Raporto pri la lasta Kultura Esperanto-Festivalo, kiu okazis antaŭ kelkaj semajnoj en la Sveda lando, kaj ankaŭ pri ties antaŭrenkontiĝo.

Antaŭ kelkaj semajnoj estis komenciĝonta la Kultura Esperanto-Festivalo en Svedio. Grupeto de tri el ni, NEJ-membroj, kune iris tien per aŭto de unu el tiuj tri. Ĉar la vojaĝo estas tiom longa, estis decidite, ankaŭ ĉeesti la antaŭkongreson en la ĉefurbo de tiu granda lando Svedio.

Pro la sama kialo, ke la vojaĝo estas tiom longa, ni faris tiun en du partoj, kaj nin pasportservis interesa sed iomege ĥaota dano en la urbo Ringsted kiu proksimas al Kopenhago. Ni tre amuziĝis. Venonttage ni traveturis la lastan parteton de Danio kaj Svedion, ĉar Stokholmo kompreneble decidis situi ĝuste en la alia flanko de la lando kiun ĝi ĉefas. Prosperis la vojaĝo, kaj pro ioma frueco, ni ĝuis la preskaŭ nacian manĝaĵon kebabo.

Post tio estis festeto en loĝejo de unu el la kunordigantoj. Tre plezura, kun manĝo de ni maltrafota pro kebabo, kaj muziko far rusoj, kaj kelkaj aliaj entuziasmuloj. Ĉar jam tiun vesperon eblis spekti grandajn artfajraĵon en la urbcentro, ni, kiuj nenion volas maltrafi, iris por ĉeesti ĝin.

Ni do poste spertis kelkajn tagojn en Stokholmo, pri kies okazoj mi nur fuŝe memoras la sinsekvon, kiu ankaŭ tute ne interesas. Mi do simple nombras la apogeojn. Kion oni faras en tia urbo? Oni promenas, kaj ĝuste tion ni faris. Plaĉe. Kun la tuta aro ni ankaŭ eniris kaj trapromenis la amuzejon 'Gröna Lund'. Liberaj faloj kaj naŭzaj aparatoj. Konatas la koncepto ankaŭ en tiu parto de Eŭropo. Precipe interesis ĝi pro la agrabla kunularo. Kiel unu el nur tri esperantistoj mi vizitis la modernan muzeon de Stokholmo, kie troviĝis ekspozicio de la pentristo Miró. Grava kulmino por mi, ĉar ĉiam amuze estas diskuti pri modernarto, sed neniam mi spertis la amuzon fari tion balbutante esperanton. Plej grava kulmino tamen, certe estis, sendube, la ekspozicio de ĉiulandaj (nu, preskaŭĉiulandaj, ĉar ekz. nederlanda mankis) trafiksignoj, kiuj indikas al piedirantoj kie transiri la straton, en iu cetere apenaŭ vidinda parketo. Estas kompreneble ke la kunordigintoj ne kunordigis plenan programon por la partoprenantoj de la antaŭrenkontiĝo, sed estas granda fuŝo ke ne almenaŭ vizito al tiu ĉi parko estis deviga ero de la programo. Mi nun tre timas ke multaj esperantistoj maltrafis ĝin. Dum lasta vespero ni ree povis spekti artfajrajon, kiun ni kompreneble reĉeestis.

Ĉar ni vojaĝis peraŭte ni ankaŭ volis trafi Finnlandon, por povi ĝin aldoni al la listo de vizititaj landoj. Ni sukcesis, sed pro tio ni iomete malfruis ĉe KEF. Mi do, honte, ne povas raporti pri la unua vespero de la vera renkontiĝo. La postaj tamen estis tre bonetosaj kaj longaj kaj sendormaj kaj diskotekaj kaj gufujaj ktp. Mi do ne havas dubojn pri tiu ĉi unua. Dum la tagoj postaj dumtage estis 'uzinoj' en kiuj oni povas lerni kaj amuziĝi pri ajno. Eblis al mi partopreni nur unu el multo kaj ankoraŭ mi sentas min malfacila por tio, sed ho, mi ne plendas. Programere vizitis ni krakpanfabrikon en proksima urbo. Tre interese, kaj oni ricevis tre belan ĉapon kiel dankon pro la vizito al ilia fabriko. Plejmulto de la esperantistaro estis tiom maldankema forĵeti ĝin. Elrevigetis min, ke nur du surhavis ĝin ankoraŭ kelktage.

Kelkaj uzinmalplenaj tagoj estis plenigeblaj de ekz. iu sveda pilkludo kaj arbaraj promenoj. Do ankaŭ iom da aktiveco ne estis mankdeva en onia ferio. Tio estas bona.

La urbo de la renkontiĝo, Lesjöfors, riĉas unu el la plej interesaj muzeoj de ĝia speco. Ĝi temas pri la urba historio kaj tiaj aferoj, sed ĝi estas plenplena de ĉiaj malnovaj aĵoj, kiujn oni povas tuŝi, provi, surmeti kaj tiel plu. Mi travivis tre bonan horon tie. Eĉ esperanta gvidlibreto kaj poresperantista rabato ne mankis.

En la vesperoj memkomprenate ankaŭ estis koncertoj, teatroj, kabaredoj, kaj konkurso pri novaj talentoj. Mi havas neniun plendindaĵon aŭ malkontentecon pri tiuj okazoj. Muziko tre bongustis ĝenerale, krom kelkaj teknikaj problemoj kiuj disonancis 1-2 koncertojn. Mi ne emas priskribi ĉion, ĉar mi maldeziras enuigi. Oni tamen ne povas ne mencii la lastvesperan kabaredon Amuzo. Ĝi poste furoris kiel argumento por ĝiaj spektintoj ke iliaj eltenkapabloj vere estas admirindaj.

Kaj post tiu ĝojplena vespero, en kiu cetere ankaŭ okazis la nemaltrafenda laŭtlegado el 'Mazi en Gondolando', komenciĝis la nokto, kiu jam iomete pli longis ol la antaŭaj, kaj kiu mem antaŭas la adiaŭan plorplenan matenon.

Sed ni do kuraĝe ekveturis per la aŭto al Norvegio, ĉar ankaŭ tiu lando ankoraŭ mankis la liston. Tie ni pasigis kelkajn horojn en la Osla statua placo de Vigeland, kaj senhalte, frenezaj de malĝojo pro finiĝo de la bonaj aranĝoj en Svedio, veturis al la kara hejmlando, en kiu ni alvenis duonmortaj, sed kun kelkaj bonaj memoroj.


Michiel Meeuwissen, septembro 1998
reen


Ankaŭ aperis artikolo en Rok-gazet' pri tiu ĉi KEF
Malĝisdata KEF-paĝo