XIV

Antaŭ dek kvar tagoj mi enoficigis tridek agentojn, dividitajn sur la tuta lando, sen daŭra salajro sed kun granda kurtaĝo. Kaj ĉiam ankoraŭ ne envenas mendoj. Kion tiuj viregoj faras? Ili eĉ ne skribas kaj mia frato neŝanceleble restas informiĝanta pri la venditaj kvantoj.

Tiujn agentojn mi devis elekti ĉe vido, kiel oni aĉetas buĉbrutojn sur la foiro.

En serioj de dek mi estis veniginte ilin en mian oficejon, la unu iom pli frue, la alia iom pli malfrue, por eviti ĝenajn renkontojn inter rivaloj. Ne metu malsatajn hundojn kune ĉe unu pladon.

Kiel multokupata sinjorino Peeters, mia najborino, estis.

Estis suprizo de la komenco ĝis la fino.

Redaktintoj de belega letero evidentiĝis esti veraj vrakoj kaj inverse. Estis grandaj, malgrandaj, junaj, maljunaj, kun kaj sen infanoj, ŝike vestintaj kaj en ĉifonoj, petegantaj kaj minacantaj. Ili parolis pri riĉa familio, pri eksministroj, kiujn ili konas. Donis strangan percepton sidi tie kiel la viro kiu, per unu nura vorto, povis ŝanĝi tian jubelantan viregon en ĉifonon.

Unu malkaŝe diris ke li malsatas kaj estus kontenta kun fromaĝa bulo, ankaŭ sen agenteco. Tio tiel kaptis min ke mi donis al li Edaman. Poste mi aŭdis ke krom tio li forirante ankaŭ akiris de mia edzino paron da miaj malnovaj ŝuoj.

Kelkaj ne estas eksterigeblaj ĉar estas en mia oficeja tiel agrable varma. Kaj du deklaris ke ne estas tolerebla venigi iun al Antverpeno sen kompensi liajn vojaĝkostojn. Mi tiujn pagis do. Mi ĉiufoje notis sur ilia letero: malbona, duba, bona, kalva, drinkas, kun promenbastono kaj tiaj, ĉar post la deka vizito mi ne povis rememorigi la unuajn.

Mi ankoraŭ unufoje serioze pripensis ĉu mi tamen prilaboros Antverpenon mem. Ĉi tie en la urbo Frans Laarmans do estus agento de la Gafpa. Sed la imagaĵo de mia izola oficejo ne lasas min trankvilan. Kiel la publiko ekpensus pri la Gafpa se tiu eĉ ne respondas al la telefono?

Kaj tiam mia plej juna bofrato venis por demandi ĉu li povas provi en Antverpeno. Li verdire estas diamanttajlisto, sed pro la granda malvigleco li jam monatojn estas senlabora.

`Fine diris ke mi vin alparolu,' deklaris li kun la falsa humileco de iu kiu scias ke li estas apogita de superulo.

Mi vizitis `Fine' en ŝia kuirejo kaj demandis konfirmon. Kaj tiu simple diras ke li tagon post tago venas por tede ripetadi pri tiu fromaĝo. Ŝi nun ne plej multe parolas, kiel tiam ĉe la priparolado de la ja aŭ ne retapeti mian oficejon.

`Ĉu mi devas konfidi Antverpenon al Gust, jes aŭ ne?' mi ankoraŭ unufoje aferece demandis ŝin kaj krom tio bone rigardis ŝin.

Post tio ŝi murmuris ion, de kio mi komprenis neniun vorton, prenis lesivokuvon kaj migris al la kelo.

Kion alian mi povis fari ol prove akcepti lin? Sed se ne prosperas, tiam li estos eksigita, bofrato aŭ ne bofrato. Kompreneble tio kostos al mi minimume unu bulon, de kiu mi nenion revidos.

Mi komisiis presi mendkuponojn, dividitajn en kolumnojn: mendodato, nomo kaj adreso de la aĉetanto, nombro da kestoj de 27 fomaĝoj de proksimume 2 kg, prezo por kilogramo, pagtempo. Sur ĉiu kupono estas spaco por dek kvin mendoj. Kiel komenco, ĉiu agento ricevis dek kuponojn, do sufiĉe por kvin semajnoj. Ĉio estas plejeble simpla kaj praktika. Ĉiun lundon kaj ĵaudon ili nur devas plenigi sian kuponon kaj perpoŝte sendi tiun al mi. La cetero tiam sekvas per si mem.

Pro tio ke tamen mi ne vidas ion veni, mi finfine vizitis miajn du Bruselajn agentojn. Noeninckx kaj Delaforge, por scii tion kio mankas kaj por se necese helpi tiujn homojn per konsilo kaj faro. Mi nome estis dividinta Bruselon en orientan kaj okcidentan duonon, ĉar mi opinias tiun urbon tro vasta por esti prilaborata ĝisfunde de unu viro.

Post tramoveturado kiu estas senfina, mi devis sciiĝi ke tiu Noeninckx estas tute nekonata je la dirita adreso. Sed tiuokaze kiel miaj leteroj povis atingi lin? Ĉar tiuj ne revenis.

Delaforge loĝas en tre alia kvartalo, en subtegmentejo, mi kredas, ĉar pli alte la ŝtuparo ne iris. Sur la ŝtuparplataĵo lavitaĵoj pendis sekiĝante kaj odoris kiel fritita haringo. Mi frapadis longtempe lian pordon, ĝis li fine malfermis senjake, kun okuloj ankoraŭ dikaj pro la dormado. Li eĉ ne rekonis min kaj kiam mi diris kiu mi estas, li deklaris ke li ne interesiĝas pri tiu fromaĝhistorio. Kaj post tio li batmalfermis la pordon antaŭ mi.

Mi komprenas nenion pri tio.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>