Nun mi komprenas ĉion pri tiuj ĉapeloj. Mi donos platon da ĉokolado al ŝi.
Mi demandis returne kiel ili kutime faras pri Edamaj.
`Transporti al la aĉetantoj, sinjoro. Diru do al ni la adresojn.'
Mi nun diris ke tiuj ĉi dudek tunoj ankoraŭ ne estas venditaj.
`Tiukaze ni povas ilin enmagazenigi en niajn patentajn kelojn,' oni respondis al mi.
Telefonante, oni povas malfacile pripensi, mi opinias. Iras tro rapide por mi. Kaj konsulti mian edzinon, tion mi ne volis fari. Mi opinias ke estas normale ke mi donas al ŝi decidpovon koncerne la retapetadon de mia oficejo, sed se temas pri la sorto de la fromaĝo mem, tiam mi estru. Ĉu mi ne estas la Gafpa?
`Eble estas plej bone se vi venas momenton ĉe nin al oficejo,' nun estis konsilata.
Tiu patra invito efikis incitante miajn nervojn ĉar estis kvazaŭ ili min, kun miaj fromaĝoj, ekgardis. Kaj mi bezonas nenies protektadon, ne pli ol mi bezonas tiun notariidon kun ĉiu lia mono.
Malgraŭ tio mi akceptis la proponon, ne nur ĉar tiel la telefonado finiĝas, sed ankaŭ ĉar mi opinias ke mi al miaj fromaĝoj, ĉe ilia alveno en Antverpeno, kvazaŭ iru renkonte. Ĉi tiu unua sendaĵo estas la antaŭgvardio de armeo, kun kiu mi persone konatiĝu. Kaj mi ne volus, ke poste Hornstra sciiĝu ke liaj Edamaj, elfaris sian unuan etapon nevekante interesiĝon de iu ajn.
Antaŭ mi alvenis al la staplokompanio Bluĉapeloj, la afero pri miaj fromaĝoj jam decidiĝis, ĉar ĉiutage mi fariĝas pli decidema.
Ili eniru en la kelon. Kion alian mi povas fari?
Mi supozas ke Van Schoonbeke ne sciigis al Hornstra ke mi estis skribisto ĉe la General Marine kaj ke sekve mi ne nur devas min tute orienti pri la fromaĝfako, sed ankaŭ unue devas aranĝi mian oficejon. Ĉiaokaze mi ankoraŭ ne povis okupiĝi pri la vera vendo. Mi eĉ ankoraŭ ne trovis skribotablon kaj ankaŭ ne skribmaŝinon.
Tio denove estas la kulpo de mia edzino, kiu asertas ke mi povas aĉeti por kelkaj centoj da frankoj brokantan skribotablon. En la butikoj pri kontormebloj tia skribotablo kostas proksimume dumil frankojn, sed tiam oni havas ĝin hejme samposttagmeze kaj la afero estas finita. Kaj mi opinias ke tia aĉeto ne rajtas okupi pli ol duonan horon, ĉar la tempo ne haltas kaj tagoj fariĝas semajnoj. Kaj ankaŭ la debitado de la fromaĝo devas ekhavi vicon.
Do en la kelon.
Sed se tiuj homoj de la staplokompanio Bluĉapeloj eble pensis ke ilia nomo `patentaj keloj' impresis min, tiam ili tute malpravas. Nu, nu. Per tio mi ne lasas hoki min, sinjoroj!
Mi volas vidi tiujn kelojn per propraj okuloj. Mi volas konviki min ke mia fromaĝo tie povos ripozi sekure, freŝe kaj neĝenate, libera de pluvo kaj ratoj, kvazaŭ en familia tombo.
Mi do inspektis iliajn kelojn kaj mi devas konfesi ke ili estas kiaj ili estu. Ili estas volbitaj, la planko estas seka kaj la muroj ne sonis kiam mi frapis ilin per bastono.
El ĉi tiuj mia fromaĝo ne eskapos, pri tio mi povas esti trankvila. Kaj pli da fromaĝo restadis en ĝi, tion mi ja povas flari. Se Hornstra vidus tiun kelon, tiam li gratulus min.
Miaj dudek tunoj estis sur kvar ŝarĝveturiloj sur ilia korto, ĉar ili estis ankoraŭ rapide elvagoniginta la fromaĝon hieraŭ vespere, alimaniere la fervojo enkontigus lumonon. Kaj tiel mi ankoraŭ povas ĉeesti la enmagazenigadon en mian fajreltenan ĉambron. Mi staradis meze en la kelo, kiel konduklerneja inspektoro kaj atentis ĉion ĝis la lasta kesto estis alportita.
La specimena sendaĵo de Hornstra konsistas el dekmil fromaĝoj, ĉiu de proksimume du kilogramoj, enpakitaj en tricent sepdek patentitaj kestoj. `Plej ofte Edama estas sendata nepakite,' diris la viro, `sed ĉi tio estas bonega krema fromaĝo, kiu valoras esti pakata.' La lasta kesto estis perforte malfermita. `De la dogano,' diris la viro de l' Staplokompanio. Kaj tiu unu el miaj fromaĝoj tratranĉis en du egalajn partojn. Unu duono mankis kaj mi demandis kie tiu estas.
Post tio tiu viro demandis siavice ĉu mi antaŭe havis okupojn en la haveno. Li havis impreson ke mi estas tute nova en la fako, alimaniere mi do scius ke pri la dogano estas afero de doni kaj preni.
`Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke ili rajtis rompmalfermi tiujn tricent sepdek kestojn unu post la alia? Ni povus esti insistintaj ke la dogano kompensis la valoron de tiu tratranĉita bulo, sinjoro, sed mi donacis la duonon al la limgardistoj kaj per tio ŝparis al Hornstra tri mil frankojn da imposto, sinjoro, ĉar la fromaĝo estis deklarita kiel duone krema, dum ĝi ja estas krema, kiu estas taksata pli alta. Ĉu vi komprenas, sinjoro?'
Tiu redirado de 'sinjoro' estis iom minaca.
Post tio li demandis al mi ĉu li povas transdoni unu keston al mia hejmo, ĉar mi supozeble bezonas specimenojn.
Mi sentis ke ja estas pli bone ne kun tiuj homoj de l' staplokompanio Bluĉapeloj ekdisputi kaj aprobis la liveradon de tiu kesto, kvankam mi ne tiom tuje bezonas specimojn. Ĉar unue mia oficejo devas esti perfekte aranĝita. Kaj post tio mi ekvendados.
Doninte al tiu viro la restaĵon de la bulo plus malavaran trinkmonon, ĉar nenio, mi opinias, estas tiel agrabla kiel la vido de radianta vizaĝo, mi ankoraŭ unufoje rekomendis miajn fromaĝojn kaj post tio la pordego estis fermita, pordego kiel de kastelo tempe de la krucmilitiroj.
Mi povas hejmeniri trankvile. El tio miaj Edamaj ne venos, almenaŭ ne perforte. Ili restos ĉi tie ĝis ilia resurekta tago, kiam ili estos eligitaj triomfe por paradi antaŭ montrofenestroj kiel tiu antaŭ kiu mi staris ĉe mia reveno el Amsterdamo.
Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>