La elektrilo de Wimshurst - Willem Frederik Hermans

Esperantigita de Mihxil' el la Nederlanda originalo 'De elektriseermachine van Wimshurst' (1967)

W.F. Hermans

Het is ongeloofelijk dat er helemaal niks vertaald is van deze auteur, toch één van de bekendste van het Nederlands taalgebied

Al jaren geleden viel me dat op. Om deze misstand een beetje recht te zetten heb ik toen het dunste boekje wat ik van 'm had uit de kast getrokken, om dat maar even te gaan vertalen. En zelfs dat is voorlopig nog niet klaar.

Nekredeble estas ke nenio estis tradukita de tiu ĉi aŭtoro (1921 - 1995), fama pro polemiko kontraŭ ĉiu, verkisto de libroj kiel 'La malhela ĉambro de Damoklo', 'Mi ĉiam pravas' kaj 'Ĉiam sen dormo'. Lin oni konsideras unu el la plej gravaj, kune kun Reve kaj eble Mulisch, Nederlandaj verkistoj de post la dua mondmilito.

Do, mi rigardis en mia libroŝranko kaj serĉis la plej maldikan verkon lian kiun mi havas, kaj ektradukis:


Ĉapitroj:
1, 2, 3, 4, 5, 6, 7

Tute ne pretas: [17/28]

Versio: $Id: index.html 989 2015-03-22 16:18:53Z michiel $


1

Nune, eble sonas malverŝajne, sed nature mi ne emas tuj ataki aliajn pro la plej eta malinterkonsento.

Mia unua heroo, kaj modelo pri ĉasto, estis Brunĉjo Urso, ĉefpersono el ilustrita felietono por infanoj, kiu aperas ĉiuvespere en la gazeto.

`Ek Brunĉjo, rapidu al la vilaĝo por mi, ĉar mi ne plu havas alumetojn.'

`Jes, panjo,' Brunĉjo Urso diras, `mi revenos plejeble baldaŭ.'

Tia ankaŭ mi estis.

Sed kiam mi fariĝis sesjara kaj ekdevis iri al lernejo, mi ekkontaktis la masivan solidarecon de la malsaĝuloj, kaj tiu kontaktiĝo fariĝis kolizio.

Kial kolizio?

Eble mia manko estas ke mi deorigine ne havas antaŭjuĝojn, ĉiam komence supozas ke oni ne mensogas al mi, ke oni ne diras sensencaĵojn al mi, tiel ke nur kiam jam tro malfruas, mi ektimas kaj debaraktas min de trompinto aŭ imbecila giganta polipo.

Mia lernejo staris en la mezo de per brikoj pavimita interna placo, ĉirkaŭbarita de tabulbarilo odoraĉanta kiel putranta ligno. Malantaŭaj fasadoj de altaj apartementaĉaroj ĉirkaŭis ĝin de ĉiuj flankoj. Je iliaj lignaj verandoj ĉiam pendis multaj lavitaĵoj. Tion oni fiksrigardis, kiam oni ne atentis en la klaso. La malseko ne povis eskapi, litkovriloj kaj vestoj sekiĝis eĉ ne en tagoj.

Angulo de la placo, lasita nepavimita, servis kiel sabloludejo kaj apud la barilo kuŝis strio de nigra tero, kiu estis dividita en liliputajn ĝardenetojn.

Po du knaboj kune ricevis tian ĝardeneton. La knabo kun kiu mi devis dividi mian ĝardeneton havis krudajn ruĝajn manojn kaj kvankam li verŝajne estis samaĝa kiel mi, li tamen estis kapon pli alta ol mi. Mi devas penegi por rememori kiel li nomiĝis. Li estis la filo de leterportisto. Klein. Sed lia antaŭnomo? Ah jes. Marinus.

El plataj skatoloj la instruistino distribuis malgrandajn plantojn, neforgesuminojn, kiujn ni povis planti en la ĝardeneto. Kune kun Marinus Klein mi plantis tiujn sensignifajn plantetojn en tiu malpura ĝardeneto. Kial kune kun Marinus Klein? Ne nur liaj manoj estis ruĝaj kaj krudaj, li ankaŭ estis malsaĝa. Tio ĉi havis la avantaĝon ke li obeis miajn ordonojn. Li estis la ununura kun kiu mi bone akordis, ĉar li kredis tion kion mi diris. Malŝaĝa, ĉiam la plej malŝaĝa, li ĉiam devis toleri iom esti dresata de aliaj, antaŭ ol li fariĝis tiu kiun bone akordis mi, ĉar li pretis obei min. Ĉar mi dresas neniun. Ne mi encerbigis al Marinus ke li estas malsaĝa. Mia eraro, mia falilo, mia nepardonebla manko nome estas ke nature mi tute malhavas ĉiun persvadopovon. Kiu ne, kiel Marinus Klein, deorigine scias ke li ĉiam malpravas, tiu ne lasas sin esti persvadita de mi!

Vere estas bonŝanco ke neniam mi estis en pozicio en kiu mi respondecus por aliaj. Bonŝanco sed tamen eble ne hazardo. Povus esti simpla sekvo de mia handikapo, de mia manko de persvadopovo.

Se ekzemple mi estus kapitano sur ŝipo, kaj la ŝipo enŝtormiĝus, mi ordonus fermi la ferdekpordojn, kaj la unua stiristo dirus `Li babilus, tiu maljunulo! Lasu tiujn ferdekpordojn malfermaj.' Se ili ne estus malfermaj, li intence malfermigus ilin. Ni pereus kun viroj kaj varoj.

Nur la helpisto de la kuiristo kredus min, sed helpisto de kuiristo ne povas ordoni pri la ja aŭ ne fermado de la ferdekpordoj. Min kun tiu helpisto la turbulanta tornado trenegus de la ferdeko kaj ĝi mergus nin en la turbulantan oceanon. Li kroĉus sin al mi, je Dio, eble eĉ estas fi-gejo. Li krius en mian orelon: `Vi pravis kapitano! Ankaŭ mi dum la tuta tempo pensis ke la ferdekpordoj estu fermotaj!'.

Kun mia pravo el la buŝo de la helpisto de la kuiristo, mi alfundiĝus. Kompreneble la stiristo lastmomente estus savita per helikoptero. Tiaj aferoj ĉiam okazas. Sendifekte alveninta sur la seka tero, li asertus ke lia kapitato ordonis malfermi la ferdekpordojn. Mi kuŝas kun miaj pulmoj plenaj de sala akvo sur la fundo de la Pacifiko, ne mi kontraŭdiras. Mia nomo estos tre malhonore registrita en la navigada historio.

Sed mi ne fariĝis kapitano, mi estis sepjara. Tiuaĝe mi eble ja ankoraŭ deziris fariĝi kapitano, sed ĉiuokaze, eĉ tiam mi ne kapablus trovi homepikon je kiu mi povus kalkuli.

Mi kun Marinus Klein staras sur la kvadratmetro de humo, kiu ĉiam estas en la ombro de la altaj apartementaĉaroj. Mi montras al Marinus kie li plantu la neforgesuminojn, alterne ruĝajn kaj bluajn ekzemplerojn.

Kiam la sekva sceno okazis, mi verŝajne forestis kelkajn momentojn, mi lasis Marinus-on sola en la ĝardeneto, mi estis aliloke. Kie? En la necesejo? Bone, en la necesejo.

Je mia konsterniĝo mi vidas, reveninte, ke Marinus nun okupiĝas pri io pri kio mi diris neniun vorton! Li prenis sitelon da sablo el la sabloludejo. Li okupiĝas pri ŝutado de sablo sur la humon per sia ŝovelilo.

`Hej, ĉu vi freneziĝis, Marinus? Ĉu vi ne scias ke sablo estas malfekunda? Ĉu vi volas tiele mortigi la plantojn?

Li trankvile pluŝutadas la blankan sablon sur la nigran humon. Kaj lia respondo konsistas el nur du vortoj:

`Ĉiu faras'.

Mi ĉirkaŭrigardas.

Ĉiuj ili prenis sablon el la sabloludejo, ĉiuj ĵetaĉas sablon sur siajn ĝardenetojn. La disdonitajn plantetojn jam delonge ili distretis. Ili konstruas fortikaĵojn kaj kastelojn, kaj batas unu la alian sur la kapon per siaj ŝoveliloj. Ili postkuras unu la alian, ili deŝiris la florojn de la plantetoj kaj enigis tiujn en siajn harojn. Mi ekploras.

Mi tiom imagis al mi: ĝardenojn plenajn de floroj ĉirkaŭ la ludejo kiu ĉiam kuŝas en la ombro de la odoraĉaj domoj. Eĉ pli: hejme mi metis blankajn fazeolojn inter malsekajn vatojn por ĝermi. Jam monatojn mi planadas planti unu terpomon, ne pli ol unu, en la ĝardeneton kaj venontjare suprizi mian patrinon per sako da memkulturitaj terpomoj. Terpomoj de propra tero sur la tablo en senternivela domo, triaetaĝa, tio neniam antaŭe okazis. Eble tiam ŝi ne povas preterlasi finfine sufiĉe ami min, eble tiam ili pardonos min ke mi kostas manplenojn da mono, kiel mi aŭdas ĉiutage.

Sed kiel tio povas sukcesi ĉi tiel? Se stulta Marinus nur obeas min kiam ne ĉiu agas same malsaĝe kiel li?

Larmanta mi sonirigas ĉe la fermita lerneja pordo. Estas jam longe post la kvara, sed la pordo estas malfermata, la lernejestro evidentiĝas ne jam hejmirinta. Mi timas tiun viron. En la centro lia kapo estas senhara, sed estas ankoraŭ kelkaj lanecaj bukloj super liaj oreloj, tiel ke tiuj aspektas kiel oreloj de besto. Kvadrateto da haroj sub lia nazo, impresas ke li suprentrenis sian naztruon eĉ pli malestime ol li vere faris. Li parolas per Groningena akĉento, kiu sonas moke ankaŭ kiam ĝi ne tiel celiĝas.

`Ĉu ploraĉado?'

Mi klarigas al li tion kion faris Marinus. Miaj okuloj estas samaltaj kiel la ora horloĝo-ĉeno sur lia veŝto. Li ĉirkaŭrigardas kaj vidas ke la knaboj ĉiuj faras same. Li pravigas min, sed ne elektas mian flankon. Li diras: `Vi 'stas saĝa knabo, Kompreneble, Rikardo, sablo 'stas malfekunda, ti'n vi bone memoris, sed ja ne ĉiu faru ti'n ki'n vi deziras? La ĝardenetoj ankaŭ estas por ludado. Kaj nun ĉesu la ploraĉad'n, ĉar knabo, hont, ha ha, kiom malbel'n vizaĝ'n vi havas kiam vi tiel ploretadas.

Mi eliras la pordegon, volas hejmen. Mi loĝas proksime de la lernejo. La Pieter-Langendijk-straton, preter la angulo, en la Unuan Helmers-straton.

Ĉiuj stratoj en la kvartalo en kiu mi edukiĝis, estas nomitaj laŭ sesarangaj verkistoj. Per ne malpli ol tri stratoj la komunumestraro honoris Jan Frederis Helmers, kiun neniu ankoraŭ legas. En la unua el tiuj mi loĝas.

Mia patrino plenigas la teujon per bolanta akvo el la kaldrono kaj demandas kial mi ploras. Ŝi resurforneligas la kaldronon kaj kun la teujo iras al la loĝoĉambro dum kiam mi rakontas.

Kvankam ŝi mem estis instruistino kaj do bone scias ke plantoj ne volas kreski en sablo, ŝi diras: `Ja neniam vi povas ludi kun aliaj infanoj.'

Mia pravo interesas neniun. La sola ilia zorgo estas ke mi bonkondute ludu kun aliaj infanoj.

Okazis tio ĉi en majo aŭ junio, ĉar matene, kiam mi vekiĝas, mi aŭdas kriantan viron en la strato, kiu malrapide preteriras kun puŝĉareto plena de fragoj.

La sekvan matenon mi iras pli frue lernejen ol kutime. Enlite mi bone pripensadis kaj konkludis ke multo saveblas de la ĝardeneto. Kiam mi trapordiĝas, estas ankoraŭ tiom frue, ke unuafoje mi estas sur la strato samtempe kun la vendisto kiu puŝas la longan puŝĉareton plenan de korbetoj kun fragoj. Li malrapide metadas siajn piedojn kaj suprenrigardas ambaŭflanke. Lia voko tonas kiel tritona minora aŭtomobilhupo. Poste ankaŭ mi bezonos puŝĉareton por hejmigi la fragojn el mia propra ĝardeno.

En mia poŝo mi havas malnovan stanan kuleron. Per tiu mi singarde ŝovelos la sablon de la tero. Ne necesas tute elĝardenetigi. Preta fari ankaŭ ion laŭ plaĉo de Marinus Klein, mi skrapkolektos la sablon, mi konstruos vojetojn inter la nigraj bedoj en kiuj kreskos la fragoj, la faboj, la terpomo kaj la bluaj kaj rozkoloraj floretoj. Ĉu neforgesuminoj, aŭ estis lekantoj aŭ alia sentimentala specio? Padoj el sablo inter ili, jen la solvo.

Sed kion vidas mi, trapordegiĝinte, sur la ludejo? Ne estis mi la sola, kiu ideis frue iri lernejen por ankoraŭ esti iomtempe en sia ĝardeneto. Kiu forplukis ĉiujn la floretojn en mia ĝardeneto? Mi po unu rigardas la plantetojn kaj ne povas malkovri ankoraŭ eĉ unu floreton. En la aliaj ĝardenetoj la knaboj per ŝoveliloj batas unu la kapon de la alia, ĵetas sablon unu al la alia, fosas tiom profunde ke bruna akvaĉo elfontas.

Malrapide mi iras preter la ĝardena strio, kun miaj piedoj kvazaŭtoroporantaj. En mia nuna memoro, estas tiel ke ĉiuj infanoj turnis sian dorson al mi. Mi provas ne larmi, sed ne sukcesas. Tamen mi ne vere ploras, ĉar miaj pensoj ne ĉeestas mian aflikton, kiel dormiranto. En mia memoro estas (sed verŝajne mi fikcias) kvazaŭ mi tiris la manikon de ĉiu knabo, kvazaŭ mi demandis: `Ho, bonvolu komplezi diri al mi kial vi forplukis la floretojn de miaj plantoj?'

`Ne estis mi. Forfikiĝu.'

`Aĥ, do eble vi afablus al mi kompleze diri, ĉu vi ŝance vidis kiu ja faris?'

`Nenion mi vidis kaj forfurzu, lekaĉanto!'

Mi bedaŭras ke estas tiom multe da knaboj, alikaze mi arbitre elektus unu kaj akuzus lin pri la misago. Mi provus strangoli lin, memtrompante pensas mi, se nur mi scius kiu faris.

Tamen tiuepoke foje okazis ke mi luktis - ankoraŭ kapablante forgesi ke mi ne multe pli povas ol esti venkata.

Mi iras de unu al alia. En neniu el la ĝardenetoj ankoraŭ floreto troveblas.

Kion mi sola tiom prilamentas?

Fine mi renkontas Marinus-on Klein.

`Kien malaperis la floretoj, Marinus?'

Marinus scias. Li propramane forplukis ilin. Tio estas pli bona por la plantoj, li diras, tiam baldaŭ venos novaj floretoj.

Kion li celas? Novaj floretoj? Plantoj ja ne senpere ekhavas florojn? Ĉu mi atendu ĝis venonta printempo? Ĉu li pensas ke tiom longe mi povas atendi?

Mi komencas klarigi al li ke floroj ne senpere kreskas el plantoj, ke unue estu burĝonoj, kaj tiel plu.

Aliaj knaboj ĉirkaŭkolektiĝas.

Marinus Klein nun kontraŭdiras min. li ne ekscitiĝas. Li tiom malvigle parolas kiom ĉiam, estas io virta en lia rigardo, kio estas des pli konsterna, ĉar trankvilo kaj malesto de voĉplilaŭtigo ja estas signoj de la pravo.

Tio kion mi diras tute ne estas vera. Estas eble, li asertas, ke senpere reaperos floretoj el la tigoj kiujn li senflorigis. Malnecesas por tio burĝonoj. Li certas! Li demandis sian patron. Lia patro estas pli forta ol mia. Kaj lia patro laboras ĉe la poŝto. Lia patro scias tiajn aferojn. Tio estas grava, alikaze ne eblas labori ĉe la poŝto. Kaj krome, lia patro iam draŝadis mian patron.

Pli da knaboj ĉirkaŭvenis. Ili jam ekbruas kaj ekkrias antaŭ ol Marinus Klein finparolis. Nature mi tute ne plu povas rememori kion ili diris. Mi nur ankoraŭ scias ke ili estis KONTRAŬ mi, ke ili ĉiuj asertis mem esti vidintaj ke lia patro draŝadis mian - io kio tute neniel imageblas vera, kompreneble - ke ili trovis ke Marinus Klein scias pli pri plantoj ol mi. Mi malgranda agronomo ripetis mian lekcion pri la burĝonoj, la floroj. Ankoraŭ eĉ nun mi tro malamas la reagon de ili pri miaj diroj por povi dramigi la scenon, ekz. rememori la nomojn de ĉiuj el ili, aŭ se necese elpensi, fikcii vortojn kiujn ili verŝajne uzis.

Tamen estas verŝajne ke ne jam tiam mi malamis ilin. Mi timis, memkompreneble timis, sed mi ankaŭ miris. Ne jam longe mi iris al lernejo. Antaŭ ol mi iris al lernejo, neniam mi ludis kun aliaj infanoj.

Ĉu do jene estas? Ĉu ĉi tiaj do estas aliaj infanoj. Aserti ke onia patro draŝadiĝis? Ĉu tiel kutimas esti?

Samon mi jam aŭdis pri diversaj patroj de aliaj knaboj, kaj tiam mi kredas, kompreneble tial ke mi ne povis kontroli. Sed nun mi certe sciis ke ili mensogas, kaj ne mi ne komprenis kial.

Malaŭskulti kiam mi disvastigas sciindaĵojn? Pro malinteligenteco forpluki floretojn, ĉar nesciante ke floroj nur ekestas el burĝonoj? Kaj krome persisti ke mi malpravis? Kio el mi fariĝus, se tiuj stultuloj indiferentas pri mia vero? Se eĉ Marinus Klein ne plu obeas min?

Eĉ pli da knaboj kunkolektiĝis. Pli grandaj. Ili klarigis al mi ke mi scias nenion. Ĉu mi scias kio estas fikado? Ĉu ne? Nu do mi ankaŭ ne scias ke eblas ke elkreskas novaj floroj el senflorigita tigo.

Estis tro terure por iam povi laŭnature rememori tion kio okazis tie. Eĉ mi penu rekonstrui ion kio similas, penu skribi, des pli penu relegi. Imagante mi vidas min tie staranta, belete vestita, diketa, kiel mia fileto nun, kaj ankoraŭ same optimisma. Ili estas malsamaj al mi, eĉ alimaniere vestitaj. Ĉiuj ili havas sandalojn, pantalonetojn, nudajn genuojn kaj sportŝtrumpojn. Sed mi sola aspektas tiel kiel la infanoj de la bildoj en la malmoderniĝintaj lernolibroj per kiuj ni lernas legi. Mi havas longajn nigrajn ŝtrumpojn kaj altajn ŝuojn, kiel la lernejanoj havis en la tempo kiam mia patrino ankoraŭ estis instruisto. Ŝi aĝas kvardek sep jarojn, kaj jam longe ne plu kapablas percepti ke modo evoluas, ke ĉio ŝanĝiĝas. Lernolibra knabeto mi estas. Ofte mi falas surgenuen, truiĝas la nigraj ŝtrumpoj. Tiuj tiam estas riparotaj per rozkolora aŭ verda lano por malinstrui al mi tion.

La malsamo inter ili kaj mi estas kompleta. Sabate vespere ili ricevas bieron de siaj patroj, kaj foje eĉ cigaredon. Ili rakontas ke dimanĉe ili rajtas kuniri al kafejo kaj al kinejo por vidi Tom-Mix-filmon. Mi neniam estis en kinejo, kaj certe neniam en kafejo, Ili estas, definitive, aliaj estaĵoj ol mi.

Sed mi ne kapablas venki mian solon. Eble estas vera tio kion ili asertas, eble mi ne jam eksciis ke floroj senpere povas kreski el tranĉitaj tigoj, kaj ankaŭ mi ne scias kio estas fikado, tio veras. Mi ekdubas pri mia sciado.

Apud la damaĝitaj plantetoj mi faligas min genuen. Mi rigardas la tigojn kies floretoj forrompitas, sed nenion mi povas malkovri, escepte tion ke tigofinoj jam velkiĝis, sekiĝis kaj bruniĝis, kiel muko. Ne ŝajnas tio nova ekflorado.

Apatia mi ekhelpas Marinus-on Klein pri fosado de profunda truo en la ĝardeneto. Lumbriko supreniĝas. Marinus duonigas ĝin, la du partoj iras propran vojon.

`Tiuj per si mem rekunkreskos,' li asertas kaj mi pravigas lin

Hejme mi demandas mian patrinon ĉu estas vere ke floroj ankaŭ senpere el tigoj, kaj tiel plu. Ne, tio ne sencas, unue estu burĝenoj kaj tiuj ekestas nur printempe. Oni trompis min! Oni mistifikaĉis min! Ĝis, ĝardeno, ĝis, floroj, ĝis, iluzioj!

Mi iras al subtegmentejo, serĉas florpoton kaj en ĝin plantas la blankajn fazeolojn kiujn mi ĝermigis. Nokte mi faras al mi zorgojn pri la longaj bastonoj kiujn mi bezonos por subteni la fazeolojn, kiam tiuj plenkreskis. Mi ne havas longajn bastonojn, Sed mi ja trovos tiujn. Marinus Klein fosu truojn en la ĝardeno. Mi kulturos miajn poprajn blankajn fazeolojn en mia popra subtegmentejo.

Ĉiutage mi akvumas ilin, sed ili ne elpotiĝas.

Aldoniĝas al mia mizero tio ke verdire mi eĉ ne estas la plej klera knabo de la klaso, dum mi ja dezirus esti tia. Se mi estus la plej klera klasano, tiam mian sorton kompensus almenaŭ io. Sed mi ne estas la plej klera knabo de la klaso, oni nur traktas min tiel. La plej klera knabo de la klaso nomiĝas Kornelis Stokhof. Ĉiam li maksimume poentas por aritmetiko en sia raporto, kaj mi nur preskaŭ maksimume - postfakte konsiderante timiga antaŭsigno, sed ne jam tiam rekonita de mi tia, feliĉe, mi eĉ ne povus konsoli min per revoj.

Poste mi foje rerenkontis Kornelis-on Stokhof, kaj ni interbabilis. Tiam li profesie estis Ludlow-kompostisto. Ludlow-kompostistoj kompostas tekstojn, mi kredas. La plej klera knabo de la klaso eble eĉ ne povus senerare literumi `studado' - neniam li interesiĝis pri io alia ol futbalo. Li fariĝis kompostisto - amuze, ĉu ne, ke libroj finfine tamen supervenkis lin, neniu eskapas de sia sorto. Eble li pli prikontentas sian sorton ol mi. Kiu dirus? Dependas de tio ĉu la fubala teamo kiun li simpatias, venkas aŭ ne. Tre simple.

Mi havas lokon ĉe neniu ajn futbala klubo.

Ankoraŭ mi volas kunludi kun ili. Sed ordinare ne estas oportuno. Escepte tiam kiam ili povas senludglobetigi min. Mi certas ke jam tiam mankis temoj priparoleblaj kun ili - futbalado neniom interesis min.

Post mallonga tempo mi komprenis ke neniam mi havos lokon inter ili, kaj mi ekkredis ke ili ligeblas al mi nur per sentigo de iom da respekto.

Luktado ne senchavas, ĉar ili pli fortas. Mi nur povas impresi ilin per mirigo, sed kiel? Mi volas ke ili pensu miajn pensojn dum horoj, mi volas encerbiĝi en ilin kiel tumoro.

Ĉu tio jam tiam fariĝis la celo?

Se jes, tiam tamen tiu celo ne tute atingiĝis. Ja ili pensas pri mi, nur pro ĵaluzo.

Mi deziras scii pri ĉio, scii pli ol ili.

Pli ol fabelojn, rakontojn el la Okdekjara Milito aŭ indianajn librojn mi ŝatas legi pri inventistoj kaj malkovroj.

Kiel Thomas Alva Edison, gazetportisto ĉe la fervojoj, faris gravajn eksperimentojn en ŝarĝvagono kiun li senpete laboratoriigis. Pri tio kaptis lin konduktoro, kiu frapis liajn orelojn tiom forte, ke li unuorele surdos dum la tuta resto de sia vivo. Edison! Inventonto de la gramafonon, kiun li eĉ ne povis aŭskulti per pli ol unu orelo.

Foje mi demandas min ĉu skribado estas io alia ol farado de gramafono neaŭskultebla per pli ol unu orelo. Tiom veriĝis la futuro, kiun mi prognozis por mi per la biografio de Edison. Kiel prognozi malbonan veteron, ankaŭ tio ĉiam foje veriĝas.

Mi havis kamaradon, kiu loĝis inter la samaj stratoj kiel mi, diagonale malantaŭ mi. Li aĝas ses jarojn pli ol mi. Kamaradoj kontraŭ kiuj mi ne ekkverelis ĉiam estis multe pli aĝaj ol mi. Mi proponis aranĝi kuprodraton inter la fenestroj de niaj ĉambroj. Tiumaniere ne povus intertelefoni aŭ intertelegrafi. Li trovis tion elstara plano, sed nur mankis al li tempo ĉi-semajnon. Baldaŭ post tio li transloĝiĝis kaj mi perdis lin el la okuloj. Nun li estas kuracisto en Hago.

Neniam mi sukcesis akiri iun por miaj planoj, neniam.

Mi ja rajtis legi pri fiziko, sed mem fari, tion miaj gepatroj trovis multe tro danĝera. Fakte, la fiziko ĉiam restis por mi aro de bildoj: ŝtalgravuraĵoj, fotoj. Tuj kiam mi pretigis min mem ekeksperimenti, tiam mia patro deprenis de mi la librojn.

`Kial vi ĉiam tiom librumas! Via dorso kurbiĝas, vi difektas viajn okulojn! Ek, foje faru ion alian,' miaj patro kaj patrino hipokrite diris. Samtiom kiom mi, ja ili scias pri kio alia por mi fareblas.

Nenio permesiĝis. Ili konstruis pezegan tabuon en mi kontraŭ memfarado. Mi povas horojn kovante sidadi en seĝo, antaŭ ol mi dentomordante ekstaras eldomiĝonte por enpoŝtigi leteron.

Legado de libroj, ankoraŭ malpli ĝenis ilin, sed eĉ en tio ili enmiksiĝis.

Mi evoluis histerian lernemon, kiu forlasis min nur longe post mia trideka vivjaro. Ne estis antaŭ tre longe ke mi interne pelanta, legadis dum tagoj pri aferoj kiuj neniel rilatas al mi. Fulmrapide ĉion komprenante, kvazaŭtrance, mi povas ensuĉi informojn, kiuj neniel utilas al mi, el kiuj mi povas formi nenion novan, kaj kiujn mi preskaŭ komplete forgesas du semajnojn poste.

Dekkvarjaraĝe, mia plej malgrava vivocelo estis skribi enciklopedion. Ripete mi komencis fari tion.

Ĉiuj spekulativoj pri tio kia mi povintus fariĝi sen kontraŭstaro, malhavas sencon, sed incitas la fantazion. Se pianoludado estus al mi mapermesita (sed male, ĝi estis devigita al mi), tiam eble mi estus fariĝinta sufiĉe bona pianisto. Aŭ ne. Kiel mia ekvilibra organo tiom malbone funkciis ke mi neniam povis piediri sur mallarĝaj traboj, tiel ankaŭ miaj fingroj rufizis je la decidaj momentoj tuŝi la preskribitajn klavojn. Ĉio kion ili misfaris al mi eble nenion ŝanĝis. Sole - se ili ne estus kontraŭagintaj kaj mokridintaj min, eble mi neniam estus malkovrinta ilian masivan stulton. Aŭ minimume min ne regus la malamo kontraŭ tio, la timego pri tio, kiujn mi daŭre kaj obsede evidentigas. Eble mi povintus eluzi ilian malinteligenton por propra gajno, kiel ĉiuj saĝuloj. Eble tiam ankaŭ mi, kiel kutimas inter bonpensantaj intelektuloj, farus al mi zorgojn ke io grava perdiĝus kiam la homaro sin neniigus per atombomboj. Sed nun mi pli saĝas. Ne estas ie en la universo granda bona grizulo, kiu neniam komunikas ion ajn, sed tamen el la miljardaj da negastamaj polveroj atentas tiun unu polveron, sur kiu la homaj baciloj elpensas siajn inferajn projektojn, sentema avo kiu malĝojiĝus kiam ankaŭ tiu polvero fariĝus morta kaj senkreska kiel la aliaj. Kaj se li ekzistus, tiam ne eblus ke li pri tio malĝojus, tion mi elkapigus el li.

Ne por ni mem ni devus preterlasi tion, ĉar neniu bedaŭras sian propran morton. Plantoj kaj bestoj, pretendite kreitaj de Dio, multe malpli interesas min ol la maŝinoj de la homoj. Ofte mi malfrue hejmiĝis, kiam mi haltis por rigardi iun vaporan rulpremilon.

Mia patrino pleje amuzis min per interŝanĝo de la bobeneto de sia pedalkudromaŝino. Tio ja ebligis al mi rigardi en la internon de tiu miraklo, kiu stebis tiom pli rapide kaj tiom pli regule ol la plej lertaj homaj fingroj.

2

La sola ĝuebla afero de la lernejo estis ke po unu fojo en duona jaro, nin vizitis la lerneja flegistino, kiun dungis la komunumo, por kontroli la kapojn de la infanoj pri skabio kaj aliaj fiinsektoj.

Je tiaj matenoj, ni devis vicumi en la koridoro. Mi ĝuis jam antaŭ la komenco. Unu post la alia ni eniris la ĉambron de la Lernejestro, kie sidis la flegistino ĉe tablo kovrita per preskriba verda tuko. Antaŭ ŝi sur la tablo staris malalta kuvo, en kiu estis botelo kun benzino, bulo de vatoj, kaj du vitraj stangetoj.

La gasforno brulas kaj disigas svagan odoron de duonbrulinta gaso. La meblaro de Estro de komunuma lernejo estis farita el lakita marĉa pino, galone ornamita per mallarĝaj bluaj strioj. La seĝoj, la libroŝranko. Preminte mian vizaĝon kontraŭ sian blankamelitan bruston, la flegistino per la stangetoj levas unu post la alia harbuklon por rigardi sub ĝin. Post tio ŝi viŝas la stangetojn per vato sorbitia en iom da benzino. Mi tiom ŝatas tion ĉi ke poste mi tuj reenviciĝas por refoje esti traktota. Ŝi rekonas min, kaj ridante refoje irigas unu el la stangetoj tra miaj haroj. Sed sekvan fojon, duonan jaron pli poste, ŝi forsendas min, apenaŭ tuŝinte min. `Sur via kapo, mi ja neniam ion trovas,' ŝi diras.

Hejme, kiam mi plendas pri tio, mia patrino diras ke mi frenezas. Nu, tio ja eblas. Kio alia kaŭzus ke mia kapa haŭto tiom delikatas? Hardita kontraŭ frapoj, ankoraŭ tremanta pro ĝuo pri la singardaj tuŝoj.

3

Ĝis nun, neniam mi vidis pli belan maŝinon ol la Elektrilon de Wimshurst.

Ĝi estas figurita per ŝtalgravuraĵo, en la Lernolibro pri Fiziko por la Pli Vasta Elementa Instruado, de kiu mi trovis prezentekzempleron en la subtegmentejo.

`Tio ja multe tro malfacilas por vi,' mia patro diras kiam li vidas kion mi trovis.

Jam timas mi ke li forprenos ĝin de mi, sed mi neatendite bonŝancas. Eble profunde en mia patro vivas la espero ke li produktis mirinfanon. Ĉiuokaze en mi vivas la espero ke li tion esperas aŭ fine esperos. Provizore li ne evidentigas ĝin.

La Elektrilo de Wimshurst

Mia avino kutimas stimuli mian ambicion per prezenti al mi ke reĝo Mikaelo de Rumanujo kaj reĝo Faruk de Egiptujo, kvankam pli malpli miaaĝaj, atingis en la mondo jam multe pli ol mi. Tiujn du mi prenu kiel ekzemplojn! Kaj tiam ankoraŭ ignoriĝas Jehudi Menuhin, ankaŭ pli malpli samaĝa kiel la malgranda Rikardo!

Obeema kaj tima, kiel mi denature estas, mi faras mian plej bonan. Tima kaj obeema, dumtage kaj dumnokte mi celas ilian aprobon, aŭ, eĉ superi ilin. Nur poste, mi venĝemiĝas.

Mi ne elektis la solvon de mia fratineto. Mi ne esperas aĉeti ilian amon per fari ĉion kion ili deziras. Mi volas ilin venki. Tiu el la tri ekzemploj pri kiuj mia avino akiras sian saĝon el la Novaĵo de la Tago - `banala ĵurnalo,' mia patro diras, sed ŝi nomas ĝin 'La Gazeto', kio ankaŭ estas presita sur ĝi mem - kiu plej inspiras min estas la ekzemplo de Jehudi Menuhin, sed mi ne kapablas violonludi kaj mia pianoludo restas fuŝa.

Libera estas la homo, tion asertas unu generacio post la alia de senkomprenaj moralistoj, tute respondeca pri kia li fariĝas! Sed mi dekdujaraĝa jam malkovris la nedetrueblan certon ke mi neniel havas la liberon fariĝi mirinfano pri la piano aŭ la violono.

Sed mi ne tute cedis la kuraĝon. Per poŝlumilo sub la litotukoj, mi ĉiunokte legis la Fiziko-libron por la Pli Vasta Elementa Instruado, kaj kiam mi finlegis ĝin, mi rekomencis legi ĝin.

Treege malofte, mia patro permesas al mi ke mi dum momento uzas lian vitran liniilon. Mi pecetigas angulon de gazeto, frotas la liniilon per malnova lana ŝtrumpo kaj kiam mi tiam proksimigas ĝin ĉe la pecetojn, tiam tiuj kirle supreniĝas.

Pecon de ferdrato, kiun mi unuflanke kurbigis, mi trapikas tra kartoneton, kaj sur la kurban parton mi pendigas falditan strion de staniolo. Mi metas la kartonon sur malfermitan marmeladujon tiel ke la staniolo enpendas, kaj kiam mi proksimigas la vitran liniilon al la alia fino de la ferdratpeco, la staniola strio malfaldiĝas.

`Patro! Rigardu!'

Li levas siajn okulojn de el sia gazeto, aŭ nur malfermas ilin, ĉar li jam longtempe estas en tia aĝo en kia oni preferas dormadon en sia seĝo.

`Nu, belege.'

Li plulegas aŭ reendormiĝas. `Mi kreis elektromezurilon,' mi diras, se li ne aŭskultas. Dek jarojn poste, mi skribas rakonton en kiu du goriloj enmondigas infanon, kiu (pro mutacio) estas senhara, kaj kapablas paroli. La goriloj pensas ĝin misnasko kaj ĵetas ĝin el la arbo, kiun ĝi ne povas reengrimpi, ĉar ĝiaj kruroj havas piedojn, ne manojn, kaj sekve ĝi ne povas tiom bone grimpi. La infano ekvojaĝas tra la praarbaro, venkas tigrojn kaj serpentojn, sed kiam ĝi finfine renkontas du aliajn homojn, tiam ĝi tuj estas mortpafota, ĉar tiuj estas ĉasistoj.

Mi ripetas la eksperimentojn, kiujn priskribas la fiziklibreto, sed plejmulton el ili mi ne povas fari, ĉar mi ne havas la instrumentojn. Pro tio mi estas devigita nur revi pri ili. Mi maldormas pensante pri galvanometroj, induktaj bobenoj kaj elementoj de Leclanché, tiel kiel alia revas pri vakeroj, ĉevaloj kaj indianoj. Multe pli poste, estante studento, mi devas konstati ke la galvanometroj kaj induktaj bobenoj faras precize tion, kion mi imagis, kaj ili ekenuigas min. Jen eble alia avantaĝo de revado pri vivantaj aferoj: indianoj, vakeroj. La escepto el tiuj miloj da revantoj kiuj efektive vakeriĝas, malkovros ke la veraj vakeroj estas malsimilaj al liaj imagoj - kvankam ne estas neeble ke ili multe malpli bonas ol en la revoj.

Mi pensas ke mi komprenas kial vitra stango, frotita per lana tuko, ŝargiĝas kun elektro. Verdire mi tute ne komprenas tion, sed neniu faras al mi demandojn, kaj ankaŭ mi ne demandas al mi ĉu io cetera restas klariginda. Mi scias kiel tekstas la fiziklibreto, miaj vortigoj estas identaj al tiu teksto, mi povas citi ĝin kun la sento: mi komprenas. Nur poste - jarojn! jarojn! - mi malkovras ke komprenado neniel rilatas al sentoj kiuj ŝaltiĝas kiel verdaj lampoj por mesaĝi ke la vojo al la certeco estas sekura. Neniu en mia ĉirkaŭaĵo kontraŭdiras min, multajn mejlojn for estas pensantoj kiuj pli bone scias kio estas komprenado, kiuj pli bone scias ol mi, pli bone ol mia patro, mia patrino, pli bone ol la kvartala laktovendisto, niaj najbaroj, onkloj, onklinoj kaj pli bone ol ĉiu ajn kiu konsistigas la izolecon kiu ĉirkaŭas min.

Do: ĉar mi enkorpigis en la okazantaĵaron la fakton ke per lana tuko frotita vitra stango altiras paperpecojn, ankaŭ estas al mi facila la kompreno pri la frota elektrilo.

Ĉi tiu maŝino konsistas el vitra disko, kiun oni povas turni per turnilo. Tiun diskon premas leda kuseneto, kiu plenumas la saman funkcion kiel mia lana tuko, per kiu mi frotas la vitran stangon. Pro tio la vitra disko ŝargiĝas. Kompreneble, ĉu ne, tute facile.

Sed... kiel klarigi la funkciadon de la elektrilo de Wimshurst? `La funkciadon de ĉi tiu maŝino,' diras la fiziklibro, 'ni ĉi-loke ne pli detale klarigos.'

Mi nur vidas la bildon, la ŝtalgravuraĵon, dume ne sciante kio okazas al mi, nome - per vortigo de multajn jarojn pli poste - ke la beleco de la maŝino impresas min.

Mallongan tempon poste mi vidas unu en realo, en la montrofenestro de butiko kiu vendas pajloŝtopitajn birdojn, muldkartonajn duonigitajn orelojn, provtubojn, brulilojn de Bunsen kaj barometrojn. La elektrilo de Wimshurst ne havas unu diskon, sed du. Ili estas el nigra ebonito, samgrandaj kiel 30-centimetra gramafondisko. La du diskoj turniĝas unu en la mala direkto de la alia. Sur ili, strioj el staniolo estas laŭradie gluitaj.

La elektrilo de Wimshurst, `ankaŭ nomata maŝino de elektrostata indukto'!

Ne okazas frotado! Kiel tio eblas? Kompilo de brilaj nikelaj stangoj (`kompilo`!) premas stanfoliajn penikojn kontraŭ la diskojn, sed ne estas grave ĉu la peniketoj tuŝas la diskojn. Ankaŭ sen tio ili viŝas la elekton de la strioj el staniolo kiuj preterglitas. La kompilo de nikelaj stangoj estas tre speciale konstruita. Tie kie du aŭ tri el tiuj stangoj orte interkonektiĝas, globo konsistigas tiun ĉi angulpunkton. La konstruo estas nekredeble luksa! Tion ankaŭ pruvas la du plej gravaj, la du plej longaj stangoj, kiuj etendiĝas supren kiel tentakloj. Ili finiĝas per globoj, inter kiuj la sparkoj saltu. Sed, kia nekomprenebla rafineco. sur ambaŭ stangoj estas du globoj, unu granda kaj super ĝi unu malgranda.

Per mia fiziklibro mi jam antaŭlonge komprenis ke la sparkoj ankaŭ transsaltus se nur po unu globo estus, kaj eĉ se tute mankus la globoj ĉe la stangoj. La sinreganta eksceso en la konstruo de la maŝino, la funkciado kiun mi ne tute komprenas, neeviteble rezultas ke mi enamiĝas en ĝin. Kaj tiam mi ankoraŭ ne menciis la Lejdenajn botelojn! La Lejdenaj boteloj, diras la fiziklibro, estas malhaveblaj, kaj ili efektive estas laŭplaĉe encirkvitigeblaj kaj elcirkvitigeblaj. Ili staras ambaŭflanke de la diskoj. Ili tute ne estas boteloj, ili estas vitraj cilindroj, kaj interne kaj ekstere kovritaj per staniolo. Ĉe la supro ili estas fermitaj per diskformaj kovriloj el ebonito, tra kiuj nikelaj stangetoj estas traigitaj. Ĉe la malsupro de ĉi tiuj stangetoj fajnaj ĉenetoj pendas ĝis la fundo de la cilindroj. Ĉe ilia alia fino troviĝas nikelaj globoj - ne estus facile nombri la superabundon de nikelaj globoj en la maŝino.

4

Promenante kun miaj gepatroj - neniam mi sole promenas - foje mi bonŝancas kaj ni promenas preter la butiko kiu havas la elektrilon de Wimshurst en sia montrofenestro. Mi tute ne scias kiom ĝi kostas, sed mi certas ke eĉ ne indas provi peti ĝin kiel naskiĝtagan donacon. Mi eĉ dubas ĉu iam mi vidos unu funkcianta - ĉar kie tio okazu?

`Ĝi produktas sparkojn kaj kiel tio utilas,' mia patro diras, `nun kuniru.'

Li tiras mian dekstran brakon. Mia adoro pri la nekomprenebla barokeco kunligiĝas kun doloro en mia dekstra ŝultro kaj la senĉesa kriado: `Nun kunvenu, Rikardo, ni ne povas resti ĉi tie dum horoj. Nun vi sufiĉe rigardis, Rikardo, kio diable tiom interesas tie.'

Hejme mi inspektas la enhavon de mia malgranda Mekano-skatolo. Estas la plej malgranda Mekano-skatolo, la plej malalta numero, per kiu oni povas konstrui nur muelileton aŭ ĉarumon. Mi revas pri aĉeto de du malnovaj grandaj gramafondiskoj. Ni mem ne havas gramafonludilon, do mi ne povas forpreni ilin. Mi komencas - tion mi povas - kolekti staniolon, el kiu mi fojfoje tondas striojn, kutime tuj post ke mi revidis la maŝinon en la butiko. Sed tiuj strioj estas malsamlarĝaj, plejofte ili ŝiriĝas dum la tondado - kiel mi sukcesus kolekti la eble cent aŭ ducent striojn necesajn por glui sur la nigrajn diskojn? Giganta tasko! Aliflanke, se mi sukcesus konstrui elektrilon el Mekano-eroj, malnovaj gramafondiskoj, du vitraj mustardujoj kaj staniolo de ĉokoladbriketoj, tiam tio estus tiom senekzemple granda atingo, tiam mi eble aperus en la gazeto. (La Gazeto!). Kiu tiam ankoraŭ kuraĝus kontraŭdiri min? Kion dirus mia avino kun ŝia reĝo Faruk de Egiptujo kaj reĝo Mikaelo de Rumanujo?

5

La epoko dum kiu mi malamis mian avinon jam pasis longtempe. Eĉ estas malfacile por mi reenmensigi kiel ŝi kondutis sin al mi. En miaj libroj svarmas avinoj similaj sed tamen malsamaj al mia - cetere, kiu interesiĝas pri kia ŝi vere estis?

Ankaŭ ne plu multe gravas al mi, ke miaj gepatroj fakte faris nenion por helpi min, ke ili nur pensis pri siaj planoj pri mi, kaj neniam enprofundiĝis en tion kio okazas en mi. Mi tion konsideris normala, kvankam ĉiam mi restos abomeni la normalon. Plue, estas normale ke ĉiu malfeliĉas. Mi nur povas priskribi la diversajn manifestiĝojn de malfeliĉo. Nur tio restas nun al mi por fari (sed al la plej multaj homoj restas eĉ tute nenio por fari).

Tiu, kiu ankoraŭ kapablas malami sian ĉirkaŭaĵon, kaj eĉ mi tion ankoraŭ antaŭ mallonge povis, estas iusence optimisto, kompare kun mi, tiu ankoraŭ kredas ke se liaj gepatroj estus aliaj, ke li tiam povus esti pli feliĉa.

Kion vi celas?

Ke li estus farinta kion li intencis, estus trovinta kion li serĉis kaj ĉiam serĉadus kaj ĉiam denove trovadus, koncize ke senĉese plenumis la promesojn kiujn li faris al si mem.

Sed finfine oni ekkomprenas ke ĉiu kiu baris al oni la vojon stimulis onian malamon ĉar oni deziris tiel rompi la kontraŭstaron de tiu kontraŭulo.

Fine tiu kontraŭstaro efektive rompiĝas, kutime de la tempo rompita. Aŭ ĝi malaperas kaj eĉ per malamo ne plu trafeblas, kaj do vi lin ne plu sincere malamas. La vojo liberas, sed por ankoraŭ sukcesi jam tro malfruas, ĉar la tempo ankaŭ rompis vin kaj ne ekzistas kuraco por onia propra kadukiĝo.

Kelkaj, pro foresto de la originaj celoj de ilia malamo, pli kaj pli ekriproĉadis sin mem. Aliaj preferas kulpigi sian unuan edzinon, aŭ eĉ la duan, la trian, la kvaran.

Sed la unusola afero kiun ili finvive povas retrospekti estas poligamia vivokuro.

6

La muzeon pri la laboro mi malkovris kiam mi havis dekunu jarojn, kaj jam sciis ke mi jam travivis la plej longan parton de la bazlernejo. Mi planas fariĝi inĝeniero.

Estinte tie unu fojon, mi revenas tie ĉiun dimanĉan posttagmezon.

Mi tie ĉiam estas sola.

7

Debuto de Hermans, 'Kussen door een rag van woorden', klandestina surpaperigo, 1944, propra eldono, 15/30 (JS1). Kaj ĉi tio. Dankon al Joost Glerum, Svislando
Debuto kaj ĉi tio