IX

Mi kunportis ekzempleron de mia letera papero al la klaĉfesto de mia amiko Van Schoonbeke kaj montris ĝin al li malsupre en la koridoro, ĉar li venis renkonte al mi.

`Plej bonajn gratulojn,' ankoraŭ diris li kaj post tio li enpoŝigis ĝin.

Mi, kvazaŭ per si mem, rericevis mian lastefojan lokon kaj mi firme kredas ke neniu el tiuj herooj kuraĝus entrepreni okupi mian seĝon.

Tiun vesperon, ili parolis pri Rusujo.

En la fundo de mia koro mi admiras tiujn nudpiedulojn, kiuj provas el ruinaĵo konstrui novan templon. Kaj tio onidire estas io tre alia ol debiti dudek tunojn da fromaĝo. Sed kiel Gafpaisto mi ne konas sentimenton kaj mi estas firme decidinta distreti ĉion, kio ĝenas mian fromaĝon.

Unu el ili asertis ke tie po milionoj homoj pereas pro malsato, kiel muŝoj en neloĝata domo. Kaj tiun momenton tiu amuza Van Schoonbeke donis mian leteran paperon al sia plej proksima najbaro, kiu interesite demandis, kion tio signifas.

`Tio estas la letera papero de la plej nova entrepreno de nia amiko Laarmans,' klarigis li. `Ĉu vi ankoraŭ ne vidis ĝin?'

La malkuraĝulo diris ke li ne vidis ĝin, sed ja sciiĝis kaj siavice transdonis ĝin al sia najbaro. Kaj tiel ĝi triomfe rondiris la tablon.

`Tre interesa,'`Ĝi aspektas unuakvalita,'`Ja kompreneble, nenio superas la nutrajn varojn,' sonis antaŭ kaj apud mi. La mumio de Tut-Ank-Amono ne kaŭzus pli da interesiĝo.

`Granda Gafpa, tion bezonas la Rusoj,' diris Van Schoonbeke.

`Mi trinkas je la feliĉego de la Gafpa,' deklaris maljuna advokato kiu, mi kredas, havas malpli da mono ol li pretekstas posedi. Li nun estas la plej malinda el la kunularo, depost mia forskuo de mia suspekta `inspektoreco de la ĉarpentaj ŝipkonstruejoj', kaj uzas ĉiun favoran okazon por malplenigi sian glason. Li celas, mi kredas, nur la vinon.

Mi mem transdonis la paperon eĉ sen rigardi ĝin kaj tiel ĝi denove alvenis ĉe la gastiganto, kiu metis ĝin antaŭ si sur la tablon.

`Diabla Frans,' diris Van Schoonbeke, kiam mi adiaŭis.

`Parenteze,' konfidis li al mi, `notario Van der Zijpen petis min rekomendi lian plej junan filon por eventuala asocio. Ja mono, multe da mono kaj estas honestaj homoj,' finis li.

Ĉu mi partoprenigos en la fruktoj de mia laboro la unuan ajn? Mi eĉ ne prikonsideras. Rekomendi tiun junulon ĉe la General Marine por anstataŭi min, tio estas io alia.

`La fromaĝo alvenis, Paĉjo,' kriis mia filo Jan, kiu staris en la pordo kiam mi rehejmiĝis.

La novaĵon konfirmis mia filineto.

Iu estis telefoninta por demandi, kion ili devas fari pri ĝi. Sed Ida ne estis memorinta la nomon, aŭ eble ne bone aŭdinta. Kial ŝi ne estis vokinta patrinon? Sed tiu estis elirinta por fari aĉeton.

Ĉu ne estas senekzemple ke estas dudek tunoj da fromaĝo por mi en la urbo kaj ke neniu povas diri al mi kie ili estas? Kalkulu do je siaj infanoj.

Ĉu efektive ja estas vere? Ĉu eble estas ŝerco de Van Schoonbeke? Ĉu aŭ ŝi estis miskompreninta?

Sed Ida insistis kaj ne permesis la konfuzadon de ŝi. Ŝi ja similis azenĉevalon. Ili estis dirinta ke alvenis por mi dudek tunoj da fromaĝo kaj demandis pri instrukcioj. Ankaŭ ili estis dirinta ion pri ĉapeloj.

Nun mi petas vin. Unue estis fromaĝoj kaj nun estis ĉapeloj. Ĉu vi ne vangofrapus tian knabinon?

Kaj tio vizitas gimnazion, kvaraklase.

Mi ne povis manĝi pro nervozeco kaj iris al mia oficejo. Se nun mia edzino alportus sapon aŭ `havi iom da varma akvo', mi akvumus ŝin.

`Nun ne pianludu,' malpermesantan aŭdis mi malsupre. Kaj tio bonigis min kiel pruvo pri respekto.

`Ŝajnas ke vi bedaŭras,' diris mia edzino akratone. `Vi ja atendas tiun fromaĝon. Ĝi devas veni.'

`Kiel mi bedaŭras? Kion mi bedaŭras?' mi akre diris al ŝi. `Sed ĉu vi iam aŭdis ion tian? La vaporigitaj Edamaj aŭ la fromaĝo kiu troviĝas en ĉapeloj. Ja similas al sensacia filmo.'

`Sed do nun ne ekscitiĝu,' diris mia edzino. `Se la fromaĝo ne alvenis tiam estas miskompreno. Kaj se ĝi ja alvenis tiam des pli bone. Tiu fromaĝo ja ne reiros al Holando, ĉu? Nun ĉiuj oficejoj estas fermitaj, sed mi vetas ke morgaŭ vi havos novaĵon de la fervojo. Aŭ ĉu la fromaĝo venas per boato?'

Tion mi ne sciis. Kiel mi povis scii tion. Sed tiu azenido, kiu estis telefoninta, sciu.

`Venu, Frans, prefere manĝu kaj paciencu ĝis morgaŭ frue, ĉar nun nepre estas tro malfrue.'

Mi do eksidis, post lasta tigra rigardo al la koncerna azenido, kiu tie staris kun larmoplenaj okuloj, sed kun decidema trajto ĉirkaŭ la buŝo. Ŝi aldone estis kolerega, ĉar kiam Jan, kiu pli aĝas unu jaron, iom post tio metis sian ĉapelon sur ŝian teleron, kun apude tranĉilon, ŝi frapis la kapveston tiel ke ĝi haltis en la kuirejo sub la fornelo.

Jes, jes. Tiu fromaĝo alvenis. Mi tion sentas.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>