj.

Mi devis atendi ĝis estis mia vico.

Boorman estas fortika maljuna sinjoreto, kun granda kapo kaj fiksa rigardo, kiu sidas kun la dorso al la fenestro kaj lasis brili la helan taglumon sur siajn vizitantojn.

Li aŭskultis mian Gafparakonton sen interrompi min kaj tiam diris ke du aferoj estas grava por mi: Kiel mi envenas kaj kion mi diras. Unue kaj antaŭ ĉio, kiel oni envenas? Vi povas enveni kiel unu kiu alportas ion aŭ venas peti ion, kiel aferisto aŭ kiel almozulo. La almoza, diras Boorman, estas malpli en la vestaro ol en teniĝo kaj tono.

Vi do venas libere, eĉ eble kun cigaro en la buŝo, terenĵetas vian valizon, kvazaŭ en tiu estas indiferente kio, sed ne fromaĝo, kaj demandas ĉu vi havas la honoron.

Kompreneble li diras ke jes. Kaj se vi ne havas la honoron, tiam do li havas la honoron.

Vi eksidas, se necese nepetite.

Sinjoro, ni venis el Amsterdamo intence por prezenti al vi la monopolon por Antverpeno de nia krema Gafpafromaĝo, informiĝinte pri via firmao.

Ni, signifas, ke ĝustadire venis plena oficiala komisiono, sed la aliaj ankoraŭ estas en la hotelo. Hieraŭ vespere iomete diboĉis.

El Amsterdamo intence apelacias al lia bona koro, diras Boorman. Se li ja ne aĉetas, la komisiono nur povas reveni al sia gepatra urbo kaj tiam la tuta vojaĝo perdiĝas. Krom tio, la konfido al lia firmao tiam estus ŝoka. Kaj por tio li devas esti senta, ĉar informiĝinte pri via firmao inkluzifas ke vi kribris tutan Antverpenon kaj ke nur li restis. Kaj nia krema signifas ke malantaŭ vi fikse staras la kompleta Nederlanda fromaĝindustrio. Li komplezus praktike instrui min, sed tio ne plu eblas, ĉar Hornstra alproksimiĝas.

Tiu vizito al Boorman estis mia lasta prokrasto. Forlasite de ĉiu mi mem devis ataki la fromaĝdrakon. Mi sukcesis iri neobservate preter sinjorino Peeters kaj uzis la tramon al tiu fromaĝbutiko kun ĝia belega montrofenestro, kie tiel fetoras. Unue mi staris dum kelka tempo antaŭ la vitra montrejo, kaj serĉis inter ĉiuj tiuj fromaĝspecoj Edaman. Jes, tie estas unu, tratranĉita en du egalajn partojn. Tiu kompreneble ne estas komparebla kun mia krema, tio mi ja tuj povas vidi.

La butiko ankoraŭ same odoras kiel tiam tiun vesperon. Estas stranga, sed nun mi jam estas delonge en la fako, mi povas elteni tion malpli bone ol ĉe mia hejmenveno el Amsterdamo. Ĉu mi fariĝis pli mola? Ĉu aŭ estas tio pro mia animstato?

La butiko bone marŝas, tio estas certa.

Interne staras seso da aĉetantoj kaj la komizinoj estas multokupataj per tranĉi, enpaki kaj redoni. Ĝis ekstere mi ĉiufoje aŭdas ilin demandantaj: `Kaj por vi, sinjorino?'

Mi do ne povas enveni tiel longe kiel ĉiuj tiuj aĉetantoj estas tie kaj ĉesigi la tutan entreprenon por deklami pri mia krema. Ĉar ke estos deklamado, certas. Se mi ne tuj komencos, tiam ili eble demandos: `Kaj por vi, sinjoro?' Kaj tiam la roloj fariĝos inversaj.

La multokupiteco nun iomete malfortiĝis. Staris plu nur unuobla sinjorino.

Nun aŭ neniam.

Sed du el la komizinoj, kiuj havas nenion por fari, rigardas min, diras ion unu al la alia kaj komencas ridi. La plej maljuna momenton speguliĝas kaj malĉifas sian antaŭtukon. Ĉu eble ili pensas ke mi staras ĉi tie por amante konduki fronte al ili?

Mi rigardas mian brakhorloĝon, turnas la dorson al ili kaj post ankoraŭ iom atendi mi iras vojparton ĝis apud la Bass Tavern.

Mi eniras tiun kafejon, ĉar ankaŭ tiu policano rigardis min kelkfoje, kaj mendas palan elon. Mi trinkas la bieron per unu tiro kaj mi igas replenigi mian glason.

Veni hejmen sen unue klopodi, to neniel, ĉar mi ne volas povi riproĉi min pri io. Ankaŭ trankvila konscienco indas ion. Kaj krom tio, ne estos dirata ke min fortimigis tiuj kvar hundinoj.

Mia dua glaso estas malplena. Mi rigardas mian korbovalizon, ektenas ĝin kaj iras al la butiko. Sturmatako.

Dum la preterirado de la vitra montrejo mi momenton fermas miajn okulojn por ne vidi kiom da aĉetantoj staras. Mi eniras, eĉ se starus cent kaj mi atendos ĝis mi trovos eblon por diri tion kion mi volas diri. Se bezone mi dume sidiĝas sur mian korbon, ĉar mi ne plu konas honton.

La butiko estis malplena. Nur tiuj kvar blankaj servistinoj malantaŭ la vendotablo.

Al kiu el la kvar mi parolu? Rigardi la unu post la alian ne estas konsilebla. Tiam mi eble perdas la kapon, ĉar tiam ili respondas kvarope kune.

Mi turnas min al la plej maljuna kiu ĵus tiel koketis kaj diras ke mi venis de Amsterdamo intence por al la sinjoro Platen prezenti la monopolon por Antverpeno de nia krema Edama fromaĝo je prezoj pli malaltaj ol ĉiu konkurenco.

Platen estas sur la montrofenestra vitro. Tio ne eskapis de mi.

Laŭ mia propozicio progresas mi vidas ŝian buŝon malfermiĝanta kaj kiam mi estas finiĝanta, ŝi demandas: `Kion vi diras, sinjoro?'

Estas stranga, sed se oni venas por vendi, tiam la homoj ne komprenas onin.

Mi nun demandas ĉu ili volas voki sinjoron, ĉar per tiu kvarteto mi ne progresas. Envenas cetere tri aĉetantoj samtempe kaj iom post tio denove du. Kaj jen denove komenciĝas: `Kion por vi, sinjorino?'

Ili lasas min staranta, meze de grandaj buloj da butero, korboj plenaj de ovoj kaj stakoj de konservaĵoj.

Jes, la aĉetantoj antaŭas, nenio estas farebla pri tio.

Ĉiufoje tintas la registranta kaso kaj mi aŭdas: `dankon, sinjorino' ŝafblekata.

Mi nun subite demandas ĉu sinjoro Platen estas hejme, post kio mi estas permesate vidi mem en lia oficejo, malantaŭ la butiko.

Mi preskaŭtuŝe pasas preter la butero kaj kaŝobservas tra vitra pordo. Jes, tie iu sidas. Mi frapas kaj Platen, ĉar li estis mem, krias: `Eniru.'

Lia oficejo neniel kompareblas kun la mia. Ĝi estas duone oficejo, duone loĝoĉambro. Eĉ estas gaskuirilo. Kiel tiu viro povas labori ĉi tie mi ne komprenas. Ĉu do tio estas medio por aferisto? Sed estas sufiĉe da paperoj kaj li ŝajnas esti multokupata. Li sidas telefonante senjake, sen kolumo aŭ kravato.

Per rigardo li demandas kion mi deziras, sen malektelefoni. Mi signalas ke li povas trankvile daŭrigi la telefonadon. kaj post tio li demandas pri la celo de mia vizito, ĉar li devas iri en la urbon kaj ne havas tempon.

Mi rediras tion kion mi diris interne, trankvile kaj kun io kviettemperamenta en teniĝo kaj voĉo. Mi krucigis miajn gambojn.

Li rigardas min kaj diras: `kvin tunojn.'

Mi estis konsternita kaj prenis mian fontoplumon, kiam li en la telefonon rediris: `Kvin tunojn vi povas akiri por dek kvar frankoj por kilogramo.' Nun li malektelefonis, ekstaris kaj komencis surmeti sian kolumon.

`Por kies konto vi laboras?' demandis Platen, post kio mi diris Hornstra.

`Mi mem estas pograndisto pri fromaĝo. Hornstra-n mi bone konas. Mi multjare estis lia agento por Belgujo kaj la Grandduklando Luksemburgio, sed finfine mi opiniis lin tro multekosta. Do ne malŝparu vian tempon, sinjoro.'

Do ankaŭ li ĉehavis tiun Grandduklandon.

`Ĉu vi kuniras?' li aldone demandis. `Se vi devas iri al la urbo tiam vi povas profiti mian aŭton.'

Kaj tion mi faris, nur tial ke tio estas la plej bona maniero por trairi la butikon rigardate de tiuj kvar servistinoj.

Mi restis sidante en lia veturilo ĝis li haltis antaŭ pli malgranda fromaĝbutiko kaj mem elaŭtiĝis. Se li estus veturinta al Berlino, mi estus kunirinta.

Mi dankis lin, prenis mian korbovalizon kaj eniris tramon, al hejmo.

Mia akumulatoro malpleniĝis. Mi finsangis.

XVII

Hejme tamen atendis suprizo, ĉar kiam Jan revenis de la lecionoj, li kriis ke li vendis fromaĝon.

`Tutan keston,' asertis li.

Kaj kiam mi prenis la gazeton, kvazaŭ mi aŭdis nenion, li iris al la telefono, formis numeron kaj ekkonversaciis kun unu al siaj kamaradoj. Unue li iom ŝercis angle kaj tiam mi aŭdis ke li petis sian amikon voki sian patron al la telefono.

`Kaj iomete rapide, alie morgaŭ vi ricevos aporkaton per mia maldekstra.'

Kaj iom post tio li kriis: `Paĉjo! Paĉjo!'

Li pravis.

Mi ekinterparolis kun afabla nekonato, kiu diris ke faras al si plezuron konatiĝi kun la patro de Jan kaj konfirmis ke mi povas liveri tian keston de dudek sep.

`Mi vendis keston, onklo,' kriis Jan kiam mia frato eniris.

`Bone farinta, knabo. Sed vi antaŭ ĉio studegu Grekan kaj Latinon. Pri la fromaĝo via patro ja zorgas.'

Tiun keston mi tamen do liveris, por plezurigi tiun patron de la amiko de Jan. Mi mem alportis ĝin per taksio.

Vespere Jan kaj Ida kverelis.

Li mokridas pri ŝi tial ke ŝi ankoraŭ nenion vendis. Li kantas: `fromaĝ', fromaĝ' ' laŭ la suprenirantaj tonoj de do, sol, mi, do kaj kiam ŝi fine atakas lin, tiam li ŝin tenas al distanco per siaj longaj brakoj por ne esti piedbatata. Ĝis finfine ŝi ekploras kaj konfesas ke ŝi en la lernejo ne plu kuraĝas paroli pri fromaĝo ĉar oni ŝin eknomis fromaĝkampulino.

Ankaŭ ŝi do estis provinta.

Mi sendas Jan-on en la ĝardenon kaj kisas ŝin.

XVIII

Mi nekapablas labori kaj travivas tiujn lastajn tagojn kvazaŭ en sonĝo. Ĉu mi nun vere ekmalsaniĝas?

Ĵus min vizitis tiu filo de notario Van der Zijpen, pri kiu Van Schoonbeke parolis.

Tiu estas distingiĝa junulo kiu havas proksimume dudek kvin jaron, kiu forte odoras kiel cigaredoj kaj ne povas resti starante aŭ sidante dum minuto sen piedfrapetadi danctakton.

`Sinjoro Laarmans,' parolis li, `mi scias ke vi estas amiko de Albert Van Schoonbeke, do ĝentlemano. Mi atendas vian diskretecon.'

Kion mi povus respondi al tio, precipe en animstato kiel la mia. Mi do kapjesetis.

`Mia patro komplezas fariĝi nurpermona kompaniano de via Gafpa-entrepreno. Mi kredas ke estas eble eldreni el li ducent mil kunportretetaĵojn, eble eĉ pli.'

Li dum momento haltis por prezenti al mi cigaredon, mem ekbruligis unu kaj rigardis min kvazaŭ por vidi kiel lia enkonduko impresis min

`Pluu, sinjoro,' petis mi malvarmete, ĉar kunportretetaĵoj kaj eldreni naŭzis min.

`Nu, plue ĉi tio estas tre simpla,' diris li impertinente. `Tiam mi fariĝos via kompaniano kontraŭ ĉiumonata fiksa sumo de kvarmil frankoj. Vi ankaŭ ĉiumonate prunteprenas kvarmil, tio estas komprenebla per si mem. Sed mi absolute ne havas talenton por la komerco kaj mi certe ne intencas pasigi mian vivon ĉi tie. Mi do proponas al vi ke vi donos al mi ĉiumonate nur trimil kaj mi subskribos ricevatestojn pri kvarmil, kondiĉe ke mi ne devu eniri vian oficejon, eĉ ne por akiri mian monon. Mi diros al vi kie vi povas alporti ĝin al mi. Per tiuj ducent mil ni ĉiuokaze havos sufiĉe dum du jaroj kaj kiam ili estos elspezitaj, tiam ni plu vidos. Eble ni decidos plialtigi la kapitalon. Koncerne mian profitparton, tiun vi donace ricevos. Belega propono, ĉu ne?

Mi respondis ke mi devas pripensi ĝin kaj ke mi sciigos mian decidon al li tra Van Schoonbeke.

Kiam li forestis, mi mian feste flagitan geografian karton de Belgujo sur kiu ĉirkaŭ ĉiu flageto estis desegnita la fromaĝregiono de la tie ekloĝinta agento, demurigis kaj formetis ĝin.

Ĉu ankoraŭ unufoje alskribi miajn agentojn?

Nu, nu, malaperigu tion. Estas tempo ke tiu fromaĝmizero finiĝas.

Mi havis mil foliojn da letera papero kun Gafpasurskribo. Mi detondis la nesurpresitan parton. Tiu povas bone servi al Jan kaj Ida. Kaj la alia parteto estas por la necesejo.

Post tio mi iris al la kelo.

En la kesto ankoraŭ estas dek kvin fromaĝoj kaj duona. Kontrolnombrante: unu restis ĉe la dogano kaj la Staplokompanio, dua estis dividita inter Van Schoonbeke kaj mi; sep buloj kaj duona iris al la amikoj de Van Schoonbeke, unu mi donis al tiu almozagento kaj unu al mia bofrato. Dudek sep minus dek unu kaj duona. Tio estas ĝusta. Pri mia akurateco Hornstra ne povos plendi.

Tiu duona bulo tedas min. Kial ajn tiu maljuna ulo volis mendi nur duonan bulon? Mi prenas la parton en la manon kaj restas ŝanceliĝema. Kompletajn bulojn mi povas transdoni, sed ne duonajn. Forĵeti estus domaĝa.

Mi aŭdas ke mia edzino supreniras sur la ŝtuparo, supozeble por ordigi la litojn. Mi atendas ĝis ŝi estas supere, tiam kaŝiras senbrue en la kuirejon kaj metas la rondan duonan lunon en la ŝrankon sur teleron, kun la kurbaĵo supren, kontraŭ la sekiĝado. Poste mi denove iras al la kelo, rapide renombras la Edamajn kaj najlfermas la keston. Mi martelas plejeble singarde por ne ektimigi mian edzinon. Ŝi povus pensi pri pendumado.

Jen, tio ordiĝis. Nun oficejen. Portelefonita taksio iom poste antaŭpordiĝas.

Kun la kesto tiu restaĵo de dek kvin fromaĝoj ankoraŭ pezas pli ol tridek kilogramojn. Kaj tamen mi levas de la fundo la monstron, portas ĝin sur la kelan ŝtuparon kaj tiam tra la koridoro al la strata pordo. Mi malfermas kaj la ŝoforo transprenas la keston. Li penegas por plimalproksimigi ĝin je kvar paŝoj, ĝis en sia veturo.

Mi iras surmeti mian mantelon, prenas mian ĉapelon kaj min turnas al mia kesto. Sinjorino Peeters, nia najbarino, staras malantaŭ la fenestro kaj sekvas la tutan operacon kun interesiĝego. Supere mi vidas mian edzinon aperanta malantaŭ la fenestro.

Mi deponis la keston en la patentan kelon kaj forsendis la taksion.

Mia fromaĝtestamento fariĝis.

Kio kaŭzis, tion mi ne komprenas, sed mia edzino, kiu vidis la taksion alveturanta, nenion demandis kaj mia frato ŝajnas absolute ne plu interesiĝi pri la venditaj kaj nevenditaj kvantoj. Li parolas pri siaj malsanuloj, pri miaj infanoj, pri politiko. Ĉu eble li interkonsiliĝis kun mia edzino?

Kaj tielstate Hornstra venos morgaŭ.

La valoro de la kesto de Jan kaj de tiuj dek unu buloj estas preta en mia oficejo en koverto.

Ĉu mi tamen prefere diru al mia edzino pri kio al ni morgaŭ okazos? Ne, ŝi havas sen tion jam sufiĉon de zorgoj.

Kiel ajn tiu interparolado kun Hornstra estas naŭza al mi, tamen mi komencas sopiri ĝin kiel martiro la liberigantan morton, ĉar mi imagas ke ĉiutage mia prestiĝo de edzo kaj patro plimalgrandiĝas. Sed nu, kia situacio. Jen mia edzino estas kun edzo kiu oficiale estas komizo ĉe la General Marine sed kiu ludas la rulon de Gafpaestro, sekurigita per kuracista atesto. Nervomalsanulo kiu devas sekrete kaj nevidate debiti fromaĝon, kvazaŭ tio estus krimo.

Kaj jen tiuj infanoj. Ili manifestas neniun el la okazaĵoj de ilia animo, sed mi certe scias ke ili unu inter la alia priparolas tiun senekzemplan fromaĝfantazion kiel patologian kazon. Patro devas ja esti unuparta io. Ĉu li estas urbestro, vetperisto, skribisto aŭ okaza laboristo, tio malpli gravas. Sed iu kiu komencas multjare fari sian devon, kio ajn tiu devo estas, kaj kiu tiam subite kaj nepetate ekludas opereton kiel mi kun tiu fromaĝo, ĉu tiu ankoraŭ ja estas patro?

Normala tio certe ne estas. En tia kazo ministro eksiĝas kaj malaperas el la cirko. Sed edzo kaj patro nur povas eksiĝi per sinmortigo. Kaj mia frato, kiu tiel subite kaj okulfrape haltis informi pri la irmaniero de la debitado. Tiu ekde la komenco sciis kiel ĝi iros. Kial ajn li tiam ne rifuzis doni al mi tiun ateston? Tio estus pli prudenta ol tagon post tagon kunporti specimenojn de medikamentoj kiujn neniu bezonas. Tiu kanajlo. Ŝajnas al mi ke mi aŭdas lin diskrete demandanta al mia edzino ĉu ankoraŭ ne tio finiĝis, kiel oni informiĝas pri la situacio de mortanto. Kaj ŝi respondas ke mi anticipe forprenis tiun keston el la kelo.

Timiganta sento de forlasiteco uzurpas min. Kiel ankoraŭ utilas mia familio al mi? Inter ili kaj mi ja estas tiu fromaĝmuro? Se mi ne estus bedaŭrinda liberpensulo, mi sendus preĝon. Sed ĉu mi povas nun, en mia kvindeka jaro, subite ekpreĝadi pro fromaĝdemando?

Mi subite pensas pri mia patrino. Kia bonŝanco ke ŝi ne ĉeestas tiun fromaĝkatastrofon. Iam, antaŭ ŝi disfibrigis kapokon, ŝi pagus tiujn dumil fromaĝojn por evitigi ĉi tiun suferadon al mi.

Kaj nun mi demandas min ĉu mi meritas ĉion. Kial ĝustadire mi jungis min antaŭ la fromaĝveturilo? Ĉu estas pro tio ke mi estis agitita de la deziro plibonigi la sorton de edzino kaj infanoj? Tiu estus nobla, sed tia Jesuo Kristo mi ne estas.

Ĉu estas por fari pli favoran impreson en tiuj klaĉfestoj? Ne pli, ĉar tiu malmulto de vanteco, kiun mi posedas, ne en tiuj festoj povus trovi kontenton.

Sed tiam kial mi faris ĝin? Mi sentas naŭzon pri fromaĝo. Mi neniam sopiris vendi fromaĝon. Eĉ jam aĉeto de fromaĝon malplaĉas al mi. Sed vagi kun fromaĝŝarĝo kaj petegi ĝis kristana vivanto malŝultrigis de oni tiun ŝarĝon, tion mi ne povas. Tiam prefere morta.

Tiam kial mi faris ĝin? Ĉar ĝi ne estas inkubsonĝo sed maldolĉa realeco. Mi esperis eterne entombigi la fromaĝojn en tiun patentan kelon, sed ili rompliberigis sin, fantomas antaŭ miaj okuloj, premas mian animon kaj fetoras.

Mi kredas ke ĉi ĉio okazis al mi pro tio ke mi estas tro cedema. Kiam Van Schoonbeke demandis al mi ĉu mi volas fari ĝin, mi ne kuraĝis forpuŝi lin kaj lian fromaĝon for min, kiel mi devis fari. Kaj pro tiu malkuraĝeco mi pentofaras. Mia fromaĝaflikto estas meritita.

XIX

La lasta tago komenciĝis.

Mi restis en lito ĝis la naŭa kaj duono kaj malrapide trinkante kafon mi fariĝis ĝis la deka kaj duono. Legi la gazeton mi ne povas. Mi do migras al mia oficejo kiel hundo, kiu ne scias kion fari, migras al sia ejo. Kaj subite mi ekhavas inspiraĵon.

Ĉu cetere estas ja necese ke mi akceptas Hornstra-n? Tiun malmultan monon mi povus sambone sendi perpoŝte kaj lia fromaĝo estas nedifektita en tiu kelo. Kial ne evitigi tiun embarasan scenon al mia edzino?

Je dek minutoj antaŭ la dek unua mi sidiĝas en nia saloneto apud nia strata pordo.

Eble li tute ne venos. Eblas ke li mortis. Eblas ke li daŭrigis sian vojaĝon al Parizo. Sed tiaokaze oni estus avertinta min, ĉar tiom frivolaj tiuj Holandanoj ne estas. Li venos pli malfrue, sed li venos.

Kiel ombro, tiel senbrue subite antaŭglitas belega sinjora aŭto kaj jen la sonorilo sonas.

Mi tordas mian vizaĝon, ĉar la tintado doloras min, kaj mi stariĝas.

Mi aŭdas ke mia edzino en la kuirejo metas sitelon kaj iras tra la koridoro por malfermi.

Kiam ŝi estas ne malproksima de la salona pordo, mi saltas en la koridoron kaj baras ŝian iron. Ŝi volas preteriri, sed mi forpuŝas ŝin. Tiel mi estu forpuŝinta tiun fromaĝon.

`Ne malfermu,' diris mi siblante.

Ŝi sovaĝiĝinte fikse rigardas min, kiel iu kiu senhelpe vidas mortigadon. Unuafoje, depost mi renkontis ŝin antaŭ tridek jaroj, ŝi timas.

Mi vidas nenion plu. Mi ne bezonas diri ion ĉar ŝi paliĝas kaj retirĝas en la kuirejon. Mi iras stari en angulo de l' salono, de kie mi povas klare vidi la straton. Kiu rigardas de ekstere al interne nur vidas krepuskon. Ankaŭ mia najbarino kompreneble staras en sia salono, je distanco de kelkaj paŝoj, tion mi scias.

La sonorilo nun duafoje sonas. Ĝia komandanta voĉo vibrosonas tra mia silenta domo.

Post iom da atendado mi vidas la ŝoforon aliranta al la aŭto. Li diras ion, malfermas la pordon kaj Hornstra eliras sian veturilon. Li surmetas kvadratitan vojaĝkostumon kun kuloto kaj Angla kaskedo kaj kondukas hundeton per kondukŝnuro.

Li rigardas mirigite supren mian silentan fasadon, venas al niaj fenestroj kaj provas distingi ion interne. Mi aŭdas ke li diras ion, sed mi komprenas nenion pri tio.

Jen subite estas sinjorino Peeters.

Ŝi mem venas prezenti siajn servojn, ĉar ĉe ŝi Hornstra ne sonorigis, alikaze mi tion estus aŭdinta.

Siavice ŝi premas sian buŝaĉon kontraŭ niaj fenestroj, kvazaŭ ŝi povus malkovri ion, de kio Hornstra vidis nenion. Mi tremas pro abomeno de ŝi. Kaj tamen ŝi ne meritas tion. Ĉar kion alian tiu maljuna kompatindulo povus fari, dum la tuta longa tago. Ŝi ne eliras kaj nia strato estas ŝia kinejo, ĉiufoje kun la sama filmo.

Nun sinjorino Peeters mem sonorigas. Kaj post ankoraŭ iom da gestado Hornstra havas sian monujon kaj volas donis al ŝi trinkmonon kiun ŝi pasie rifuzas. Tio evidentiĝis per la gestado.

Ŝi ne vendis sian animon al Hornstra, sed volis por propra konto scii ĉu mi nun vere ne estas hejme.

Bone farinta, sinjorino Peeters!

Se tiu duona bulo ne estas formanĝita, tiam mi sendos Ida-n por donace doni tiun al ŝi.

Nun Hornstra rampas en sian veturilon, kuntrenante sian hundeton. Li brufermas la pordon kaj la aŭto forekrapidegas same silente kiel kiam ĝi alvenis.

Mi ankoraŭ dum momento restas startanta kaj granda rezignacio plenigas mian tutan estaĵon. Estas kvazaŭ mi en lito estas subkovrata per amplena mano.

Sed mi iru kuirejen.

Mia edzino staras tie sen fari ion kaj rigardas en nian ĝardeneton.

Mi iras al ŝi kaj ĉirkaŭbrakas ŝin. Kaj kiam miaj unuaj larmoj falas sur ŝian vetersignitan vizaĝon, mi vidas ke ŝi kontraŭploras min.

Kaj subite la kuirejo estas foririnta. Estas nokto, kaj ni denove staras solaj, sen infanoj, en dezerta loko, kiel antaŭ tridek jaroj, kiam ni serĉis kvietan loketon por povi pace plori.

La fromaĝturo disfalis.

XX

El la plej profunda profundaĵo mi venas al la surfaco kaj spirante faciliĝe mi reforĝis la malnovan ĉenon ĉirkaŭ mian maleolon. Hodiaŭ mi revenis al la General Marine.

Post tia malagnosko oni sentas kulpa kaj por ne perdi simpatiojn mi, laŭcirkonstance, ludis rulon de iu kiu verdire reeklaboris tro frue.

Sed tio estis superflue. Mi laŭlitere estis sturmita kaj fraŭlino Van der Tak diris ke mi malpravas kaj ke mi prefere restu hejme. Ŝi kompreneble ne scias ke mia salajro ne pagiĝas.

`Nun jen, vi ja rimarkas ke nenio estas same bona por nervomalsanulo kiel triktrako,' diris Tuil, kun singarda puŝo en miajn lumbojn.

Ili demandis kiel mi opinias pri la sidado kun la dorso al la fenestroj, montris la novajn rulojn de sorbpapero kaj igis min rigardi Hamer-on, ĉar tiu nun surhavas okulvitrojn.

La maljuna Piet de sia lokomotivo svingsalutis min per sia kaskedo kiel frenezulo. Mi iris eksteren, kaj pasie prenis lian nigran manon, kiun ĉiam kovras lubrikoleo. Li kliniĝas el sia fera ĉevalo, skuas mian brakon tiel kiel mi iras supren kaj malsupren kaj entuziasme forŝovas sian tabakmaĉaĵo de la unu vango al la alia.

`Kaj ĉu la cigaroj estis bonaj?'

Li eĉ ne sciis kion ili donis al mi.

`Bonegaj Piet. Mi kunportos kelkajn.' Li faras honorante min tri kriegojn per sia sireno kaj bonhumore daŭrigas sian kvindek milan veturadon ĉirkaŭ la ŝipkonstruejo. Post tio mi denove okupis mian malnovan lokon kaj eklaboris.

Miaj kolegoj donas al mi nur trivialajn mendleteretojn por tajpi kaj frapetas mem la longajn konstruplanojn kiuj estas plenaj de teknikaj terminoj kaj estas iom lacigaj. De fraŭlino Van der Tak mi ricevas ĉokoladeton, ĉiufoje kiam ŝi mem prenas unu.

Strange, dum ĉiuj tiuj jaroj mi ne sciis ke en oficejo povas esti tiel intima. Kaj en tiu fromaĝo mi devis sufokiĝi, dum mi ĉi tie, inter du leteretoj, momenton povas aŭskulti internajn voĉojn.

XXI

Ankoraŭ la saman vesperon mi skribis al Hornstra, ke mi, pro sanaj motivoj, deviĝas rezigni pri lia reprezentado por Belgujo kaj la Grandduklando Luksemburgio. Mi aldonis ke lia fromaĝo estas en unu el la patentaj keloj de l' staplokompanio Bluĉapeloj kaj ke mi per poŝtmandato sendis al li la valoron de la forestantaj buloj. Per tiu letereto mi baris mian vojon, ĉar oni ne povas scii ĉu mi ne denove ekhavos fromaĝimpulson.

Post tri tagoj mi cetere eĉ ricevis kuponon de Ren Viaene, mia agento en Bruĝo, kiu al dek kvar aĉetantoj vendis tuton de kvarmil ducent kilogramoj. Ĉio estis plenigita perfekte: mendodato, nomo kaj adreso de ĉiu aĉetanto kaj nkaŭ ĉiuj aliaj kolumnoj.

Mi ne povis ne nenial serĉi lian peton en mia leterpinĉilo. Ĝi tekstis jene: `Mi do provos vendi iomete da fromaĝo. Sindone al vi Ren Viaene, Rozenhoedkaai 17, Bruĝo.' Nenio estis notita sur ĝi ĉar mi lin ne venigis pro tio ke li estis la sola Bruĝano kiu pretis doni siajn servojn. Bonespere mi estis sendinta al li dek kuponojn kiel al la dudek naŭ aliaj. Mi do neniam scios ĉu li estas maljuna aŭ juna, ŝika aŭ ĉifona, kun aŭ sen promenbastono.

Lian mendon mi transsendis al Hornstra sen iu komentario. Eble mi ja ricevos miajn kvin procentojn. Jes, la sistemo kun tiuj kuponoj bonis, tion mi sciis.

XXII

Van Schoonbeke telefonis, ja la telefonon mi konservis pro tio ke ĝi ja pagiĝis por unu jaro. Li demandis kial mi ne plu venas. Hornstra vizitis lin kaj diris ke li bedaŭras ne povi daŭrigi kun mi. Li elverŝis sian kontentecon pro tio ke li retrovis sian fromaĝon en tiel bonega kondiĉo.

Ĉu eble li pensis ke mi manĝaĉus tiujn dudek tunojn?

`Ni antverpenanoj almenaŭ kapablas konservi fromaĝon,' diris Van Schoonbeke. `Kaj ĉu vi venos merkredon?'

Mi do revenis kaj li gratulis min.

Jen ili denove sidis kune. La sama klaĉado, la samaj vizaĝoj, sed sen tiu maljuna advokato kun sia duona bulo, ĉar tiu estas mortinta. Anstataŭ lin mi vidas la junan Van der Zijpen sidanta, kiu ankoraŭ ne scias ĉu mi estas preta eldreni tiujn ducent mil kunportretetaĵojn.

Van Schoonbeke kompreneble aŭdis de mia frato ke mi reestas sur la Ŝipkonstruejo, sed li nenion diris al siaj amikoj kaj ili daŭrigas trakti min kiel Gafpaestron.

La gastiganto prezentas nin unu al la alia: `Sinjoro Van der Zijpen, sinjoro Laarmans.'

Kaj ambaŭ ni diras: `Agrabla konatiĝo.'

Post tio Van der Zijpen daŭrigas apartaĵon kun sia najbaro kiu ĉiufoje devas rideksplodi.

`Ne forgesu averti min tuj kiam vi havas sardinojn,' diras tiu viro kun siaj dentoj.

Van der Zijpen rigardas min subridante kaj demandas ĉu li notu la mendon.

XXIII

Hodiaŭ mi vizitis la tombon de mia patrino, aŭ pli ĝuste de miaj gepatroj. Ĉiujare mi venas sed nun mi plifruigas mian viziton por akceli la resaniĝadon de mia fromaĝvundo.

La aĉetado de tiuj floroj estis same malfacila kiel provizi min per mia brokanta skribotablo, ĉar la floristo havis tri specojn de krisantemoj: malgrandaj, mezgrandaj kaj tre, tre grandaj, kiel panoj tiel grandaj. Kaj kvankam mi kaŝobservis la malgrandajn, tamen li vendis al mi la grandajn, estante dek du. Li turnigis ĉirkaŭ tion neĝblankan paperon kaj tiam metis min apud la pordon kun tiu giganta kirlego kiu estas videbla de distanco de kilometroj. Kun tiu aĵo tra la urbo, tio ne eblas. Ne, vere, mi ne kapablas tion, eĉ se tombejovizito estas tiel respektinda. Tiu troigita florgarbo pli ridindigas min ol tiu gipsa Sankta Jozefo. Tian pakon da floroj neniu aĉetas, kaj oni povas vidi ke mi trompiĝis. Do en taksion.

La tombejo estas senlima afero, dividita en sennuancajn aleojn kiuj nur pro la tomboj estas distingeblaj unu de la alia kaj tiam nur per ekzercinta okulo. Ĉefaleo, tria branĉaleo al la dekstra, la dua aleeto al la maldekstra.

Ie ĉi tie ĝi estu. Mi iras pli malrapide, en la direkto al nigra fosto kiu staras pli malproksime.

Kien pro la ĉielo iris tiu tombo? Estas je la maldekstra flanko, tion mi certe scias. Familio Jacobs-De Preter. Fraŭlino Johanna Maria Vandevelde. Al nia amata filineto Gisle.

Mi ekŝvitas pro timego. Kion tiu homo pensu, ĉar mi nun vidas ke tiu fosto estas preĝanta virino. Mi vere ne povas demandi al ŝi ĉu ŝi scias kie miaj gepatroj kuŝas. Kaj kion mi faros se mi subite renkontas ĉi tie unu el miaj fratinoj? Tiu supozeble rimarkos ke mi serĉas nian tombon, ĉar kial alie mi iras ĉi tie kun tiuj floroj? Nu, se tio okazas al mi tiam mi metas ilin sur la unuan ajn tombon kaj forkuras. Aŭ mi diras, `Jen, ankaŭ vi unufoje venis?' Mi kuniras ŝin modeste kaj tiel alvenos per si mem.

Kun zumantaj oreloj mi revenas al la ĉefaleo kaj renombras. La tria al la dekstra, la dua al la maldekstra. Mi estas denove en la sama aleeto.

Tiam plue iri kvazaŭ mi devas esti al la alia fino de la tombejo. La pedunklojn de miaj krizamtemoj mi devas premi al mia brusto, alimaniere la floroj trenas preter la tero.

Mi piedfingre iras malantaŭ tiu virino kaj subite mi vidas mian tombon. Ĝi kvazaŭ saltas renkonte al mi. Jen precize apud tiu preĝanta homo. Kristaan Laarmans kaj Adela van Elst. Dank' al Dio! Miaj fratinoj nun povas veni.

Estas ĉi tie nekredeble trankvila. De tempo al tempo guto falas el senfolia arbo.

Forprenu ĉapelon. Silentu minuton.

Mi povas esti trankvila. Tiuj kiuj kuŝas ĉi tie nenion aŭdis pri mia fromaĝhistorio, alie cetere patrino venus al la Gafpa por konsoli kaj asisti min.

Mi singarde metas mian kolosan garbon sur la marmoran tablon, dum momento rigardas oblikve al la nigra figuro apud mi, faras ion similan al riverenci, resurmetas mian ĉapelon kaj retiriĝas. Pli malproksime kvin tombojn mi rigardas malantaŭen.

Mi haltas, kvazaŭ najlite al la fundo. Kion faras tiu malinda virino ĉe nia tombo? Ĉu ŝi volas ŝteli miajn krizantemojn kaj meti ilin sur sian tombon? Tio estus miriga.

Mi nun vidas ke ŝi forigas la blankan pakmaterialon kaj la brunruĝa flora superabundo aperas. Ŝi disetendas miajn krizantemojn kaj metas ilin fronte sur la ŝtona plato, tiel kiel la nomoj de patro kaj patrino restas videbla. Nun ŝi faras la krucosignon kaj komencas preĝi ĉe mia tombo.

Mi kliniĝas kaj nevidate mi kaŝiras ĝis en la ĉefaleo kaj el la tombejo.

Mian taksion mi igas halti sur la angulo de la strato, alimaniere mia edzino demandus eksplikon. Mi ja ne plu estas negocisto. Kaj tiu tombejovizito eblis facile per la tramo.

XXIV

Hejme oni neniam plu parolas pri fromaĝo. Eĉ Jan menciis neniun vorton pri la kesto kiun li tiel brile vendis kaj Ida estas muta kiel fiŝo. Eble la kompatindulo ankoraŭ ĉiam nomiĝas fromaĝkampulino en la gimnazio.

Koncerne mian edzinon, tiu zorgas ke neniu fromaĝo venu sur la tablon. Nur post monatoj ŝi antaŭmetis al mi Petit Suisse-on, tia blanka plata fromaĝo, kiu ne pli similas al Edama ol papilio al serpento.

Virtaj, karaj infanoj.

Ĉarma, amata edzino.


Antverpeno, 1933

Kelkaj uzitaj neesperantaĵoj

Proksimata elparolo de nomoj:
Adela van Elst: $[$adela van elst$]$, Anna van der Tak: $[$ana vandrtak'$]$, Bartherotte: $[$bartrot$]$, Bass Tavern: (angla) $[$bas tevrn$]$ `Baso/Perko/Tilia Basto Drinkejo,' Boorman: $[$borman$]$, Bruaene: $[$brian'$]$, Buffon: $[$bifon$]$ Delaforge: $[$dlaforĝ'$]$ de Lovendegem de Pottelsberghe: $[$d lovn degm d potlsberĥ'$]$, Dupierreux: $[$dipjerej$]$, Erfurt: $[$erfurt$]$, Fine: $[$fin$]$, Frans Laarmans: $[$frans larmans$]$, Gaffels kaj Parels: $[$gafls, parls$]$ Gaspard: $[$gaspa$]$, Gisle: $[$gizel'$]$ Hamer: $[$hamr$]$, Hellemans: $[$helmans$]$, Henri: $[$henri$]$ , Hornstra: $[$hornstra$]$, Ida: $[$ida$]$, Jacobs-De Preter: $[$jakops-dpretr$]$, Johanna Maria Vandevelde: $[$johana marija vandeveld'$]$ Jan Greshoff: $[$jan ĥreshof/greshof$]$, Jan: $[$jan$]$ Kristiaan Laarmans: $[$kristjan larmans$]$, Le soir: (franca) $[$l svar$]$ `La vespero', Lijmen/Het been: (ned.) $[$lejmn/'t ben$]$ `Insidekapti/La gambo', Michiel Meeuwissen: $[$miĥil' meŭvisn$]$ Noeninckx: $[$nuninks$]$, Oscar: $[$oskar$]$, Peeters: $[$petrs$]$, Petit Suisse: (franca) $[$pti svis$]$ `malgranda svisa', Piet; $[$pit$]$, Platen: $[$platn$]$, Ren Viaene, Rozenhoedkaai: $[$rene vian'$]$$[$rozn hudkaj$]$, Tuil: $[$Tajl$]$, Underwood: (angla) $[$andr ŭud$]$, Van der Zijpen: $[$vanderzejpn$]$, Van Schoonbeke: $[$vansĥonbek$]$, Verdussenstraat: $[$verdesnstrat$]$, Villa des Rozes: (franca) $[$vila de rozs$]$ `Vilao de la rozoj', Willem Elsschot (Alfons de Ridder): $[$vilm elsĥot$]$($[$alfons d' ridr$]$)


uzitaj neesperantaj esprimoj:
ad valorem: (latino) laŭvalore
journal parl: (franca) novaĵoj (en radio)
Heŭreka!: (greka) Mi trovis! (Arĥimedo)



novaj neologismoj:
aporkato: (anglismo, el `uppercut' $[$aprkat$]$) bokstermino, suprenpugnofrapo
biznis-: (anglismo, el `business' $[$biznis$]$) komerc-

Kelkaj vortoj de Greshoff

J. Greshoff: `Oni demandis sin kion Elsschot povus skribi post Insidekapti, se li restus en la sama atmosfero. Kaj jen, post dek jaroj li aperigis, plej neatendite, Fromaĝo-n, novan romanon el la komercistaro. En tiu nun precipe evidentiĝas la valoro de Elsschot kiel homo kaj romanverkisto: li restis sama al si mem, lojala al la leĝoj de sia naturo, kaj tamen kreis libron, kiu estas tute alia ol Insidekapti kaj preskaŭ ĉiurilate pli bona. Artisto kiel li ne ripetas sin, ĉar li, kun sia abomeno de ĉiu profesia verkado, nur devigate de neevitebla interna neceseco povas decidi eldiri. Fromaĝo denove estas la simpla rakonto pri afero kiu fariĝas tragedio, sed kiu ĉifoje okazas en tute alia nivelo. La okazaĵoj fariĝis multe pli intimaj kaj pro tio la tendeco estas pli ĝenerale homa. Ankaŭ la rakonto mem estas pli konciza ol Insidekapti kaj pro tio pli rapide kaj pli profunde enpenetras la internajn tavolojn de nia animo.'

Pri tiu ĉi dokumento (angle) ...

Fromaĝo

This document was generated using the LaTeX2HTML translator Version 2021 (Released January 1, 2021)

The command line arguments were:
latex2html -split 0 -dir unu_dosiero -address 'Michiel Meeuwissen' fromagxo.tex

The translation was initiated on 2021-05-17

Michiel Meeuwissen