VI

Mia edzino ne tuj akiris la novaĵon kvazaŭ surtabligata, sed ŝi devis pacienci ĝis mi estis supeinta. Ĉar ekde nun mi ne plu manĝas, sed lunĉas, varmtagmanĝas aŭ supeas. Mi cetere havas karan edzinon, kiu krom tio estas imitinda patrino. Sed mi opinias ke ĉi tiaj aferoj ne apertenas al ŝia aŭtoritato. Mi ankaŭ devas konfesi ke de tempo al tempo mi ne povas rezisti la tenton inciti ŝin ĝis mi ekvidas larmojn. Tiuj larmoj tiam bonigas min. Mi uzis ŝin por lasi liberan kuron al miaj furiozaj atakoj pri mia sociala malaltvaloreco. Kaj mi profitas miajn lastajn horojn de servisteco ĉe la General Marine and Shipbuilding por ankoraŭ unufoje kolere riproĉi ŝin.

Tial mi manĝis silentante ĝis finfine ŝi maldelikatiĝis, ne al mi, sed al la kuirilaro. Kaj post lasta paŭzo mi vidis ke larmoj nebuligas ŝian okulojn, post kio ŝi foriris al la kuirejo. De tempo al tempo tian dramecan animstaton en la domo mi opinias io rava.

Mi nun ankaŭ promenis en la kuirejon, kiel virkoko malantaŭ kokino, kaj serĉante miajn pantoflojn mi subite diris: `Vi sciu ke estas aranĝita pri tiu fromaĝo.'

Nome, mi opinias ke ŝi devis scii tion.

Ŝi ne respondis, sed komencis lavpurigi la manĝilaron, muzikante per teleraro kaj feraj potoj, dum mi finfine, plenigante mian pipon, raportis pri miaj travivaĵoj en Amsterdamo.

Mi eĉ mensogete plibonigis, dirante ke mi ruztrompis Hornstra-n pri tiu kontrakto.

`Legu, jen estas la akto,' finis mi mian rakonton.

Kaj mi metis ĝin en ŝian manon, antaŭsciante ke ŝi nur duone komprenos tiun formalan nederlandan kaj ke ĉiuj tiuj komercaj terminoj dancos antaŭ ŝiaj okuloj.

Ŝi sekigis siajn manojn, ricevis la paperon kaj kun ĝi iris por sidi en la loĝoĉambro.

Por mi, kiu tajpis milojn da leteroj ĉe la General Marine and Shipbuilding, la tuta aĵo kompreneble estas bagatelo. Sed mi intence diversnegocadis en la kuirejo, ĉar ŝi devis nu do unufoje sperti je sia malprofito ke redakti tian kontrakton estas io tre alia ol granda dompurigado.

`Ĉu mi bele faris?' demandis mi post kelkaj minutoj el la kuirejo.

Kaj ĉar mi ne ricevis respondon, mi kaŝobservis en la loĝoĉambron, por vidi ĉu eble ŝi ne ekdormis sur mia kontrakto.

Sed ŝi ne dormis. Mi vidis ke ŝi sidas streĉe legante, ŝia nazo ne malproksima de l' papero kaj sekvante per montra fingro por ne transsalti liniojn. Nun ŝi haltis ie.

Ne tiom rimarkinda la akto estis, ke ŝi enprofundiĝu en ĝin kvazaŭ en la traktaton de Versajlo. Fromaĝo, kvin procentoj, tricent guldenoj kaj jen ĉio.

Mi paŝis al la radio, ŝaltis kaj trafis Belgan popolkanton. Estis kvazaŭ ĝi ludiĝis por honori min.

`Momenton ja ĉesigu tion, alie mi tute ne plu komprenas ion ajn,' diris mia edzino.

Kaj momenton post tio ŝi demandis, kial mi metis en la kontrakto ke ili ĉiutempe `povas elĵeti min'.

Mia edzino kutimas tiel. Tiu nomas fromaĝon almenaŭ fromaĝo.

`Kial, elĵeti,' demandis mi ofendetite.

Ŝi metis sian fingron sur paragrafon la naŭan, kiu estas la lasta kaj mi legis: `Se estos ke la okupoj de sinjoro Laarmans, por konto de sinjoro Hornstra, finiĝas, ĉu laŭ deziro de sinjoro Laarmans mem, ĉu iniciate de sinjoro Hornstra, tiuokaze la unuemenciito ne havos rajton je ia kompensaĵo, nek je pliaj pomonataj pagoj, ĉar ĉi tiuj lastaj ne kiel salajro, sed ja kiel antaŭpago de la eventuela kurtaĝo, kun kiu ili regulos la kontojn, intenciĝas.'

Diable, tio ne estis tiom facila. Kaj mi nun komprenis kial ŝi haltis tie tiom longtempe.

En Amsterdamo, kaj poste en la trajno, mi ja legis tiun klaŭzon sed mi ne estis, en mia entuziasmo, enprofundiĝinta en la ĝustan signifon.

`Kion signifas “iniciate de sinjoro Hornstra”,' demandis ŝi nun, ankoraŭ kun tiu fingro sur la vundo.

Iniciate estas unu el tiuj vortoj kiujn mia edzino ne komprenas. Iniciate, plagiate, kaj kalumniate estas por ŝi la preciza samo. Kaj nun ekspliku kion tia vorto signifas.

Mi do ja diris `nu, iniciate signifas iniciate,' kaj dume mi ankoraŭ unufoje laŭvorte tralegis la paragrafon, tiel de super ŝia ŝultro, kaj mi devis konfesi ke ŝi pravas. Ankaŭ Hornstra cetere pravas, ĉar tiu ne povas ligi sin ĝis la jaro dumil, se mi dume ne povas liberigi min de tiu fromaĝo. Tamen mi hontis.

`Iniciate signifas komenci ion, Panjo,' kriis Jan, ne levante la okulojn de siaj lernolibroj. Ĉu ne estas skandalo ke tia dek-kvinjara nazmukulo kuraĝas uzi sian buŝegon kiam temas pri tiaj seriozaj aferoj?

`Vi ja komprenas ke mi ne dum nelimigita tempo povas akcepti tian altan salajron, sen devo por vendi la konsignitajn varojn en normala tempo,' deklaris mi. `Tio estus malmorala'.

Konsignita kaj malmorala ŝi ne komprenas, tion mi certe scias. Superblufos mi ŝin.

`Cetere,' diris mi, `nenio estas por timi. Se la vendo marŝas, tiam Hornstra ne pli demandas ol ke tiel restu ĝis la eterneco. Kaj reciprokeco pri la elĵetado ankaŭ por mi havas profitodonan flankon, ĉar oni neniam povas scii ĉu unu el la konkurantoj de Hornstra ne venos sonorigi ĉi tie kun eĉ multe pli belaj kondiĉoj, tuj kiam ili ekrimarkos min en la merkato.

Nun tiu simia knabo ja klarigu, kion signifas konsignita, malmorala kaj reciprokeco.

Mia edzino nun redonis al mi la paperon.

`Kompreneble ne estas iu kialo kial ĝi ne marŝus,' konsolis ŝi. `Vi ja laboru senlace. Sed tamen mi estus singarda. Ĉe la ŝipkonstruejo vi estas trankvila, kun certa salajro.'

Tion mi nomas banalaĵo.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>