V

La fromaĝfilmo komencas malvolvi sin antaŭ mi. Hornstra enoficigis min kiel ĝeneralan reprezentanton por Belgujo kaj la Grandduklando Luksemburgio. `Oficiala reprezentanto,' diras li, eĉ se mi ne bone komprenas tion. Tiun Grandduklandon li nenial kundonis kvazaŭ io mankas al la graveco. Ĝi vere estas malproksima de Antverpeno, sed tiam mi ankaŭ do foje vidos tiun montaran landon. Kaj je la unua okazo mi nun, je mia vico, prezentos al tiuj viregoj de Van Schoonbeke iujn restoraciojn en Echternach, Diekirch kaj Vianden.

Estis agrabla vojaĝo. Ĉar Hornstra do estis kompensonta la kostojn, mi vojaĝis duaklase anstataŭ triaklase. Poste al mi evidentiĝis ke ili atendis ke mi vojaĝis unuaklase. Ankaŭ mi elpensis nur tro malfrue ke mi povus elekti la trian kaj havi la prezdiferencon. Sed tio ne estus korekta, nepre ne je la unua interkonatiĝo.

Mi estis tiel entuziasma ke mi ne povas resti sur mia loko dum kvin minutoj kaj kiam la dogano demandis al mi ĉu mi havas nenion por deklari, mi diris elkore `Jes, tute ne!' Post tio tamen la limgardisto diris ke `Jes, tute ne' ne estas respondo kaj ke mi devas diri jes aŭ ne. Mi do rimarkis jam tuj ke oni atentu tiujn holandanojn. Kaj ĉe Hornstra tio praviĝis, ĉar tiu tro multe diris neniun vorton kaj en duonhora tempospaco, mi estis inspektita kaj pagita kaj reestis sur la strato kun mia kontrakto en mia poŝo. La letero de mia amiko Van Schoonbeke decidis la aferon, ĉar kiel ajn mi rakontis pri miaj denaskaj kvalitoj, Hornstra eĉ ne aŭskultis, sed formetinte la leteron, li demandis kiom da tunoj mi atendas povi debiti.

Tio estis malfacila demando. Po kiom da Holanda fromaĝo formanĝegiĝas en Belgujo ĉiujare kaj sur kiun elcenton de tiu tuto mi povus meti la ungegon? Mi eĉ ne havis la plej etan supozon. Ĉu tiu `debitado' kiel li nomas tion, rapidas?

Mia multjara servisteco ĉe la General Marine and Shipbuilding ne havigis respondon al mi. Mi sentis ke mencii ciferon ne estas konsilinde.

`Komenci malgrande estas singarde,' subite diris Hornstra kiu certe opiniis ke mi pripensis sufiĉe longe. `En la sekva semajno, mi sendos al vi dudek tunojn da krema Edama fromaĝo en nia nova patentita pakumo. Kaj laŭmezure de via kvitigado de tiuj, mi kompletigos vian stokon.'

Post tio li antaŭmetis al mi kontrakton por subskribi, kiu resumiĝas jene: mi estas lia reprezentanto kontraŭ kvin procentoj sur la vendoprezo, fiksa salajro de tricent guldenoj kaj pagataj vojaĝkostoj.

Kiam mi estis subskribinta, li tintigis, ekstaris, manprenis min kaj eĉ antaŭ mi estas tute ekster lia kontoro jam alia vizitanto sidis en mia seĝo.

Venante eksteren mi estis kvazaŭ freneza kaj devis uzi ĉiujn fortojn por ne, kiel Faŭsto, kanti ` moi les dsirs, moi les matresses'.

Po tricent guldenoj monate, tio estis pli ol duobla mia salajro ĉe la General Marine and Shipbuilding kaj tie mi delonge atingis mian maksimumon, tiel ke mi jam dum kelkaj jaroj atendis mian unuan malplialtigon de la salajro. Ĉar sur nia ŝipkonstruejo oni iras de nul ĝis cent kaj tiam denove returnas al nul.

Kaj krome tiuj pagataj vojaĝkostoj! Mi ne jam estis ekster la strato, kiam mi komprenis ke estonte nia feria vojaĝo estos por konto de Hornstra. En Dinant aŭ La Roche vespere mi do rapide eniros fromaĝbutikon.

Pri Amsterdamo mi memoras preskaŭ nenion, ĉar la nuron, kiun mi vidis, mi vidis kvazaŭ en ebrieco. Poste mi devis aŭdi de nekoncernuloj ke tie estas tiel multe da biciklantoj kaj tiel multe da cigarbutikoj kaj ke la Kalverstrato estas tiel longa, mallarĝa kaj homplena. Mi apenaŭ prenis la tempon por tagmanĝi surloke kaj prenis la unuan trajnon al Belgujo, tiel mi hastis por konfidi mian prosperon al sinjoro Van Schoonbeke kaj al mia edzino.

La hejmenvojaĝo ŝajnis senfina. Inter miaj kunvojaĝantoj evidente estis ankaŭ kelkaj aferistoj, ĉar du el ili sidis enprofundiĝante en dosieroj. Unu eĉ komentis en la marĝeno, per ora fontoplumo. Tian fontoplumon mi nun ankaŭ havu, ĉar ĉiufoje peti plumon kaj inkon el siaj aĉetantoj, tio ne eblas.

Ne estis neeble ke tiu viro ankaŭ komercas pri fromaĝo. Mi momente rigardis liajn valizojn, super en la rako, sed tio ne utilis.

Estis bele vestita viro, neta pri tolo, kun silkaj ŝtrumpoj kaj ora nazumo. Ĉu fromaĝo aŭ ne fromaĝo?

Silenti ĝis Antverpeno, tio estas neeble por mi. Mi estus krevinta. Mi devis paroli, aŭ kanti. Kaj pro tio ke kanti ne eblas en trajno, mi uzis la haltadon en Roterdamo por diri ke la ekonomia situacio en Belgujo ŝajnas iom pliboniĝi.

Li fikse rigardis min, kvazaŭ li profitis mian vizaĝon por multipliki ion sur ĝi kaj eligis mallongan sonon en nekonata lingvo. Tiuj aferistoj do!

Hazarde, estis merkredo kaj mi alvenis ĉirkaŭ la kvina horo. Kaj pro tio ke la ĉiusemajna klaĉfesto ĉe Van Schoonbeke komenciĝis merkrede ĉirkaŭ la kvina kaj duono, mi venis al lia domo por doni al li la okazon informi siajn amikojn pri mia sociala promocio.

Kiel domaĝe ke mia patrino ne atendis ĝis ŝi ankoraŭ spertis tion ĉi.

Van Schoonbeke nepre senpeziĝus ke tiu skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding apertenas al la pasinteco.

Dumvoje mi haltis antaŭ fromaĝbutiko kaj admiris la montrofenestron. En la hela lumo de svarmo da elektraj ampoloj tie fromaĝoj kaj fromaĝetoj kuŝis, ĉiuspece formaj kaj de ĉiuj originoj, unu apud kaj unu sur la alia. El ĉiuj niaj najbarŝtatoj ili ĉi tie amasiĝis.

Gigantaj grujeroj, kiel muelŝtonoj, servis kiel fundamento kaj sur tio kuŝis Ĉesteraj, Gaŭdaj, Edamaj kaj granda nombro da fromaĝspecoj, kiujn mi tute ne konis, kelkaj el la plej grandaj kun malfermegita ventro kaj nekovritaj intestoj. La Rokfortoj kaj Gorgonzoloj diboĉe paradis sian verdan ŝimon kaj eskadrono da Kamembertoj libere fluigis sian puson.

El la butiko putra spiro venis, kiu tamen malpliiĝis kiam mi staris tie iomtempe.

Mi volis ne cedi pro tiu malbonodoro kaj nur forirus se mi opinius ke estas tempo. Aferisto estu hardita kiel polusvojaĝisto.

`Fetoru do!' diris mi provoke.

Se mi havus vipon, mi atakus ilin. `Jes, sinjoro, ne eblas elteni,' respondis sinjorino kiu staris apud mi kaj kiun mi ne vidis veni.

Tiun laŭtvoĉan pensadon sur publika vojo mi iel malkutimiĝu, ĉar mi jam pli ofte teruris homojn. Tio ne gravas por anonima skribisto, sed por aferisto estas io alia.

Mi nun rapidis al mia amiko Van Schoonbeke, kiu gratulis min pro mia sukceso kaj denove prezentis min al siaj amikoj kvazaŭ ili vidis min unuafoje.

`Sinjoro Laarmans, pograndisto pri nutraj varoj.' Kaj post tio li plenigis la glasojn.

Kial li diris `nutraj varoj' anstataŭ fromaĝo? Ankaŭ do li ŝajnis iom senti naŭzon pro fromaĝo, kiel mi mem.

Koncerne min, mi plejeble rapide forgesu pri tio, ĉar aferisto bone konu sian artiklon kaj estu kuniĝinta kun ĝi. Li kunvivu kun ĝi. Li penegadu en ĝi. Li odoru kiel ĝi. Tio lasta ne estus malfacile kun fromaĝo, sed mi celas pli metafore.

Bone konsiderante ĉion, fromaĝo estas, escepte efektive la odoron, nobla artiklo, ĉu ne? Ĝi estas produktata jarcentojn kaj ĝi estas unu el la plej gravaj riĉecrimedoj de la Holandanoj, kiuj estas fratpopolo de ni. Ĝi servas kiel nutraĵo de granduloj kaj malgranduloj, de junuloj kaj maljunuloj. Io manĝata de homoj, per si mem akiras iun noblecon. Mi kredas ke la Judoj benas ilian manĝaĵon kaj ĉu ne Kristano devas preĝi antaŭ manĝo de fromaĝo?

Kontraŭe, miaj kolegoj en la sterkmaterioj havas multe pli da motivoj por plendi. Kaj restaĵo de fiŝo, intestoj de mamuloj, kadavroj kaj tiaj plu. Ankaŭ tiuj estas vendataj ĝis ili venas sur la lokon kie ili faras sian lastan servon al la homaro.

Inter la regulaj manĝogastoj de Van Schoonbeke estis kelkaj komercistoj, anticipe du pri grenoj, ĉar pri tio ili jam parolis. Kial fromaĝo estu malpreferata al greno? Mi forsorĉos de ili tiun antaŭjuĝon. Tiu, kiu perlaboras plejmulte, ja estras, la estonteco alireblas por mi kaj mi firme decidis meti mian tutan animon en tiun fromaĝon.

`Jen bona loko, sinjoro Laarmans,' diris la vizitanto kies konduto ĉiam pleje malplaĉis al mi. Ne tiu kun siaj dentoj, sed ŝika kalva ulo, kiu parolis bone kaj povis esti sprita, eĉ dum la `journal parl', kiu jam tiel staris al mi en la gorĝo.

Kaj tuj li cedis lokon, tiel ke ĉifoje mi, unuafoje, vere sidis en la rondo. Antaŭe, mi ĉiam okupis angulon, al fino de la longa tablo, tiel ke ili ne povis rigardi min sen preskaŭ tute turne sin, ĉar pro ĝentileco ili sidis oblikve, turniĝinte al la gastiganto.

Ankaŭ unuafoje mi enigis miajn poleksojn en mian vestan poŝeton kaj frapetis per miaj fingroj marŝrapidon sur mia ventro, kiel iu, kiu silente scias pli. Van Schoonbeke vidis tion kaj ridis agrable al mi.

Ke ili tuj direktis la konversacion al la kampo de aferoj pruvis ke ili ekkonsideris min.

Mi ne diris multe, sed nun tamen diris ion, interalie `nutraj varoj ĉiam marŝas', kaj ili ĉiuj pravigis min.

Ripetfoje, mi estis rigardata, kvazaŭ iu petis mian aprobon, kiun mi ĉiufoje tuj donis, per cedema kapsigno. Oni estu konsentema al la homoj, precipe se oni estas komercisto. Sed por ne ĉiufoje aprobi ilian klaĉon, mi do diris unufoje `Tio estas ankoraŭ necerta'. Post kio la koncerna virego, iu kiu alimaniere ne povas suferi kontraŭdiron, respondis tre cedeme `kompreneble', ĝoje ke li saviĝis ĉi tiel.

Tiam, kiam mi opiniis ke mia sukceso sufiĉas por unu tago, mi subite diris: `Kaj la restoracioj, sinjoroj? Kiajn frandaĵojn oni manĝis ĉi semajnon?'

Tio estis la kulmino. La tuta kunularo danke rigardis min, tiom ili ĝojis ke mi sendis ilin per vere reĝa gesto al ilia preferata kampo.

Ĝis nun mi ĉiam foriris laste ĉar mi neniam kuraĝis entrepreni unue ekstari kaj tiel rompi la harmonion de tiu sidanta kunularo. Se ili ĉiuj forestis mi plue havis okazon por malŝarĝi mian koron kaj al Van Schoonbeke, duope, ekskuzi min kaj pro la malmulto, kiun mi faris aŭ diris en la daŭro de la vespero, kaj pro ĉio, kion mi preterlasis fari aŭ diri. Sed ĉifoje mi rigardis mian brakhorloĝon, laŭte diris: `Diable, la sepa kaj kvarono. Adiaŭ, sinjoroj, kaj krome multan plezuron,' saltetis ĉirkaŭ la tablo kiel iu kiu estas tre okupata, ankoraŭ manprenetis ilin kaj lasis ilin sidantaj, kio estas sufiĉe bona por ili.

Van Schoonbeke elakompanis min, malsevere frapis mian dorson kaj diris ke belegis.

`Vi imponegis,' certigis li. `Kaj multan sukceson pri via fromaĝo.'

Nun ni sole estis en la koridoro, li nomis fromaĝon simple fromaĝo. Supere, ĝi estis nutraj varoj.

Nu jes, fromaĝo estas fromaĝo. Kaj se mi estus kavaliro, mi portus tri ruĝajn fromaĝojn sur nigra kampo.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>