Nigra listo de malbonaj esperantaj paĝoj
(ikse,
oke)
Fuŝe enkodigita
Tiu ĉi kategorio ne bezonas multan klarigon. La farintoj klare ne
scias kiel tajpi esperantajn literojn aŭ lardi tion per la konvena
HTML. Eble tiuj ĉi farintoj legu
la
prian paĝon de Bertilo. Kaj kompreneble tion ĉi
Teĥnike aĉa
Tiu ĉi
kategorio povas enhavi multajn diversajn aferojn. Ĉiu paĝo kiu
teĥnike fuŝas, sed ne (nur) pro la enkodigo povas aperi ĉi
tie. Povas temi pri nefunkcio de ligoj aŭ de teĥnikaĵoj. Ankaŭ
eblas ke ja funkcias, sed ke la paĝo tute nenecese estas videbla nur
per modernaj kroziloj. Tio lasta ankaŭ ofte kaŭzas
morton de eĉ tiaj modernaj kroziloj.
- www.uea.org: Nenio funkcias,
literoj aperas erare. Ŝajne la intenco estas uzi superfluajn kadrojn.
- ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/esperant.htm:
Nu, tiu ĉi paĝo vere ne tiom malbonas, sed ĝi estas ekzemplo de
trouzo de teĥniko. Tiu ĉi farinto ja scias pli malpli kiel fari, sed
evidente troigis. La navigado ekz. dependas de teĥnikaĵoj, kaj oni
povus demandi sin kio maltaŭgas pri la klasikaj html-ligoj..
Lingve malbona
Kelkaj uloj eble unue lernu esperanton antaŭ ol ili provas en ĝi
publikigi.
Riparitaj
Homoj kiuj ŝatas ligojn al sia paĝo, ne devus perdi ilin pro
plibonigo...
Proponi
Se vi volas kandidatigi paĝon por apero en tiu ĉi paĝo, bonvole
retpoŝtu al <mihxil@esperanto.nu>