PRI LA NECESO PAROLI ESPERANTON

(ikse, oke, en esperant' )


Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble miros, ke cxar ni havas nun kongreson de samideanoj de saregnanoj kaj cxiuj, aux almenaux preskaux cxiuj gxiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kauxzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj , sed ankaux la naciaj, havas antaux cxio signifo instruan kaj edukan. Esperantistoj, disjxetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aux malpli granda amaso, por auxdi nian lingvon, por kontroli, cxu iligxuste ellernis la lingvon, cxu ili bone gxin komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen, ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank' al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de cxiu aparta regno, sed en cxiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni auxdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio aux lando li apartenas. La plena auxtonomia vivo de nia lingvo, kun gxia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, cxiam pli kaj pli fotikigxas tiamaniere, kvazaux cxiuj esperantistoj de la mondo logxus kune sur unu malgranda peco da tero.

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, cxu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkomprenigxi. Ecx interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuragxas paroli esperant, oni balbutas , oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuragxeco de la parolado aperas ankaux nekuragxeco de propagando, cxar le esperantistoj-balbutantoj malgrauxvole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon auxdi bonajn kaj spertajn esperantistaj oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkigxas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entusiasmigxas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuragxo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaux la lokaj tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaux antuziasmajn batalantojn por nia afero. Tio estas la cxefaj motivoj, ro kiuj ni en cxiuj niaj kongresoj, ne sole en la universalaj, sed ankaux en la naciaj aux regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaux per Esperanto.

L.L. Zamenhof (L.L. Zamenhof, Originala verkaro, cit., p. 401-2)


Reen al pagx' pri l' gramatik' de Esperant'.