Enkonduko ĉe 'Nederlanda Bibliografio' de Petro de Smedt

(ikse, oke)


La kvanto de literatura materialo jam tradukita en Esperanton estas kolosa, tute certe multe pli ol estas tradukita dum la sama periodo en, ekzemple, la ĉiopovan anglan lingvon, por ne paroli pri la kvalitoj. Tiel kolosa ĝi estas, kaj aperinta en tiom da revuoj kaj volumoj, ke orientiĝi pri ĝi, en la aktualaj cirkonstancoj, estas vere neeble. Manke de kompleta bibliografio, eĉ de fidindaj bibliografiaj konkludoj, la Esperanto-movado malhavas unu gravan armilon en sia lukto por esti rekonata kaj akceptata laŭ siaj meritoj. Kaj la pretigado de kompleta bibliografio de tradukoj estas tiom pli malfacila, ĉar la Esperantoliteraturo estas efektive tutmonda; tradukoj aperis el cento da lingvoj; kaj centraj bibliotekoj, kie oni povas konsulti eĉ grandan proporcion de la eldonitaj revuoj ktp - ĉar probable nenie troviĝas absolute ĉiuj - estas malmultaj kaj nur por kelkaj esperantistoj daŭre viziteblaj.

Kaj tamen ni bezonas, ja bezonegas, kompletan bibliografion. Certe la sola rimedo por ĝin kompili estas, tion fari sur nacia bazo. La kompilanto estu homo, kiu mem konas la koncernan originalan literaturon; la fakto, ke li loĝas sur la teritorio de tiu lingvo, pligrandigas la probablecon, ke li trovos la necesajn fontmaterialojn, ĉu en biblioteko de landa asocio, ĉu en privataj kolektoj. Kiam ĉiuj landoj posedos sian nacian bibliografion, tiam la Movado posedos sian kompletan Bibliografion de Tradukaĵoj en Esperanto.

En kelkaj landoj, ekz-e: Danlando, Japanujo, Jugoslavio, Norvegujo, oni jam faris kaj publikigis sian kontribuon. Nun venis la vico de Nederlando.

Diversaj literaturoj kontribuis diverskvante al la Esperantoliteraturo. Per tiu ĉi bibliografio oni povas rekoni, ke la nederlanda ne staras lastvice. Certe la leganto supriziĝos pri la granda nombro kaj larĝa gamo de la tradukitaj verkoj. Imagu, se ili estus kolektitaj kaj eldonitaj en unu volumo! Imagu, se ni havus absolute ĉiujn supre diritajn necesajn naciajn bibliografiojn!

Evidente la pretigado de tia verko postulas grandan laboron kaj maloftan sindediĉon. Petro de Smedt povis uzi komputilon - sed oni ne imagu, ke tio reduktis la laboron, kiun li devis fari! Ĝi nur iom aliigis ĝin. Sed la maŝino ja ebligis pli rapide aranĝi diversmaniere la registritan materialon, kun la rezulto, ke ni havas, anstataŭ simpla kaj unika listo aranĝita laŭ la aŭtornomoj, plurajn listojn, kiuj ebligas diversajn alirmanierojn al la materialo kaj pli larĝan superrigardon de la nederlanda kontribuo al nia kulturo.

Ni estas dankaj al la kompilinto. Mi estas certa, ke li aldonos sian voĉon al la mia, kiam mi demandas: kiu sekvos?

William Auld
Akademiano
Dollar, Skotlando