XII

Mi la tutan semajnon okupite serĉis brokantan skribotablon kaj saman skribmaŝinon. Kaj mi vin asertas ke irado de brokantejo al brokantejo en la malnova urbo ne estas plezura laboro.

Ordinare estas tiel plena ke mi de sur la strato tute ne povas distingi ĉu ili havas en stoko tion kion mi serĉas kaj mi do estas devigata eniri por demandi. Mi ne timetas tiun malgrandan penon, sed mi ne kuraĝas forlasi butikon sen esti aĉetinta ion, kaj ne kafejon sen esti trinkinta ion.

Tiel mi aĉetis en la komenco karafon, poŝtranĉilon kaj gipsan Sanktan Jozefon. La tranĉilo utilas al mi, kvankam mi iomete sentas naŭzon pro ĝi, kaj la karafon mi kunportis al hejmo, kie ĝi kaŭzis sensacion. La Sankt-Jozefan statuon mi metis kelkajn stratojn poste, kiam neniu spektis, sur fenestrobreton kaj post tio mi forkuris. Ĉar post tiu karafo mi ĵuris ke mi nenion kunportos al hejmo kaj mi ja ne povis resti sencele promenanta kun tiu gipsa statuo.

Nun tamen mi restas staranta en la butika pordo kaj demandas de el tie ĉu ili havas aĉeteblajn skribotablon kaj skribmaŝinon. Tiel longe kiel mi tenas la pordanson mi ĝustedire ne staras en la butiko kaj do havas neniun moralan devon, ĉar min tedas tiu aĉetado. Sed se la pordo ne estas ferma, la sonorilo tintadas kaj se tio daŭras tro longe, oni staras tie simile al ŝtelisto kiu pripensas ĉu li profitos la okazon aŭ ne.

Ĉe tio aldoniĝis ke mi neniam tute trankvile iras tra la urbo. Hamer ja havas mian ateston, sed iu kiu estas grave malsana restas hejme kaj ne iras de butiko al butiko. Mi ĉiam timas renkonti homojn de la General Marine, ĉar mi ne scias kiel vera nervomalsanulo agas. Se mi faligus min tiam ili ekakvumus mian vizaĝon, igus min snufi volatilaĵon aŭ kondukus min al kuracisto aŭ apotekisto, kiu deklarus ke mi hipokritas. Ne, tion mi rifuzas. Estus pli bone ke ili min ne vidu. Do mi bone ĉirkaŭrigardas kaj tenas min preta por subite returni aŭ eniri branĉostraton. Konsiderante ĉion, estas dezirinde ke mia tuta foresto estu findecidita sen tro multe da pribabilado.

Mi cetere ja volus scii kiel marŝis la aliaj sur la Ŝipkonstruejo.

Estas nun kvarono post la naŭa. Mi scias ke miaj kvar kunkorespondistoj nun staras kun siaj suraj kontraŭ la tubo de la hejtado, ĉiu antaŭ sia tajpmaŝino, kiel kanonistoj antaŭ sia artilerio. Unu el la kvar rakontas ŝercaĵon. Jes, tiu unua duona horo estis plezuriga. Hamer malfermis sian ĉeflibron sen unue varmigi sin kaj la fraŭlino de la telefono delikate tuŝetas siajn blondajn harojn, kiuj ĵus antaŭ mia foriro estis ondoformigitaj. La knarado de la pneŭmatikaj nitmarteloj penetras de sur la ŝipkonstruejo ĝis en nia ĉambrego kaj ekstere antaŭ la fenestroj nia multokupita nana lokomotivo preterveturas. Ni turnas po kapon kaj tra la fenestro ni salutas la maljunan Piet kun lia blua kitelo kaj naztuko ĉirkaŭ la kolo, kiu ĝin kondukas tiel trankvile kiel fiakristo sian maljunan ĉevalaĉon. Kiel retrosaluton li momenton funkciigas la vaporfajfilegon. Kaj tie malproksimume nia alta fumtubo flugetigadas sian nigran rubandon.

Tiel ili tie nun staras, tiuj stultuloj, dum mi estas faranta trabati al mi vojon tra la praarbaro de la biznismondo.

Kiu serĉas, tiu trovas, tion mi spertis ĵus.

Ĉar fine mi malkovris taŭgan skribotablon, kun nur kelkaj malgrandaj tinetruoj en la verda tapiŝo. Ĝi kostas tricent frankojn kaj kvankam ĝi ne estas nova, tamen ĝi servos same bone kiel iu de dumil. Mia edzino do pravis. Sed per tio denove unu tuta semajno perdiĝis kaj mia fromaĝo senpacience atendas la malfermon de la kelo.

La problemo pri la skribmaŝino ankaŭ estas findecidita. Mi malkovris ke oni tiujn povas lui kaj morgaŭ unu staros hejme kiun mi bone konas, nome ĝemela maŝino de la Underwood per kiu mi gajnis mian vivpanon dum tridek jaroj.

Je la antaŭa merkredo la vendociklo komenciĝas, estante ĉe Van Schoonbeke, kiu mem ŝatas, ke marŝas tiel bone.

Kiam ĉiuj liaj amikoj sidis sur sia loko li malfermis ŝrankon kaj metis la restaĵon de la duona Edama sur la tablon. Mi vidis ke li mem jam estis manĝinta grandan parton.

`Unu el la specialaĵoj de nia amiko Laarmans,' prezentis li.

`Pardonu, de la Gafpa,' diris tiu maljuna advokato. `Ĉu gustumado estas permesata?'

Kaj tuj li detranĉis pecon kaj transdonis la teleron.

Mi opiniis ke estas afabla de tiu viro ke li ne toleras mankojn pri la Gafpa. Kiam ĉio marŝas, li donace ricevos Edaman.

Iom post tio la tuta orkestro estis maĉanta kaj mi certe kredas ke neniam ia fromaĝspeco estis honorata per tiom da entuziasmo kiel ĉi tiu krema Edama fromaĝo. De el ĉiuj flankoj estis kriata bongustega, belega, kolosa kaj tiu ŝikulo demandis al Van Schoonbeke kie tiu fromaĝo estas havebla.

Do tiel granda mia prestiĝo jam estis ke ili eĉ ne plu al mi kuraĝas demandi.

`La parolon havas sinjoro Laarmans,' deklaris mia amiko, dum li denove enbuŝigis pecon.

`Kompreneble,' diris alia, `Nur sinjoro Laarmans mem povas informi nin.'

`Ĉu vi vere pensas ke sinjoro Laarmans persone sin okupas pri tiaj bagatelaĵoj,' diris la maljuna sinjoro. `Tion oni povas kompreni. Se mi volas havi tiun fromaĝon, mi do ja telefonos la Gafpa-n.'

`Kaj vi diros ke ili liveru kvindek gramojn ĉe vi hejme,' kompletigis lia najbaro.

Mi nun deklaris preterfluge ke la Gafpa nur vendas po dek du kestoj de dudek sep buloj, sed ke mi malgraŭ tio komplezas liveri detale al ili ĉi tiun kreman por la prezo de la pogranda komerco.

`Trioblan sorĉinfluon por nia amiko Laarmans,' kriis la maljuna. Kaj li malplenigis sian glason jam denove.

Ili nun mian nomon ja konas.

Mi tiam prenis mian novan fontoplumon kaj notis la mendojn. Ĉiu havos bulon de du kiloj. Tiu maljuna sinjoro demandis, dum la forirado, kiam ni kune surmetis nian palton, ĉu esceptokaze li povas ekhavi duonan bulon, ĉar li loĝas sola kun lia fratino kaj servistino. Kaj tion mi do promesis, por tio ke li estis la unua kiu pensis pri la Gafpa.

Unu demandis kiuj estas la aliaj specialaĵoj de la Gafpa.

`Ĉu vi certe ne volas kredigi ke la Gafpa vendas nenion escepte fromaĝon? Nu, nu, ne ŝercu.'

Mi konfesis ke fromaĝo estas nur flankafero, sed diris ke la aliaj artikloj nun nur povas esti liverataj al butikoj.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>