XXI

Ankoraŭ la saman vesperon mi skribis al Hornstra, ke mi, pro sanaj motivoj, deviĝas rezigni pri lia reprezentado por Belgujo kaj la Grandduklando Luksemburgio. Mi aldonis ke lia fromaĝo estas en unu el la patentaj keloj de l' staplokompanio Bluĉapeloj kaj ke mi per poŝtmandato sendis al li la valoron de la forestantaj buloj. Per tiu letereto mi baris mian vojon, ĉar oni ne povas scii ĉu mi ne denove ekhavos fromaĝimpulson.

Post tri tagoj mi cetere eĉ ricevis kuponon de Ren Viaene, mia agento en Bruĝo, kiu al dek kvar aĉetantoj vendis tuton de kvarmil ducent kilogramoj. Ĉio estis plenigita perfekte: mendodato, nomo kaj adreso de ĉiu aĉetanto kaj nkaŭ ĉiuj aliaj kolumnoj.

Mi ne povis ne nenial serĉi lian peton en mia leterpinĉilo. Ĝi tekstis jene: `Mi do provos vendi iomete da fromaĝo. Sindone al vi Ren Viaene, Rozenhoedkaai 17, Bruĝo.' Nenio estis notita sur ĝi ĉar mi lin ne venigis pro tio ke li estis la sola Bruĝano kiu pretis doni siajn servojn. Bonespere mi estis sendinta al li dek kuponojn kiel al la dudek naŭ aliaj. Mi do neniam scios ĉu li estas maljuna aŭ juna, ŝika aŭ ĉifona, kun aŭ sen promenbastono.

Lian mendon mi transsendis al Hornstra sen iu komentario. Eble mi ja ricevos miajn kvin procentojn. Jes, la sistemo kun tiuj kuponoj bonis, tion mi sciis.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>