VIII

La aranĝado de sia oficejo estas por aferisto tio, kio la pretigado de la vindujo estas por estonta juna patrino.

Mi ankoraŭ bone rememoras la naskiĝon de mia unua infano kaj eĉ nun mi revidas mian edzinon, kiel ŝi tiam, post plenumita ĉiutaga laboro, ĝis malfrue en la vespero estis kudranta ĉe la lampo, de tempo al tempo ripozante ĝis la doloro en ŝiaj lumboj iom ĉesis. Estis io solena en ŝi, kiel iu kiu estas sola sur la mondo kaj iras sian propran vojon sen vidi aŭ aŭdi. Tia sento ankaŭ venis en min je mia unua fromaĝtagiĝo.

Mi estis ellitiĝinta frue, tiom frue ke mia edzino diris ke mi frenezas.

`Nova balailo bone balaas,' diras ŝi.

Unue mi devis decidi ĉu mi aranĝu mian oficejon hejme aŭ en la urbo.

Mia edzino opinias ke hejme, pro tio ke estas pli malmultekosta, ĉar tiukaze mi ne devos pagi ekstran luprezon kaj aldone mia familio povos uzi la telefonon.

Ni inspektis la domon kaj ni elektis la ĉambreton super la kuirejo, apud la banĉambro. Por bani sin oni devas iri tra mia oficejo, eble surhavante piĵamon, sed tio plej ofte okazas sabate posttagmeze aŭ dimanĉe kaj tiam mia oficejo perdas sian oficialan karakteron. Ĝi tiam estas neŭtrala tereno kaj rilate al mi oni tie rajtas brodi aŭ kartludi, kondiĉe ke miaj dosieroj ne estu tuŝataj, ĉar tion mi ne toleros.

La ĉambreton tapetis pejzaĝoj, kiuj figuras ĉas- kaj fiŝkaptfestojn kaj unue mi intencis gluigi novan paperon. Rigora unutona fundo, sen floroj aŭ io ajn, kaj tiam pendigi nenion krom blokkalendaron kaj ekzemple mapon de la nederlanda fromaĝregiono. Mi antaŭnelonge vidis rimarkinde koloritan mapon de la vinregiono ĉirkaŭ Bordozo. Eble io tia ekzistas por la fromaĝproduktado. Sed mia edzino opinias ke la tapetado povas atendi ĝis miaj aferoj plivastiĝas. `Ĝis bone iras,' diris ŝi ĝustadire. Kaj tial do mi konservis mian malnovan murpaperon.

Tamen mi estu persistinta, ĉar kiu direktas la fromaĝŝipon, ĉu mia edzino aŭ mi?

Tamen poste tiu tapeto devos foresti, ĉar en la fundo de mia animo ĝi estas kondamnita al la morto. Kaj aferisto devas sekvi sian kapon eĉ se la plej suba ŝtono plej suprus.

Endas zorgi pri letera papero, pri skribotablo, pri skribmaŝino, pri telegramadreso, pri leterpinĉiloj kaj pri amaso da aliaj aĵoj, tiel ke mi estas terure tre okupata. Ĉar ĉio devas rapide okazi, ĉar la dudek tunoj da Edama fromaĝo post proksime tri tagoj komencos vojaĝi al la Sudo. Kaj je ilia alveno ĉio devas esti deplojita. La telefono devas sonori, la skribmaŝino knari, la pinĉiloj fermiĝi kaj malfermiĝi. Kaj mi sidas en la mezo, ĉar mi estas la cerbo.

Pri la demando de la letera papero mi duonan tagon cerbumis. Mi nome opinias ke moderna firmanomo devas esti sur ĝi kaj ne senaldone Frans Laarmans. Ankaŭ mi opinias tion pli bona ke pri mia fromaĝentrepreno ne aŭdu sinjoro Henri, antaŭ ol mi certas ke mi neniam plu venos en la General Marine, se ne do por liveri fromaĝon al la kantino.

Mi neniam supozis ke la elektado de firmanomo estas tiom malfacila. Tamen milionoj da homoj kun malpli da inteligenteco ol mi postlasis tiun malfacilaĵon.

Se mi vidas la nomon de ekzistanta firmao, tiam ĝi ĉiam ŝajnas al mi tre kutima, mi preskaŭ dirus konata. Tiuj homoj ne povis nomiĝi alie ol ili nomiĝas. Sed de kie mi akiru novan nomon? Mi devis fari ĉion malfacilan de la kreado, ĉar el nenio mi devis sorĉi ion.

Mi komencis per la simpla KAASHANDEL (fromaĝnegoco).

Sed se mia nomo ne estas sub tio, tiam tio estas tro nedifinita. Kaashandel, Verdussenstraat 170, Antverpeno, aspektas suspekte, kvazaŭ io estas kaŝita, kvazaŭ estas vermoj en la fromaĝo.

Tiam mi kaptis ALGEMENE KAASHANDEL (ĝenerala fromaĝnegoco).

Tio jam estis pli bone. Sed mi opinias tian flandran nomon tiel nuda, tiel troigite klara, tiel senflora. Kaj mi ne ŝatas la vorton kaas, tion mi jam diris.

Post tio mi provis COMMERCE GNRAL DE FROMAGE.

Sonas pli bone kaj fromage estas malpli kaasa ol kaas. COMMERCE GNRAL DE FROMAGE HOLLANDAIS estas denove paŝo antaŭen. Pro tio mi certe tenas amason da homoj je distanco kiuj bezonas Grujeron aŭ Chesteran, dum mi nur debitas Edaman. Sed Commerce ankoraŭ ne estas tre bona.

ENTREPRISE GNRALE DE FROMAGE HOLLANDAIS. Tio enhavas sonoron. Sed Entreprise signifas entrepreni kaj ĝustadire mi nenion entreprenas. Mi simple enmagazenigas fromaĝon kaj vendas tiun.

Sekve ENTREPOTS GNRAUX DE FROMAGE HOLLANDAIS.

Sed la enmagazenigado estas flankafero. Tion cetere mi eĉ ne faras mem, ĉar mi ne volas ke ĉiu tiu fromaĝo estu en mia domo. La najbaroj protestus kaj por tio la staplokompanioj ekzistas. La vendo estas ĉefafero kaj karakteriza por mia firmao. La debitado, kiel Hornstra diras.

Kion la angloj nomas `trading'. Tio ja estas vorto!

Kial ajn ne angla firmanomo, kiel la General Marine and Shipbuilding Company mortinta? Anglujo havas merititan mondfamon sur komerca kampo.

GENERAL CHEESE TRADING COMPANY? Mi komencas aperi. Mi sentas ke mi atingos mian celon.

ANTWERP CHEESE TRADING COMPANY? Aŭ eble GENERAL EDAM CHEESE TRADING COMPANY? Tiel longe kiel tiu kaas enestas ne eblas. Tiun devas anstataŭi io alia: nutraj varoj, laktoproduktoj aŭ io tia.

GENERAL ANTWERP FEEDING PRODUCTS ASSOCIATION?

Heŭreka! La komencaj literoj konsistigas GAFPA, veran sloganon. Prefere aĉetu vian fromaĝon ĉe la Gafpa, sinjoro. Mi ja rimarkas ke vi ne kutimas veran Gafpafromaĝon, sinjorino. Gafpafromaĝo ne estas fromaĝo, estas mielo, sinjoro. Urĝu vin, ĉar nia lasta sendaĵo da Gafpafromaĝo estas preskaŭ elĉerpita. Poste fromaĝo per si mem foriĝos, ĉar Gafpa baldaŭ fariĝos sinonimo por krema Edama fromaĝo. Mi lunĉis per nur unu bulko kaj parto da Gafpa. Tiel progresinta mi devas fariĝi.

Kaj neniu scias ke Franĉjo Laarmans kaŝiĝas sub tio, escepte mia familio, mia frato kaj mia amiko Van Schoonbeke al kiu mi tuj sciigis mian firmanomon per telefono, ĉar mia telefono estas aranĝita kaj kompreneble estas sukcesplena.

Mia filo Jan telefonas al ĉiuj siaj lernejaj amikoj, nur por sia plezuro, kaj mi devas ĝisatendi mian vicon. La unuan tagon mi indulgas ion, ĉar mi ne volas esti etspirita. Sed Van Schoonbeke ne komprenis min. Li pensis ke mi diras Gaspard, ĉar tiel lia amiko kun tiuj oraj dentoj nomiĝas. Nu, mi ja rakontos tion al li merkrede. Mi tiam do diris al li ke mia telefono estas aranĝita kaj mian numeron. Li gratulis min, ĉar tion li ĉiam faras, kaj diris ke nun iam mi devas kunporti specimenon da mia Edama. Kompreneble li ricevos tion. Kaj ankaŭ donacon, tuj kiam mi havos tempon.

Mi domaĝas ke Gafpa ne povas esti ankaŭ mia telegramadreso, sed tiu estas jam registrita nome de la firmao Gaffels kaj Parels. Mi tiam dubis inter fromaĝviro, fromaĝbulo, fromaĝisto, fromaĝtrusto, Laarmafromaĝ kaj fromaĝofrans, ĉar dek du leteroj estas la maksimumo, sed tiuj ĉiuj al mi ne plaĉis. Finfine mi simple turnis Gafpa-n kaj elektis Apfag. Kaj malmulte mankis ĉu tio ankaŭ ne eblis ĉar Afpa, sen G, jam ekzistas. Tiun havas la Association Professionnelle des Fabricants d'Automobiles kaj do neniel rilatas al fromaĝo.

Nun mia letera papero povas esti presata kaj tuj kiam tio estos preta, mi skribos letereton al Hornstra. Ne por ke li akcelu mian sendaĵon, ĉar mi ne eĉ proksimume estas preta pri mia oficeja instalaĵo, sed li vidu mian leteran paperon.

Mia edzino vidas plaĉate, ke mi tiel multokupiĝas. Ŝi mem ĉiam laboradas, ĉar ŝi ne povas elteni senenergiecon.

Mi vidas ke ŝi estas feliĉa.

Se mi estas en mia oficejo, tiam ŝi neniam venas al la banĉambro sen ekskuza vorto, ĉar ŝi tiam devas iri tra mia departemento. Ŝi diras ekzemple: `Tiu sapo jam denove estas elĉerpita.' Aŭ: `Mi devas havi iom da varma akvo por lavi puloveron.'

Mi ridas al ŝi agrable kaj diras: `Faru nur.' Sed mi diru ke mi respektas ŝian kuirejon same bone kiel ŝi mian oficejon.

Mi volus pinĉi ŝiajn gambojn kiam ŝi preteriras, sed mia oficejo estas por mi sanktejo.

Ŝi nun ankaŭ telefonas, al la buĉisto kaj tia. Postulis penon lerni al ŝi tion, ĉar ŝi neniam estis farinta kaj ade ne povis kompreni ke estas sufiĉe turni tiujn numeretojn por ekhavi interparoladon kun la bakisto. Sed ŝi estas obstina kaj nun ŝi telefonas kiel veterano. Ŝi nur kun tio iom gestas, kvazaŭ la bakisto povas vidi ŝin.

Kiam mi vidas ŝin tiel faranta, jen en la kuirejo, jen ree supre, aŭ en la kelo, pene trenante lavotaĵon aŭ sitelojn, tiam mi opinias tion mutiga, ke tia simpla homo tiel rapide malkovris tiun tedan klaŭzon en mia kontrakto kun Hornstra.

Kaj mi trovas ke estas terure domaĝe ke mia bona patrino ne plu povas partopreni en ĉi ĉio. Mi tiun volus vidi telefonanta.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>