Kiam mi venis hejme la kesto staris jam en mia oficejo. Peza kesto kun dudek ses fromaĝoj, ĉiu de du kilogramoj, plus la pakumo. Kune sesdek kilogramoj.
Kial li ne estis portinta tiun keston al la kelo? Ĉi tie ĝi ĝenas kaj tiu fromaĝodoro jam penetras tra la tabuloj. Mi provis transloki ĝin, sed tio ne estis ebla.
Tiam do prenis rompilon.
Kaj post tio mi ekmarteladis tiel ke la domo vibrosonis per tio kaj ke mia edzino supreniris por vidi ĉu ŝi povus helpi. Ŝi rakontis ke sinjorino Peeters, kiu loĝas apud ni kaj estas galfebrulo, staris en la pordo elrigardi ĝis la kesto estis interne kaj la viro de l' Staplokompanio kun sia ĉareto estis irinta el la strato. Mi diris, ke rilate al mi sinjorino Peeters povas tuj krevi kaj ripozinte iomete, mi sukcesis malligi tabulon. En kio estas la patento mi ne scias, sed estas certe fortikaj kestoj. Cetere estis bagatelo, ĉar post lasta klopodo ili aperis. Fromaĝo post fromaĝo pakita en staniolo, similis al grandaj paskaj ovoj. Mi mem estis vidinta ilin ĉe l' Staplokompanio, sed tamen ĝi min atentokaptis.
La fromaĝromano fariĝis realeco.
Mi deklaris decideme ke ili iru en la kelon kaj pri tio mia edzino min pravigas, ĉar fromaĝo sekiĝas.
Ŝi vokis Jan-on kaj Ida-n kaj kvarope ni malsupreniris la ŝtuparon, ĉiu kun du fromaĝoj en la brakoj, tiel ke per tri vojaĝoj ni pretiĝis pri la transportado. La du lastajn bulojn irprenis la infanoj. La grandan malplenan keston mi mem volis malsuprenigi, sed Jan, kiu eniras sian dek-sesan jaron kaj estas sportema, ĝin prenis el miaj manoj, metis ĝin sur sian kapon kaj tiel portis ĝin al la kelo. Dumvoje li multefoje maltenis siajn manojn, kiel ekvilibristo.
Malsupre mia edzino metis la dudek ses Edamajn ree en ĝin kaj mi ilin subkovris per meti la tabulojn de la kovrilo libere super ĝin.
`Kaj nun do vi unufoje gustumu la fromaĝon,' mi diris, ĉar mi definitive estis estriginta min.
Post tio Jan ektenis unu el tiuj arĝentaj buloj, ĵetis ĝin en la altecon, ruligis ĝin de el sia mano al sia mentono kaj nur tiam donis ĝin al mia edzino kiam li ekrimarkis mian rigardon. Ida, kiu ankaŭ volas kontribui la sian, senigis de ĝi ĝian arĝentan veston kaj tiam efektive aperis ruĝa fromaĝo tiel ke mi ilin konis de l' infanaĝo kaj tiel ke ili ĉie en la urbo estas haveblaj.
Post kiam ni estis rigardinta ĝin momenton, mi bronzofrunte komandis tratranĉi ĝin en du egalajn partojn.
Unue mia edzino provis, tiam Ida ĝisigis la tranĉilon ĝis en la duono kaj Jan faris la reston.
Mia edzino unue flaris ĝin, tiam detranĉis tranĉaĵon, gustumis kaj donis parton al ambaŭ infanoj. Mi mem oficistagis.
`Ĉu vi ne gustumu,' demandis finfine mia edzino, kiu jam estis glutinta kelkfoje. `Ĝi estas vere bongusta.'
Mi ne ŝatas fromaĝon, sed kion alian mi povis fari? Ĉu mi ne devas ekzempliĝi estonte? Ĉu mi ne devas iri antaŭe en la armeo de la fromaĝmanĝantoj? Mi do enigis pecon kaj tiam mia frato sonorigis.
Li metis sian biciklon en la koridoro, kiel li faris ĉiutage, kaj post tio lia gajhumora paŝado vibrosonis tra la domo.
`Ĉu ne malhelpon?' li demandis, kiam li jam estis en la kuirejo. `Ĉu tio do estas via fromaĝo, virego?'
Kaj sen ceremonio li detranĉis parton kaj mordegis.
Mi sekvis la impreson sur liaj viglaj trajtoj. Unue li kuntiris la brovojn, kvazaŭ li gustumis ion suspektan kaj rigardis mian edzinon, kiu ankoraŭ lekis siajn lipojn.
`Belega!' subite deklaris li. `Neniam en mia vivo mi gustumis tian bongustegan fromaĝon.'
Se tio veras mi povas trankvili, ĉar li havas sesdek du jarojn kaj ĉiam manĝis fromaĝon.
Mi deziras ke mia oficejo estu aranĝita.
`Kaj ĉu vi jam vendis multe?' informiĝis li. Kaj li ree detranĉis parton.
Mi diris, ke mi nur komencos, kiam mia organizado estas perfekta.
`Tiuokaze hastu do pri tiu organizado,' konsilis li. `Ĉar se tiuj dudek tunoj intenciĝas kiel specimeno, tiam tiuj homoj eble atendas ke vi ĉiusemajne vendas proksimume dek tunojn. Ne forgesu ke vi estas agento por la tuta lando. Kaj ankaŭ la Grandduklandon vi havas. Se mi estus en via situacio, mi kolektas mian kuraĝon kaj tuj iras.
Kaj tuj li estis elirinta, lasinte min sola kun mia edzino kaj infanoj, kaj kun tiu fromaĝo.
Vespere mi iris al Van Schoonbeke por tie tajpi leteron al Hornstra, sur papero de Gafpa, ĉar mi ankoraŭ ne havas skribmaŝinon kaj mi do devas sciigi pri la bona ricevo de lia sendaĵo. Mi uzis la okazon por kunporti duonan Edaman por Van Schoonbeke, ĉar li estas tre sentiva pri afablaĵoj. Gustuminte, li ja denove gratulis min kaj diris ke li konservos mian fromaĝon por prezenti ĝin al siaj amikoj ĉe la plej proksima festo. Se mi konsentas li zorgos ke mi estos kandidato ĉe la venonta elekto de prezidanto de la Sindikato de la Belgaj Fromaĝkomercistoj. Kaj nun eklaboru.
Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>