J. Greshoff: `Oni demandis sin kion Elsschot povus skribi post
Insidekapti, se li restus en la sama atmosfero. Kaj jen, post dek jaroj
li aperigis, plej neatendite, Fromaĝo-n, novan romanon el la
komercistaro. En tiu nun precipe evidentiĝas la valoro de Elsschot kiel homo
kaj romanverkisto: li restis sama al si mem, lojala al la leĝoj de sia naturo,
kaj tamen kreis libron, kiu estas tute alia ol Insidekapti kaj preskaŭ
ĉiurilate pli bona. Artisto kiel li ne ripetas sin, ĉar li, kun sia abomeno de
ĉiu profesia verkado, nur devigate de neevitebla interna neceseco povas decidi
eldiri. Fromaĝo denove estas la simpla rakonto pri afero kiu fariĝas
tragedio, sed kiu ĉifoje okazas en tute alia nivelo. La okazaĵoj fariĝis multe
pli intimaj kaj pro tio la tendeco estas pli ĝenerale homa. Ankaŭ la rakonto
mem estas pli konciza ol Insidekapti kaj pro tio pli rapide kaj pli
profunde enpenetras la internajn tavolojn de nia animo.'