VII

La konkludo de nia lasta litkoncilio estis ke estu persistata la fromaĝentrepreno sen eksiĝi ĉe la ŝipkonstruejo. Mia edzino diras ke mia frato, la kuracisto, povas aranĝi tion. Tiu organizu ateston per kiu mi akiras tri monatojn da forpermeso por satripozi kaj rebonfartiĝi de iu ajn malsano, kiun mia frato trovos. Ŝi mem elpenis ĉi tiun solvon.

Persone, mi opinias ke tio estas nedecidema solvo kaj ke oni pri tiaj aferoj faru la unu aŭ la alian.

Mil tondroj, oni partoprenas en la fromaĝkampanjo aŭ oni ne partoprenas en ĝi. Se unue oni fosas tranĉeojn en kiujn oni povas retiriĝi, tiam oni ankaŭ ne pluiras. Ek, mi diras!

Sed kion mi povis fari? Ŝi venigis la infanojn kaj tiuj pravigas ŝin. Kaj krom havi ĉiujn zorgetojn de la maltrankvila biznis-vigleco, kiun mi spertos, ankaŭ senĉese familimiliti, tion mi rifuzas.

Mi alparolis mian fraton pri la afero.

Li estas dek-du jarojn pli aĝa ol mi kaj anstataŭas kaj patron kaj patrinon, de kiam tiuj estas mortaj.

Tiu dek-du-jara diferenco estas netranspontebla. Kiam mi ankoraŭ estis petolulo, tiam li jam estis viro kaj la rilato el tiu periodo restis. Li protektas min, mallaŭdas min, kuraĝigas min kaj konsilas min kvazaŭ mi ankoraŭ globetludas sur la strato. Mi diru ke li estas laborema kaj entuziasma simpatiulo, plena de kuraĝo kaj devokonscio kaj kontenta pri sia sorto. Ĉu li fakte de matene ĝis vespere vizitas malsanulojn, tion mi ne scias. Sed ĉiaokaze li flugas la tutan tagon sur sia biciklo tra la urbo kaj rapide eniras je ĉiu posttagmezo momenton en mia domo. Vibrosonante li marŝas en la kuirejon, en kiu mia edzino estas kuiranta, levas la kovrilojn por momenton vidi kaj flari, brue salutas miajn du infanojn, kiuj amegas lin, demandas pri nia sano, donas al ni specimenojn de medikamentoj por ĉiuspecaj afekcioj, eltrinkas sian glason kaj ree rapide eliras, ĉio en unu spiro.

Postulis penon igi lin aŭskulti la unuan parton de la fromaĝlegendo, ĉar li estas senpacienca, daŭre interrompas kaj nur volas scii, kiajn servojn li povas servi pri ĉi ĉio.

Kiam li aŭdis, ke mia ofico ĉe la General Marine and Shipbuilding eble viktimiĝos, tiam severa trajto aperis sur lia malkaŝa vizaĝo.

`Tio estas serioza afero, virego, diable serioza afero.'

Kaj subite li lasis min staranta kaj iris en la kuirejon.

`Ĉu li ja havas talenton por la komerco?' aŭdis mi lin demandi.

`Nu,' diris mia edzino, `tion li ja mem devas scii.'

`Serioza afero,' ripetas li.

`Tion ankaŭ mi diris al li.'

Tion ankaŭ ŝi diris! Ŝi! Ĉu vi ne ĵetegus ŝin tra la fenestraj vitroj?

Kaj dume mi tie staras, kiel granda nululo.

Mi havis apenaŭ sufiĉan tempon por kiel proteston ekfunkciigi la radion, ĉar jen li ree iris en la verandon.

`En via situacio mi unue profunde pripensus, kara fraĉjo.'

Mi finfine sukcesas rakonti al li ke mi volas klopodi akiri forpermeson de tri monatoj, ĉar tiomli ne lasis min progresi pri mia rakonto, eĉ se mi estus provinta kvarfoje.

Li igis min elekti inter serio da konvenaj afekcioj. Persone li opinias ke nervomalsano estas plej bona, ĉar tiuokaze mi povas veni ekstere, sen ke mia mastro havas ion kion li povas kritiki. Kaj nervomalsano neniun fortimigas, li diras. Se mi parolus pri pulmoj, kaj vi iros denove al la Ŝipkonstruejo, tiam vi estos timata kiel la pesto. Li certe kredas ke la ekspluatado de tiu fromaĝmino estas por mi nur amuzaĵo kaj ke mi poste efektive reiros al oficejo.

Kaj post tio li donis al mi ateston.

`Vi mem sciu, fraĉjo,' diris li ankoraŭ unufoje kapskue.

Kia alia homo mi jam estas!

Sur la ŝipkonstruejo mi ne plu sentas hejme kaj tajpante miajn leterojn, kiuj temas pri maŝin- kaj ŝipkonstruado, antaŭ la spirito fantomas tiuj kremaj Edamaj, kiuj ruliĝos post kelkaj tagoj kaj do ja estos ĉi tie baldaŭ. Mi timas tajpi en niaj mendleteroj fromaĝojn anstataŭ akrigajn ŝtonojn aŭ platferon.

Tamen la unuan tagon mi ne enĉambriĝis ĉe sinjoro Henri, ĉar mi ne havis la kuraĝon, tiel ke mi reprenis mian ateston hejmen. Sed devas okazi, ĉar tiuj minacantaj fromaĝoj ĉaspelas min kiel hundon kiu devas naĝi, ĉu ĝi volas aŭ ne.

Ĉi matenon mi turnis min al Hamer. Oficiale li estas nia ĉeflibrotenisto, sed realece vera ĉiofaranto kiu tre meritas la konfidon de sinjoro Henri. Honeste, viro kun kiu oni povas paroli. Li ekkuŝas sur sian kubuton, kondukas la manon al sia dekstra orelo, aŭskultas sen rigardi onin kaj komencas kapskuadi.

Mi montris mian ateston kaj poste demandis konsilon, ĉar mi scias ke li faras nenion pli volonte ol konsili. Ĉiutage li havas sian konsultan kvaronhoron, kiel kuracisto, kaj en ĉiu tiu konsultado li sentas agnoskon de sia supereco, kiun neniu pridubas.

Li inversis la paperon, kvazaŭ iam sur la dorsa flanko de tia atesto estas io skribita, profunde pensis kaj post tio diris ke malviglas sur la ŝipkonstruejo, kaj tio veras. Kaj se ili rimarkos ke dum tri monatoj marŝis kun unu homo malpli, tiam povus ekdanĝeri por mi. Ankaŭ la pagado al iu kiu estas malsana, baldaŭ ekmalplaĉas. Sed, li diras, se vi konsentas ekhavi promalsanan forpermeson sen salajro tiam vi eĉ ne parolu kun sinjoro Henri pri tio, ĉar tiu verŝajne dirus, ke la General Marine and Shipbuilding ne estas malsanulejo kaj eĉ malpli pensikaso. Sed Hamer kuraĝas preni ĝin sur sin nepagata, sen eĉ mencii interne.

`Interne' estas la privata oficejo de sinjoro Henri, kie neniu krom Hamer kaj la ĉefinĝeniero venas. Se ordinara komizo estas venigata tie, tiam li revenas kun ruĝa kapo. Post proksime tri vizitoj kutime li estas maldungota.

`Verŝajne sinjoro Henri eĉ ne rimarkos ke vi ne plu estas,' diras Hamer.

Tio bone eblas. Ĉar kiam lastan jaron Hamer feriis, mi devis, estante la plej maljuna korespondisto, anstataŭante lin, veni internen por registri la leterojn. Kaj tiam mi rimarkis, ke sinjoro Henri ne scias kiel mi nomiĝas. Unue li nomis min Hamer, certe pro kutimo, kaj poste tute ne plu.

Mi kun mia edzino pripensis la proponon de Hamer kaj ni opinias, ke ĝi estas ĉiurilate bonega solvo. Kaj per akcepti ĝin, mi refoje pruvas ke mi ne volas malpurigi miajn manojn per nemeritita salajro.

Hamer enfermis mian ateston por kapabli pravigi sin se tamen sinjoro Henri aŭdus ĝin kaj tiel mi eĉ ne devis adiaŭi miajn kolegojn, ĉar mi ja estas reatendota? Hamer efektive kredas ke mi revenos, se almenaŭ mi saniĝos. La bona viro ne komprenas ke li estas aktiva en la konstruado de mia riĉaĵo. Mi anticipe decidis poste kompensi tion per bela donaco.

Kaj nun la fromaĝmondo alireblas por mi.

Michiel Meeuwissen <michiel.meeuwissen@gmail.com>