III

Tiu sinjoro Van Schoonbeke apartenas al maljuna riĉa familio. Li estas fraŭlo kaj loĝas sole en granda domo en unu el niaj plej belaj stratoj.

Monon li havas abunde kaj monon ankaŭ ĉiuj liaj amikoj havas. Plej ofte ili estas juĝistoj, advokatoj, negocistoj, aŭ eksnegocistoj. Ĉiu membro de tiu societo posedas minimume unu aŭton, escepte sinjoro Van Schoonbeke mem, mia frato kaj mi. Sed kapablas sinjoro Van Schoonbeke havi aŭton, se li volus, kaj neniu scias tion pli bone ol liaj amikoj mem. Ili do opinias tion stranga kaj fojfoje diras `tiu diabla Albert'.

Estas io alia pri mia frato kaj mi.

Estante kuracisto, li ne havas bonan ekskuzon por ne havi aŭton, des pli pro tio ke li biciklas kaj tiel evidentigas ke li ja povus uzi unu. Sed por ni, barbaroj, kuracisto estas sankta kaj staras apud la pastro. Sekve nur pro sia kuracisteco mia frato estas pli malpli prezentebla, ankaŭ sen aŭto. Ĉar en sia medio sinjoro Van Schoonbeke ĝustadire ne rajtas havi amikojn sen mono aŭ titoloj.

Se ili eniras kaj suprizas lin kun fremdulo, tiam li prezentas la novulon tiel ke ĉiu pensas ke la viro estas minimume cent procentojn pli grava ol li estas. Ĉefon de distrikto, li nomas direktoro kaj kolonelo en civilaj vestoj prezentiĝas kiel generalo.

Estis tamen malfacila kazo pri mi.

Vi scias ke mi estas skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding Company, tiel ke li havas nenion al kio eblas alkroĉi. Neniu sankteco estas en skribisto.

Li estas tute nuda sur la mondo.

Du sekundojn li pensis, ne pli, kaj prezentis min kiel `sinjoro Laarmans de la Ĉarpentaj Ŝipkonstruejoj'.

Li opinias nian anglan firmanomon tro longa por memori kaj ankaŭ tro preciza. Ĉar li scias ke en la tuta urbo ne estas granda firmao de kiu ne unu el liaj amikoj konas iun de la direkcio kiu senprokraste povus informi pri mia sociala sensignifeco. `Skribisto' neniam enkapiĝus en lin, ĉar tio estus mia mortverdikto. Kaj plue mi do mem devas elŝiri min el la batalo. Li donis tiun maŝkirason al mi, sed pli li ne povis fari.

`Do, la sinjoro estas inĝeniero,' demandis viro kun oraj dentoj kiu sidis apud mi.

`Inspektoro,' tuj diris mia amiko Van Schoonbeke, kiu scias ke inĝeniero ian teknikan altlernejon, diplomon kaj tro multajn sciojn inkluzivas por, ĉe la unua konversacio, ne embarasi min.

Mi mem ridis, por kredigi ilin ke tio krome ankaŭ inkludas iom da sekreto kiu eble malkaŝiĝos je konvena tempo.

Ili ŝtele rigardis mian kostumon kiu estis bonŝance preskaŭ nova kaj povus esti akceptebla, kvankam ĝi havas malmultan fasonon, kaj post tio ili ignoris min.

Unue ili parolis pri Italio, kie mi neniam estis, kaj mi travojaĝis kun ili la tutan landon de Mignon: Venecio, Milano, Florenco, Romo, Napolo, Vezuvio kaj Pompeo. Mi ja foje legis pri tio, sed por mi Italio restas nur supraĵo sur la mapo, do mi silentis. Pri la arttrezoroj neniom estis dirata, sed la Italaj virinoj estas belegaj kaj plenaj de pasio.

Kiam ilin tedis tio, ili priparolis la malfacilan situacion de propruloj. Multaj domoj estis neloĝataj kaj ĉiuj deklaris ke iliaj luantoj pagas neregule. Mi volis protesti, ne nome de miaj luantoj, ĉar tiujn mi ne havas, sed tial ke ĝis nun mi mem pagis ĉiam ĝustatempe, sed temis jam pri iliaj aŭtoj: kvar- kaj sescilindraj, garaĝtarifoj, benzino kaj lubrikoleo, aferoj pri kiuj mi kompreneble ne povas kanti kanton.

Kaj nun oni donis resumon pri tio, kio okazis dum la pasinta semajno en la familioj kiuj estas menciindaj.

`Do la filo de Gevers edzinigis la filinon de Legrell,' diras unu.

Tio ne estas sciigita kiel novaĵo, ĉar ĉiuj jam scias tion escepte min, kiu neniam sciiĝis pri la novedzino nek pri la novedzo, sed pli ĝuste kiel punkto de proklamo pri kiu oni devas voĉdoni. Ili donas sian aprobon aŭ malaprobon laŭ tio ĉu ambaŭ partioj kunportis egalpezan riĉaĵon aŭ ne.

Ĉiuj samopinias, tiel ke tempo ne estas malŝparata per diskuti. Ĉiu el ili nur eldiras komunajn opiniojn.

`Do Delafaille eksiĝis kiel prezidanto de la Komerca Ĉambro.'

Mi neniam sciiĝis pri tiu viro, sed ili scias ne nur ke li ekzistas kaj eksiĝis, sed plej ofte ili scias la veran motivon: oficiala malfavoro kaŭze de bankroto, iu sekreta malsano, skandalo kun edzino aŭ filino, aŭ kelkfoje motivo estas ke li simple tediĝas.

Tiu `journal parlé' okupas la plej grandan parton de la vespero kaj estas la plej embarasa periodo por mi, ĉar mi devas limigi min per kapjesi, ridi aŭ levi brovojn.

Jes, mi tie timegas daŭre kaj mi tie pli ŝvitas ol ĉe la mortado de patrino. Vi nun scias kiel mi suferis tiam sed tio almenaŭ haltis post unu nokto, kaj ĉe Van Schoonbeke rekomenciĝas ĉiun semajnon kaj la pasinta ŝvitado ne malpliigas tion, kion mi ankoraŭ devos travivi.

Ĉar ili, ekster la domo de mia amiko, ne interrilatas kun mi, ili ne povas memori mian nomon kaj en la komenco nomis min laŭ ĉiuspecaj nomoj nur similaj al mia. Kaj ĉar mi ja ne ĉiam povas admoni, per ĉiam rediri `pardonu, Laarmans', ili finfine decidis unue rigardi mian amikon Van Schoonbeke kaj al li, kie mi ĉesidas, diri `via amiko asertas ke la liberaluloj'. Kaj nur post tio ili rigardas en mia direkto. Tiel la menciado de mia nomo superfluas. Kaj `via amiko' ankaŭ signifas ke tiu Van Schoonbeke komencas havi strangajn amikojn.

Verdire ili eĉ opinias ke estus pli bone se mi tute silentus, ĉar kiam mi parolas ĉiam por unu el ili estas malfacila laboro. Pro ĝentileco al la gastiganto unu devas doni al mi resumon pri la naskiĝo, la juneco, la studoj, la edziĝo kaj la kariero de iu regiona famulo pri kiu ili nur volis diskuti la entombigon.

Mi ankaŭ abomenas restoraciojn.

`La pasintan semajnon mi kun mia edzino manĝis skolopon en la Trois Perdix en Diĵono.'

Kial li diras ke lia edzino kunmanĝis, mi ne komprenas.

`Do eskapo kun via laŭleĝa edzino, virego,' diras aliulo.

Kaj post tio ili eknomas restoraciojn, la unu kontraŭ la alia, ne nur en Belgujo sed ĝis malproksime en la eksterlando.

La unuan fojon, tiam kiam mi ne jam estis tiel timema, mi opiniis ke ankaŭ mi citu unu, kiu estas en Dunkirko. Antaŭ jaroj lerneja kamarado diris al mi ke li tagmanĝis tie, je sia postedziĝa vojaĝo. Kaj mi memoris, ĉar ĝi havas la nomon de fama kaperisto.

Mi havis mian restoracion preta kaj atendis favoran okazon.

Sed ĉifoje ili priparolis pri Saulieu, Diĵono, Grenoblo, Digne, Grasse kaj evidente estis survoje al Nico kaj Montekarlo tiel ke mi do ĝene povis nomi Dunkirkon. Tio impresus kiel iu kiu subite nomas Tilburgon kiam la restoracioj de la Riviero estas nomataj.

`Kredu aŭ ne, sed la pasintan semajnon mi manĝis en Rueno, en la Vieille Horloge, kontraŭ tridek frankoj, diversajn antaŭmanĝaĵojn, omaron, duonan kokinon kun trufoj, fromaĝon kaj deserton,' subite estis deklarita.

`Ĉu tiu omaro ne estis enladigita japana krabo?' demandis iu.

`Kaj ĉu viaj trufoj hakita prostato?'

Rueno ne estas malproksima de Dunkirko kaj tio estis unika eblo, kiu estu uzita. Tial mi uzis la unuan silenton kaj subite diris `Ankaŭ la Jean-Bart en Dunkirko estas bonega'.

Malgraŭ tio, ke mi tiom preparis min, mi ektimis pro mia propra voĉo.

Mi mallevis la okulojn kaj atendis la efikon.

Bonŝance mi ne deklaris ke mi estis tie en la lastaj semajnoj, ĉar tuj unu diris ke tiu Jean-Bart ne plu ekzistas jam proksimume tri jarojn kaj ke ĝi nun estas kinejo.

Jes, ju pli mi diras, des pli bone ili komprenas ke mi ne nur ne havas aŭton, sed ankaŭ neniam havos unu. Silentado do estas necesa, ĉar ili komencas atenti min kaj supozeble demandas sin kiel Van Schoonbeke decidis ekgastigi min. Se ne estus por mia frato, kiu pro Van Schoonbeke kelkfoje ekhavas pacientojn, mi jam antaŭlongtempe estus sendinta diablen la tutan kunularon.

Ĉiun semajnon mi pli bone komprenis ke mi estas por mia amiko ĝena protektato kaj ke tiel ĉi ne plu eblas, kiam li demandis al mi la pasintan merkredon ĉu mi ŝatus fariĝi reprezentanto de granda Nederlanda firmao. Estas tre entreprenemaj homoj, por kiuj li ĵus gajnis grandan proceson. Mi povus ekhavi la agentecon tuj. Sufiĉus ke li rekomendus min, kaj por tio li volonte estis preta. Mono ne necesus.

`Pensu pri tio,' konsilis li. `Multo estas gajnebla kaj vi estas la ĝusta viro.'

Tio estis ja iomete impertinenta de li, ĉar mi opinias ke neniu opiniu min konvena antaŭ ol mi opiniis min konvena. Sed tamen ĉarme estas ke li sen ajna kondiĉo donis al mi okazon por demeti mian simplan vestaron de skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding Company kaj nenial fariĝi negocisto. Tiel liaj amikoj probable per si mem forigos kvindek procentojn da sia aroganteco. Kun ilia iometa mono!

Mi ankaŭ demandis pri kio liaj amikoj negocas.

`Pri fromaĝo,' diris mia amiko. `Kaj tio ĉiam marŝas, ĉar ĉiel la homoj devas manĝi'.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>