Serĉi en la Enreta Nederlanda Bibliografio

(nederlands, ikse, oke)


Vi povas serĉi en tiu ĉi bibliografio. Eblas uzi regulajn esprimojn. Ne plenumi iun kampon signifas ke ĝi ne limigos vian serĉon (do tuj klaki je 'serĉu' donos al vi la plenan liston). Ne gravas la uskleco, ĉar la programo antaŭ ol ĝi ektraktas, majuskligas ĉion. La supersignoj estas traktataj laŭ iks-kodo (mi faros tiel, ke ankaŭ eblos tajpi latin-3-e, sed tio ne jam eblas).

La listo neniel jam kompletas. Mi entajpis la bibliografion ĝis 1972 (de Petro De Smedt). Ankoraŭ multo farendas por la aperaĵoj de post 1972.

Ĝi uzas cgi-skripton en mia propra komputilo, do, se tiu estas malŝaltita, tiam ne funkcias (ĝis mi trovos iun servilon kiu povas fidinde gastigi tiun ĉi skripton)...

Aŭtoro :
Titolo (esperanta):
Tradukinto:
Ordigu laŭ Prezentu Serĉu en Kombinu kampojn

Regulaj esprimoj: Se vi volas ekz. trovi ĉiujn aŭtrojn kies nomo komenciĝas per k tiam vi tajpu '^k'. Aŭ per a aŭ b, tiam '^[ab]'. Se vi volas ke la titolo enhavu 'kaj' tiam vi tajpu nur 'kaj'. Dufoje 'kaj'? Tiam vi tajpu 'kaj.*kaj'. Aŭ imagu ke vi volas vidi ĉiujn tradukojn de Berveling aŭ de Pilger aŭ de Verloren van Themaat. Tiam vi simple povas tajpi 'Berveling|Pilger|Verloren' en la kampon tradukinto. Multo pli eblas. Se vi ion strangan volas, ne malesperu, sed okupiĝu pri la mirakla mondo de regulaj esprimoj.
Literaturo paĝo de Don Harlow | la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen | la Internacia Esperanto-Muzeo (Trovanto) en Vieno | Koninklijke Bibliotheek en Hago | Koninklijke Bibliotheek de Belgio

respondecas Michiel <mihxil@esperanto.nu>
Ĉefpaĝen