Jen alia afero kiu tradukendas. `De avonden' de G. Reve, la fama debutromano de la verkisto, kiu nun estas konsiderata de kelkaj kiel unu el la du tri plej gravaj Nederlandlingvaj verkistoj de tiu ĉi jarcento.
Eble pri tiu ĉi libro eĉ indas nur kelkaj paĝoj tradukitaj, ĉar la tuta libro estas sufiĉe senokaza..
Ankoraŭ malhelis, kiam frumatene dudekduan de decembro de la jaro 1946 en nia urbo, en la unua etaĝo de la domo Schilderskade 66, la heroo de tiu ĉi historio, Frits van Egters, vekiĝis. Li rigardis sian lumdonan brakhorloĝon, kiu pendis je najlo. `Kvarono antaŭ la sesa', li murmuris, `ankoraŭ noktas.' Li frotis sian vizaĝon. `Kia mizera sonĝo,' li pensis. `Pri kio ĝi temis?' Malrapide li povis rememori la enhavon. Li sonĝis ke la loĝoĉambro estis plena de vizitantoj. `Ĉi-semajnfino estos bona vetero,' iu diris. Je tiu sama momento, viro kun kloŝoĉapelo envenis. Neniu atentis lin kaj neniu salutis lin, sed Frits tre atente rigardis lin. Subite la vizitanto grandbrue falis surplanken.
`Ĉu tio estis ĉio?' li pensis. `Kio plua okazis? Nenio, mi kredas.' Li ekredormis. La sonĝo daŭriĝis tie, kie ĝi ĉesis. La viro kuŝis, kun la kloŝoĉapelo premita sur lia vizaĝo, en nigra ĉerko, kiu staris en angulo de la ĉambro sur malalta tablo. `Mi ne konas tiun tablon,' li pensis, `ĉu oni pruntus ĝin?' Li rigardis en la ĉerkon kaj laŭte diris: `Tio ĝenos nin almenaŭ ankoraŭ ĝis morgaŭ.' `Ne necese,' senharulo diris, kun ruĝa vizaĝo kaj okulvitroj, `ĉu ni vetu, kaj mi povas ordigi la entombigon ankoraŭ ĉi-posttagmeze je la dua horo?'
Li denove vekiĝis. Estis dudek minutoj post la sesa. `Mi jam findormis,' li diris al si mem, `tial mi tiom frue vekiĝas. Mi ankoraŭ havas pli ol horon.'
Li malrapide endormetiĝis kaj triafoje enpaŝis la dormoĉambron. Neniu estis. Li iris al la ĉerko, enrigardis ĝin kaj pensis: `Li estas morta kaj ekputras.' Subite la staturo estis kovrita per ĉiaj ĉarpentistaj iloj, stakitaj ĝisrande: marteloj, grandaj boriloj, segiloj, niveliloj, rabotiloj, seketoj kun najloj kaj tenajloj. Nur la dekstra mano de la mortinto supre elstaris.
`Neniu estas,' li pensis, `en la tuta domo estas neniu; kion mi faru? Muziko, tio helpos.' Li klinis sin super la ĉerkon al la radioaparato, sed sammomente vidis la manon, kiu blueciĝis, kun longaj, blankaj ungoj fingropinte, malrapide levi sin. Skue li retroiris. `Mi ne moviĝu,' li pensis, `alie okazos.' La mano remalleviĝis.
Tute ne pretas: [1/215]
Mihxil'