XIX

La lasta tago komenciĝis.

Mi restis en lito ĝis la naŭa kaj duono kaj malrapide trinkante kafon mi fariĝis ĝis la deka kaj duono. Legi la gazeton mi ne povas. Mi do migras al mia oficejo kiel hundo, kiu ne scias kion fari, migras al sia ejo. Kaj subite mi ekhavas inspiraĵon.

Ĉu cetere estas ja necese ke mi akceptas Hornstra-n? Tiun malmultan monon mi povus sambone sendi perpoŝte kaj lia fromaĝo estas nedifektita en tiu kelo. Kial ne evitigi tiun embarasan scenon al mia edzino?

Je dek minutoj antaŭ la dek unua mi sidiĝas en nia saloneto apud nia strata pordo.

Eble li tute ne venos. Eblas ke li mortis. Eblas ke li daŭrigis sian vojaĝon al Parizo. Sed tiaokaze oni estus avertinta min, ĉar tiom frivolaj tiuj Holandanoj ne estas. Li venos pli malfrue, sed li venos.

Kiel ombro, tiel senbrue subite antaŭglitas belega sinjora aŭto kaj jen la sonorilo sonas.

Mi tordas mian vizaĝon, ĉar la tintado doloras min, kaj mi stariĝas.

Mi aŭdas ke mia edzino en la kuirejo metas sitelon kaj iras tra la koridoro por malfermi.

Kiam ŝi estas ne malproksima de la salona pordo, mi saltas en la koridoron kaj baras ŝian iron. Ŝi volas preteriri, sed mi forpuŝas ŝin. Tiel mi estu forpuŝinta tiun fromaĝon.

`Ne malfermu,' diris mi siblante.

Ŝi sovaĝiĝinte fikse rigardas min, kiel iu kiu senhelpe vidas mortigadon. Unuafoje, depost mi renkontis ŝin antaŭ tridek jaroj, ŝi timas.

Mi vidas nenion plu. Mi ne bezonas diri ion ĉar ŝi paliĝas kaj retirĝas en la kuirejon. Mi iras stari en angulo de l' salono, de kie mi povas klare vidi la straton. Kiu rigardas de ekstere al interne nur vidas krepuskon. Ankaŭ mia najbarino kompreneble staras en sia salono, je distanco de kelkaj paŝoj, tion mi scias.

La sonorilo nun duafoje sonas. Ĝia komandanta voĉo vibrosonas tra mia silenta domo.

Post iom da atendado mi vidas la ŝoforon aliranta al la aŭto. Li diras ion, malfermas la pordon kaj Hornstra eliras sian veturilon. Li surmetas kvadratitan vojaĝkostumon kun kuloto kaj Angla kaskedo kaj kondukas hundeton per kondukŝnuro.

Li rigardas mirigite supren mian silentan fasadon, venas al niaj fenestroj kaj provas distingi ion interne. Mi aŭdas ke li diras ion, sed mi komprenas nenion pri tio.

Jen subite estas sinjorino Peeters.

Ŝi mem venas prezenti siajn servojn, ĉar ĉe ŝi Hornstra ne sonorigis, alikaze mi tion estus aŭdinta.

Siavice ŝi premas sian buŝaĉon kontraŭ niaj fenestroj, kvazaŭ ŝi povus malkovri ion, de kio Hornstra vidis nenion. Mi tremas pro abomeno de ŝi. Kaj tamen ŝi ne meritas tion. Ĉar kion alian tiu maljuna kompatindulo povus fari, dum la tuta longa tago. Ŝi ne eliras kaj nia strato estas ŝia kinejo, ĉiufoje kun la sama filmo.

Nun sinjorino Peeters mem sonorigas. Kaj post ankoraŭ iom da gestado Hornstra havas sian monujon kaj volas donis al ŝi trinkmonon kiun ŝi pasie rifuzas. Tio evidentiĝis per la gestado.

Ŝi ne vendis sian animon al Hornstra, sed volis por propra konto scii ĉu mi nun vere ne estas hejme.

Bone farinta, sinjorino Peeters!

Se tiu duona bulo ne estas formanĝita, tiam mi sendos Ida-n por donace doni tiun al ŝi.

Nun Hornstra rampas en sian veturilon, kuntrenante sian hundeton. Li brufermas la pordon kaj la aŭto forekrapidegas same silente kiel kiam ĝi alvenis.

Mi ankoraŭ dum momento restas startanta kaj granda rezignacio plenigas mian tutan estaĵon. Estas kvazaŭ mi en lito estas subkovrata per amplena mano.

Sed mi iru kuirejen.

Mia edzino staras tie sen fari ion kaj rigardas en nian ĝardeneton.

Mi iras al ŝi kaj ĉirkaŭbrakas ŝin. Kaj kiam miaj unuaj larmoj falas sur ŝian vetersignitan vizaĝon, mi vidas ke ŝi kontraŭploras min.

Kaj subite la kuirejo estas foririnta. Estas nokto, kaj ni denove staras solaj, sen infanoj, en dezerta loko, kiel antaŭ tridek jaroj, kiam ni serĉis kvietan loketon por povi pace plori.

La fromaĝturo disfalis.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>