IV

En la tramo, veturante hejmen, mi sentis min jam tre alia homo.

Vi scias ke mi estas preskaŭ kvindekjara kaj mia tridekjara servuteco kompreneble stampis min.

Skribistoj estas humilaj, multe pli humilaj ol laboristoj kiuj, per ribelemeco kaj unueco, eldevigis iom da respekto. Oni eĉ diras ke en Rusujo ili estiĝis la mastroj. Se tio veras tiam ili meritas, mi opinias. Cetere ŝajnas ke ili aĉetis tion per sia sango. Sed skribistoj kutime estas malmulte specialitaj kaj harmonias tiel bone ke eĉ viro kun longa sperto estas piedbatata al sia kvindekjara lojala pugo kaj anstataŭata per iu alia kiu estas same bona kaj pli malmultekosta.

Pro tio ke mi havas infanojn, mi zorge evitas ekhavi disputon kun fremduloj, ĉar ili povas esti amikoj de mia patrono. Do en la tramo mi iom lasas forpremi min kaj ne faras tro indigne kiam iu tretas miajn piedfingrojn.

Sed tiun vesperon, ĉio ĉi estis indiferenta al mi. Tiu fromaĝrevo ja realiĝos, ĉu ne?

Mi sentis ke miaj okuloj jam disvastigas pli firman rigardon kaj enpoŝigis miajn manojn kun tia senĝeneco, kian mi tute ne konis antaŭ duona horo.

Veninte hejmen, mi tre kutimmaniere eksidis apud la tablo, supeis sen iu vorto pri la nova ebleco kiu haviĝis al mi kaj ne povis ne interne ridi kiam mi vidis kiel mia edzino kun sia kutima ŝparemo ŝmiris la buteron kaj tranĉis la panon. Nu, ŝi ja ne povis supozi ke eble morgaŭ ŝi estos edzino de negocisto.

Mi manĝis kiel ĉiam, ne pli multe aŭ ne malpli multe, ne pli haste aŭ ne pli malrapide. Unuvorte, mi manĝis kiel iu kiu rezignacias pri tio ke li devas kompletigi sian multjaran servistecon ĉe la General Marine and Shipbuilding Company per nesciata nombro da jaroj.

Tamen mia edzino demandis kio okupas min.

`Kio okupus min?' redemandis mi.

Kaj post tio mi komencis korekti la lernejajn taskojn de miaj du infanoj.

Mi malkovris grandegan eraron en participe pass kaj korektis tiun tiel elegante ke mia fileto mirigite suprenvidis.

`Kial vi tiel rigardas, Jan?' demandis mi.

`Mi ne scias,' ridis la knabo, kun interrilata rigardo en la direkto al mia edzino.

Ankaŭ li do ŝajnis rimarki ion en mi. Jen mi, kiu ĉiam pensis povi majstre kaŝi siajn sentojn. Tamen mi penu lerni tion, ĉar en la komerco tiu certe povos bone servi al mi. Kaj se mia vizaĝo estas tiel simple legebla, tiam dum la `journal parl' ĝi devas ofte legigi murdon kaj mortigon.

La geedzan liton mi opinias la plej oportuna loko por diskuti pri seriozaj aferoj. Tie almenaŭ oni estas sola kun sia edzino. La litkovriloj mallaŭtigas la voĉojn, la mallumo akcelas la pripenson kaj pro tio ke oni ne povas vidi unu la alian, neniun el ambaŭ influas la emocio de la kontraŭpartio. Tie ĉio estas sciigata, kion oni ne bone kuraĝas diri malfermviziere kaj do tie estis ke mi, kiam mi kuŝis bone sur mia dekstra flanko, post enkonduka silento, diris al mia edzino ke mi iĝos negocisto.

Pro tio ke dum multaj jaroj ŝi nur aŭdis trivialajn konfidencojn, ŝi igis min rediri tion kaj atendis pli detalan eksplikon kiun mi al ŝi donis per trankvilaj, klaraj, mi do jam diras `aferecaj' terminoj. En kvin minutoj ŝi akiris resumon pri la amikaro de Van Schoonbeke, pri ilia senafekta, nevolata malestimigo, kaj pri la propono kun kiu li sendis min hejmen tiel neatendite.

Mia edzino aŭskultas atente, ĉar ŝi kuŝadis tiel kviete kiel muso, sen tuseti aŭ sin turni. Kaj pro tio ke mi silentis, ŝi demandis kion mi intencas kaj ĉu do mi rezignos mian oficon ĉe la General Marine and Shipbuilding Company.

`Jes,' diris mi malzorge, `Tio efektive estas necesa. Estante skribisto ie kaj krome fari negocon por si mem, tio ja ne eblas? Ĉi tie indas kuraĝa decidado.'

`Kaj vespere?' estis demandita, post nova silento.

`Vespere malhelas,' diris mi.

Tio estis trafo, ĉar la lito knaris kaj mia edzino turnis sin kvazaŭ ŝi decidis ke ŝi lasos per mia negocisteco min sufoki. Mi do devas malrigidiĝi per mi mem.

`Kion vespere?' diris mi krude.

`Vespere negoci,' persistis ŝi. `Kiaj negocoj estas?'

Mi nun devis konfesi ke estas pri fromaĝo. Estas strange, sed mi opiniis tiun artiklon iom naŭza kaj iom ridinda. Mi preferus povi negocisti pri io alia, ekzemple florbulboj kaj elektraj ampoloj, kiuj do ankaŭ estas karakterize Holandaj. Eĉ haringon, sed prefere sekigitan, mi vendus kun pli da diligenteco ol fromaĝon. Sed tiu nordNederlanda firmao ne povis, pro mi, ŝanĝi sian metion, tion mi ja komprenis.

`Stranga artiklo, ĉu vi ne tiel opinias?' demandis mi.

Sed tiel mia edzino ja ne opiniis.

`Tio ĉiam marŝas,' kredis ŝi, precize tiel, kiel Van Schoonbeke diris.

Tiu kuraĝigo min bonigis kaj mi diris ke mi irigos al la diablo la General Marine and Shipbuilding Company jam la sekvan matenon. Mi ĉiaokaze volis iri al oficejo por adiaŭi miajn kolegojn.

`Sed komencu do peti tiun agentecon,' opiniis mia edzino. `Post tio ĉiam vi povos decidi kion vi faru. Vi ŝajnas ja freneza.'

Tiu lasta estas tre senrespekta al komercisto, sed la konsilo estis bona. Cetere, kvankam mi diris tion, mi ja ne farus. Se oni havas edzinon kaj infanojn tiam oni devas esti duoble singarda.

La sekvantan tagon mi iris al mia amiko Van Schoonbeke por demandi la nomon kaj la adreson, krom tio ankaŭ rekomendvorteton kaj ankoraŭ tiun saman vesperon mi skribis bravan aferecan leteron al Amsterdamo, unu el la plej bonaj leteroj, kiujn mi iam skribis. Mi iris enpoŝtigi ĝin mem, ĉar ion tian oni ne povas konfidi al nekoncernuloj, ankaŭ ne al siaj propraj infanoj.

La respondo ne forrestis. Ĝi venis tiel baldaŭ ke min ektimigis ĝi, estis telegramforme: `Atendas vin je la dekunua morgaŭ centra oficejo Amsterdamo. Vojaĝkostoj kompensotaj.'

Mi nun devis trovi ion por ne devi iri al oficejo la sekvan tagon kaj mia edzino sugestis entombigon. Sed tio al mi ne plaĉis tial ke mi tiel ĵus, pro la entombigo de mia patrino, restis hejme unu tutan tagon. Pro ajna kuzo oni malfacile forrestas de oficejo, almenaŭ ne unu tutan tagon.

`Tiukaze diru ke vi estas malsana,' diris mia edzino. `Vi povas jam prepari tion hodiaŭ. Estas sufiĉe da gripo en la urbo.'

En oficejo mi do sidis kun mia kapo en miaj manoj kaj morgaŭ mi iros al Amsterdamo por konatiĝi kun la firmao Hornstra.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>