II

Tiun vesperon mi kartludis ĝis noktomezo en la Tri Reĝoj kaj trinkis kvar glasojn da pala elo, tiel ke mi estis en plej bona kondiĉo por tre facile tradormadi la tutan nokton.

Mi provis plejeble silente senvestigi min, ĉar mia edzino dormis jam longtempe kaj mi ne ŝatas tiun riproĉadon.

Tamen kiam mi ekstaris sur unu kruro por demeti mian unuan ŝtrumpon, mi falis kontraŭ la noktotablon kaj ŝi subite vekiĝis.

`Hontu,' komenciĝis.

Kaj post tio la sonorilo sonis tra nia silenta domo, kaj tial mia edzino eksidis rekte.

Dumnokte, tia sonorilsono estas solena.

Ni ambaŭ atendis ĝis la resonado en la ŝtuparejo estis formortinta, mi kun batanta koro kaj kun mia dekstra piedo en miaj manoj.

`Kio tio povas esti?' flustris ŝi. `Rigardu tra la fenestro, vi ja estas nur duone senvestiĝinta.'

Kutime ne ĉi tiel finiĝis, sed tiu sonorilo silentigis ŝin.

`Se vi ne tuj iras rigardi, tiam mi iros mem,' minacis ŝi.

Sed mi sciis kio tio estas. Kio alia povis esti?

Mi vidis ombron stari antaŭ nia pordo, kaj ĝi kriis ke ĝi estas Oscar kaj petis min tuj kuniri al patrino. Oscar estas unu el miaj bofratoj, viro nemalhavebla ĉe ĉi tiaj okazoj.

Mi diris al mia edzino pri kio temas, vestigis min kaj iris malfermi la pordon.

`Okazos ĉi-nokte,' garantiis mia bofrato. `La agonio komenciĝis. Kaj surĵetu ŝalon, ĉar malvarmas.'

Mi obeis kaj iris kun li.

Ekstere, silentis kaj serenis, kaj ni vigle paŝadis, kiel duo kiu rapidas al iu noktolaboro.

Veninte apud la domon, mi maŝine etendis la manon al la sonorilo, sed Oscar retenis min, demandis ĉu mi freneziĝis kaj igis la leterkeston mallaŭte klaki.

Nin envenigis mia nevino, filino de Oscar. Neaŭdeble ŝi fermis la pordon malantaŭ ni kaj diris, ke mi ja supreniru, kion mi ankaŭ faris, sekvante Oscar-on. Mi forprenis mian ĉapelon, kio alie hejme ĉe patrino ne kutimis.

Mia frato, miaj tri fratinoj kaj la superetaĝa sinjorino sidis en la kuirejo, flanke de la ĉambro kie ŝi supozeble ankoraŭ kuŝis. Kie ŝi kuŝus alikaze.

Maljuna monaĥino, cetere kuzino de ni, neaŭdeble glitis al la kuirejo kaj tiam do returnis.

Ĉiuj rigardis min kvazaŭ ili povis riproĉi min pro io kaj unu el ili lispante bonvenigis min.

Ĉu mi devis stari aŭ sidi?

Stari, tiel ŝajnus ke mi tenas min preta por tuj foriri. Kaj sidi, kvazaŭ mi kontentiĝis pri la tuta situacio, ankaŭ pri tiu de patrino. Sed tial ke ili ĉiuj estis sidantaj, ankaŭ mi prenis seĝon kaj iom izolite eksidis, ekster la lumo de la lampo. Neordinara streĉo regis. Ĉu eble pro tio ke la horloĝo estis haltigita?

Estis diable varme en tiu kuirejo. Kaj aldone, tiu virinaro kun ŝvelintaj okuloj, kvazaŭ ili senŝeligis cepojn.

Mi ne sciis kion mi povus diri.

Demandi kiel patrino fartas, ne eblis, ĉar ĉiu sciis ke nun la kabloj estas malligataj.

Plori estintus plej bone, sed kiel komenci? Subite aŭdigi plorsingulton? Aŭ preni mian naztukon kaj viŝi miajn okulojn, ĉu malsekajn aŭ ne malsekajn?

Tiu mizera pala elo ekefikis nur nun, supozeble kaŭzite de la varmego en tiu malgranda kuirejo, tiel ke mi ekŝvitis.

Por fari ion, mi ekstaris. `Nu, iru do rigardi,' diris mia frato, kiu estis kuracisto.

Li tre normale parolis, ne tro laŭte, sed tamen tiel laŭtvoĉe ke mi nun certe sciis ke mia vesperpromenado ne maltrafos sian celon. Mi obeis lian konsilon, ĉar mi timis naŭziĝi pro tiu biero, pro la varmego kaj pro la etoso en tiu kuirejo. Ili atribuus tion al la emocio, sed imagu ke mi ekvomadus.

Ĉi tie malpli varmis kaj preskaŭ mallumis. Ankaŭ tio superis mian atendon.

Sur la noktotablo brulis soleca kandelo, kiu ne lumigis patrinon, altan sur ŝia lito, do ŝia mortbatalo ne ĝenis min. Nia kuzino, la monaĥino, preĝante sidis.

Kiam mi longtempe staris, tiam mia frato eniris, prenis la kandelon, tenis ĝin alta kvazaŭ en kuntorĉa procesio, kaj lumigis patrinon.

Sendube, li vidis ion, ĉar li iris al la pordo kaj petis la kunularon enviciĝi.

Mi aŭdis ke seĝoj estas forŝovataj kaj jen ili estis.

Post momento, mia plej maljuna fratino diris ke estas finita, sed la monaĥino kontraŭdiris tion, dirante ke la du larmoj ne jam falis. Ĉu tiuj eble falu el patrino?

Do, ĉi ĉio prenis pli ol horon, dum kiu min daŭre ĝenis tiu biero, sed tiam estis deklarita ke ŝi estas morta.

Kaj ili pravis, ĉar kiel ajn mi interne komandis ŝin rekte eksidi kaj dispeli la tutan bandon per ŝia terura rideto, tute ne efikis. Ŝi kuŝis tiel senmove, kiel nur mortinto povas kuŝi.

Do rapide okazis kaj malmulte mankis ke mi ne ĉeestis la aferon.

Mi tute malvarmiĝis kiam la virina ĥoro ekploris kaj mi ne povis konsenti.

Kie do ili trovis ĉiujn tiujn larmojn, ĉar tiuj ne estis la unuaj, tion mi ja rimarkis laŭ iliaj vizaĝoj. Bonŝance ankaŭ mia frato ne ploris. Sed li estas kuracisto kaj ili ĉiuj scias ke li kutimas al samspecaj scenoj, tiel ke mi do tamen embarasiĝis.

Mi klopodis ripari ĉion. Mi ĉirkaŭbrakis la virinojn kaj firme manpremis ilin. Mi opiniis ke estas senekzemple ke ŝi ĵus ankoraŭ vivis kaj nun ne plu.

Kaj subite miaj fratinoj ĉesigis la ploradon, iris preni akvon, sapon kaj mantukojn kaj komencis lavi ŝin.

La efiko de la biero estis nun tute pasinta, kio vere pruvas ke mi sentis minimume tiom da emocio kiom la aliuloj.

Mi denove sidigis min en la kuirejo ĝis oni pretis pri ŝia ornamaĵo kaj tiam ni estis vokitaj ankoraŭ unufoje apud la liton.

En tiu mallonga tempo ili efektivigis multon kaj la kara kadavro verdire aspektis nun pli bone ol kiam ĝi vivis kaj ridis antaŭen, senŝeligante aŭ disfibrigante. `Onklino estas vere bela,' diris nia kuzino la monaĥino, rigardante kun kontento la liton kaj patrinon.

Kaj ŝi devas scii, ĉar ŝi estas nigrafratino en Lier, speco kiu ekde sia juneco ĝis sia lasta tago estas sendata al unu malsanulo post la alia kaj sekve tre ofte ĉesidas kadavron.

Post tio, mia nevino pretigis kafon, kiun la virinoj tre meritis kaj Oscar estis permesita konfidi la entombigon al unu el siaj amikoj, kiu estas minimume same bona kaj malmultekosta kiel ĉiuj aliuloj. `Estas bone, Oscar,' diris mia plej maljuna fratino kun laca gesto, kvazaŭ ŝi eĉ ne iomete interesiĝis pri tiu prezodemando.

Mi vidis ke la kunesto baldaŭ finiĝos, sed mi ne bone kuraĝis doni ekzemplon, ĉar mi estis veninta laste.

Unu el miaj fratinoj oscedis dum ŝi ankoraŭ faligis kelkajn larmojn kaj tiam mia frato surmetis sian ĉapelon, ankoraŭfoje manpremis ĉiun kaj iris.

`Mi do iros kun Karel,' nun diris mi. Tiuj estis, mi kredas, la unuaj vortoj, kiujn mi eligis. Ili povis impresi ke mi kuniras intence por Karel, ĉar ja eĉ kuracisto povas bezoni konsolanton?

Kaj tiel mi eldomiĝis.

Estis la tria kiam mi denove staris en nia dormoĉambro kun mia piedo en la manoj, demetante mian ŝtrumpon.

Mi estis dormemega kaj por ne devi rakonti ĉion mi diris ke la situacio ne ŝanĝiĝis.

Pri la entombigo malmulto direblas. Tiu pasis normale kaj mi ne mencius ĝin, ne pli ol la tutan morton, se ne estus ke tiel mi rilatiĝis kun sinjoro Van Schoonbeke.

Kiel kutime, mia frato, mi mem, mia bofrato kaj kvar kuzoj staris en duona luna ciklo ĉirkaŭ la ĉerko antaŭ ol ĝi estis forprenita. Malpli proksimaj parencoj, amikoj kaj konatoj nun envenis kaj rondiris, manprenante ĉiujn el ni, flustrante vorton de kompato aŭ fikse rigardante, rekte en miajn okulojn. Multaj venis, verdire multe tro multaj, mi opiniis, ĉar daŭradis.

Mia edzino metis funebran brakbanton ĉirkaŭ mian brakon, ĉar mi interkonsentis kun mia frato ne igi fari funebran kostumon, ĉar tiu tiom malmulte utilus post la entombigo. Kaj la mizera banto certe estis tro larĝa, ĉar ĝi daŭre malsuprenglitis. Po tri aŭ kvar manprenoj, mi ĉiufoje devis suprenŝovi ĝin. Kaj tiam ankaŭ venis sinjoro Van Schoonbeke, amiko kaj samtempe kliento de mia frato. Li faris kiel la aliuloj estis farintaj, sed pli ŝike kaj kun pli da modesteco. Mondumano, tion mi ja vidis.

Li kuniris al la preĝejo kaj al la tombejo kaj kiam ĉio estis aranĝita li enpaŝis kun mia frato en unu el la kaleŝoj. Tie mi estis prezentita al li kaj li invitis min foje viziti lin. Kaj tion mi faris.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>