La Granda Interreta Cxu-ludo pri Bestoj kaj Plantoj en Esperanto.

(english, nederlands,


Kio estas cxu-ludo?

Tio estas tre konata ludo inter uloj kiuj kutimas grupe enui. Ekzemplo por tia grupo povus esti la partoprenantaro de Esperanto-renkontigxo. Unu el la grupo ekpensas pri io. Kaj la aliaj grupanoj tiam provas per cxu-demandoj malkovri kio estas. Tio io prefereble estu iu nekredebla rakonto. Vi ludos cxu-ludon nun kontraux komputila programo. Cxar komputiloj tipe ne estas facile lertigeblaj pri jugxado cxu rerakontita rakonto samas kun originala, en la cxi-versia ludo la io malkovrota estas io konkreta kiel besto aux planto. Do, vi ekpensos pri besto aux planto aux pri io alia simile konkreta, kaj la programo provos diveni pri kio. Se gxi ne sukcesos, gxi petos riveli, kaj eble faros kelkajn pluajn demandojn. Tiam vi fakte farigxos gxis instruanto.

Ek!

Por ludi la cxu-ludon pri bestoj kaj plantoj, necesas sciigi nomon kaj pasvorton. Tio ebligas ke la programon uzas pluraj homoj samtempe, kaj gxi faciligos ripari la datumbazon se vi cxion fusxos. Se vi ne havas pasvorton, tiam tute ne gravas. Simple elpensu unu kaj uzu tiun. La programo petos retajpi gxin, kaj tiel vi farigxos konata.

Kaj bonvole, dum la ludado provu cxion tiom plejeble bone respondi. Respondu cxiun demandon kiel vi pensas ke la plejmulto de la homoj gxin respondus, do ne provu tro pedanti. Se vi akcidente eraras pri respondo, tiam plej bone estas ne finludi, sed simple rekomenci. Cxar cxe la fino cxiujn viajn respondojn, je kiu la programo la respondojn ne jam mem sciis, estas endatumbazigotaj.

Ankaux estas la ebloj respondi per 'povas esti' aux 'mi ne scias'. Vi respondu 'povas esti' se temas pri io ne tre tipa. Se ekz. vi havas en via penso 'hundo' kaj gxi demandas 'Cxu gxi estas bruna?'. Tiam vi povus respondi 'povas esti', kaj estos tiel memorita. Se vi ne scias la respondon, tiam respondu do 'mi ne scias', kaj vi ne fusxos la datumbazon por iu kiu ja scias la respondon. Risko cxe ambaux respondoj estas ke la programo restos kun pli ol unu besto/planto, kaj ne havas plu demandojn. Tion gxi ne jam scias bone trakti (estas en la TODO..). Do provizore estas prudente plejeble klaki nur 'jes' kaj 'ne'.

7an de novembro 1999: Gxi ankoraux estas testata!

Nomo :
Pasvorto :

Respondecas por la tuta spektaklo Mihxil <M.Meeuwissen@meeuw.org>. Gxi estas farita/farata en la programlingvo perl, kaj uzas mysql-an datumbazon. Gxi nun funkcias en mia propra komputilo, kiu estas Debiana linuksa.