Enkonduko cxe 'Nederlanda Bibliografio' de Petro de Smedt

(ikse, oke)


La kvanto de literatura materialo jam tradukita en Esperanton estas kolosa, tute certe multe pli ol estas tradukita dum la sama periodo en, ekzemple, la cxiopovan anglan lingvon, por ne paroli pri la kvalitoj. Tiel kolosa gxi estas, kaj aperinta en tiom da revuoj kaj volumoj, ke orientigxi pri gxi, en la aktualaj cirkonstancoj, estas vere neeble. Manke de kompleta bibliografio, ecx de fidindaj bibliografiaj konkludoj, la Esperanto-movado malhavas unu gravan armilon en sia lukto por esti rekonata kaj akceptata laux siaj meritoj. Kaj la pretigado de kompleta bibliografio de tradukoj estas tiom pli malfacila, cxar la Esperantoliteraturo estas efektive tutmonda; tradukoj aperis el cento da lingvoj; kaj centraj bibliotekoj, kie oni povas konsulti ecx grandan proporcion de la eldonitaj revuoj ktp - cxar probable nenie trovigxas absolute cxiuj - estas malmultaj kaj nur por kelkaj esperantistoj dauxre viziteblaj.

Kaj tamen ni bezonas, ja bezonegas, kompletan bibliografion. Certe la sola rimedo por gxin kompili estas, tion fari sur nacia bazo. La kompilanto estu homo, kiu mem konas la koncernan originalan literaturon; la fakto, ke li logxas sur la teritorio de tiu lingvo, pligrandigas la probablecon, ke li trovos la necesajn fontmaterialojn, cxu en biblioteko de landa asocio, cxu en privataj kolektoj. Kiam cxiuj landoj posedos sian nacian bibliografion, tiam la Movado posedos sian kompletan Bibliografion de Tradukajxoj en Esperanto.

En kelkaj landoj, ekz-e: Danlando, Japanujo, Jugoslavio, Norvegujo, oni jam faris kaj publikigis sian kontribuon. Nun venis la vico de Nederlando.

Diversaj literaturoj kontribuis diverskvante al la Esperantoliteraturo. Per tiu cxi bibliografio oni povas rekoni, ke la nederlanda ne staras lastvice. Certe la leganto suprizigxos pri la granda nombro kaj largxa gamo de la tradukitaj verkoj. Imagu, se ili estus kolektitaj kaj eldonitaj en unu volumo! Imagu, se ni havus absolute cxiujn supre diritajn necesajn naciajn bibliografiojn!

Evidente la pretigado de tia verko postulas grandan laboron kaj maloftan sindedicxon. Petro de Smedt povis uzi komputilon - sed oni ne imagu, ke tio reduktis la laboron, kiun li devis fari! Gxi nur iom aliigis gxin. Sed la masxino ja ebligis pli rapide arangxi diversmaniere la registritan materialon, kun la rezulto, ke ni havas, anstataux simpla kaj unika listo arangxita laux la auxtornomoj, plurajn listojn, kiuj ebligas diversajn alirmanierojn al la materialo kaj pli largxan superrigardon de la nederlanda kontribuo al nia kulturo.

Ni estas dankaj al la kompilinto. Mi estas certa, ke li aldonos sian vocxon al la mia, kiam mi demandas: kiu sekvos?

William Auld
Akademiano
Dollar, Skotlando