Esperantigo de Linukso!


Mi estas uzanto de la operaciumo Linukso. Linukso estas terure bela sistemo, kiu kompreneble ne plu bezonas enkondukon. Tre bele ekzemple estas ke multaj GNU-programoj tute subtenas plurlingvecon. Se ni diligente tradukus, tiam ni havos preskaŭ tute esperantlingvan operaciumon. Do por amuziĝi mi provas tute esperantigi mian komputilon. Kion oni faru por tio? Gravas en tio ĉi la dosierujo (en debian): /usr/share/locale/eo kaj ties subdosierujoj kaj la variabloj LANG kaj LANGUAGE (kiuj estas ĉe mi respektive 'eo' kaj 'eo:nl:en').

La dosierujo LC_MESSAGES

En tiun ĉi dosierujon la instalprogramoj aŭ vi povas meti tiel nomatajn 'mo'-dosierojn. En tiuj duume estas la esperantaj tekstoj de la diversaj GNU-programoj. Se mankas unu tiam oni povas krei mem per tiel nomata 'po'-dosiero per io kia:

msgfmt -o mutt.mo mutt.po

Esperantaj tradukoj

Vidu ĉe Jim.

Mutt

Tre bona poŝtilo. Mia provizora versio de mutt.po. Tiel aspektas (ĉio ankoraŭ ikse, latintriigo estos bagatelo kiam la traduko pretos): mutt

Gcal

Stulta kalendara programo. Tamen amuza. Traduko de gcal.po

gcal

Lynx

Nu, iomete da reklamo mi faru pri Lynx, ĉar ĝi estas, mi kredas, la ununura krozilo kiu vere bona traktas esperanton, eĉ kiam oni ne instalis la ĝustajn tiparojn. Mem ĝi parolas angle, sed oni povus fari ankaŭ iun lynx.po, sed mi ne sukcesis jam ĝin ankaŭ uzigi tion.

lynx

Emakso

Versio 20.3 de GNU-emakso jam per si mem bone traktas latin-3-on. "^" povas esti senpaŝa klavo (iso-accents-mode kaj iso-accents-customize, language = esperanto). Ankaŭ eblas eĉ pli bele per tajpi ekz. ikse. Vidu jene

Surpaperigado

Mi uzis diversajn manierojn por surpaperigi esperantajn tekstojn. Por surpaperigotaĵoj oni kompreneble povas uzi LaTeĤ-on, kiu havas nenian ajn problemo pri la supersignoj (Vidu en Esperanto-HOWTO). Ĝi liveras postskriptaĵojn kiuj estas per ghostscript surpaperigeblaj per multaj printiloj. Por HTML-igitaj tekstoj oni povus ekz. utili kombinon de a2ps kaj lynx. En la neniel adaptita ruĝĉapela ĉirkaŭaĵo en universitato mi povas ekz. surpaperigi unikodajn aŭ latintriajn esperantajn tekstojn jene:

lynx -dump <url> | a2ps -B --encoding=ISO-8859-3

Lynx tradukus al iso-3, kiun a2ps povas postskriptigi. Bedaŭrinde estas eta cimo en a2ps pro kio 'ĵ' ne montriĝas bone. Mi raportis ĝin, kaj espereble ĝi estos solvita en venonta versio. Mi nun montrigas ĝin kiel . Jen kiel aspektas en ghostvieŭ.

Hejme mi havas nur malnovan `matriks'-printilon, per kiu mi similmaniere printus:

lynx -dump <url> | iso2p6h | lpr

Tiel ne necesas uzi postskripton kaj gostskripton. Mi ĉi tie uzas la programeton `iso2p6h', kiun mi jam skribis uzante ankoraŭ je MS-DOS. Ĝi tradukas la ĉapelitajn literojn al la senĉapelaj korespondaj literoj, kaj aldonas ordonojn por la printilo por grafike desegni ĉapeleton super ĝi. (Estas por EPSON-printilo, kaj kompreneble senpage haveblas ĉe mi)

Por ke tiu ĉi funkciu, oni zorgu ke lynx defaŭlte pensas ke temas pri latintria ekrano (kaj ankaŭ defaŭlte pensas ke temas pri latintria paĝo, ĉar pro cimo en neckapo multaj paĝoj ne indikas sian enkodigon). Tion oni povas atingi per premi je `o' en lynx, fari la elektojn kaj savu ilin. Ankaŭ eblas per komand-liniaj instrukcioj (vidu la man-paĝo). Se lynx pensas la ekranon latin-1a, tiam ĝi surogatos por la ĉapelitaj literoj, kio certe ne estus malbona solvo, kvankam ne perfekta.

Mi havas nenian ajn ideon kiel grafike surpaperigi TTTejojn esperantajn. Laŭ mi oni tion simple ne volu...

Neckapo

Neckapo (Netscape) estas la plej malbona programo kiu haveblas por linukso, mi supozas. Ĝi daŭre fiaskas, kaj estas plenplene de cimoj. Tamen ĝi estas la sola uzebla grafika TTT-krozilo. Kontraŭe al kio estas asertata en Esperanto-HowTo, ja eblas vidigi ĝin esperantajn paĝojn uzante unikodon pli malpli bone, kvankam aspektas aĉa. Verŝajne sufiĉas simple instali kelkajn tiparojn, sed kiel mi precize faris, mi ne scias.
Al mia hejmpaĝo