Iksoj

Cxu vi havas problemojn tajpi esperantajn tekstojn? Uzu Iksojn! La solvo de cxio. Cxu via tuta komputilo mortis kiam vi provis tajpi verajn supersignojn, per iu stranga programacxo? Provu la novan panacean solvon je cxio: uzu Iksojn!

Cxu vi jam rimarkis ke en almenaux duono de la retpagxoj kiuj provas uzi `verajn esperantajn supersignojn' evidente tio estas tute fusxe farita? Kial la farintoj ne uzis la tiom pli belan, tiom pli simplan, tiom pli Esperantecan solvon: la Iksojn? Cxu ili forgesis ke Esperanto volas esti simpla lingvo? Cxiu komprenas kiel Iksoj funkcias. Neniam mi vidis TTT-ejon en kiuj Iksoj estis gxis neplulegebleco fusxitaj.

Iksojn oni povas uzi cxiam kaj oni povas ilin senprobleme miksi kun cxiuj skriboj bazitaj je la latina alfabeto. Ili estas tajpeblaj tute facile, cxar cxiu klavaro ja havas la pseuxdoliteron Ikso!

Cxu vi foje uzas komputilon kiu ne estas via propra? Cxu eble vi estas studento kiu uzas malpropran komputilon en Universitato? Cxu eble dungito en sia laborejo? Cxu vi ne sxatas iri al sistemestro cxar vi volas ke sxi instalu novan tiparon, cxar vi havas tiun strangan hobion Esperanto? Ja vere ne defendeblas ke vi bezonas gxin por viaj studoj aux laboroj. Ne mem pligravigu tiun problemon: uzu Iksojn, por viaj TTT-pagxoj, retposxto kaj aliaj tekstoj!

Kiom da tempo vi jam malsxparis instalante tiparojn, eble ecx kreante ilin? Kiom da tempo vi gxenigxe provis legi TTTejojn ae-e aux eble ecx demandosigne, cxar hazarde en la uzata komputilo mankis latin-3-tiparo aux deca unikoda tiparo? Kial diable ne cxiu uzas Iksojn?! Nenio plu problemus! Kaj tiam ankoraux ecx ne menciigxis la tajpado de tiuj signacxoj!

Cxu vi iam provis sercxi per sercxmasxino kiel ekz. Alta-Vista? Kiel diable tajpi la supersignojn, cxu ne? Almenaux provu la iksojn cxar: 1. estas facile. 2. ankoraux multaj pagxoj uzas iksojn. Sed tiu relative bona situacio riskas perdigxi, cxar homoj pensas ke ili povas publikigi siajn pagxojn per iu plurbita kodo (plejmulto en vero ne povas). Do, almenaux mem publikigu vian pagxon Ikskode! Ne gravas per kiom da aliaj kodoj vi ankauxe malsxparas vian diskospacon, sed almenaux Iksa versio interestu!

Por uzi Iksojn tute ne gravas kiun operaciumon vi uzas. Iksoj haveblas same bone por cxia komputilo! Se vi volas tajpi Esperanton en via posxkalkulilo kiu evidente ne scias pri supersignoj, kial ne uzi Iksojn, estas tute senprobleme. Neniam plu necesos konsideri `kiel mi tajpu la supersignojn'. Estas nur unu regulo: uzu Iksojn. Cxiam!

Kelkaj preferas uzi hoojn, sed tiuj versxajne malkomprenis la esencon de Esperanta Ortografio kaj mislegis la Fundamenton. Krome la hooj aspektas tute acxaj. Veraj Esperantistoj, kiuj iomete komprenas kio estas komputilo, tiuj uzas Iksojn! Uzi hoojn fakte egalas al rezigno pri supersignoj. Estas pasxo en la direkto de Angleca ortografio, kiun kompreneble neniu volas. Iksoj ne estas rezigno, Iksoj estas simple alternativa metodo skribi la supersignojn. Do, konsilegigxas: Uzu Iksojn!

Iksojn, Iksojn, Iksojn. Damne. Nur Iksojn!!

Desxutu Iksojn

Prenu Iksojn por la jenaj operaciumoj: Cxiuj pakajxoj enhavas cxiujn rimedojn por tute senprobleme tajpi iksojn en retposxto (elm, mutt (kun emakso, aux alia redaktilo), Outlook, Pegasus ktp.), por fari TTTejojn (emakso, MIE, Neckapo ktp ktp), por legi novajxgrupojn (gnus/emakso, knews, Outlook ktp ktp). Aldone la cxaplinioj kaj cxiuj detaloj estas tute senprobleme tute gxustaj. Ankaux Iksoj tauxgas por uzi ICQ (ankaux licq), por IRC, kaj multe pli. Garantiite, vi neniam spertos problemojn. Kaj kulmine, cxio estas tute senkosta.

Instaladaj instrukcioj

Agu jene:

Ligoj


Se vi havas problemojn pri uzo aux instalado de iksoj. Nepre ne hezitu kontakti min: iksoj cxe meeuw.org (kiu kutime publikigas siajn pagxojn kaj ikse kaj unikode, sed kompreneble por tiu cxi pagxo tio ne eblis)