XVI

Venis letero el Amsterdamo en kiu Hornstra diras ke li marde devos iri al Parizo kaj profitos sian trairon tra Belgujo por reguli la kontojn pri tiuj unuaj dudek tunoj kun mi. Li estos ĉi tie je la dek unua.

Ĉu estis pro honto aŭ pro kolerego? Mi ne scias. Sed kiam mi legis tiun leteron mi fortege ruĝiĝis, kvankam mi sidis sola kaj nevidata en mia oficejo, kie nun nenio plu mankas.

Mi enpoŝigis la leteron, ĉar mi ne volas ke mia edzino scias tion, alie ŝi certe rakontas tion al mia frato. Sed unu afero estas certa. Se tiuj Edamaj ne estos venditaj post kvin tagoj, tiam la Gafpa torpediĝos. Verdire mi nur havas kvar tagojn, ĉar por aferisto la dimanĉo ne prikalkuliĝas.

Kun la morto en la koro mi denove irprenis mian korbovalizon de la subtegmento kaj enigis en ĝin unu el miaj fromaĝoj. Mia edzino supozeble pensas ke miaj amikoj duafoje mendis.

Hop nu, Frans. Via kontorbabilaĉado finis. Vi mem ekiru, kun neniuj aliaj helpantoj krom via lango kaj la kvalito de via krema.

Mi ja scias kien mi iru. Se ie fromaĝo debitiĝas, tiam tie estas.

Sed kion mi rakontos? Senpere demandi ĉu ili eble volas aĉeti iom da fromaĝo?

Nun mi konscias ke mankas al mi la praktiko, ĉar mi neniam vendis ion. Kaj nun subite fromaĝon. Se estus mimozo. Kaj tamen mi devas fari ĉiutagaĵon. Ĉar kion tiuj milionoj da aferistoj faras? Ankaŭ tiuj do devas.

Tiu pruva ekzemplero de Le soir ankoraŭ ĉiam estas sur mia skribotablo. Mi malfermas ĝin por ankoraŭ unufoje rigardi mian anoncon. Ĝi aspektas tiel bona ke mi mem ekdiziras skribi pro ĝi por oferi miajn servojn.

Kaj aŭtomate mi rigardis malgrandan enmeton, tuj sur la mia: `Skribaj kaj parolaj konsiloj por negocistoj kaj agentoj kiuj malmulte sukcesas pri la vendado. Multjara sperto. Boorman, Villa des Roses, Brasĥato.'

Tiu komunumo estas proksima. Kial mi ne konsilus tiun viron antaŭ ol mi kuraĝas entrepreni la unuan paŝon?

Tio do mi faris, kiel malsanulo, sen scio de sia kuracisto, iras al ĉarlatanoj.

Mi devis atendi ĝis estis mia vico.

Boorman estas fortika maljuna sinjoreto, kun granda kapo kaj fiksa rigardo, kiu sidas kun la dorso al la fenestro kaj lasis brili la helan taglumon sur siajn vizitantojn.

Li aŭskultis mian Gafparakonton sen interrompi min kaj tiam diris ke du aferoj estas grava por mi: Kiel mi envenas kaj kion mi diras. Unue kaj antaŭ ĉio, kiel oni envenas? Vi povas enveni kiel unu kiu alportas ion aŭ venas peti ion, kiel aferisto aŭ kiel almozulo. La almoza, diras Boorman, estas malpli en la vestaro ol en teniĝo kaj tono.

Vi do venas libere, eĉ eble kun cigaro en la buŝo, terenĵetas vian valizon, kvazaŭ en tiu estas indiferente kio, sed ne fromaĝo, kaj demandas ĉu vi havas la honoron.

Kompreneble li diras ke jes. Kaj se vi ne havas la honoron, tiam do li havas la honoron.

Vi eksidas, se necese nepetite.

Sinjoro, ni venis el Amsterdamo intence por prezenti al vi la monopolon por Antverpeno de nia krema Gafpafromaĝo, informiĝinte pri via firmao.

Ni, signifas, ke ĝustadire venis plena oficiala komisiono, sed la aliaj ankoraŭ estas en la hotelo. Hieraŭ vespere iomete diboĉis.

El Amsterdamo intence apelacias al lia bona koro, diras Boorman. Se li ja ne aĉetas, la komisiono nur povas reveni al sia gepatra urbo kaj tiam la tuta vojaĝo perdiĝas. Krom tio, la konfido al lia firmao tiam estus ŝoka. Kaj por tio li devas esti senta, ĉar informiĝinte pri via firmao inkluzifas ke vi kribris tutan Antverpenon kaj ke nur li restis. Kaj nia krema signifas ke malantaŭ vi fikse staras la kompleta Nederlanda fromaĝindustrio. Li komplezus praktike instrui min, sed tio ne plu eblas, ĉar Hornstra alproksimiĝas.

Tiu vizito al Boorman estis mia lasta prokrasto. Forlasite de ĉiu mi mem devis ataki la fromaĝdrakon. Mi sukcesis iri neobservate preter sinjorino Peeters kaj uzis la tramon al tiu fromaĝbutiko kun ĝia belega montrofenestro, kie tiel fetoras. Unue mi staris dum kelka tempo antaŭ la vitra montrejo, kaj serĉis inter ĉiuj tiuj fromaĝspecoj Edaman. Jes, tie estas unu, tratranĉita en du egalajn partojn. Tiu kompreneble ne estas komparebla kun mia krema, tio mi ja tuj povas vidi.

La butiko ankoraŭ same odoras kiel tiam tiun vesperon. Estas stranga, sed nun mi jam estas delonge en la fako, mi povas elteni tion malpli bone ol ĉe mia hejmenveno el Amsterdamo. Ĉu mi fariĝis pli mola? Ĉu aŭ estas tio pro mia animstato?

La butiko bone marŝas, tio estas certa.

Interne staras seso da aĉetantoj kaj la komizinoj estas multokupataj per tranĉi, enpaki kaj redoni. Ĝis ekstere mi ĉiufoje aŭdas ilin demandantaj: `Kaj por vi, sinjorino?'

Mi do ne povas enveni tiel longe kiel ĉiuj tiuj aĉetantoj estas tie kaj ĉesigi la tutan entreprenon por deklami pri mia krema. Ĉar ke estos deklamado, certas. Se mi ne tuj komencos, tiam ili eble demandos: `Kaj por vi, sinjoro?' Kaj tiam la roloj fariĝos inversaj.

La multokupiteco nun iomete malfortiĝis. Staris plu nur unuobla sinjorino.

Nun aŭ neniam.

Sed du el la komizinoj, kiuj havas nenion por fari, rigardas min, diras ion unu al la alia kaj komencas ridi. La plej maljuna momenton speguliĝas kaj malĉifas sian antaŭtukon. Ĉu eble ili pensas ke mi staras ĉi tie por amante konduki fronte al ili?

Mi rigardas mian brakhorloĝon, turnas la dorson al ili kaj post ankoraŭ iom atendi mi iras vojparton ĝis apud la Bass Tavern.

Mi eniras tiun kafejon, ĉar ankaŭ tiu policano rigardis min kelkfoje, kaj mendas palan elon. Mi trinkas la bieron per unu tiro kaj mi igas replenigi mian glason.

Veni hejmen sen unue klopodi, to neniel, ĉar mi ne volas povi riproĉi min pri io. Ankaŭ trankvila konscienco indas ion. Kaj krom tio, ne estos dirata ke min fortimigis tiuj kvar hundinoj.

Mia dua glaso estas malplena. Mi rigardas mian korbovalizon, ektenas ĝin kaj iras al la butiko. Sturmatako.

Dum la preterirado de la vitra montrejo mi momenton fermas miajn okulojn por ne vidi kiom da aĉetantoj staras. Mi eniras, eĉ se starus cent kaj mi atendos ĝis mi trovos eblon por diri tion kion mi volas diri. Se bezone mi dume sidiĝas sur mian korbon, ĉar mi ne plu konas honton.

La butiko estis malplena. Nur tiuj kvar blankaj servistinoj malantaŭ la vendotablo.

Al kiu el la kvar mi parolu? Rigardi la unu post la alian ne estas konsilebla. Tiam mi eble perdas la kapon, ĉar tiam ili respondas kvarope kune.

Mi turnas min al la plej maljuna kiu ĵus tiel koketis kaj diras ke mi venis de Amsterdamo intence por al la sinjoro Platen prezenti la monopolon por Antverpeno de nia krema Edama fromaĝo je prezoj pli malaltaj ol ĉiu konkurenco.

Platen estas sur la montrofenestra vitro. Tio ne eskapis de mi.

Laŭ mia propozicio progresas mi vidas ŝian buŝon malfermiĝanta kaj kiam mi estas finiĝanta, ŝi demandas: `Kion vi diras, sinjoro?'

Estas stranga, sed se oni venas por vendi, tiam la homoj ne komprenas onin.

Mi nun demandas ĉu ili volas voki sinjoron, ĉar per tiu kvarteto mi ne progresas. Envenas cetere tri aĉetantoj samtempe kaj iom post tio denove du. Kaj jen denove komenciĝas: `Kion por vi, sinjorino?'

Ili lasas min staranta, meze de grandaj buloj da butero, korboj plenaj de ovoj kaj stakoj de konservaĵoj.

Jes, la aĉetantoj antaŭas, nenio estas farebla pri tio.

Ĉiufoje tintas la registranta kaso kaj mi aŭdas: `dankon, sinjorino' ŝafblekata.

Mi nun subite demandas ĉu sinjoro Platen estas hejme, post kio mi estas permesate vidi mem en lia oficejo, malantaŭ la butiko.

Mi preskaŭtuŝe pasas preter la butero kaj kaŝobservas tra vitra pordo. Jes, tie iu sidas. Mi frapas kaj Platen, ĉar li estis mem, krias: `Eniru.'

Lia oficejo neniel kompareblas kun la mia. Ĝi estas duone oficejo, duone loĝoĉambro. Eĉ estas gaskuirilo. Kiel tiu viro povas labori ĉi tie mi ne komprenas. Ĉu do tio estas medio por aferisto? Sed estas sufiĉe da paperoj kaj li ŝajnas esti multokupata. Li sidas telefonante senjake, sen kolumo aŭ kravato.

Per rigardo li demandas kion mi deziras, sen malektelefoni. Mi signalas ke li povas trankvile daŭrigi la telefonadon. kaj post tio li demandas pri la celo de mia vizito, ĉar li devas iri en la urbon kaj ne havas tempon.

Mi rediras tion kion mi diris interne, trankvile kaj kun io kviettemperamenta en teniĝo kaj voĉo. Mi krucigis miajn gambojn.

Li rigardas min kaj diras: `kvin tunojn.'

Mi estis konsternita kaj prenis mian fontoplumon, kiam li en la telefonon rediris: `Kvin tunojn vi povas akiri por dek kvar frankoj por kilogramo.' Nun li malektelefonis, ekstaris kaj komencis surmeti sian kolumon.

`Por kies konto vi laboras?' demandis Platen, post kio mi diris Hornstra.

`Mi mem estas pograndisto pri fromaĝo. Hornstra-n mi bone konas. Mi multjare estis lia agento por Belgujo kaj la Grandduklando Luksemburgio, sed finfine mi opiniis lin tro multekosta. Do ne malŝparu vian tempon, sinjoro.'

Do ankaŭ li ĉehavis tiun Grandduklandon.

`Ĉu vi kuniras?' li aldone demandis. `Se vi devas iri al la urbo tiam vi povas profiti mian aŭton.'

Kaj tion mi faris, nur tial ke tio estas la plej bona maniero por trairi la butikon rigardate de tiuj kvar servistinoj.

Mi restis sidante en lia veturilo ĝis li haltis antaŭ pli malgranda fromaĝbutiko kaj mem elaŭtiĝis. Se li estus veturinta al Berlino, mi estus kunirinta.

Mi dankis lin, prenis mian korbovalizon kaj eniris tramon, al hejmo.

Mia akumulatoro malpleniĝis. Mi finsangis.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>