XVII

Hejme tamen atendis suprizo, ĉar kiam Jan revenis de la lecionoj, li kriis ke li vendis fromaĝon.

`Tutan keston,' asertis li.

Kaj kiam mi prenis la gazeton, kvazaŭ mi aŭdis nenion, li iris al la telefono, formis numeron kaj ekkonversaciis kun unu al siaj kamaradoj. Unue li iom ŝercis angle kaj tiam mi aŭdis ke li petis sian amikon voki sian patron al la telefono.

`Kaj iomete rapide, alie morgaŭ vi ricevos aporkaton per mia maldekstra.'

Kaj iom post tio li kriis: `Paĉjo! Paĉjo!'

Li pravis.

Mi ekinterparolis kun afabla nekonato, kiu diris ke faras al si plezuron konatiĝi kun la patro de Jan kaj konfirmis ke mi povas liveri tian keston de dudek sep.

`Mi vendis keston, onklo,' kriis Jan kiam mia frato eniris.

`Bone farinta, knabo. Sed vi antaŭ ĉio studegu Grekan kaj Latinon. Pri la fromaĝo via patro ja zorgas.'

Tiun keston mi tamen do liveris, por plezurigi tiun patron de la amiko de Jan. Mi mem alportis ĝin per taksio.

Vespere Jan kaj Ida kverelis.

Li mokridas pri ŝi tial ke ŝi ankoraŭ nenion vendis. Li kantas: `fromaĝ', fromaĝ' ' laŭ la suprenirantaj tonoj de do, sol, mi, do kaj kiam ŝi fine atakas lin, tiam li ŝin tenas al distanco per siaj longaj brakoj por ne esti piedbatata. Ĝis finfine ŝi ekploras kaj konfesas ke ŝi en la lernejo ne plu kuraĝas paroli pri fromaĝo ĉar oni ŝin eknomis fromaĝkampulino.

Ankaŭ ŝi do estis provinta.

Mi sendas Jan-on en la ĝardenon kaj kisas ŝin.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>