Antaŭ la leĝo Franz Kafka

Esperantigo de ‘Vor dem Gesetz’

Antaŭ la Leĝo pordisto staras. Al ĉi tiu pordisto viro de la kamparo venas kaj petas eniron en la Leĝon. Sed la pordisto diras, ke li nun ne povas permesi al li eniri. La viro pripensas kaj tiam demandas ĉu poste li rajtos eniri. ‘Estas eble’, la pordisto diras, ‘tamen nun ne.’ Pro tio ke la pordo al la Leĝo estas malferma kiel ĉiam kaj la pordisto starigis sin flanke, la viro klinas sin, por vidi tra la pordo en la internon. Kiam la pordisto rimarkas tion li ridas kaj diras: ‘Se vi tiom logiĝas, tiam do klopodu eniri malgraŭ mia malpermeso. Sed rimarku: Mi estas potenca. Kaj mi estas nur la plej suba pordisto. De salonego ĝis salonego tamen staras pordistoj, la unu pli potenca ol alia. Jam la aspekton de la tria eĉ mi ne povas plu elteni.’ Ĉi tiajn malfacilaĵojn la viro de la kamparo ne antaŭvidis; la Leĝo ja estu alirebla por ĉiu kaj ĉiam, li pensas, sed kiam li nun rigardas la pordiston en lia peltomantelo pli zorge, lian grandan pintan nazon, la longan maldensan nigran tataran barbon, tiam li decidas, tamen prefere atendi, ĝis li ekhavas permeson eniri. La pordisto donas al li tabureton kaj igas lin eksidi flanke de la pordo. Tie li sidas dum tagoj kaj jaroj. Li ofte petas lason eniri, kaj lacigas la pordiston per siaj petoj. Ofte la pordisto esplordemandetas lin, demandas pri lia hejmlando kaj pri multaj aliaj aferoj, sed estas indiferentaj demandoj, kiajn grandaj sinjoroj faras, kaj fine li ĉiam diras al li denove, ke li ankoraŭ ne povas lin enlasi. La viro, kiu por la vojaĝo ekipis sin per multo, uzas ĉion, kiel ajn valora ĝi estas, por korupti la pordiston. Tiu ja ĉion akceptas, sed kun tio diras: ‘Mi akceptas nur tial ke vi ne kredu ke vi ion preterlasis.’ Dum la multaj jaroj la viro observas la pordiston preskaŭ senhalte. Li forgesas la aliajn pordistojn, kaj ĉi tiu unua ŝajnas al li la ununura obstaklo por la eniro en la Leĝon. Li malbenas la malbonŝancan hazardon, en la unua jaro senkompate kaj laŭte, poste, maljuniĝante, li nur grumblas al si mem. Li spiritkadukiĝas, kaj, pro tio ke li dum la multjara studo de la pordisto ankaŭ ekkonis la pulojn en lia peltkolumo, li petas ankaŭ la pulojn helpi lin kaj ŝanĝi la animstaton de la pordisto. Finfine lia vido malfortiĝas, kaj li ne scias, ĉu ĉirkaŭ li vere mallumiĝas, aŭ ĉu lin nur liaj okuloj trompas. Sed li ja nun distingas en mallumo iun brilon, kiu neestingeble penetras el la pordo de la Leĝo. Nun li ne plu vivas longe. Antaŭ lia morto en lia kapo kolektiĝas ĉiuj spertoj de la tuta tempo ĝis unu demando, kiun li ĝis nun ankoraŭ ne faris al la pordisto. Li signas al la pordisto, ĉar li ne plu povas levi sian rigidiĝantan korpon. La pordisto devas profunde malsupren kliniĝi al li, ĉar la altodiferenco tre malfavore al la viro ŝanĝiĝis. ‘Kion do vi nun ankoraŭ volas scii?’ demandas la pordisto, ‘vi estas nesatigebla.’ ‘Ĉiu ja aspiras al la Leĝo’, diras la viro, ‘Kio kaŭzas, ke dum tiuj multaj jaroj neniu krom mi deziris eniron?’ La pordisto komprenas, ke la viro alproksimiĝas sian finon, kaj por ankoraŭ atingi la surdiĝanton, li kriegas al li: ‘Tie ĉi neniu alia povis akiri eniron, ĉar tiu ĉi enirejo estis destinita nur por vi. Mi nun iras kaj fermas ĝin.’


Elgermanigis Michiel Meeuwissen (1997) , helpis Johan Bleij, Konrad Hinsen, Garamvölgyi László kaj Mauro Nervi .

Germana | Angligita de Ian Johnston | جلوی قانون, Persigita de محمد رجب پور | Portugaligita | Klingonigita | Nederlandigita | 道理の前で, Japanigita de 大久保ゆう | Ĉinigita
Kafka-Verbindungen | Über ‘Vor dem Gesetz'

lasta ŝanĝo: