La Ĉefestroj - Marten Toonder

Kelkaj paĝoj elnederlandigitaj (versio: 26a de aprilo 1999, jam pli ol triono pretas!)


Bonvole montru interesiĝon, por ke mi sentu ke mi ne faras tute sencele.

Tio ĉi estas unu el la Bomel-rakontoj `De Bovenbazen' verkita de la Nederlanda desegnisto kaj verkisto Marten Toonder. Toonder donis numeron al ĉiu paĝo kiun li skribis. Mi ankaŭ uzas tiujn numerojn (4955-5055), por ke oni facile povu retrovi la nederlandan originalon (kaj la bildon!). Estas teksta bildrakonto, sed la plejmulto de la bildoj estas forlasita. Bone eblas legi sen ili. Ĉe la paĝoj kun * mi enkomputiligis (kompreneble tute kontraŭleĝe ktp) la bildojn:

tradukiĝis:
495. 4955, 4956, 4957, 4958, 4959
496. 4960, 4961, 4962, 4963, 4964, 4965, 4966, 4967, 4968, 4969
497. 4970, 4971, 4972, 4973, 4974, 4975, 4976, 4977, 4978, 4979
498. 4980, 4981, 4982, 4983, 4984, 4985, 4986, 4987, 4988, 4989
499. 4990, 4991
500. 5004, 5005*, 5006
501.
502.
503.
504.
505. 5054, 5055

Ĉies helpo estas bonvena! Traduku paĝojn kaj sendu ilin al mi, aŭ sendu nur rimarkigojn pri jam tradukitaj paĝoj (tion ankaŭ povas fari nenederlandlingvanoj). Rigardu la html-an tekston por vidi komentojn, kaj por vidi kiu prirespondecas kiun paĝon.


Kunlaborantoj: Johan Bleij, Linda Brussaard, Michiel Meeuwissen
(4955)(indekso)

Estas malegale dividite en la mondo; kelkaj havas nenion kaj aliaj havas ĉion. Se oni havas nenion, eblas ekhavi pli - por tiu speco la vivo verdire estas plezura. Sed kiu ĉion jam havas, tiu neniam plu ĝojas kiam li ion ajn ricevas. Anstataŭ tio, li ĉiam timu ke li perdas ion, ĉar tio estas la ununura eblo kiu restas por li. Tiaj kompatinduloj trenas senfeliĉan ekzistadon, plenan de zorgoj kaj malsano - kaj tempo venis ke finfine ilia silenta batalo estu malkaŝe prezentata.

Tio ĉi estas la historio de la Ĉefestroj, ankaŭ nomataj la supraj dek. Por esti pli fortaj kontraŭ la havema mondo ili grupe loĝas en la Oraj Montoj, ĉirkaŭitaj de piedkaptiloj, pinĉkaptiloj kaj elektra barildrato. Tie ili trapasas grizan kaj senĝojan vivon, kiun ili provas streĉecigi per interŝanĝado de siaj posedaĵoj.

Tiel oni povas ĉi tie renkonti du el tiu grupeto en malspontana gajeco; Amos V. Ŝtejnhaker (kiu posedas la petrolon kaj kvin naŭonojn da la zipoj) kaj Nahum Gruz de la motoroj.

`Jen ideo,' diris la lasta. `Se vi donas al mi kvaronon da la nafto, tiam vi ricevas ĉiujn biciklojn.'

La alia tamen ŝultrotiris.

`Kial?' demandis li lacigite. `Mi tute ne ŝatas, NG! Ĝi tedegas min! Ĉi tie, ni naŭope havas Ĉion kaj kiel ajn ni interŝanĝas, nenio do aldoniĝas!'

(4956)(indekso)

Ŝultrotirante, Nahum Gruz elpoŝigis paketon de paperoj kaj prezentis ĝin invita antaŭ si.

`Ne agu infanece,' diris li. `Jen, havu la Pum Motorojn. Donu nun al mi kvaronon da via nafto, tiam ni povos amuziĝi.'

Amos V. Ŝtejnhaker ĝemante formetis sian cigaron. `Kiel amuziĝi?' lace demandis li.

`Nu,' rediris la alia, `tiam ni kune povos fari ion pri la kudromaŝinoj kaj tiam vi vidos AM-on miri!'

Sinjoro Ŝtejnhaker obeis malvolonte. Estis klare ke lia koro ne ĉeestis la aferon.

`Mi ne scias, kio mankas,' murmuris li, `sed mi ne vidas amuzon en ĝi. Foje do io okazu!'

`Okazi?' ekkriis sinjoro Gruz. `Ĉesu do, AVŜ! Okazi estas danĝere. Ni nur povas perdi, kiam io okazas!'

`Mi ne scias,' obtuzis la petrolreĝo mallaŭte al si mem. `Ni estas nur naŭope. Kial ni estas nomataj la supraj dek? Tre povas esti unu pli. Tio vigligus la aferojn.'

Nahum Gruz kuntiris la brovojn. Estis klare ke tiu ĉi rimarkigo ekpensigis lin.

`Tiel mi ne jam rigardis la aferon,' diris li. `Povas esti unu pli. Sed kiu estas tiu? Ĉu vi pensas pri iu, AVŜ?'

La alparolito ekstaris kaj iris limtuŝan ĉambron.

`Venu do kun mi,' diris li. `Estas lampeto en mia kontrolejo kiu strange agas.'

(4957)(indekso)

Tiel parolante, li montris al malkutime granda panelo, kiu tute estis kovrita de lampglobetoj.

`Vidu,' diris li. `Tiu estas flagranta. Ĝi ne jam estas, sed ĝi estas atentenda.'

`Mi vidas,' murmuris lia gasto zorgoplene. `Tie fuzio minacas! Kiu estas, AVŜ? Kies lampeto estas tiu?'

`Mi ne scias,' diris la alia ŝultrotirante. `Supozeble, iu ajn rentulo. Kunmetita interezo kaj tiel plu, vi ja konas. Mi...'

Sed sinjoro Gruz interrompis ĉi tiun sciencan klarigon per kolera gesto.

`Kio?!' ekkriis li. `Vi vidas antaŭ viaj okuloj, ke tie iu estas ensaltonta la supron kaj vi ne scias, kiu estas. Kio estas al vi, AVŜ?'

`Ve, mi ne scias,' murmuris la gastiganto. `Kial tio gravus? Ni ja rimarkos...'

`Kiam ni rimarkas, tiam estas tro malfrue!' kriis Nahum Gruz. `Se tie iu estas eltrovanta la eterne brulantan alumeton, tiam ni maltrafas. Se tiu ulo, kies estas tiu flagranta lampeto, trovis gasfonton en sia ĝardeno, tiam vi povas eksidi sur la tegmenton kun via petrolo.'

`Jes, jes, trankviliĝu,' kvietigis Ŝtejnhaker posteniĝante. `Mi ja kontrolos tion!'

`Nu, tiam ek!' krude diris la motormagnato. `Esploru, kies estas tiu lampeto kaj faru aranĝojn, AVŜ. Se vi lasas nin en embaraso, tiam mi zorgos ke vi konservas nenion krom la ventmuelilojn!'

(4958)(indekso)

Iun matenon, ankoraŭ antaŭ nelonge, sinjoro Bomel kaj Tomaso Kato estis promenintaj en la ĉirkaŭaĵo.

`Ja nenio superas la vivon de unu el la Bomeloj,' kontente parolis sinjoro Olĉjo, paŝante al la domo. `Ĉu vi iam vidis tiel belan ĉirkaŭaĵon? Aŭ loĝejon, kiu tiel taŭgas por sinjoro kiel kastelo Bomelejo. Rigardu tiun fieran konstrustilon. Pura gotiko!'

`Ne estas gotiko,' diris Tomaso Kato. `Estas...'

`Kio estas, estas indiferenta al mi,' interrompis sinjoro Olĉjo, levante sian voĉon. `Plaĉas al mi kaj fino! Prenu kiel ekzemplon vian amikon kaj protektanton, kiu pasigas siajn tagojn en trankvila paco, plene de belaj pensoj, se vi komprenas, kiun mi celas.'

Ĉi-tiastile li ankoraŭ parolis kelktempe kaj lia voĉo estis tiel forta ke duo da preterirantoj malrapidigis la paŝon por pli bone povi aŭskulti.

`Kiu estas tiu?' trafite demandis la plej malgranda. `Kia parolo estas tio?'

`Mi rigardos, sinjoro Ŝtejnhaker,' murmuris la alia, eltekigante libreton.

`Rigardos!' grumbleme diris la unua. `Mi ne pagos al sekretario per kosta mono por rigardigi lin en libretoj. Li devas scii! Parkere, Ŝtonromp. Parkere!'

`Jes, sinjoro,' diris Ŝtonromp, foliumante.

`Kaj ne nomu min sinjoro!' kolere kriis lia dunganto. `Kiu staras antaŭ vi, vi pensas? Por vi, mi estas AVŜ! Memoru tion, alie vi estos eksigita!'

(4959)(indekso)

Dume, sinjoro Bomel kaj Tomaso Kato malsupreniris la monteton por reatingi per ĉirkaŭvojo kastelon Bomelejo.

`Bone estas, ke tiumaniere oni vidas ĝin deĉiuflanke,' parolis la unua. `Tio plibeligas la pejzaĝon, ĉu ne, juna amiko?'

`Fi,' grumblis sinjoro Ŝtejnhaker, kiu malvolonte aŭdis la gajhumoran voĉon proksimiĝanta. `Kiu estas tiu, Ŝtonromp? Ĉu vi jam trovis lin?'

`Jen mi havas, sinjoro,' diris la sekretario. `Bomelejo; proprieto de iu Olivero B. Bomel. Ne iu el ni. Ne konato. Tiu ĉi Bomel estas neniu.'

Lia dunganto snufis aŭdeble.

`Neniu,' ripetis li malbonhumore. `Kia neniu estas tiu, kiu loĝas en mezepoka ŝtonbulo, kaj krome eĉ trovas ĝin bela? Suspekta, Ŝtonromp! Tre, treege suspekta!'

`Tre, treege suspekta, precize kiel vi diras,' konfesis la alia. `Tiu ĉi Bomel estas observadenda...'

Sinjoro Olĉjo, kiu tiumomente preteriris, suprizite levis la okulojn.

`Kio estas tio?' demandis li, malrapidigante la paŝon. `Kion vi diras?'

`Observadi,' deklaris la sekretario. `Tio ĉi estas suspekta.'

Tiam li, ektimetinte, levis iomete la palpebrojn por povi rigardi sinjoron Bomel.

`Pardonon,' reekparolis li. `Mi parolis al AVŜ, ne al vi.'

`Tio estas indiferenta al mi!' kriis sinjoro Bomel kolere. `Kio estas suspekta pri mi, tion mi volas scii!'

`Nu, eh...,' balbutis sinjoro Ŝtonromp, `Tiu loĝado en eh... ruinaĉo. AVŜ demandas sin ĉu vi eble estas apartkonduta.'

(4960)(indekso)

`Sinjoro loĝas tie, kie li trovas belon!' elkriis sinjoro Bomel malbonhumorigite. `Kaj mi trovas Bomelejon bela! Diru do tion al tiu AVŜ, se vi komprenas, kiun mi celas.'

Sinjoro Ŝtejnhaker, kiu izolis sin iomete, mishumore tiris la ŝultrojn kaj forpaŝis. Tiel li unuafoje altiris la atenton de sinjoro Bomel.

`Kiu estas tiu?' demandis li.

`Tiu estas AVŜ,' parolis la sekretario respektoplene. `Mi devas foriri. Ĝis la revido, sinjoro!'

Li levis la ĉapelon kaj sekvis formalpaŝe sian dunganton, kiu jam malaperis post kurbo.

`Tio ĉi estas ja miriga!' murmuris sinjoro Bomel. `Kien la mondo, mi demandas min? Jen la unua ajn mallertulo estas apudvoje diskreditiganta mian domon. Eh... kion li fakte celis, juna amiko?'

`Mi ne scias,' diris Tomaso Kato. `Tiu AVŜ probable opinias ke vi loĝu en freŝa, moderna domo. Probable konstruentreprenisto aŭ makleristo.'

Sinjoro Olĉjo ekbruligis pipon kaj, perdinte sian bonan humoron, prenis la alhejman vojon.

`Min ne plu amuzas la promenado,' murmuris li. `Mi pensas ke mi tiuokaze do iros momenton al la banko, por aferoj. Se vi volas, vi povas kuniri. Sed kiu verdire estas AVŜ?' Li malfermis la aŭtoremizon kaj startigis la Malnovan Fulm, kun sulko sur la vizaĝo.

`Tion mi ne scias,' diris Tomaso Kato, kiu enaŭtigis sin apud lin. `Kiajn aferojn vi faros? Mi pensis ke vi volas neniel plu rilati kun bankaferoj.'

(4961)(indekso)

`Tio ja estas vera,' reekparolis sinjoro Olĉjo, stirante per firmaj manoj en la direkto de benzinstacio. `Mi nur devas nombri mian monon. Por la imposto - tie oni trovas tion grava. Por mi, ĝi ne ludas rolon, tion vi scias. `Olĉjo, knabo,' ĉiam diris mia bona patro, ĉu vi havas Ĉion aŭ nenion, Bomel restas Bomel.' Kaj laŭ tio mi direktas min.

Tiel parolante, li bremsis antaŭ la pumpilo kaj petis benzinon.

`Kion vi volas?' demandis la vendisto ĝentile. `Ĉu ultran? La plej nova, sinjoro! Alta oktantitro kaj intensa brulo. Ŝanĝos vian motoron al elefanto!'

`Ne, ne,' diris sinjoro Bomel, `donu al mi do ordinaran. Alie miaj valvetoj kaj mia ellasilo brulos kaj tion mi ne rajtas fari al la Malnova Fulm.'

s Tiujn ĉi vortojn kaptis kelkaj preterirantoj, kiuj iris en la ombro.

`Tamen danĝerulo!' murmuris la plej malgranda, kolerete malrapidigante la iron. `Kontraŭsocia. Devas esti eluziĝo kaj forbrulo. Konsumiĝo kaj forĵetiĝo. Alikaze ne gajnado estas, ĉu vi komprenas, Ŝtonromp?'

`Jes, sinjoro,' konfesis la sekretario.

`Bone,' reekis lia dunganto. `Tiam zorgu ke li estu atentata. Kontrolo, Ŝtonromp. Kaj ne nomu min sinjoro. Mi ne estas malgrandkapitalisto.'

(4962)(indekso)

Kiam la Malnova Fulm estis plenita, tiam la veturilo ekmoviĝis kaj forlasis la benzinstacion. Sammomente la du personoj paŝaperigis sin el la ombro.

`Kiu estas tiu, kiu tie forveturas?' demandis la plej longa.

`Tiu estas sinjoro Bomel!' diris la vendisto.

`Tion mi jam scias,' grumblis la plej malalta senpacience. `Sed kiu estas Bomel? Tion mi volus scii!'

La benzinaĉetigisto malfermis la buŝon por respondi, sed tiam li rekonis la alian kaj li rapidis forpreni sian kaskedon.

`Preta servi vin , sinjoro AVŜ!' elkriis li. `Sinjoro Bomel estas eh... li estas kliento, tiel dirite. Ja deca persono. Ĉiam pagas - kaj ankaŭ trinkmonon kelkfoje donas. Sed li estas iom stranga... Li persistas ĉe la ordinara benzino, ĉu ne? Neniam Ultra...'

`Ili parolas pri vi,' diris Tomaso Kato, kiu de en la Malnova Fulm rigardis eksteren.

`Tio eblas,' konfesis sinjoro Olĉjo. `Ĉu vi trovas tion tiel stranga? Estas tre kompreneble, ke sinjoro de mia klaso estas temo de parolo. Memkompreneble oni kelkfoje bezonas eminentan ekzemplon kaj tiam... Sed kiu parolas pri mi?'

`Tiu AVŜ,' deklaris Tomaso Kato. `Vi ja scias. Li staras tie ĉe la pumpilo kun tiu lia sekretario.'

`Hm,' diris sinjoro Bomel meditante. La rideto malrapide malaperis de lia vizaĝo por cedi lokon al sulko.

`Hm,' ripetis li. `Kion do volas tiu uleto? Ne pro tio, ke li interesas min, por tio li estas tro sengrava. Sed tamen mi ja volus scii, kiu estas tiu AVŜ.'

(4963)(indekso)

`Kial?' demandis Tomaso Kato. `Kial interesus vin tia turisto?'

Sed sinjoro Olĉjo sekvis siajn proprajn pensojn. Li elaŭtiĝis kaj grimpis cerbumante la marmarajn ŝtuparojn de la Bankejo, kiun dume ili estis atingintaj.

`Iu Bomelo sentas tre pure,' klarigis li. `Neniel mirigus min, se iu suspektaĵo kaŝiĝus en ĝi. Kia ulo nomiĝas AVŜ? Tiu vireto ne estas turisto. Ĉu ni vetu?'

`Bone, tiukaze li ne estas turisto,' koncedis Tomaso Kato enuigite. `Tiam supozeble li estis la estro de tiu benzinstacio.'

`Malĝuste!' ekkriis sinjoro Bomel. `Tio li ankaŭ ne estis. Li ne aspektis estra, se vi komprenas, kion mi celas. Multe tro malaltkreska. Ĉu ni vetu, juna amiko?'

`Se tio plaĉas al vi,' diris Tomaso Kato. `Sed ja ne pri tro multe. Mi ne havas multan monon.'

`Nu ek,' rediris sinjoro Olĉjo. `Nur la ideo gravas. Floreno de mi kontraŭ kvaroncendo de vi; ke AVŜ ne estas la estro de la benzinstacio. Ĉu akceptite? Tiam mi demandos al la kasisto de la ĉi-tiea banko. Tiu ĉiun konas!'

Nu, tio veris. Kiam la demando antaŭmetiĝis al li, tiam la kasisto suprizite revigliĝis malantaŭ sia kradaĵo.

`AVŜ?' ripetis li. `Tiu estas Amos V. Ŝtejnhaker! Unu el la supraj dek, sinjoro Bomel; ĉefestro, tiel dirite.'

`Ĉefestro?' ripetis sinjoro Olĉjo trafite. `Hmm, nu, ĉiukaze mi pravis, juna amiko. Tute ne kutima estra aspekto, kiel mi jam diris.'

(4964)(indekso)

`Vi gajnis la veton,' konsentis Tomaso Kato. `Vi ricevos kvaroncendon de mi!' Kaj li forkuris por preni la monon.

`Jen kia estas la juna amiko,' diris sinjoro Bomel ridetante. `Ĝisfunde honesta; eĉ kiam temas pri kvaroncendo. Mi opinias alie pri tio; por mi mono ne ludas rolon.'

`La sinjoro certe ŝercas,' diris la kasisto malplaĉe trafite. `Vi ja venis por rigardi vian monkelon? Ĉi tien, sinjoro Bomel; estas ĉe la fino de la koridoro.'

`Mi venas ĉi tien pro la impostuloj,' rediris sinjoro Olĉjo. `Tiuj ja volas scii precize, kion mi posedas. Ne mi, vi sciu. Tiel longe ke ĝi sufiĉas, ĝi estas indiferenta al mi.'

Li silentis momenton kaj meditanta trajto aperis sur lia vizaĝo.

`Tiu AVŜ,' daŭrigis li, `tiu Amos Ŝtejnhaker, ĉu ne? Ĉu tiu posedas pli ol mi?'

`Certe!' jesis la kasisto. `Amos V. Ŝtejnhaker estas unu el tiuj homoj, kiuj posedas Ĉion. Preskaŭ ĉion, sinjoro Bomel. Pere de fuzioj, ĉu vi ja sentas? Multo ne restas por la aliaj!'

`Kia absurdaĵo,' diris sinjoro Olĉjo iomete incitite. `Kiel tio eblus?'

La bankoficisto volis ekekspliki, tamen post rigardo al sia kliento, li forlasis tiun ĉi intencon.

`Ve, estas komplikaj aferoj,' murmuris li. `Ni alvenas; jen via monkelo, sinjoro Bomel.'

Sinjoro Bomel ĉirkaŭvidis la lokon kaj liaj trajtoj sereniĝis.

`Ĉu vi vidas, ke estas absurdaĵo?' demandis li. `Mi ĉi tie ankoraŭ sufiĉe havas!'

(4965)(indekso)

Li komencis gajhumore kunordigi sian monon, sed post kelka tempo li perdis la plezuron.

`La vivo ne estas facila,' murmuris li ĝemante. `Ekstere sunas kaj kantas la birdoj. Sed mi sidas nombranta ĉi tie en la mucida malhelo. Kiel ĝena do estas tio, vere. Kaj neniu estas, kiu helpas min...'

Je tiu momento Tomaso Kato paŝis en la monkelon. Li tintigante trapiedbatis al si vojon tra la moneroj kaj fiere tenis kvaroncendon alta.

`Jen ĝi,' diris li. `Pro tiu veto, vi ja scias.'

`Ve, tio ja ne necesas,' diris sinjoro Bomel rifuzgestante. `Konservu vian monon, juna amiko. Por mi ĝi ne ludas rolon - kaj tiu veto estis nur ŝercpetolaĵo. Krome tiu kvaroncendo faras la nombradon ankoraŭ pli malfacila ol jam estas.'

`Sed estas honorŝuldo,' diris Tomaso Kato. `Potencas pro honesto.'

`Nu, bone,' murmuris sinjoro Bomel, kiu ne volis ŝajni malĝentila. Li akceptis la monereton kaj ĵetis ĝin malantaŭ sin sur la grandan stakon.

Nun tamen io stranga okazis. Pro la sensignifa aldono de Tomaso Kato, la posedaĵo de sinjoro Olĉjo subite transpaŝis la limon el la ordinaro. Eliĝis fajrero el la monstako kaj la metalo ekkraketis.

`K-Kio estas t-tio?' konsternite balbutis la riĉa sinjoro.

Tomaso Kato ne povis informi lin, sed la kasisto, kiu proksime de tie sidis malantaŭ sia kradaĵo, tuj komprenis tion kio okazis. Ektimante, li fikse rigardis staketon da monbiletoj, kiu leviĝis en la aeron kaj ekflugetadis al monkeloj.

`Ho!' murmuris li trafite. `Ie okazas kernfuzio . Tuj bezoniĝas interveno!'

(4966)(indekso)

Dume malgranda paniko estiĝis en la alitempe tiel trankvila bankejo. De ĉie la moneroj ekrulis en la direkto de la monkelo kaj monbiletoj flugetadis tra la koridoroj. Ankaŭ eblis observi sovaĝiĝintan pordiston, kiu postkuris taleron, kiu estis subite saltinta el lia poŝo. Tio, kion oni ĉi tie vidas okazi, estis la konsekvenco de malnova naturleĝo, kiun la pli edukitaj legantetoj probable ja konas: Mono altiras monon. Se oni havas malmulton, tiam oni perdos ĝin al iu kiu havas pli; kaj se oni havas multon, tiam pli kaj pli aldoniĝas.

Nu, tion lastan sinjoro Olĉjo vidis okazi antaŭ siaj konsternitaj okuloj. Tintante kaj klakante fluis la moneroj en la malhelan monkelon por aldoni sin al liaj ĉeestantaj posedaĵoj. Jam baldaŭ la nerustanta metalo buliĝis al briletanta amaso, kiu, gajigite de koloraj monbiletoj, rapide pligrandiĝis.

Kion tio ĉi povintus rezultigi, tion mi ne scias. Sed bonŝance la kasisto estis sperta bankulo, kiu ne perdis sian trankvilon.

`La kapitalo en la Bomela monkelo preterpaŝis kritikan mason!' diris li al si mem. `Reakcio komenciĝis. Mi hastu, ĉar alikaze krizo estas proksima.'

Kun tiuj ĉi vortoj li rapidas al kontrolpanelo por tiri levumilon.

(4967)(indekso)

La agado de la kasisto havis tujan rezulton. El la plafono de la monkelo de sinjoro Bomel peza plumba kesto sinkis ĉirkau la monamason kaj tiel tute malvidebligis ĝin. Nun, ankaŭ la monerfluo finiĝis kaj subita silento penetris la multeventan bankejon.

En tiu ĉi silento la voĉo de sinjoro Olĉjo sonis malforte tra la koridoroj.

`Kio do okazas?' tiel li ekkriis. `Diru do ion, Tomaso Kato! Kion signifas ĉi ĉio?'

Tomaso Kato tamen ne sciis kion respondi. Li tute ne havis scion pri monaferoj kaj tial ankaŭ li nur vane konjektis. Sed bonŝance nun aperis deculo en la monkelaperturo, kiu ridetis trankviligante.

Ne faru al vi zorgojn, sinjoro Bomel,' diris tiu. `Via kapitalo estas en bonaj manoj. Mia nomo estas Ŝtonromp. Via servisto, sinjoro.'

`Oh,' diris sinjoro Olĉjo. `Tiel. Nu, sed mi volas rehavi mian monon, vi nepre sciu tion! Ne pli, sed ankaŭ ne malpli. Ĝi ne ludas rolon, sed tamen mi ŝatas ĝin.'

`Ĉiam estos en ordo,' rediris la alia. `Mi rimarkas, ke vi ne tute komprenas tion kio okazis. Via kapitalo estas nur izolita, sinjoro.'

`Izolita?' ekkriis sinjoro Bomel incitite.

`Ĝuste,' diris sinjoro Ŝtonromp kun delikata rideto. `Tio estas la kialo de mia veno. La prezidanto de la Mond-Banko volus paroli kun vi momenton. Ĉi tien, se mi rajtas peti vin.'

(4968)(indekso)

Tomaso Kato iom konfuzite sekvis la duon, kiu malaperis malantaŭ alta pordo.

`Tio ĉi probable signifas denove mizeron,' diris li al si mem. `Kio okazas, tion mi ne jam scias, sed komenciĝis tiam, kiam mi donis tiun kvaroncendon al sinjoro Bomel. Kiel cetere tiu senemocia strangulo rilatas al la afero? Tiu estas la sekratario de AVŜ, ĉu ne?'

Pri tio li pravis, kiel ni povas vidi.

`Jen OBB, AVŜ,' diris la sekretario, enĉambriĝante.

`Mia nomo estas Bomel,' korektis sinjoro Olĉjo neafable. `Olivero B. Bomel. Ĉu vi estas...'

`Mi estas Ŝtejnhaker,' ekkriis la bankisto. `Prezidanto de la Mond-Banko. Gratulon, mia knabo! Pro via lasta afero vi nun estas unu el la supraj dek.'

`Mia lasta afero?' ripetis sinjoro Olĉjo konsternite. `Mi ne estas aferisto. Mi estas sinjoro altklasa!'

`Ha ha, tre bone!' rediris la alia. `Mi celas vian lastan manipulon, OBB! Eminente! Pro via delikatega ludo, vi nun estas unu el ni. Sidiĝu. Sigareton?

Sinjoro Bomel singarde kaj malrapide enseĝigis sin en profundan apogseĝon. Propensa sulko malbeligis lian frunton, ĉar la signifon de la parolitaĵo li malkaptis. Sed pro tio, ke li estis nomita unu el la supraj dek, li trudis al si rideti.

`Ho,' li diris, `pli estis veteto kun la juna amiko, se vi komprenas kion mi celas. Kaj post ol mi venkis, tiu stranga okazado komenciĝis. Kio fakte okazas?

(4969)(indekso)

Sinjoro Ŝtejnhaker komprenis, ke staras nescianto antaŭ li. Pro tio, li eksidis komforte kaj ekeksplikis la principojn de la ĉefestreco.

`Kiam mono preterpaŝas kritikan mason,' tiele klarigis li, `tiam ĝi ekaltiras monon. Oni tiam havas tiel nomatan fuzion. Nu, tia fuzio estu kondukata, aliokaze akcidentoj okazus. Izolado, OBB! Nia grupo devas labori izolite por povi kolekti nian direktivon. Tio estas tre malfacila, kaj pro tio, vi devas konformiĝi al la preskriboj!'

`Preskriboj?' demandis sinjoro Olĉjo ektimante.

`Ĝuste!' jesis AVŜ. `Neniam fordonu monon. Ĉiam diru, ke tiom da devoj vi havas, ke neniom povas foriri. Progresigu la eluziĝon, ĉar tiu akcelas la produktadon. Estu favora al la enuo; tiu kreas bezonon de novaj aĵoj. Ekstermu la naturon, ĉar naturo estas nia plej grava malamiko. Tiu renovigas sin mem, ĉu vi ja sentas? Kaj tiaj aĵoj plu...'

Li silentis, trafite de la sensobtuziĝinta esprimo sur la vizaĝo de sia aŭskultanto.

`Ni ja rigardos al vi,' finis li. `Ni asistos vin per konsilo, sed jen vi havas jam gvidlibreton, en kiu ĉio priskribiĝas. Kaj jen paketo da akcioj, tiel ke vi nun disponas pri ĉiu DDT. Por komenci, OBB; por komenci! Uzu ĝin bone! Sekvu la manlibron - kaj ne interrilatu kun malgrandkapitalistoj!'

Kun tiuj vortoj, li kondukis sian malvigliĝintan gaston al la pordo kaj elakompanis lin.

(4970)(indekso)

Sinjoro Bomel per ŝanceliĝa paŝo forlasis la bankejon. Tiel li enprofundiĝis en siajn konfuzitajn pensojn, ke li rimarkis sian junan amikon nur tiam, kiam tiu alparolis lin.

`Kion diris la prezidanto?' demandis Tomaso Kato. `Ĉu li estis afabla?'

`Afabla?' murmuris sinjoro Olĉjo, elpensiĝante. `Ho, jes, tre afabla. Ja, ni kamerade interparolis. Pri monaj aferoj. Fuzonipuloj kaj tiaj. Izolrubando kaj DDT. Cetere, ĉu vi scias ke la naturo estas nia malamiko? Sed, ve, vi estas multe tro juna por tiaj aferoj.'

`Hm,' diris Tomaso Kato.

`Kion hm?' rediris sinjoro Bomel. `Simple lasu tion ĉi al mi. Mi havas libreton kun preskriboj, laŭ kiuj mi devas direkti min.'

`Hm,' ripetis Tomaso Kato, kiu pli kaj pli maltrankviliĝis. Li enpaŝis en la Malnovan Fulm kaj rigardis nerekte al sinjoro Olĉjo, kiu incitite tro uzis la akcelilon ĉe ekveturo.

`Tion kaŭzas via hmado!' ekkriis la veturiganto. `Vi devus havi iom pli da fido pri mi, juna amiko. Mi nun estas unu el la supraj dek. Ĵus mi ricevis ĉiujn DDT-ajn akciojn. De AVŜ..'

`AVŜ?' ripetis Tomaso Kato konsternite. `Ĉu tiu estas la prezidanto de la Mondbanko?'

`Efektive,' konfirmis sinjoro Bomel. `Tia ulo tiom granda estas, ke li povas esti ĉio, kion ajn li volas!'

Tomaso Kato kapjesetis. Pensante, li fikse rigardis la benzinstacion, kiu ĉe kurbo en la vojo denove videbliĝis kaj li montris al ĝi.

`Komplezu tiom kaj haltigu ĉi tie.' petis li.

(4971)(indekso)

Sinjoro Bomel agis tiel, kiel estis petita - kaj dum Tomaso Kato alaŭtiĝis kaj komencis interparolon kun la servisto, li ektrafoliumis la paperojn kiujn li ricevis de AVŜ. `Tiuj ĉi do estas akcioj,' murmuris li. `kiel nun mi agu rilate al tiuj? La sinjora vivo estas plena de zorgetoj; tion oni kutime subtaksas. Kiaj zorgoj! Nun do, mi havas ĉiun DDT-on de la mondo...'

Li lasis tiun ĉi penson fiksiĝi kaj iom post iom rideto serenigis liajn trajtojn.

`Ĉiu DDT de la mondo,' rediris li meditante. `Tamen estas bone. Estas bela kaj utila laboro kontraŭbatili malutilajn insektojn. Nepriaŭdite, mi povos fari tre multan bonon. Mia tasko estas klara; en la DDT-on venos nova sento! La insektoj supriziĝos!'

Je tiu momento, lin ĝenis ke Tomaso Kato regrimpis en la aŭton.

`Ekveturu do, sinjoro Olĉjo,' diris tiu. `Mi jam scias tion, kion mi volis scii.'

`Nu,' diris sinjoro Bomel, `kaj kio estas tio, kion vi volis scii, juna amiko?'

`Pri nia veto,' klarigis Tomaso Kato. `Tiu AVŜ estas petrolreĝo kaj la komizo diris, ke ĉi tiu pumpilstacio estas de AVŜ!'

Sinjoro Olĉjo ektimis.

`Kion vi celas?' demandis li, formetante siajn akciojn kaj premetante la akcelilon.

`Mi celas,' rekomencis Tomaso Kato, `ke AVŜ do tamen estas la estro de la benzinstacio. Pri tio ni ja vetis? Nu, do tiun veton mi tamen gajnis!'

(4972)(indekso)

La reston de la vetureto sinjoro Bomel ne plu povis ĝui.

`Nu,' murmuris li. `AVŜ estas la estro de la pumpilstacio, ĉu ne? Ĉar li estas petrolreĝo. Ja, ja! Kaj nun vi volas aserti, ke vi gajnis nian etan veton. Jen io bela!'

`Estas vere, ĉu ne?' diris Tomaso Kato. `Oni potencas pro honesto!'

Sinjoro Olĉjo iom skue bremsis antaŭ kastelo Bomelejo kaj eliris la aŭton.

`Nu, tio estas malafabla de vi,' diris li kun retenata kolero. `Ĉu vi envias al mi tiun kvaroncendon, kiun mi ricevis de vi? Pro tiu monereto mi saltis en la suprajn dek kaj pro tio mi nun havas la DDT-on per kiu mi povas fari multan bonon. Sed ne, la juna amiko envias al mi tiun malgrandan plezuron!'

`Ho, ne,' diris Tomaso Kato. `Mi nur volis...'

`Silentu!' elkriis sinjoro Bomel. Malbela trajteto malbeligis lian okulangulon kaj lia voĉo mistoniĝis kiam li daŭrigis: `Estas nun tro malfrue! Mi ne povas redoni al vi tiun kvaroncendon, ĉar en la manlibro por ĉefestroj estas skribite, ke mi ne rajtas fordoni monon!'

`Hm,' diris Tomaso Kato. `Mi nur volis savi vin de tiuj supraj dek. Tio kaŭzos mizeron. Kaj se vi nun al mi tiun kvaroncendon...'

`Sufiĉe!' kriis sinjoro Olĉjo. `Diru plu neniun vorton. Vi estas avara kaj monavida uleto, kiu ne povas suferi, ke por lia plej bona amiko nenoca plezuro pretiĝas. Mi hontas pro vi. Kaj krome mi verdire ne rajtas interrilati kun malgrandkapitalistoj!'

`Hm,' diris Tomaso Kato. Li turniĝis kaj foriris senĝisinte.

Sinkante, sinjoro Bomel fikse postrigardis lin.

`Eh...tiel mi ne celas...,' murmuris li. `Mi nur celas... Aĥ, kial do li ne komprenas kion mi celas?'

(4973)(indekso)

Li suspiris kaj regajnis regon super si per granda spiritforto.

`La juna amiko havas malbonan humoron,' murmuris li. `Estas fakte malbonaĵo veti kiam oni estas tielaĝa. Nu ek, mi nun pripensu trankvile pri kion mi povas fari per mia DDT.'

Tion ĉi pensante, li enpaŝas kastelon Bomelejo, kie Justeno hazarde estis persekutanta benketon da kuloj. Li faris tion radikale kaj tial en la koridoro ŝvebis densa nubo, kiu trafis sinjoron Olĉjo malplaĉe. Sed li ne lasis tiun difekti lian animstaton.

`Ah...ah...atŝi!' diris li, svingante per siaj akcioj. `Saluton, Justeno! Rigardu do kion mi alportas! Mi posedas ĉiom da DDT de la mondo! Kiel vi opinias pri tio?'

`Tre indas bedaŭri,' diris la servisto tra naztukon, kiu kovris lian nazon. `Mi havas ĉi tie nur unu botelon, se Vi permesas - kaj jam tiu estas tro multa por mi. Vi atentu Viajn mukmembranojn, se mi rajtas min tiel esprimi!'

Sinjoro Bomelo malsereniĝis.

`Vi ne komprenas,' rekomencis li. `DDT estas brila eltrovaĵo. Ekstermado de malutilaj insektoj estas belega laboro; konformas bone al iu el mia klaso.'

`Se Vi deziras,' konfesis Justeno. `Sed tiuj ĉi kuloj alkutimiĝis al la aĵo. Ĝi ne plu funkcias, se Vi aprobus.'

`Ho,' diris sinjoro Olĉjo. Kun malhelpata spirado, li fikse rigardis la ĉirkaŭzumantajn insektetojn, kaj ridetis.

Tio ŝanĝiĝos!' promesis li iom foreste. `Mi persone pritemigos miajn pensojn pri la aferoj.'

(4974)(indekso)

Post la manĝo, sinjoro Bomel iris eksteren por povi trankvile pripensi en la silento de la naturo. Jam krepuskiĝis kaj milda brizeto malvarmigis liajn tempiojn.

`Estas ja agrable esti sinjoro,' tiele li pensis. `Jen mi iras, diskrete kaj modeste. Kaj tamen mi estas faronta multajn bonajn kaj belajn aferojn...' Aperis zorgeta trajto sur lian vizaĝon.

`Nu,' murmuris li, `Tio estas facile dirita. Sed kion faros mi verdire per tiu DDT? Hm, mi povus kompreneble... ne, atendu, se mi do...eh... aŭ tamen ne?'

Tiel meditante, la okupita aferisto atingis la Arbaron de Malhelaj Arboj kaj tie lia rigardo trafis malgrandan uleton, kiu malgaje staris kliniĝinte super planto.

`Bonan vesperon,' parolis li moŝtfavore. `Ĉu la rikolto ne plialtiĝas? Ve ja, kelkfoje oni pensas, ke oni kiel ĉefestro estas sola kun la malfacilaĵoj. Sed tiam estas konsolplene rimarki ke ankaŭ simpla kampulo havas siajn zorgojn.'

`Mi ne estas simpla kampulo,' diris la vireto akratone. `Mi estas Po Pastinaklo kaj mi aŭdas la plantojn kreski.'

`Kiel amuze,' reekparolis sinjoro Olĉjo, iomete perplekse. `Ĉu tio estas bela sono?'

`Tio dependas,' diris Pastinaklo. `Kelkfoje sonas kiel mielo kaj kelkfoje pli kiel fuskuso. Sed estas malica somero. Mi aŭdas nenion!'

`Nek mi,' murmuris sinjoro Bomel, atente aŭskultante. `Kio kaŭzis?'

`Estas pro la flava riprodulo!' kriis la uleto kolere.

(4975)(indekso)

`Vidu do, ĉiuj kreskaĵoj estas ekronĝitaj. Ĉi tie ĉio estas ripumataj! Venu kun mi, tiam mi igas vin snufi ion. Sed atentu, ĝi odoras ruĝa!'

Li rapidpaŝe forlasis la arbarorandon kaj iris en la erikejon. Estis klare ke la interesiĝo bonigis lin kaj tial sinjoro Olĉjo senhezite sekvis lin. Lia scivolo cetere ankaŭ estis stimulita.

`Kiel io povas odori ruĝa?' demandis li. `Neniam mi aŭdis ion tiom strangan. Kaj mi ne komprenas...'

`Jen!' diris Pastinaklo, subite haltante. Li montris al iom da fiinsektoj, kiuj movis sin svarmante sur deronĝata folio kaj daŭrigis plene de naŭzo: `La flava riprodulo! Ĉu vi flaras? Ĉi tio estas la komenco, sed en la limtempo inter nun kaj du sunoj estos sepoble naŭ fojojn pli multe da tiuj ol estas nun. Tiuj estas gilionoj - kaj tiam ĉio senfoliiĝos.'

`Skaraboj!' diris sinjoro Olĉjo komprenante. `Jes, jes, insekta plago! Tio tedas la vegetaĵojn; mi ja iam aŭdis pri tio. Bedaŭrinde, ja. Nu, mi foriru...'

Li ne daŭrigis, ĉar subite lin trafis penso kiu venis en la kapo kaj svinge li aperigis siajn akciojn.

`Insektoj!' tiel ekkriis li. `Ho! Ni faru ion al ili! Kuraĝu, sinjoro Pastinaklo. Jen antaŭ vi staras la sinjoro, kiun vi bezonas. Mi, Olivero B. Bomel posedas ĉiun DDT-on en la mondo.'

(4976)(indekso)

La malgranda terkulturisto kapskuis nekomprenante kaj ekiris preter la manĝe senkreskaĵigitan kampeton.

`Kio estas dodotoo?' demandis li malfidante.

`Aha!' ekkriis sinjoro Bomel. `Tio estas la ilo por ekstermi insektojn! Blatojn kaj skarabojn kaj kulojn kaj araneojn kaj ĉion! Ĝi efikas senprokraste; vi ja vidos ion! Dummomente ŝprucigi - kaj jen, preta!'

`Tio ne eblas,' rediris la uleto malaprobante. `Araneoj kaj kuloj ne povas esti kune perŝprucige pretigataj.'

`Ja eblas,' rediris sinjoro Bomel, iom malbonhumorigite. `Mi pruvos al vi, ke mi povas purigi en momento ĉi tiun kampeton pri fiinsektoj.

`Ne,' diris la alia obstine. `Tio ne povas rajtiĝi. La nuran manieron por mortigi la flavan riprodulon havas mi jene. Vidu do.' Tiel parolante li haltis ĉe malalta konstruaĵeto kaj malfermis pordon. Sinjoro Olĉjo kliniĝis scivole antaŭen, sed je la sama momento li saltis malantaŭen.

`Ho pu!' diris li plene de naŭzo. `Araneaĉoj! Grandaj malpuraj araneoj! Ĉu estas vi kiu tiujn kulturas, sinjoro Pastinaklo?'

`Jes,' diris la vireto plene de fiero. `Ĉi tiuj estas brunaj kaŝiruloj. Mi ĝustatempe sukcesis elkovi ilin, ĉar ili faros finon al la riprodula plago antaŭ ol tiu fariĝas tro grava. Tiuj ĉi kaŝiruloj estas la plej gravaj malamikoj de la flavaj folimanĝantoj, ĉu vi komprenas?'

(4977)(indekso)

Li rigardis kun malgranda rideto la insektojn, kiuj disigas sin haste inter la kreskaĵoj por ĉasi la skarabojn. Baldaŭ la ĉirkaŭaĵo reaspektis dezerta, sed inter la plantoj susuris kaj knaretis.

Tie bela milito okazas,' murmuris Po Pastinaklo kontente. `La brunaj kaŝiruloj ĉiam venkas, ili nur bezonas iom da tempo...'

`Brunaj kaŝiruloj!' ripetis sinjoro Bomel plene de naŭzo. `Ni eble havos aranean plagon! Tiam Bomelejo estus kovrita de araneaĵoj kaj sinjoro ne plu povus promeni sen ekhavi naŭzajn fadenojn en sian vizaĝon. Ne, tio ĉi estas malmoderna kaj nehigiena, se vi komprenas, kion mi celas. Mi havas ion pli bonan.'

`Io pli bona ne ekzistas,' diris la uleto, sed sinjoro Olĉjo jam grandpaŝe iris hejmen kaj ne plu aŭskultis.

`Oni lasu nun foje la aferon al mi,' li diris al si mem. `Tiu ĉi estas la ŝanco por montri, kiom da bono povas fari unu el la Bomeloj, kiu estas oficdonita per DDT.'

Tiel pensante li enpaŝis sian loĝejon kaj rapidis al tableto sur kiu staras la telefono.

`Bonan vesperon, sinjoro Olivero,' diris la servisto Justeno, eltimigite el la legado de la gazeto. `Plagas skaraboj en la kreskaĵoj, se Vi permesas! Minacas misrikolto, diras la Romelgazeto. Senkulpigu min, pro tio ke mi miras; sed tiu ĉi estas pribedaŭrinda novaĵo!'

`Sensencaĵo!' ekkriis sinjoro Olĉjo. `Mi kontrolas la aferon. Lasu min uzi la aparaton, Justeno, mi disdonu ordonojn!'

(4978)(indekso)

Energie, li komencis la atakon kontraŭ la skaraba plago; jam la sekvontan matenon tio rimarkeblis. Kiam Po Pastinaklo rondiris laŭ la kreskaĵoj por vidi ĉu la brunaj kaŝiruloj jam prosperas, tiam lin ektimigis aviadila bruo. Estis aviadilo de la Ĝenerala Servo por Ekstermado de Insektoj, kiu malalte kaj tondre superiris la suferintan pejzaĝon - kaj kiu dum tiu persista flugo postlasis densan DDT-an nebulon. La uleto antaŭnazigis manon kaj timeme iris malantaŭen.

`Gasoj!' murmuris li paliĝante. `Kun la sono de sveniga cerefolio; sed mi aŭdas ankaŭ mortkapan herbon. Ne elteneblas!' `Estas belege,' diris sinjoro Bomel, kiu proksime ankaŭ fikse rigardis la ĉielon. `Nun oni vidas je kio kapablas la tekniko moderna!'

`Pardonu al mi mian ĝenon, sinjoro Olivero,' diris la servisto Justeno, kiu modeste alproksimiĝis. Li malhelpate rigardis la muĝe superflugantajn maŝinojn kaj diris per laŭtiĝa voĉo: `Temas pri tiuj insektoj, se Vi permesas!'

`Jes ja, tiel estas!' elkriis sinjoro Bomelo. `Ni senkompate haltos la progreson de la fiinsektoj! Eh.. por kio vi venis, Justeno?'

`Temas pri la kuloj,' rediris la servisto lojala. `En Via dormoĉambro, se Vi ne kontraŭdiras. Tiu plenas de ili - kaj la fispeco alkutimiĝis al mia alspruĉigado. Hieraŭ mi jam tiom liberis tion rimarki. Ĉu Vi ne havas ion alian ol tiun DDTon?

(4979)(indekso)

Sinjoro Olĉjo senpacience ŝultrotiris. La vortoj de Justeno ĝenis lin kaj tial li ekiris por observi la efikon de la malsupreniranta nebulo. Ne necesis longa iro. Ĉe la rando de la kulturita kampo li trovis Pon Pastinaklo, kiu zorgopene rigardadis la fundon.

`Kio estas al vi, bona amiko?' demandis li. `Ĉu la insektoj ne estas ekstermitaj?'

`Tamen,' malĝoje diris la uleto. `Ili ĉiuj estas tute ekstermitaj.'

`Nu, tio ja estas bela?' rekomencis sinjoro Olĉjo. `Kial do vi aspektas tiom malgaja? Ĉu vi ne gajas, pro ke la skaraba plago finiĝis?

`La skaraboj?' amare ripetis la lia. `Tiuj ja ankoraŭ vivas! La flavaj riproduloj estas harditaj, ili eltenivas. Ne, miaj ekstermistoj estas ekstermitaj. Vidu do, tie ili kuŝas.'

`Trafite, sinjoro Bomel haltis kaj klinis sin al la fundo. Tie kuŝis la araneoj kun la kruroj supren, sed la skaraboj plue rapidis, serĉante freŝajn plantajn.

`Nun ili povas nemalhelpate fari,' plende diris la vireto. `La brunaj kaŝiruloj estas mortaj, kaj daŭros longe antaŭ ol mi havas preta novan kovaĵon. La tuta kreskaĵaro forripumiĝos.'

Sinjoro Bomel sinkis kaj senkuraĝe sidiĝis sur ŝtono.

`Aĥ, kiom malagrabla tio ĉio estas,' murmuris li. `La skaraboj eltenas; kiel la kuloj de mia dormoĉambro. Kion mi nun faru?'

`Vi faru nenion!', kriis Pastinaklo malbonhumorigite. `Pro via ago la flavaj riproduloj fariĝos granda plagego!'.

(4980)(indekso)

Aperis malmilda trajto sur la vizaĝo de la DDT-a reĝo. Li ĝustigis sian mantelon kaj sin turnante por foriri li kriis: `Mi korektos, sinjoro Pastinaklo! Nun mi igos spruĉi ion kio silentigos eĉ la flavan riprodulon! Jam finiĝis mia atendemo!'

Tio jam baldaŭ evidentiĝis. Eĉ antaŭ la mateno pasis, refoje aviadilo zumegis super la demanĝita pejzaĝo. Ĉi-foje estis pli peza tipo kaj la de ĝi eligata nebulo grizfulge fluis funden. Tiel formiĝis densa nebultavolo kiu malhelpis la spiradon kaj tute venenis la plezuron de preterpromenanto.

Tiu estis Tomaso Kato, kiu subite perdis sian elvidon, dum penetra odoro fermis al li la gorĝon.

`Mi malbonŝancas,' murmuris li malbonhumore. `Oni ĉi tie okupiĝas pri la insektoekstermado pri kio oni parolas en la ĵurnalo. Umf! Mi vetas, ke estas sinjoro Bomel kies faro rilatas al tio ĉi...'

Li jam baldaŭ rimarkis ke li pravas, ĉar el la nebulo videbliĝis malhela figuro, kiu decideme kaj haste paŝis al la purigita tereno.

`Tio estos leciono por ili!' kriis tiu iranta. `Nun klariĝos kiu estas la plej forta!'

(4981)(indekso)

Tiun momenton li ekrimarkis Tomason Kato, kaj konfuzitete li malrapidigis la paŝon.

`Saluton, juna amiko,' li diris. `Mi esperas, ke vi ne plu obstinas. Vi nun ja vidas, ke mi bone uzas miajn akciojn, ĉu ne?'

Tomaso Kato ne tuj respondis. Atente, li ĉirkaŭrigardis kaj proe ke la nebuloj malrapide disiĝis, jam eblis vidi sufiĉe multon.

`Jen,' rekomencis sinjoro Olĉjo per ŝanceliĝa voĉo, `Nun ankaŭ la skaraboj kuŝas kun siaj kruroj supren. Ili estas eh.. ekstermitaj, m-mi celas. Ĉ-ĉu vi komprenas k-kion m-mi celas? Kial vi nenion diras, juna amiko? Ja efikis, ĉu ne? Ili estas mortaj!'

`Hm,' diris Tomaso Kato. `Jes, mi vidas. Ĉio estas morta. Ĉio.'

Sinjoro Bomel paliĝis kaj dum liaj rigardoj ĉirkaŭis la nuligitan pejzaĝon, li tre etiĝis.

`Ĉ-ĉio estas morta,' murmuris li. `La araneoj, la skaraboj kaj la plantoj... Kiom terura estas ĉi ĉio!'

Nun aperis malgranda figuro sur la monteta rando. Li antaŭenpuŝis grincantan ĉarumeton sur kiu kuŝis kelkaj simplaj iloj kaj li proksimiĝas al la ambaŭ spektantoj per koleretaj paŝetoj.

`Sinjoro Pastinaklo,' malfortete diris sinjoro Olĉjo, `k-kien vi iras?'

`For!' riproĉkolere diris la vireto. `Mi foriras al alia regiono. Ĉi tie la naturo estas torfumata. Tio estas la proksimo de la sveniga cerefolio kaj la mortkapa herbo.'

`Sed t-tiel mi ne c-celis,' balbutis sinjoro Bomel tute konsternita.

(4982)(indekso)

Po Pastinaklo ne aŭskultis lin. Malmilde li malaperis malantaŭ la montetoj kaj sinjoro Bomel komencis sencele piediradi. Ĉirkaŭ li, la vento susuris tra la mortaj plantoj kaj ĉie kuŝis insektoj kun la kruroj supren.

`Tio ĉi donas tre malplaĉan aspekton...' murmuris li per palaj lipoj. `La iam belflorinta pejzaĝo dezertiĝis! Ve, kion mi faris?'

`Vi pertubis la naturan ekvilibron,' diris Tomaso Kato.

`Pertubis la ekvilibron?' obtuze ripetis sinjoro Olĉjo. `Tio ĉi estas multe pli grava, juna amiko! Mi ekstermis la brunajn kaŝirulojn. Tiujn araneojn, mi ja scias! Tiuj estis la nuraj bonaj kontraŭbatalantoj de tiu skaraba plago, se vi komprenas, kion mi celas.'

`Jen tion precize celas mi,' pacience rediris Tomaso Kato. `La nuro nun farinda de vi estas porti araneojn el neinfektita regiono ĉi tien.'

Trafite, sinjoro Bomel haltis sian piediron.

`Porti araneojn ĉi tien?' elkriis li, dum rideto pliklarigis lian vizaĝon. `Ja nature! Jen la solvo! Mem povintus mi elpensi tion, se nur mi ne estus tiom konfuzita!'

Tiumomente, grincantaj haltigiloj sonis malantaŭ li - kaj levinte la okulojn, li vidis sinjoron Ŝtejnhaker, kiu mansvingis al li el pordo de bela aŭtomobilo.

`Saluton OBB!' kriis la petrolreĝo moŝtfavore. `Bonega faro, knabo! Vi novaligas belgrandan kampon ĉi tie. Pretas ĝi por industriigo kaj tia!'

(4983)(indekso)

Li elveturiliĝis kaj laŭdante iris inter la nuligitan kreskaĵaron.

`Jen bravo laŭdinda,' li diris. `Ĉi tie oni povas konstrui. Kiaj estas viaj intencoj, OBB? Kiel vi agos pri tio ĉi?'

Sinjoro Olĉjo malfacile glutis.

`Agos?' ripetis li kun sintrudita rideto. `Mi faru ion pri tiu ĉi novala peco de naturo; tio estas memkomprenebla. La araneoj estas mortaj kaj nun mi devas ekvojaĝi, al neinfektita regiono, se vi komprenas kion mi celas...'

`Mi ne sukcesas sekvi vin,' interrompis la petrolreĝo, `Sed nu, mi ne insistas; vi rajtas je viaj propraj manipuloj. Kaj se vi volas vojaĝi, tiam vi povas utili mian privatan aviadilon. La flughaveno de la Unuiĝinta Nafto estas proksima. Jen mia karto, faru do.'

`Ho, tio estas afabla,' diris sinjoro Bomel suprizita, sed la alia geste nedankindumis.

`Mi helpas vin, vi helpas min,' daŭrigis li. `Kaj kiam vi havas ion bonan, tiam ni interŝanĝos akciojn, pri tio mi certas. Bonan vojaĝon.'

Sinjoro Olĉjo enpoŝigis la karteton kaj ekiris, sekvate de Tomaso Kato, direkten de la menciita flughaveno.

`Strange,' parolis sinjoro Ŝtejnhaker al sia sekretario. `Jen li denove iras kun tiu pala uleto. Kiu do tiu estas, Ŝtonromp?'

`Certa Tomaso Kato,' deklaris la alparolinto. `Neniu, sinjoro. Malgrandkapitalisto.'

`Mi avertis lin kontraŭ tio,' murmuris la magnato. `Ni atentu tiun, ĉar li tute ne plaĉas al mi. Kaj OBB impresas tre malcerta.

(4984)(indekso)

`Postveturu lin diskrete. Mi volas scii kion li intencas. Kial li volas forvojaĝi, Ŝtonromp?'

`Mi ne scias, sinjoro,' diris la alia. 'Ĉu vi volas ke mi tiru informon?'

`Vi tiru nenion!' ekkriis la petrolreĝo. `Kial vi pensas ke mi pruntedonis al li mian privatan aviadilon? Ĉu? Ĉu eble tial ke mi opinias lin ĉarma?'

`Mi ne scias, sinjoro,' murmuris la sekretario.

`Vi scias nenion!' diris AVŜ malbonhumore. `Mi pruntedonis mian aviadilon al li por scii kion li faras. Demandu kien li foriris. Kaj ne nomu min sinjoro.'

Ŝtonromp obeis, sed lia korarda esplordemandado produktis malmultan novaĵon.

`Oni ne scias, AVŜ,' diris li kiam li revenis al lia dunganto. `OBB forvojaĝis al la sudo. Li serĉas neinfektitan regionon, diris oni al mi.'

`Nu,' grumblis sinjoro Ŝtejnhaker. `Kio kaŝiĝas sub tio? Ekveturu, Ŝtonromp.'

`Jes, sinjoro,' diris la sekretario. `Ĉu hejmen?'

`Ne hejmen!' kriis la alia. `Kiam li revenos mi havos aferon traktotan kun OBB. Veturu al la Aerodrombangalo. Kaj la sinjorado de vi ekkomencas tre tedi min. Mi ne estas malgrandkapitalisto, sinjoro!'

(4985)(indekso)

Kapti araneojn ne estas facila laboro kaj precipe la bruna kaŝirulo estas malfacile kaptebla. Sinjoro Olĉjo tamen persistis. Tro malkonciza estus plena raportado pri la vojaĝo al la neinfektita regiono en la Sudo, kaj mi do nur volas konstati ke iun matenon ambaŭ vojaĝintoj vidiĝis forlasi la flughavenon. Ĉe la eliro ilin atendas sinjoro Ŝtonromp.

`Bonvenon, OBB,' diris la sekretario bonmaniere. `Ĉu via vojaĝo estis prospera, kiel mi esperas?

`Certe,' diris sinjoro Olĉjo. `Ja tre bona. Sed mia nomo estas Bomel kaj ne OBB.'

`Ho bone,' malvarmete rekomencis la alia. `Mi ĝojas aŭdi tion. Sed ĉu mi rajtas informpeteti pri kiu estas tiu ĉi? Mi ne esperas ke vi donis al malkapitalisto senpagan vojaĝeton? Se tiu ĉi neniu kunvojaĝis, tiu devos pagi, tio estas memkomprenebla!'

`Tiu ĉi ne estas neniu,' diris sinjoro Bomel ridetante. `Tiu ĉi estas mia juna amiko Tomaso Kato, kiu helpis min kapti araneojn.'

La sekretario ekrigardegis terurite.

`Kion?' elkriis li. `Kapti araneojn? Ĉu vi celas...'

`Al araneoj mi celas,' konfesis sinjoro Bomel. `Brunaj kaŝiruloj. Kontraŭ la skaraboj, se vi komprenas kion mi celas. La DDT ne taŭgas.'

(4986)(indekso)

Konsternite, sinjoro Ŝtonromp kondukis sinjoron Bomel al la bangalo kie AVŜ restis.

`Jen, OBB, sinjoro Ŝtejnhaker,' diris li respekte, trapordigante Tomason Kato. `Nun mi scias, kion li faris en la sudo. Li kaptis araneojn, por helpi la naturon. DDT ne taŭgas, li diras.'

Li silentis kaj rigardis kun aperanta rideto la ŝveladon de lia patrono kiu ensorbis la aŭditaĵon.

`H-helpi la n-naturon?' balbutis AVŜ violkolora.

`Jes,' diris sinjoro Olĉjo fiere. `Kontraŭ la skaraboj. Vi ja scias.'

Nun la magnato saltis kolere de malantaŭ sia skribotablo kaj malantaŭenpuŝis sian gaston.

`Naturo?' kriis li ekscitegiĝe. `Pu, sinjoro! La naturo estas la malamiko de la kapitalo. La naturo laboras senpage! Kaj senpago estas malbeno! Abomenindaĵo! Ne la naturo produktu! Ni produktu! Ni! Ni mem!'

Tiuspirite, li furiozis ankoraŭ kelktempe. Sed sinjoro Bomel, kiu komence estis iom konfuzita, ne plu aŭskultis.

`Mi komprenas,' li mallaŭte al si mem diris. `Tio enhavas veron. Tre harstarige estas kapti araneojn por iu el mia klaso. Ne, ni mem devas produkti...'

La petrolreĝo konsternita mallevis la brakojn kaj konsternite rigardis lin.

`Kion produkti?' demandis li.

`Araneojn kompreneble,' diris sinjoro Olĉjo.

(4987)(indekso)

Subite la alia trankviliĝis.

`Jen kion vi diras?' li afable demandis. `Ĉu vi volas produkti araneojn?'

`Ba jes,' diris sinjoro Olĉjo. `Kial ne? El lado, kun eta mekanismo en ĝi, aŭ simile? Kiam mi estis knabo, tiam mi havis ludilan elefanteton, kiu povis piediri kaj per si mem kurbigis sian iron. Tio estis tre agrabla; pli agrabla ol DDT. Ĉar tio ĝenas la nazon, kaj la skaraboj eltenas ĝin...'

La petrolreĝo ne aŭskultis tiun ĉi babiladon, sed murmurante eknombris per siaj fingroj.

`Unuiĝintaj Elektronikoj,' murmuris li, `Radar Ltd., Komputila Komp., Fondaĵo por Erco kaj Ŝtalo, Ĝeneralaj Kemiaĵoj... Hmm, tio multiĝas!'

`Tiu elefanteto ankaŭ kapablis iri malantaŭen,' daŭrigis sinjoro Bomel silente ridetante. Ĝi havis ŝaltileton en sia ventro, kaj kiam...'

`Multiĝas!' rediris la alia. `Sed fareblas. Ni disponebligos fonduson! Altiru iom da mono, Ŝtonromp, kaj ekruligu la aferon.'

`Certe, sinjoro, ' diris la sekretario. Li malfermis la pordon kaj puŝete kunkondukis sinjoron Olĉjo eksteren.

`Interesa projekto, knabo!' daŭrigis la magnato sur la sojlo. `Estu libera, kaj faru ĝin io bela...'

Je tiu momento lia rigardo frapis Tomason Kato, kiu pacience starante atendis en la koridoro kaj li interrompis sin mem.

`Grave estas,' ekkriis li. `ke vi ne interrilatu kun iu neniu, ĉar tio kaŭzas problemojn. Neniu interrilato kun malkapitalisto por ĉefestro, OBB! Tio estas en la preskriboj!'

(4988)(indekso)

Iun matenon, nur malmulte poste, Tomaso Kato staris ĉe la barilo antaŭ sia dometo kaj fikse rigardis la foliojn kiuj jam ekfalis.

`Do sinjoro Bomel ne rajtas interrilati kun mi,' li murmuris. `Nu, mi ne malfaciligos la aferon por li. Sed mi timas, ke li sola ne sukcesos; li estas en danĝera societo.'

Tiumomento arbobranĉo krakis kaj kiam li levis la okulojn, tiam li vidis la alproksimiĝantan staturon de Justeno.

`Ĉu vi iras urben?' li demandis.

`Efektive, se Vi permesas,' diris la lojala servisto. `Ĉi matene mi pretere rigardis la ĵurnalon - kaj tiam mi vidis, ke la DDT disvendas novajn akciojn.'

`Mi ne havas scion pri tiaj aferoj,' diris Tomaso Kato. `Ĉu vi?'

`Ba,' rekomencis la servisto. `Mi havas iom da ŝparmono, ĉu Vi komprenas? Kaj ĉiam prudente estas tiun bone investi, se mi rajtas min tiel esprimi. Krom tio, Sinjoro Olivero ŝatos mian partoprenon.'

`Hm,' diris Tomaso Kato. `Eble jes. Ĉu mi rajtas por momento rigardi tiun ĵurnalon, Justeno?'

La servisto transdonis la gazeton kaj post mallonga saluto, pluigis sian promenon.

`Jen la artikolo,' murmuris Tomaso Kato, iom foliuminta.

`Nova sento en la Insektoekstermado. DDT tute ŝanĝas la direkton. `Tion, kion la naturo povas, ni povas pli bone!' tiel diras OBB` Vigleco en la borso.'

Li mallevis la ĵurnalon kaj kapskuis.

`Ne plaĉas al mi' pensis li. `Tio mizeriĝos, kaj ĉion kaŭzas tiu misa veto.'

(4989)(indekso)

Efektive venis nova sento en la insektoekstermadon, tio jam baldaŭ evidentiĝis. Sur la pro la forta surspruĉado tiom novala kampo kun granda rapido leviĝis uzinego por la farado de mekanikaj areneoj. Tiun ĉi laboron persone gvidis la DDT-a reĝo.

De frue matene ĝis malfrue vespere observeblas li ĉe la konstruado; jen ĝenante konstruiston per mallonga, kuraĝiga parolo kaj jen instigante noktgardiston al pli granda rapido. Iun matenon li tiel faranta renkontis Tomason Kato, kiu estis survoja por iom rigardi.

`Jen tio estas malagrabla,' sinjoro Olĉjo murmuris, dume haste ekrigardante alian flankon. `Oni malpermesis al mi interrilati kun malkapitalistoj. Sed malplaĉas al mi tio; se li alparolus min, ĉu mi tamen...' Je tiu momento li rimarkis ke Tomaso Kato lin preterpasis nesalutinte - kaj ekindignante li haltigis la iron.

`Tio estas la kulmino!' sinjoro Bomel diris, sin turnante. `Tio transpasas limon!' daŭrigis li, dum li grandpaŝe irsekvis Tomason Kato. `Kial vi ignoras min? Ke mi ne rajtas vidi vin ne estas kialo ke vi ne rajtas vidi min, se vi komprenas, kion mi celas! Mi celas... eh.. oni diris al mi ke mi prefere nu plu interrilatu kun vi, tion mi celas.'

`Jes,' diris Tomaso Kato, `mi tion aŭdis. Tial mi ne plimalfaciligas la aferon por vi. Ĝis, sinjoro Olĉjo!'

Li pluiris kaj sinjoro Bomel postrestis sendecida.

(4990)(indekso)

Kiam la uzino estis preta, tiam sinjoro Olĉjo arogis al si la fabrikadon de mekanikaj areneoj. Komence lin haltigis fermitaj pordoj kaj la silentemo de la gvidanta inĝeniero; nomita Ambrosio Torgofosist. Sed iun tagon tiu invitis lin inspekti la progresojn de la laboro.

`Jen,' fiere diris la scienculo, `vi vidas nian unuan rezulton.'

Sinjoro Bomel konsternita rigardis la gigantan insekton, kiu parade staris surtable, kaj timeme li ĉirkaŭiris ĝin.

`Tre interesa,' diris li. `Sed ĉu gxi ne estas iomete eh... granda?'

`Tiu ĉi estas nur provekzemplero,' klarigis Torgofosist. `Ja estas malfacile imiti ĉiujn necesajn sensorganojn. Eĉ se oni forlasas la plejmulton, ĉu vi komprenas? Tial tiu ĉi ekzemplero ankaŭ ne kapablis teksi reton. Por tio bezoniĝus tiom da elektronikaj aparatoj ke la areneo grandus kiel domo! Ni estis devigitaj ankaŭ forlasi la instinktojn - kune kun aliajn malgravajn ecojn. Jen, en tiu ĉi sekcio ni evuoligis prototipon, kiu ne pli grandas ol pugno. Inĝenia miraklo kaj montro de teĥnika atingivo, OBB! Ĝi povas sensi ion, alsalti kaj tramordi ĝin. Jes ja, ni sukcesos! Precipe kiam mono ne ludas rulon.'

`Jes,' murmuris sinjoro Bomel kun kreskanta malplezuro. `Ja klera estas!'

(4991)(indekso) Tomaso Kato plejeble provis teni sin nerimarkebla kaj li zorgis ke sinjoro Olcxjo ne vidu lin.

`La afero bezonas tempon,' tiele li parolis al si mi. `Se mi paciencus, tiam per si mem okazos io, kio bedauxrigus sinjoron Bomel pri tiu duoncendo, kiun li malhoneste gajnis.'

Tamen, la servisto Justeno (5004)(indekso)

En tio io moviĝis, kaj nun grandaĝulo eltrunkigis sian kapon.

`Siasmi!,' kriis sinjoro Olĉjo suprizigite. `La cerboĉefo!'

`Ho ne,' diris la vireto timide. `Ne cerboĉefo. Mi ne plu komprenas ĉion tiel bone.'

`Kion vi ne komprenas?' demandis sinjoro Olĉjo, kiu sentis sian korprenitan animstaton senpeziĝi.

`Mi ne komprenas tion kio okazas,' klarigis Siasmi. `La dezerto alproksimiĝas - kaj tial mi estas transloĝiĝanta. Sed kial? Ĉu vi eble scias kial oni estas muelanta la kreskajn aĵojn? Vi scias tiel multe.'

`Ho jes,' diris sinjoro Olĉjo flatite. `Tion mi hazarde ja povas klarigi. Aŭskultu, estas jene. Ĉi tie en la naturo Soliumo estas trovata. Kaj en unu gramo da Soliumo...'

`Kio estas Soliumo?' demandis la alia.

`Soliumo,' deklaris sinjoro Bomel, `estas eh... nu, ĝi donas energion, se vi komprenas kion mi celas. Unu gramo da Soliumo donas sufiĉe da energio por jaro. Por tuta urbo. Grandioze, ĉu ne?'

`Tre grandioze!' konsentis la grizuleto. `Nu! Ĉu unu gramo estas multe?'

`Ne, male, tre malmulte,' fiere diris sinjoro Olĉjo. Sed lin mirigante, lia aŭskultanto senkuraĝe pendigis sian kapon.

`Tiuokaze mi ne komprenas,' diris li malgaje. `Vi havas tiel gigantan pensoframon. Tio, kio estas por vi malmulta, estas por mi multa. Ĉar la ĉi malsupra arbaro estas muelita; kaj granda arbaro trovis mi ĝin!'

(5005)(indekso)
5005

Kliniĝinte li reiris al sia arbtrunko dum li aldonis: `Se vi diras, ke la dezerto estas bona, tiam ĝi kompreneble estas bona. Kio estas nano flanke de giganto?'

`Tiel vi tion ne rigardu,' diris sinjoro Olĉjo malforte. `Mi celas... eh... ve, kion verdire mi celas?'

Li suspiris kaj ekstaris por foriri.

`Ĉu vi ne eniras momenton?' demandis la uleto. `Mi faris viglonutrilon, kiu povas turniĝi eterne. Estas nur malsaĝa laboro, sed se vi volas vidi ĝin...'

`Ve, ne,' diris sinjoro Bomel, `alian fojon bonvole. Mia animstato nun ne permesas al mi pensi pri tio.'

Li salutante fortrenmarŝis kaj lasis la vireton inter la radikoj.

`Ve,' murmuris tiu malgaje. `kio estas tia amatoraĵo por la giganto Bomel? Pli bone mi transloĝiĝos...'

Je tiu momento Tomaso Kato aperis de malantaŭ arbo.

`Saluton, Siasmi,' diris li, `Ĉu mi povas vidi ĝin? Hazarde mi aŭdis kion vi ĵus diris al sinjoro Olĉjo.'

La grizulo revigliĝis.

`Venu internen,' kriis li, dum li malsuprenigis sin. `Notu la ŝtupareton kaj la natilo estas malkuna. Tion kaŭzis la transloĝiĝo. Sed la viglonutrilo ankoraŭ funkcias.'

`Kio cetere estas tio?' demandis Tomaso Kato, kiu singarde grimpis malsupren.

`Ho, tre simple,' deklaris la alia. `ĉiam-moviĝaĵo, vi ja scias, kiu ĉiam restas turniĝanta. Vidu. Amuze, ĉu ne?'

(5006)(indekso)

Tomaso Kato ne tuj respondis. Mirigite, li rigardis la zumantan aparaton kaj esplorante ĉirkaŭiris ĝin.

`Eterne moviĝi, ĉu ne?' ripetis li. `Kiel tio eblas?'

`Ho, tre simple,' senatente diris la oldulo. `Oni simple faras kaŭĉukan tubeton al la knomo kaj tiam oni enigis ĝin en la fundon. Tiam la zaplo supreniĝas per si mem tiel ke la rado ekturniĝas. Komforta estas, tia ĉiam turniĝanta aĵo. Oni povas utiligi ĝin por multo; ĉerpi akvon el puto kaj ... ve, mi ne scias pri ĉio kio eblas. Mi havas nur malgrandan pensoframon. Bomel ja scius pli aferojn...'

`Hm,' diris Tomaso Kato. `Tio ĉi estas ankoraŭ io alia ol lia Soliumo! Ĉu ĝi ankaŭ funkcius, se ĝi estus tiel granda kiel domo?'

`Kiel domo?' rediris Siasmi mirigite. `Tio donus terure multe da viglo. Jes, eblas ja. Sed por kio oni bezonas tiel multe da viglo?'

`Por urbo, ekzemple,' diris Tomaso Kato. `Giganta viglonutrilo povus doni ĉiun energion sen ke por tio pejzaĝoj devas esti muelataj.'

Post tiuj vortoj li adiaŭis haste la nanon kaj rapidas eksteren.

`Vi ne devos transloĝiĝi,' kriis li ankoraŭ, antaŭ ol li malaperis trans la monteto. `Sinjoro Olĉjo zorgos, ke la dezerto ne proksimiĝos.'

(5007)

(5053)(indekso)

... Je tiu momento aperis tamen nova vizitanto.

(5054)(indekso)

`Lan bonan Tagon,' diris tiu, `Ĉiuj Homoj estas sur la sia Laboro. La Striko estas finita. Komencos ni nun lajn Soliumelfosadojn denove energie?'

`Ne, ne!' kriis sinjoro Olĉjo plene de naŭzo. `Mi estas tedata de Soliumo. Tion mi neniam plu komencos. Ĝi estas finita.'

Aperis seniluziigita esprimo sur la vizaĝo de la scienculo kaj tial li haste daŭrigis: `Ĉu vi volas enveni momenton? Kunmanĝu iom, tio estas plezuriga.'

Tio ja plaĉas al la profesoro kaj post momento li do sidis ĉetable kun la aliaj. Lia animstato restis tamen deprimita.

`Ĝi estas bedaŭrinda,' murmuris li. `La Soliumo estas unu bela Eltrovo. Unu jaro da Energio por unu Grandurbo, per unu Gramo!'

`Ĝuste,' diris sinjoro Bomel. `Sed kiel sinjoro altklasa mi ne volas plu rilati al ĝi. Kaj se AVŜ volas daŭrigi, tiam li trovos mian feran pugnon antaŭ si. Kion vi trovas, Tomaso Kato?'


AVŜ tamen tute ne deziris daŭrigi. Post maldorme pasigita nokto li ĉesidis tute senfortigite la matenmanĝan tablon kaj malgaje fikse rigardis glason kun lakto kaj la nervotrankviligilojn, kiujn la servisto surtabligis.

`Tio neniam plu,' murmuris li. `La akcioj de la Energia Sindikato estas senvaloraj - kaj tiaj mi volas teni ilin. Neniu soliumelfosado plu, NG.'

`Ne,' konfesis la alia. `Neniu kunpremo de energio en unu mano. Sed ĉu vi scias kio pleje ĝenas min? Ke mi ne komprenis OBB-on. Kien li volis per siaj mastraj agoj? Ĉu vi scias, AVŜ?'

Sinjoro Ŝtejnhaker kapneis. Li estis nur ĉefestro, kaj la psika vivo de altklasulo estis nekonata al li.

(5055)(indekso)

La monpluvo baldaŭ iĝis en la keston de forgeso. Tion kaŭzis ke ĉio ekmultekostiĝis. Tiel estas la aferoj; la malgrandkapitalistoj kelkfoje trovas monon sur la strato kaj prenas ĝin, nekomprenante ke probable ĝi estas perdita de ĉefestro, kiu volas rehavi ĝin. Nu ja, la vivo de la supraj dek estas daŭra batalo por sinsavo.

Sinjoro Bomel do ĝojis, ke li denove estis sinjoro, por kiu mono ne ludas rolon. Sed tamen estis ankoraŭ io kio ĝenis lin kaj tial iun tagon li ekpaŝis arbaron. Li trovis Siasmi-n ĉe amboso kiun li fervore martelis.

`Bela fand',' diris la uleto, kiam li ekrimarkis la vizitanton. `Ŝoŝo trateksiĝas kaj pro tio mi povas batante ureligi ĝin. Jen rimarku.'

`Jes, tre ĉarme,' diris sinjoro Bomel. `Sed nun alia temo. Tiu viglonutrilo, vi ja scias...'

`Jes, jes,' aprobis Siasmi. `Ĉu ĝi rompiĝis? Tiam mi riparos ĝin, certe.'

`Ne, tio ne,' rediris sinjoro Olĉjo iom timide. `Ĝi estas eh... kiel mi diros ... ĉe eksplodo de la Energia Sindikato.'

`Ho,' diris la grizulo. `Tio ne tre gravas. Vidu do tien.'

Li montris tien kie la arbaro estis muelita de la soliumelfosado. Tie Po Pastinaklo estis trafosanta la teron, apud la ruiniĝinta fabriko.

`La vivo jam denove enestas,' deklaris li. `Kaj tiom longe ke tio estas tia, mi ĉiam povas fari viglonutrilojn.'

Michiel Meeuwissen