Enreta Nederlanda Bibliografio

Esperantigita Nederlandlingva literaturo

(ikse, oke)


Jen mi prezentas superrigardon de la esperantigita nederlanda literaturo. Sxajnis al mi inde ke tia listo aperu en la interreto, por ke cxiu havu pli malpli facilan aliron al tiu informo. Se io mankas tiam mi esperas ke vi sciigos min, por ke mi povus ripari tiun fusxon. Mi ankaux pretas kunfandigi tiun cxi projekton kun similaj por aliaj lingvujoj.

Fontoj

Tiu cxi listo komence bazigxis sur la diversaj indeksoj kiuj trasercxeblas per la interreto, kiel ekz. Literaturo pagxo de Don Harlow, la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen, la Internacia Esperanto-Muzeo (Trovanto) en Vieno, Koninklijke Bibliotheek en Hago kaj Koninklijke Bibliotheek de Belgio, kaj krome aliaj katalogoj kiel tiu de UEA.

Se vi do volas efektive trovi libron el la listo, rekonsultu tiujn cxi fontojn. Mi mencias nur unu, do se estas biblioteka indekso, tie gxi restu trovebla. Plejofte mi menciis Aalen, cxar tiu permesis al mi sercxi je 'nederlanda'. Cxiam eblas ke gxi ankaux estis aux estos en la aliaj bibliotekoj, aux ke gxi ankoraux haveblas per UEA.

Nederlanda bibliografio de Petro de Smedt

Plejmulto de la tradukoj tute ne aperis libroforme, sed nur en revuoj. Tiujn informojn mi trovis plejparte en la libro de Petro de Smedt, kiu en la jaro 1972 sercxis cxiujn tiujn informojn kaj aperigis tiun en libro, kiun mi simple kopiis, kaj nun fakte konsistigas la koron de tiu cxi datumbazo.

La enkondukon cxe tiu cxi libro verkis William Auld, kaj eble ankaux iomete aplikeblas al tiu cxi reta versio. Jen gxi.

Postaj informoj por la revuoj ankoraux kolektindas, sed mi planas fari tion baldauxe.

Kiel uzi?

Estas du ebloj.

Aliaj rimarketoj

Pri la jarindikoj. Ne cxiam mi trovis la originalan aperjaron, precipe ne cxe revue aperintajxoj. Nur unu jaro celas signifi la aperjaron de la traduko. Se estas du jaroj tiam la unua jaro devas esti la aperjaro de la orginalo, aux, se mi ne sciis, alia indiko pri la tempo, plejofte la mortjaro de la auxtoro.

Foje mi tajpis la originalan titolon retrotradukante kaj lauxmemore, kaj mi indikas ilin per komenca demandosigno.

Mi ankaux provis indiki kiaspeca la teksto estas. Gxenroj: P: poezio; R: romanoj, noveloj, prozo; T: teatrajxo; E: eseoj ktp. Tio eble ne cxiam korektas, kaj kaze de dubo, gxi farigxis 'prozo'.


versio: 9a de oktobro 1999 respondecas Michiel <mihxil@gmail.com>