Hejmpaĝo de la Zamenhofa Kolegaro `Parkero'

bildo Lia
Nia patrono

Historio

Nia diligenta kolegaro estis starigita dum la PSKK en Belgujo. La ideo tamen jam ekestis je la 12a de septembro 1998 en kafejo en Utreĥto. Tie tiam estis kunveno de NEJ-membroj.

Celo

Parkerigi poemojn por ke oni povu ilin senpere deklami. Poemoj ne nepre devas esti de la majstro, sed nur majstraj poemoj estas devigitaj por povi esti ano.

Regularo

Membroj devas almenaŭ parkere scipovi deklami "La espero", "La vojo" kaj "Ho,mia kor'". Se vi kapablas tion kaj deziras membriĝi, tiam bonvole sciigu nin.

Sugestoj

Komreneble ni kuraĝigas ankaŭ pri la parkerigado de aliaj poemoj kaj gravaj tekstoj. Oni sugestis ekzemple:
Estas mi esperantisto de Julio BAGHY
Mia penso
La sankta biblio (por la sukcesintoj ni starigos la Kolegaron `Parkerego')

Ideoj

Eble ni ankaŭ starigu la Kolegaron `Parkereto' por tiuj kiuj nur parkerigis `La espero'.

Anaro

ZKPanoj estas nune:
Klaas(prezidanto) (kun rimarko ke li eble ne jam sufiĉe parkerigis)
Sanne
Michiel
L.(Kroatio)
David promesis ankaŭ lerni, sed do ne jam estas membro.

Moto

``Ek, al fina venk'!'', kio alia?

Sciigo por ĵurnalistoj

Nederlando, oktobre 1998 - Membroj de la Nederlanda Esperanto-Junularo iniciatis novan societeton, kiun ili nomas `Zamenhofa Kolegaro Parkero'. La celo de tiu ĉi anaro estas plifortigi la parkeran scion pri poemoj ĝenerale, kaj pri Zamenhofaj poemoj speciale. La membroj mem almenaŭ devas parkere scii la poemojn `La espero', `La vojo', kaj `Ho, mia kor'', kaj ĉiu kiu kapablas je tio, povas membriĝi per simpla sciigo al unu el la starigintoj.
Kontaktu KlaĉjonMiĥilon reen