XVIII

Mi nekapablas labori kaj travivas tiujn lastajn tagojn kvazaŭ en sonĝo. Ĉu mi nun vere ekmalsaniĝas?

Ĵus min vizitis tiu filo de notario Van der Zijpen, pri kiu Van Schoonbeke parolis.

Tiu estas distingiĝa junulo kiu havas proksimume dudek kvin jaron, kiu forte odoras kiel cigaredoj kaj ne povas resti starante aŭ sidante dum minuto sen piedfrapetadi danctakton.

`Sinjoro Laarmans,' parolis li, `mi scias ke vi estas amiko de Albert Van Schoonbeke, do ĝentlemano. Mi atendas vian diskretecon.'

Kion mi povus respondi al tio, precipe en animstato kiel la mia. Mi do kapjesetis.

`Mia patro komplezas fariĝi nurpermona kompaniano de via Gafpa-entrepreno. Mi kredas ke estas eble eldreni el li ducent mil kunportretetaĵojn, eble eĉ pli.'

Li dum momento haltis por prezenti al mi cigaredon, mem ekbruligis unu kaj rigardis min kvazaŭ por vidi kiel lia enkonduko impresis min

`Pluu, sinjoro,' petis mi malvarmete, ĉar kunportretetaĵoj kaj eldreni naŭzis min.

`Nu, plue ĉi tio estas tre simpla,' diris li impertinente. `Tiam mi fariĝos via kompaniano kontraŭ ĉiumonata fiksa sumo de kvarmil frankoj. Vi ankaŭ ĉiumonate prunteprenas kvarmil, tio estas komprenebla per si mem. Sed mi absolute ne havas talenton por la komerco kaj mi certe ne intencas pasigi mian vivon ĉi tie. Mi do proponas al vi ke vi donos al mi ĉiumonate nur trimil kaj mi subskribos ricevatestojn pri kvarmil, kondiĉe ke mi ne devu eniri vian oficejon, eĉ ne por akiri mian monon. Mi diros al vi kie vi povas alporti ĝin al mi. Per tiuj ducent mil ni ĉiuokaze havos sufiĉe dum du jaroj kaj kiam ili estos elspezitaj, tiam ni plu vidos. Eble ni decidos plialtigi la kapitalon. Koncerne mian profitparton, tiun vi donace ricevos. Belega propono, ĉu ne?

Mi respondis ke mi devas pripensi ĝin kaj ke mi sciigos mian decidon al li tra Van Schoonbeke.

Kiam li forestis, mi mian feste flagitan geografian karton de Belgujo sur kiu ĉirkaŭ ĉiu flageto estis desegnita la fromaĝregiono de la tie ekloĝinta agento, demurigis kaj formetis ĝin.

Ĉu ankoraŭ unufoje alskribi miajn agentojn?

Nu, nu, malaperigu tion. Estas tempo ke tiu fromaĝmizero finiĝas.

Mi havis mil foliojn da letera papero kun Gafpasurskribo. Mi detondis la nesurpresitan parton. Tiu povas bone servi al Jan kaj Ida. Kaj la alia parteto estas por la necesejo.

Post tio mi iris al la kelo.

En la kesto ankoraŭ estas dek kvin fromaĝoj kaj duona. Kontrolnombrante: unu restis ĉe la dogano kaj la Staplokompanio, dua estis dividita inter Van Schoonbeke kaj mi; sep buloj kaj duona iris al la amikoj de Van Schoonbeke, unu mi donis al tiu almozagento kaj unu al mia bofrato. Dudek sep minus dek unu kaj duona. Tio estas ĝusta. Pri mia akurateco Hornstra ne povos plendi.

Tiu duona bulo tedas min. Kial ajn tiu maljuna ulo volis mendi nur duonan bulon? Mi prenas la parton en la manon kaj restas ŝanceliĝema. Kompletajn bulojn mi povas transdoni, sed ne duonajn. Forĵeti estus domaĝa.

Mi aŭdas ke mia edzino supreniras sur la ŝtuparo, supozeble por ordigi la litojn. Mi atendas ĝis ŝi estas supere, tiam kaŝiras senbrue en la kuirejon kaj metas la rondan duonan lunon en la ŝrankon sur teleron, kun la kurbaĵo supren, kontraŭ la sekiĝado. Poste mi denove iras al la kelo, rapide renombras la Edamajn kaj najlfermas la keston. Mi martelas plejeble singarde por ne ektimigi mian edzinon. Ŝi povus pensi pri pendumado.

Jen, tio ordiĝis. Nun oficejen. Portelefonita taksio iom poste antaŭpordiĝas.

Kun la kesto tiu restaĵo de dek kvin fromaĝoj ankoraŭ pezas pli ol tridek kilogramojn. Kaj tamen mi levas de la fundo la monstron, portas ĝin sur la kelan ŝtuparon kaj tiam tra la koridoro al la strata pordo. Mi malfermas kaj la ŝoforo transprenas la keston. Li penegas por plimalproksimigi ĝin je kvar paŝoj, ĝis en sia veturo.

Mi iras surmeti mian mantelon, prenas mian ĉapelon kaj min turnas al mia kesto. Sinjorino Peeters, nia najbarino, staras malantaŭ la fenestro kaj sekvas la tutan operacon kun interesiĝego. Supere mi vidas mian edzinon aperanta malantaŭ la fenestro.

Mi deponis la keston en la patentan kelon kaj forsendis la taksion.

Mia fromaĝtestamento fariĝis.

Kio kaŭzis, tion mi ne komprenas, sed mia edzino, kiu vidis la taksion alveturanta, nenion demandis kaj mia frato ŝajnas absolute ne plu interesiĝi pri la venditaj kaj nevenditaj kvantoj. Li parolas pri siaj malsanuloj, pri miaj infanoj, pri politiko. Ĉu eble li interkonsiliĝis kun mia edzino?

Kaj tielstate Hornstra venos morgaŭ.

La valoro de la kesto de Jan kaj de tiuj dek unu buloj estas preta en mia oficejo en koverto.

Ĉu mi tamen prefere diru al mia edzino pri kio al ni morgaŭ okazos? Ne, ŝi havas sen tion jam sufiĉon de zorgoj.

Kiel ajn tiu interparolado kun Hornstra estas naŭza al mi, tamen mi komencas sopiri ĝin kiel martiro la liberigantan morton, ĉar mi imagas ke ĉiutage mia prestiĝo de edzo kaj patro plimalgrandiĝas. Sed nu, kia situacio. Jen mia edzino estas kun edzo kiu oficiale estas komizo ĉe la General Marine sed kiu ludas la rulon de Gafpaestro, sekurigita per kuracista atesto. Nervomalsanulo kiu devas sekrete kaj nevidate debiti fromaĝon, kvazaŭ tio estus krimo.

Kaj jen tiuj infanoj. Ili manifestas neniun el la okazaĵoj de ilia animo, sed mi certe scias ke ili unu inter la alia priparolas tiun senekzemplan fromaĝfantazion kiel patologian kazon. Patro devas ja esti unuparta io. Ĉu li estas urbestro, vetperisto, skribisto aŭ okaza laboristo, tio malpli gravas. Sed iu kiu komencas multjare fari sian devon, kio ajn tiu devo estas, kaj kiu tiam subite kaj nepetate ekludas opereton kiel mi kun tiu fromaĝo, ĉu tiu ankoraŭ ja estas patro?

Normala tio certe ne estas. En tia kazo ministro eksiĝas kaj malaperas el la cirko. Sed edzo kaj patro nur povas eksiĝi per sinmortigo. Kaj mia frato, kiu tiel subite kaj okulfrape haltis informi pri la irmaniero de la debitado. Tiu ekde la komenco sciis kiel ĝi iros. Kial ajn li tiam ne rifuzis doni al mi tiun ateston? Tio estus pli prudenta ol tagon post tagon kunporti specimenojn de medikamentoj kiujn neniu bezonas. Tiu kanajlo. Ŝajnas al mi ke mi aŭdas lin diskrete demandanta al mia edzino ĉu ankoraŭ ne tio finiĝis, kiel oni informiĝas pri la situacio de mortanto. Kaj ŝi respondas ke mi anticipe forprenis tiun keston el la kelo.

Timiganta sento de forlasiteco uzurpas min. Kiel ankoraŭ utilas mia familio al mi? Inter ili kaj mi ja estas tiu fromaĝmuro? Se mi ne estus bedaŭrinda liberpensulo, mi sendus preĝon. Sed ĉu mi povas nun, en mia kvindeka jaro, subite ekpreĝadi pro fromaĝdemando?

Mi subite pensas pri mia patrino. Kia bonŝanco ke ŝi ne ĉeestas tiun fromaĝkatastrofon. Iam, antaŭ ŝi disfibrigis kapokon, ŝi pagus tiujn dumil fromaĝojn por evitigi ĉi tiun suferadon al mi.

Kaj nun mi demandas min ĉu mi meritas ĉion. Kial ĝustadire mi jungis min antaŭ la fromaĝveturilo? Ĉu estas pro tio ke mi estis agitita de la deziro plibonigi la sorton de edzino kaj infanoj? Tiu estus nobla, sed tia Jesuo Kristo mi ne estas.

Ĉu estas por fari pli favoran impreson en tiuj klaĉfestoj? Ne pli, ĉar tiu malmulto de vanteco, kiun mi posedas, ne en tiuj festoj povus trovi kontenton.

Sed tiam kial mi faris ĝin? Mi sentas naŭzon pri fromaĝo. Mi neniam sopiris vendi fromaĝon. Eĉ jam aĉeto de fromaĝon malplaĉas al mi. Sed vagi kun fromaĝŝarĝo kaj petegi ĝis kristana vivanto malŝultrigis de oni tiun ŝarĝon, tion mi ne povas. Tiam prefere morta.

Tiam kial mi faris ĝin? Ĉar ĝi ne estas inkubsonĝo sed maldolĉa realeco. Mi esperis eterne entombigi la fromaĝojn en tiun patentan kelon, sed ili rompliberigis sin, fantomas antaŭ miaj okuloj, premas mian animon kaj fetoras.

Mi kredas ke ĉi ĉio okazis al mi pro tio ke mi estas tro cedema. Kiam Van Schoonbeke demandis al mi ĉu mi volas fari ĝin, mi ne kuraĝis forpuŝi lin kaj lian fromaĝon for min, kiel mi devis fari. Kaj pro tiu malkuraĝeco mi pentofaras. Mia fromaĝaflikto estas meritita.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>