Marnix de Sankta Aldegondo (Bruselo 1538- Lejdeno 1598)

prenita el Belga Antologio


Jen traduko de kelkaj strofoj el la `Vilhelma kanto', kiel ĝi aperis en la Belga Antologio en traduko de Hector Vermuyten. Tiu ĉi kanto nun servas kiel la himno de Nederlando.
Vilhelmo de Nasaŭo,
Ĝermana laŭ la sort',
Fidela al Patrujo
Mi restas ĝis la mort';
Mi Princo de Oranĵo,
Libera kaj sen tim',
De Hispanuj' la Reĝon
Honoras en l' anim'.

En Direspekt' vivadi
Nur estis mia vol';
Kaj tial forpelata
De Lando kaj Popol';
Sed Dio ja min regos,
-Mi, bona instrument'-
Por ke mi ree venu
En mia Regiment' (1)

Rezignacia estu,
Fidela regatar';
Vin Dio ne forlasos
En nuna la amar';
Se vi pieme vivas,
Preĝadu nur al Di'.
Por ke mi iĝu forta,
Vin povu helpi mi.

De mi ŝparitaj estas
Nek korpo nek bien';
De miaj noblaj fratoj
Ĝin montris ankaŭ l' pen'
Ve, restis en batalo
Adolfo en Frizland'; (2)
Atendas li senviva
Al lasta taga grand'.

Nobele Altnaskita,
De imperiestra sang' (3)
Landestro elektita,
Kristan' laŭ pia rang',
Pro l' Dia vort' glorata
Sen timo riskis mi
Nobelan mian sangon
Heroe por naci'.

Nenio suferigas
En mia malbonstat'
Min pi ol malriĉiĝo
De l' bona Reĝa Ŝat';
Ho Nederlando dolĉa,
Atencas je l' honor',
Ofendas vin l' Hispanoj,
Eksangas mia kor'.

Mi antaŭ la grandega
Potenc' de mia Di'
Konfesas : malestimis
Neniam Reĝon mi ;
Sed estas mi ŝuldanta
Obeon al Sinjor',
Plej Alta la Majesto,
Por la justeca hor'.


notoj:
Michiel <mihxil@gmail.com>