I

Fine mi ree skribas al vi, ĉar grandaj aferoj estas okazontaj, estante per la agado de sinjoro Van Schoonbeke.

Sciu ke mia patrino mortis.

Estis kompreneble malagrabla afero, ne nur por ŝi sed ankaŭ por miaj fratinoj, kiuj preskaŭ ĝis propra morto lacigis sin por gardi ŝin.

Ŝi estis maljuna, tre maljuna. Mi ne scias ŝian aĝon pli precize ol per kelkaj jaroj. Vere malsana ŝi ne estis, sed ĝisfunde eluzita.

Mia plej maljuna fratino, ĉe kiu ŝi loĝis, estis bona por ŝi. Ŝi trasorbigis ŝian panon, zorgis pri fekado kaj donis al ŝi terpomojn senŝeligotajn por teni ŝin okupata. Ŝi senŝeligis, senŝeligis, kvazaŭ por armeo. Ni ĉiuj portis niajn terpomojn al mia fratino kaj ŝi ankaŭ ricevis tiujn de la superetaĝa sinjorino kaj de kelkaj najbaroj, ĉar kiam oni provis igi ŝin ankoraŭ unu fojon resenŝeligi sitelon da jam senŝeligitaj terpomoj, pro manko de provizo, tiam ŝi rimarkis kaj efektive diris `tiuj estas jam senŝeligitaj'.

Kiam ŝi ne plu kapablis senŝeligi, ĉar manoj kaj okuloj ne plu bone kunlaboris, tiam mia fratino donis al ŝi por disfibrigi lanon kaj kapokon, kiun surdormado degenerigis en malmolajn floketojn. Tio kaŭzis multan polvon kaj patrino estis tute flokkovrita, de la kapo ĝis la piedoj.

Tiele, daŭradis ĉiam, kaj dumnokte kaj dumtage: duondormi, disfibrigi, duondormi, disfibrigi. Kaj de tempo al tempo rideto interrompis tion. Dio scias al kiu.

Pri mia patro, kiu estis morta nur proksimume kvin jarojn, ŝi nenion plu sciis. Tiu neniam estis ekzistinta, kvankam ili havintis naŭ infanojn.

Kiam mi vizitis ŝin, mi kelkfoje parolis pri li por tiel provi rekonsciigi ŝin.

Mi tiaokaze demandis ŝin, ĉu ŝi vere ne plu konas Krist-on, ĉar tiel li estis nomita.

Ŝi terure uzis ĉiujn fortojn por kompreni min.

Ŝi ŝajnis kompreni ke ŝi komprenu ion, ŝi venis antaŭen en sia seĝo kaj rigardis min kun streĉita vizaĝo kaj ŝvelantaj dormvejnoj: estingiĝanta lampo kiu riskas eksplodon kiel adiaŭon.

Post mallonga tempo la sparko reestingiĝis kaj tiam ŝi donis tiun nervoŝiran rideton. Se mi insistis tro longtempe, ŝi ektimis.

Ne, la pasinteco ne plu ekzistis por ŝi. Ne Krist, ne infanoj, nur ankoraŭ kapokdisfibrigado.

Unu afero ankoraŭ fantomis en ŝia kapo, nome ke lasta malgranda hipoteko de unu el ŝiaj domoj ne estis finpagita. Ĉu ŝi volis ankoraŭ unue kolekti tiun lastan monsumeton?

Mia virta fratino parolis pri ŝi, kie ŝi ĉesidis, kiel pri iu kiu forestas: `Ŝi bone manĝis. Ŝi estis tre ĝena hodiaŭ.'

Kiam ŝi ne plu kapablis kapokdisfibrigi, ŝi sidis ankoraŭ iomtempe kun siaj bluaj artikaj manoj paralelaj sur sia sino aŭ gratis sian seĝon dum multaj horoj, kvazaŭ la disfibrigado ankoraŭ postefikis. Ŝi ne plu distingis hieraŭ de morgaŭ. Ambaŭ nur signifis: `ne nun'. Ĉu tion kaŭzis ke ŝia vido malfortiĝis aŭ ĉu ke ĉiutempe fispiritoj rajdis sur ŝi? Ĉiel, ŝi ne sciis ĉu estas tago aŭ nokto, ellitiĝis kiam ŝi devis kuŝi kaj dormis kiam ŝi devus paroli.

Se ŝi kroĉis murojn kaj meblojn, tiam ŝi ankoraŭ povis iom paŝi. Dumnokte, kiam ĉiuj dormis, ŝi ellitiĝis, mallerte iris en sian seĝon kaj komencis disfibrigi kapokon kiu ne estis, aŭ serĉis tiom longe ĝis ŝi kaptis la kafmuelilon, kvazaŭ ŝi intencis pretigi kafon por iu samideulo.

Kaj ĉiamas tiu nigra ĉapelo sur ŝia griza kapo, ankaŭ dumnokte, kvazaŭ ŝi pretus por eliri. Ĉu vi kredas je sorĉado?

Fine ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi senkontraŭstare lasis forpreni tiun ĉapelon, mi sciis ke ŝi ne plu ellitiĝos.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>