XV

Plene de zorgo, kiel mi estas, mi apatie faris mian ĉiusemajnan viziton al Van Schoonbeke kaj liaj amikoj. Kaj mi nur manpremis la duonon el ili kiam li denove gratulis min. Mi rigardis lin riproĉe ĉar mi opinias tiujn periodajn gratulojn senbazajn humiligaj kaj mi ne permesas ludi per mi. Sed li informis siajn gastojn – kaj tiel ankaŭ min – per kelkaj vortoj.

`Nia amiko Laarmans elektiĝis prezidanto de la Sindikato de Belgaj Fromaĝkomercistoj. Mi trinkas je tiu granda sukceso,' deklaris li.

Ĉiuj malplenigis sian glason, ĉar ili ĉiam estas pretaj por intertuŝi la glasojn kun la vino de Van Schoonbeke je kio ajn.

`Tiu juna viro multon atingos,' diris tiu kun siaj oraj dentoj.

Mi protestis, ĉar ĉi tio ne povis esti io alia ol malsprita spritaĵo de nia gastiganto, sed tiu maljuna advokato kun sia duona bulo deklaris ke memfarita homo kiel mi devas sin liberigi de tiu humileco kiel de eluzita palto. Tenu alta la fromaĝnormon, sinjoro!

Dum la forirado mi demandis al Van Schoonbeke kial li faris tiun ŝercon sed li persistis ke tio estas finaranĝita afero kaj ridis al min afable, ĉar li estas plena de bonaj intencoj.

`Prezidanto!' akcentis li admirante.

Li kompreneble opinias tion profito de prestiĝo, ne nur por mi sed pere ankaŭ por si kaj ĉiuj siaj amikoj. Mi estus la dua prezidanto, ĉar tiu ulo estas prezidanto de la Unuiĝo de Antverpenaj Grenimportistoj.

Mi ne komprenas ĉar mi petis nenion kaj mi eĉ ne konas tiun unuiĝon, kvankam mi estas membro de ĝi.

Je la sekva mateno la poŝto alportis klarigon forme letero de la Association Professionelle des Ngociants en Fromage, per kiu mi sciiĝis ke mi elektiĝis anstataŭa prezidanto. Eĉ anstataŭan mi opinias tro multa. Mi nenion volas anstataŭi. Mi volas ke mia frato silentas, ke mia oficejo prosperas, kaj ke miaj agentoj vendas. Kaj ke oni sin ne okupas pri mi. Ankaŭ la motivo estis montrita. Antaŭ tri jaroj la limimpostoj super fromaĝo estis faritaj de dek al dudek procentoj ad valorem kaj ili estis, gvidataj de sia malnova prezidanto, de tiam vane peninta denove malfarigi tiun plialtigon. Ili estis vendrede, do morgaŭ, ree aŭdicie akceptotaj ĉe la Departemento de Komerco kaj insistis ke mi komandos ilian delegacion.

Ilia letero treege maltrankviligis min ĉar oni verŝajne iom publikigos pri la nomo de prezidanto de tia fakista unuiĝo, tiom mi ja scias pri tio. Tio ja ne estas malebligebla. Kaj mi ĉiuokaze ne volas ke Hamer kaj la tuta dungitaro de la General Marine aranĝos sin ĉi tempon ĉirkaŭ gazeton en kiu estas mia portreto kiel fromaĝestro de Belgujo. Tio ne povas. Al tio mi ne volas esti elmetita.

Morgaŭ mi revenos al Bruselo kaj mi diros al tiuj sinjoroj ke mia sanstato ne toleras tion. Kaj se ili ne volas aŭskulti tiam mi eksiĝos kiel membro kaj tiam ilia unuiĝo sufokiĝu. Mi bedaŭras pro Van Schoonbeke, sed mi ne kapablas alie.

Mi renkontis en la Palace Hotelo kvar fromaĝhomojn kiuj prezentis sin kiel Hellemans el Bruselo, Dupierreux el Lieĝo, Bruaene el Bruĝo kaj kvara el Gento kies nomon mi ne aŭdis. Kaj tial ke la tempo urĝis ni devis foriri.

`Sinjoroj,' diris mi, `ne ofendiĝu, sed mi ne povas akcepti. Elektu iun alian,' petegis mi, `mi estos dankema al vi.'

Sed ili ne cedis kaj ni ne povis reiri, ĉar la ĝenerala direktoro, aŭ eble la ministro mem, atendis nin je la deka horo kaj niaj kvin nomoj estis diritaj. Ili ne estis antaŭvidintaj kontraŭstaron, kontraŭe, ĉar tiu advokato el Antverpeno estis dirinta ke mi ne pli postulas. Jen tio jam estas. Denove la laboro de mia terura amiko kiu volas vidi min pli alta.

`Aŭskultu,' diris Dupierreux, kiu fariĝis nervoza, `se vi ne volas resti prezidanto, tiam almenaŭ faru kun ni tiun unu mision. Post unu horo vi estos eksprezidanto.'

Pri tiu kondiĉo mi finfine konsentis kaj mi kuniris.

Sidinte longan tempon en la atendejo kun delegacio de bierfaristoj, la pedelo aperis, kiu laŭtvoĉe alvokis la Association Professionelle des Ngociants en Fromage kaj antaŭiris nin en la kabineto de sinjoro de Lovendegem de Pottelsberge, ĝenerala direktoro de la Departemento, kiu al ni, post ĝentilmaniera bonvenigo, montris kvin seĝojn kiuj estis antaŭ sia skribotablo.

`Prezidanto, mi petas vin,' diris Hellemans. Kaj kiam mi estis sidanta ankaŭ ili sidiĝis.

La ĝenerala direktoro ordigis siajn okulvitrojn kaj serĉis el stako difinatan dosieron, kiun li ankoraŭ momenton trarigardis. Tio faris rapide, kio pensigis min ke la ĉefaĵon jam konis li. Li kapneis ripetfoje kaj ŝultrotiris kvazaŭ li devis fari neeblan taskon. Fine li ekkuŝis dorse en sia seĝo kaj rigardis nin, precipe min.

`Sinjoroj,' deklaris li, `mi terure bedaŭras, sed ĉi jaron tio ne estas ebla. Tio farus je malkonvena momento truon en la kuranta buĝeto, eĉ sen paroli pri la fortega reakcio ĉe la enlandaj fabrikistoj per kampanjo en la gazetaro kaj la klasika interpelacio en la parlamento. Sed estontan jaron, ni vidos.' Kaj tiam lia telefono sonoris.

`La kolombobredistoj devas atendi ĝis mi estas preta kun la fromaĝkomercistoj,' diris li krude kaj malektelefonis.

`Sed,' daŭrigis li konsolante, `mi promesas al ni ke mi ne denove cedos se niaj propraj fabrikistoj insistos novan plialtigon de dek procentoj.' Kaj li konsultis sian brakhorloĝon.

Miaj kvar salongardistoj rigardis al mia direkto kaj tial ke mi nenion eligis, Dupierreux deklaris ke ili tion scias jam delonge ĉar ĉe ĉiu vizito la samo estis dirita al ili. Kaj post tio sekvis implikita diskuto pri indiĝenaj kaj eksterlandaj fromaĝspecoj, kun statistikoj pri kiuj mi nenion komprenis. Iliaj kvar voĉoj kunfandiĝis ĝis unu zumado kiu iom post iom ŝajnis foriri de mi. Kaj finfine mi estis malantaŭe kelkaj paŝoj kaj rigardis de supre tiun liberigantan kvaropon. Jen sidis Hellemans, multjara viro, griziĝinta en la fromaĝo, Bruaene, korpulenta virego, ĝuanta bonegan sanon kaj kun peza ora ĉeno sur la ventro, Dupierreux, malgranda nervozo sinjoreto kiu malfacile povas regi sin kaj fine tiu viro el Gento kun siaj pustulaj manoj, pendante antaŭen, la kubutoj sur la genuoj por ne maltrafi silabon. Ĉiuj kvar homoj de ŝatateco en la fromaĝo, homoj kun pasinteco, kun fromaĝtradicio, homoj de prestiĝo, homoj kun mono. Kaj inter tio tiu taŭzita Frans Laarmans, kiu sciis ne plu pri fromaĝo ol pri kemiaĵoj. Kion tiu malpuraj fromaĝvermoj permisis sin pri tiu malluksa viro? Kaj subite mia seĝo ŝoviĝis kvazaŭ per si mem malantaŭen. Mi staris rekte kaj kun sovaĝa rigardo al tiuj kvar fromaĝigitaj mallertuloj mi deklaris, laŭtvoĉe, ke mi estas tedegata.

Ili fikse rigardis min konfuzite, kiel iu kiu observas unuan erupcion de senprudenteco.

Mi vidis de Lovendegem de Pottelsberghe paliĝanta. Li sin preparis, turniĝis ĉirkaŭ sia skribotablo, haste venis al mi kaj metis sian blankan manon familiare sur mian brakon.

`Nu, nu, sinjoro Laarmans,' kvietigis li, `tiel mi ne celis. Kiel vi opiniis pri malaltigo de kvin procentoj kaj la aliaj kvin sekvontan jaron. Estu nun iomete cedema, ĉar ĉion subite mi vere ne kuraĝas preni sur mi.'

`Konsentite,' diris tiu viro el Gento. Kaj iom post tio mi estis sur la trotuaro, ĉirkaŭita de miaj radiantaj fromaĝkamaradoj kiuj manprenis min kvarope samtempe.

`Sinjoro Laarmans,' murmuris Dupierreux kortuŝite, `Ni dankas vin. Ion tian ni ne kuraĝis esperi. Ĉi tio estas eksterordinara.'

`Kaj nun pri mia prezidanteco definitive ne plu estas parolo, ĉu ne, sinjoroj?'

`Certe,' min trankviligis Bruaene. `Ni vin ne plu bezonas.'

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>